|
Fundamenta Krestomatio |
|
EL LA UNUA LIBRO DE LA LINGVO
La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en
la manojn kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al
li estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial
antaŭ ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi
antaŭjuĝon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la
proponatan aferon.
Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio, kian grandegan signifon
havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo
internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta
mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom
da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj
lingvoj, kaj malgraŭ ĉio, elveturante el la limoj de
nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun
similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj
estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu
aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino ĉiu
el ni povas per tradukoj konatiĝi nur kun la plej sensignifa
parto de fremdaj literaturoj; sed ĉe ekzistado de lingvo
internacia ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi
lastan, kiel neŭtralan, al ĉiuj kompreneblan, kaj la
verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte
en ĝi. Falus la ĥinaj muroj inter la homaj literaturoj;
la literaturaj produktoj de aliaj popoloj fariĝus por ni
tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la
legataĵo fariĝus komuna por ĉiuj homoj, kaj kune kun
ĝi ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, —
kaj la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio. Devigataj
dividi nian tempon inter diversaj lingvoj, ni ne havas la eblon
dece fordoni nin eĉ al unu el ili, kaj tial de unu flanko tre
malofte iu el ni posedas perfekte eĉ sian patran lingvon, kaj
de la dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaboriĝi, kaj,
parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aŭ
preni vortojn kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aŭ esprimi nin
neprecize kaj eĉ pensi lame dank' al la nesufiĉeco de la
lingvo. Alia afero estus, se ĉiu el ni havus nur du lingvojn,
— tiam ni pli bone ilin posedus kaj tiuj ĉi lingvoj mem
povus pli ellaboriĝadi kaj perfektiĝadi kaj starus multe
pli alte, ol ĉiu el ili staras nun. Kaj la lingvo ja estas la
ĉefa motoro de la civilizacio : dank' al la lingvo ni tiel
altiĝis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des
pli rapide progresas la popolo. La diferenco de la lingvoj prezentas
la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj,
ĉar tio ĉi antaŭ ĉio falas en la okulojn ĉe
renkonto de homoj : la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial
ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia. Renkontiĝante
kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn konvinkojn ili havas,
sur kiu parto de la tera globo ili naskiĝis, kie loĝis
iliaj prapatroj antaŭ kelke da miljaroj : sed tiuj ĉi
homoj ekparolas, kaj ĉiu sono de ilia parolo memorigas nin,
ke ili estas fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis loĝi en
urbo, en kiu logas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj,
tiu eksentis sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro
lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon
de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva
loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa. Kian, fine, grandegan
signifon lingvo internacia havus por la scienco, komerco — per
unu vorto, sur ĉiu paŝo — pri tio mi ne bezonas vaste
paroli. Kiu almenaŭ unu fojon serioze ekmeditis pri tiu ĉi
demando, tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus
per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman. Tial ĉiu eĉ
la plej malforta provo en tiu ĉi direkto meritas atenton. Al la
afero, kiun mi nun proponas al la leganta publiko, mi oferis miajn
plej bonajn arojn; mi esperas, ke ankaŭ la leganto, pro la
graveco de la afero, volonte oferos al ĝi iom da pacienco kaj
atente tralegos la nun proponatan broŝuron ĝis la fino.
