|
Cirko 7 |
|
|
| Cirko 7 / 'Circus Seven' | 'Thinkominos' |
La celo de la ludo estas rearanĝi la miksitajn cirklojn tiel kiel montras sur la supera bildo depende de la versio. La flankoj kiuj havas kontakton devas havi la saman koloron. Por turni iun cirklon el la sep vi devas klaki la dekstran parton por turni dekstren kaj la maldekstran por turni maldekstren. Se vi klakas la eĝon de iu triangulon, per tio vi elektas la tutan heksagonon al kiu ĝi apartenas. Nun se vi klakas la sekvantan heksagonon, tiuj interŝanĝiĝos. Vi povas elekti el ses versioj. Uzu la sekvantajn butonojn: Miksi - por miksi la cirkon Ordigi - por aranĝi denove Solvi - por montri la sekvantan plej proksiman paŝon al la solvo Redakti - por aranĝi la cirkon kiel vi volas |
||||||||||||||||
Strategio / Solvo
'Drive Ya Nuts' estas puzlo kunmetita el 7 grandaj heksagonaj partoj, kiuj havas eĝojn numeritajn de 1 ĝis 6 en ordo.
La celo estas aranĝi la eĝojn en ordo tiel, ke ĉiu numero tuŝas la saman numeron el alia seslatero. Unue estis produktita de 'Milton Bradley' en ĉirkaŭ 1987.
123456, 143652, 146235, 162453, 164253,165324, kaj 165432. Cirko 7('Circus Seven','The Mind Exerciser') estas alia versio de la sama puzlo. Ĝi havas sep seslaterajn pecojn, formitaj kiel cirka tendo, kiu havas koloritajn etikedojn sur ĉiu latero kun sekvantajn kolorojn anstataŭ la numeroj : ruĝan anstataŭ 1 verdan anstataŭ 2 bluan anstataŭ 3 flavan anstataŭ 4 blankan anstataŭ 5 oranĝan anstataŭ 6 Tiu versio estis produktita en Japanio.
Aspektas kiel la alia puzlo, nur la koloroj estas alie aranĝitaj, kaj ne estas markoj sur la plastika skatolo. Egzistas tri paroj da samaj pecoj. Rimarku ke la kontraŭstarantaj koloroj estas: blanka - flava, verda - blua, ruĝa - oranĝa .
Egzistas ankaŭ aliaj versioj de la puzlo venditaj sub la nomo 'Color Matcher'. Versio A: Versio B: Versio C: Versio D: 'Thinkominos' estas alia puzlo farita de 'Pressman' en 1984. La celo estas fari triangulojn el seslateraj, seskoloraj pecoj.
|
||||||||||||||||
Strategio / SolvoLa nombro de la pozicioj:Egzistas 7 pecoj kun 6 direktoj. Tiu donas 7!·67 manieroj por meti la pecojn reen en la skatolon. La puzlo havas 6 direktojn kiuj estas samaj, pro tiu la reala nombro estas nur: 7!·66=235.146.240 manieroj meti la pecojn reen. La nombro ne vere gravas por la malfacileco de la solvo. La direktado de la pecoj devas ankaŭ konsideri ke la lateroj de la pecoj taŭgas unu kun la alia. Do ĉe la solvo oni ne devas konsideri pli ol 7!=5040 poziciojn. La Cirko puzlo havas tri parojn da samaspektajn pecojn kiuj povas esti interŝanĝitaj sen ŝanĝi la pozicion. Konsiderinde tiun la puzlo ne havas pli ol 7!/23=630 poziciojn. Simile la 'Thinkominos' havas 6!·65/3 = 1.866.240 manierojn por aranĝi la pecojn sed vere ne estas pli ol 6!=720 pozicioj entute por konsideri. Solvo : En la nombroj de la 'Drive Ya Nuts' kaj la koloroj de la Cirko 7 oni ne povas trovi ŝablonon, do ŝajnas ke la sola vojo trovi la solan solvon estas probi ĉiujn eblecojn.
Tiu malpliigas la eblecojn kaj la du solvoj estas montritaj sube.
Ĉiuj el la subaj versioj havas nur unusolan solvon.
La 'Thinkomino' puzlo havas du solvojn. Ne egzistas ŝablono ankaŭ ĉe ĉi tiu puzlo kaj la sola vojo trovi la solvojn estas probi ĉiujn eblecojn.
|
|
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de:
|
Adaptita kaj Esperantigita de: |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|
|