HALMAO

 
Flava: homo
Flava: komputilo - progresanto
Flava: komputilo - eksperto
 
Verda: homo
Verda: komputilo - progresanto
Verda: komputilo - eksperto
 
Flava komencas
Verda komencas
 
 

Ludreguloj

Du personoj ludas kutime.
La ludantoj movas je 19 diverskolorajn pecojn sur 16x16 dimensia kvadratforma ludtabulo unu post la alia.
Ĉe via movo vi devas okupi unu liberan lokon sur la ludtabulo.
Vi povas movi vian pecon al iu najbara loko aŭ vi povas salti sur viaj aŭ sur la malamikaj pecoj.
La trasaltitaj pecoj ne estas forigitaj.
Vi povas fari multoblajn saltojn sed la distanco inter via kaj la trasaltita peco devas esti egala kun la distanco inter la trasaltita peco kaj la fina loko en unu linio.
Kiu unue movas siajn pecojn en la pozicion de sia konraŭulo , tiu gajnos la ludon.

Klaku la pecon, kiun vi volas movi kaj poste la lokon kien vi volas movi aŭ salti.
Poste klaku denove la movitan pecon.


Vi havas sekvantajn eblecojn :
- ludu kontraŭ alia homo
- ludu kontraŭ la komputilo
- lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem .

Mallonga historio

La Amerikanoj asertas ke la Amerikana profesoro kaj kirurgo 'Dr. George Howard Monks' inventis la ludon en Bostono, Usono inter 1883 - 1884.
Li estis probable inspirita de la tiam jam konata Damludo.
Ne ĉiuj rekonas ĉi tiun version.

Laŭ ĉi tiu versio 'Dr. Thomas Hill', matematikisto kaj pezidanto de la Harvarda Universitato helpis evoluigi la ludon.
Li donis la nomon 'Halma', kiu en la Greka lingvo signifas salti.
En 1885 komencis interbatalo inter la firmaoj 'E.I. Horsman Company' ('The Halma Company') kaj 'Milton Bradley Company' por la kopirajtoj de la ludo.
Poste 'Parker Bros' asertis (sen pruvo), ke li aĉetis la ludon de 'Dr. George Howard Monks'.

La Stela Halmao baziĝas sur ĉi tiu ludo sed la tabulo estas stelforma kaj ĝis 6 personoj povas ludi.
En kelkaj lokoj la Stela Halmao (Chinese checkers) nomiĝas 'Halma'.
Ekzistas varianto de la ludo kun 4 ludantoj, kiuj komancas el la kvar pintoj de la kvadrato.
Programita de: Lutz Tautenhahn Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: