KVIRKATO

  
Blanka: homo
Blanka: komputilo
 Level:
Nigra: homo
Nigra: komputilo
 Level:
Blanka komencas
Nigra komencas
Blanka supren
Nigra supren

Ludreguloj

Du personoj ludas kutime.
La ludantoj movas aŭ saltas diverskolorajn pecojn sur 5x5 dimensia kvadratforma ludtabulo unu post la alia.
Ĉe via movo vi devas okupi unu liberan lokon sur la ludtabulo.
Vi povas movi vian pecon al iu ajn libera najbara loko aŭ vi povas salti sur malamikaj pecoj.
La trasaltitaj pecoj nestas forigitaj.
Se iu ludanto povas salti li devas salti.
Muloblaj saltoj estas permesataj.
Kiu unue kaptas ĉiujn pecojn de sia konraŭulo , tiu gajnos la ludon.
Klaku la pecon, kiun vi volas movi kaj poste la lokon kien vi volas movi aŭ salti.


Vi havas sekvantajn eblecojn :
- ludu kontraŭ alia homo
- ludu kontraŭ la komputilo
- lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem .

Mallonga historio

En la antikva urbo 'Ur' en Irako (tiama Mezopotamio) oni malkovris tabulon tre similan al ĉi tiu ludtabulo el ĉirkaŭ 3000 A.K. .
Ankaŭ en Egiptio ĉe la Granda Templo en Kurna oni malkovris similan ludtabulon el antikvaj tempoj (1400 A.K.).
En la Araba verko 'Kitab al Aghani'(libro de la kanto) de 'Abu al Faraj Ali' el la deka jarcento la ludo estis nomita 'quirkat'(kvirkat).
Dum la Araba invazio en Hispanio la ludo estis kunportita en Eŭropon.
La ludo estis tiam konata sub la nomo 'Alquerque'. (transkribita el la Araba 'El Quirkat').
Laŭ ordono de Alfonso X. (la tiama Hispana reĝo ) en la 13-a jarcento la 'tri monkoj' pretigis verkon pri ludoj, kie troviĝas priskribo ankaŭ pri la ludo Kvirkato.

La Damludo estas simila ludo inventita en Francio en la 11-a jarcento.
Programita de: Lutz Tautenhahn Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: