|
Fortordo |
|
|
|
| Fortordu (Spinout) | La cerbo (The Brain) | Ĉinaj ringoj (Chinese Rings) |
La celo de la ludo estas turni ĉiujn tuberojn horizontale el la vertikala pozicio. Uzu la sekvantajn butonojn: Miksi - por miksi la pilkojn Ordigi - por aranĝi denove - por montri la sekvantan paŝon al la solvo horizontalen - por montri la sekvantan paŝon al la solvo vertikalen - por montri la tutan solvon horizontalen - por montri la tutan solvon vertikalenRedakti - por aranĝi la tuberojn kiel vi volas |
La ludo estas produkto de 'Binary arts' kaj konsistas el longa maldika kvarangulo en griza ujo. La pecoj puvus elgliti el la ujo se ili estus en horizontala pozicio. Oni povas turni iun pecon nur se la najbara dekstra peco estas vertikale kaj la sekvantaj dekstraj pecoj estas horizontale. La puzlo estas nun vendita en nova formo, kie sur la pecoj estas malgrandaj elefantoj . La cerbo, de 'Mag-Nif' konsistas el turo kun ok transparentaj diskoj, kiuj turniĝas ĉirkaŭ ilia centro. La diskoj enhavas truon kaj 8 stangojn numeritajn el 1 ĝis 8. La stangoj en la stoko havas du poziciojn: elturnita kaj enturnita. La stangon oni povas turni nur se la sekvanta stango (kun pli malgranda numero) estas el- kaj ĉiuj sekvantaj enturnitaj. La Ĉinaj ringoj puzlo estas serio da ringoj, kie ĉiuj el ili estas ligita kun stango al la bazo. Ĉiu ringo fermas la stangon de la sekvanta ringo en la vico. Longa buklo de fadeno iras tra ĉiuj ringoj kaj ĉirkaŭ ĉiuj stangoj. Iu ringo povas nur eniri aŭ eliri el la buklo se la sekvanta ringo estas en kaj ĉiuj sekvantaj ekster la buklo. |
||
Strategio / SolvoĈiuj tri puzloj havas la saman bazan solvon, kio estas bazita sur la standarda 'Gray' kodo.Principe binara 'Gray' kodo estas listo de ĉiuj binaraj numeroj de donita longeco en tia vico, ke du najbaraj numeroj en listo malsamas nur en unu cifero. Tiu konvenas al la puzloj, kie la tuberoj/stangoj/ringoj havas nur du poziciojn kaj oni povas ŝanĝi unufoje nur unu pecon. Ĉe la Ĉina ringo kaj Fortordo vi havas du eblecoj por la unua movo, ringo/tubero 1 aŭ 2. Se egzistas paraj nombroj da pecoj vi devas komenci per 2. (la plej malgranda para numero). Se egzistas senpara nombro da pecoj (standarda Fortordo havas 7) vi devas komenci per 1. Se vi komencas per la falsa numero vi finas en sakstrato kaj vi devas iri reen la tutan vojon kaj komenci denove sur la ĝusta vojo. Ĉe la Cerbo vi havas por la komenco nur unu eblecon, do la solvo estas pli facila. Sed se vi estas jam post la unua movo, vi havas du eblecojn se vi volas iri reen kaj vi devas elekti la duan stangon. Ni supozas nun ke unu el la puzloj estas en ia meza fazo kaj ni volas scii kio estas la sekvanta movo por solvi la puzlon. Kiel oni povas trovi la ĝustan vojon estas videbla el la subaj egzemploj. Ni supozas ke la stangoj 1-8 de la Cerbo estas en la pozicioj: en/el/el/en/el/el/en/en. Se ni volas solvi ni devas elturni la plej malfacilan pecon, stangon 8. Por fari tion, vi devas havi stangon 7 en kaj 1-6 el. La stangoj 5-7 estas jam en ilia pozicio. Por movi la 4-on en sian pozicion 3 devas esti en kaj 1-2 elturnitaj. Stango 1 estas jam en kaj ni povas movi ankaŭ la stangon en pozicion enturnita. Simile ni faras se ni volas movi la puzlon en la komencantan pozicion. Ni bezonas stangon en; por tiu ni devas havi unue la 5-on en; por tiu ni bezonas la 4-on en kaj 1-3 el; do ni devas turi unue stangon 1. Ĉe Fortordo ni povas fari same. Ni supozu ke ĉiuj pecoj estas horizontale escepte 2, 5, 7 ! Por movi 7 horizontalen ni bezonas 6 vertikale kaj por tiu ni bezonas 5 vertikale kaj 1-4 horizontale. Sed unue ni devas turni 1 vertikalen kaj poste 2 horizontalen. |
|||
|
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de:
|
Adaptita kaj Esperantigita de: |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|
|