DAMLUDO

  
Blanka: homo
Blanka: komputilo
 Nivelo:
Nigra: homo
Nigra: komputilo
 Nivelo:
Blanka komencas
Nigra komencas
Blankaj supren
Nigraj supren
Movoj:

Ludreguloj

La ludo estas unu el la plej simplaj tabulludoj.
Ŝaktabulo je 8 x 8 dimensio estas uzata kun 12 diskoj por ambaŭ ludantoj.
La ludpecoj estas diverskoloraj diskoj por la du ludantoj.
Unu ludanto movas unu koloron kaj la alia la alian koloron . Ĉi tie la koloroj estas blanka kaj nigra.

Ĉe via movo vi devas movi la diskon en liberan najbaran lokon antaŭen sur la ludtabulo.
Se vi povas salti, vi devas salti kaj vi kaptos la saltitan diskojn.
Se la disko atingas la lastan linion fariĝas reĝo kaj oni povas movi aŭ salti ĝin al ĉiu najbara loko.
Kiu fine kaptos ĉiun diskon de la alia, tiu gajnos la ludon.

Vi havas sekvantajn eblecojn :
- ludu kontraŭ alia homo
- ludu kontraŭ la komputilo
- lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem .

Mallonga historio

En la antikva urbo 'Ur' en Irako (tiama Mezopotamio) oni malkovris tabulon tre similan al ĉi tiu ludtabulo el ĉirkaŭ 3000 A.K. .
Ankaŭ en Egiptio ĉe la Granda Templo en Kurna oni malkovris similan ludtabulon el antikvaj tempoj (1400 A.K.).
En la Araba verko 'Kitab al Aghani'(libro de la kanto) de 'Abu al Faraj Ali' el la deka jarcento la ludo estis nomita 'quirkat'(kvirkat).
Dum la Araba invazio en Hispanio la ludo estis kunportita en Eŭropon.
La ludo estis tiam konata sub la nomo 'Alquerque'. (transkribita el la Araba 'El Quirkat').
Laŭ ordono de Alfonso X. (la tiama Hispana reĝo ) en la 13-a jarcento la 'tri monkoj' pretigis verkon pri ludoj, kie troviĝas priskribo ankaŭ pri la ludo Kvirkato.

Vidu kaj ludu ankaŭ la antikvan Kvirkaton .

Eble la angla nomo de la damludo 'checkers' havas sian originon en 'alquerque'.
La hodiaŭa damludo havas sian originon en Francio kaj ekzistas de ĉirkaŭ 1100 P.K. . 'Le Jeu Plaisant De Dames' estis la tiama nomo.
La unua ludprogramo estis skribita de 'Arthur Samuel', programisto ĉe IBM .
La nombro de ĉiu pozicio estas estimata al 1018 kaj la nombro de ĉiu ebla ludo al 1031.

Ekzistas kelkaj versioj de la ludo kun iomete ŝanĝitaj reguloj.
Unu el ili estas la Halmao .
Programita de: Lutz Tautenhahn Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: