|
Hungara dudek unuo |
Ĉi tie vi povas ludi kontraŭ la kazino(komputilo), kie la kazino havas kompreneble pli bonajn ŝancojn. Vi devas akiri pli poentojn ol la kazino, sed ne pli ol 21. En tiu kazo vi gajnos. Viaj poentoj estas la sumo de la poentoj de ĉiuj viaj kartoj. La nombraj kartoj donas tiom da poentoj, kiom estas skribitaj sur ili. Fantoj egalas 2, damoj 3 kaj reĝoj egalas 4 poentojn. Asoj egalas 11 poentojn sed ĉe komenco du asoj egalas 21 poentojn. Se vi havas pli ol 21 poentojn, vi perdas aŭtomate la ludon. Vi povas havi principe kiom da kartojn vi volas ĝis vi akiras 21 poentojn sed pli ol 21 vi neniam bezonas. Por komenci novan ludon aŭ ricevi plian karton, klaku la bildon de la kartaro. . Se vi ricevas 21, vi havas aŭtomate duoblan gajnon. Se vi kaj la kazino havas la samajn poentojn, la kazino gajnas. Kiam vi kontentas pri viaj kartoj, vi povas klaki la butonon "Sufiĉas". Tiam la kazino povas preni pliajn kartojn. La kazino prenos ilin ĝis kiam ĝi ricevos minime tiom da poentojn kiel vi. Se vi havas nur du kartojn kaj vi ne volas kontinui la ludon vi povas "ĉesi" kaj vi ricevas 80% el via investita mono reen. |
Por kartludi oni bezonas paperon. Do estas probabla ke la kartludo venas de tie, kie oni produktis unue paperon. En Ĉinio produktas paperon de ĉirkaŭ 100 P.K.. Estas konata ke la ĉina imperiestro 'Mutsung' ludis karton en jaro 969 P.K.. La unuaj mencioj pri kartludoj en Eŭropo estis el la 12-a jarcento. Ĝi venis per islamaj popoloj kaj evoluiĝis probable el la arabaj 52 kartoj. En la 14-a jarcento komenciĝis en Eŭropo la amasa produktado de kartludoj en diversaj formoj.
La plej konata el ili estas la francaj 52 ludkartoj.Oni uzis nur du kolorojn pro kiu la printado estis pli simpla. Tiuj kartoj restis ĝis hodiaŭ en ĉirkaŭ la sama formo kaj fariĝis standardo en Britio, Ameriko kaj multaj aliaj landoj. La kartludoj komence havis la ĉefan skopon gajni la monon de la aliaj per bonŝanco aŭ trompo. Kelkaj homoj fariĝis riĉaj ludante sed multaj perdis ilian tutan monon. Hodiaŭ ekzistas multaj formoj de kartoj ne nur por plenkreskuloj sed ankaŭ por infanoj. Kartoj kun animaloj, personoj, plantoj, aŭtoj estas por edukado, ili ludante pligrandigas la scion pri ia temo. |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|
Programita |