Mi ne analizos tie ĉi la diversajn provojn, faritajn kun la celo
krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la legantoj
al tio, ke ĉiuj tiuj ĉi provoj aŭ prezentis per si
sistemon da signoj por mallonga interkomunikiĝo en okazo de
granda bezono, aŭ kontentiĝis je plej natura simpligo de
la gramatiko kaj je anstataŭigo de la vortoj ekzistantaj en la
lingvoj per vortoj aliaj, arbitre elpensitaj. La provoj de la unua
kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke ĉiu el
ili mortis tuj post la naskiĝo; la provoj de la dua kategorio
jam prezentis per si lingvojn, sed da internacia
ili havis en si nenion. La aŭtoroj ial nomis siajn
lingvojn « tutmondaj », eble nur pro tio, ke en
la tuta mondo estis neniu persono, kun kiu oni povus kompreniĝi
per tiuj ĉi lingvoj! Se por la tutmondeco de ia lingvo estas
sufiĉe, ke unu persono ĝin nomu tia, en tia okazo ĉiu
el la ekzistantaj lingvoj povas fariĝi tutmonda laŭ la
deziro de ĉiu aparta persono. Ĉar tiuj ĉi provoj
estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin
kun ĝojo kaj unuanime donos al ili sankcion, kaj tiu ĉi
unuanima konsento ĝuste estas la plej neebla parto de la afero,
pro la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj, kiuj ne
alportas al ĝi senkondiĉan utilon, sed kalkulas je ĝia
preteco pionire oferi sian tempon, — tial estas kompreneble,
kial tiuj ĉi provoj renkontis plenan fiaskon; ĉar la plej
granda parto de la mondo tute ne interesis sin je tiuj ĉi
provoj, kaj tiuj, kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde
perdi tempon por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos
krom la aŭtoro; « antaŭe la mondo »,
ili diris, « aŭ kelkaj milionoj da homoj ellernu tiun
ĉi lingvon, tiam mi ankaŭ ĝin lernos ». Kaj
la afero, kiu povus alporti utilon al ĉiu aparta adepto nur
tiam, se antaŭe jam ekzistus multego da aliaj adeptoj, trovis
nenian akceptanton kaj montriĝis malvive naskita. Kaj se unu el
la lastaj provoj, « Volapük », akiris, kiel
oni diras, certan nombron da adeptoj, tio ĉi estas nur tial, ke
la ideo mem de lingvo « tutmonda » estas tiel
alta kaj alloga, ke homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmiĝi
kaj dediĉi sin al pionireco, oferas sian tempon en la espero,
ke eble la afero sukcesos. Sed la nombro de la entuziasmuloj
atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo
ne volos oferi sian tempon por tio, ke ĝi povu komunikiĝadi
kun tiuj ĉi nemultaj, — kaj tiu ĉi lingvo, simile al
la antaŭaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon.
[Piednoto: Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj en la komenco de
la jaro 1887, kiam Volapük havis en la tuta mondo grandegan
gloron kaj rapidege progresadis! La tempo baldaŭ montris, ke la
antaŭdiro de la aŭtoro de Esperanto ne estis erara.]
La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante
min nek pli talenta, nek pli energia, ol la aŭtoroj de ĉiuj
senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per
revado kaj nevola meditado super tiu ĉi afero. Sed kelke da
feliĉaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu ĉi nevola
meditado, kuraĝigis min por plua laborado kaj igis min ekprovi,
ĉu ne prosperos al mi sisteme venki ĉiujn barojn por la
kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia.
Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi afero iom prosperis al mi, kaj tiun
ĉi frukton de longatempaj persistaj laboroj mi proponas nun al
la prijuĝo de la leganta mondo.
La plej ĉefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la
sekvantaj :
I) Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni
ĝin ludante.
II) Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin
uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale
ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos
multe da adeptoj aŭ ne, — t.e. ke la lingvo jam de la
komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva
rimedo por internaciaj komunikiĝoj.
III) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj
igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la
proponatan lingvon kiel lingvon vivan, — ne kun ŝlosilo en
la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.
El ĉiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj
al la mondo, ofte sub la laŭta, per nenio pravigita nomo
de « lingvo tutmonda », neniu solvis pli ol
unu el la diritaj problemoj, kaj eĉ tiun ĉi nur
parte. Krom la supre montritaj tri ĉefaj problemoj,
mi devis, kompreneble, solvi ankoraŭ multajn aliajn, sed pri
ili, ĉar ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie ĉi.
Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la
supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom
pri la signifo de tiuj ĉi problemoj kaj ne preni tro facile
miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al li
eble kiel tro simplaj. Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi
scias la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des
pli da estimego, ju pli ĝi estas komplikita, ampleksa kaj
malfacile-digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan
lernolibron kun plej simplaj kaj por ĉiu plej kompreneblaj
reguloj, povas preni la aferon kun ia malestima malŝato, dum
ĝuste la atingo de tiu ĉi simpleco kaj mallongeco, la
alkonduko de ĉiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili
naskiĝis, al la formoj plej facilaj — prezentis la plej
malfacilan parton de la laboro.
I
La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :
a) Mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon, kaj al
tio de unu flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por
ke ĝi povu facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko
— neniom deprenante per tio ĉi de la lingvo la klarecon,
precizecon kaj flekseblecon. La tutan gramatikon de mia lingvo oni
povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo. La grandega
faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia gramatiko, estas klara por
ĉiu.
b) Mi kreis regulojn por vortofarado kaj per tio
ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la
vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la
lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon
— dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi
ĉiujn eblajn nuancojn de la penso — pli riĉa ol la
plej riĉaj naturaj lingvoj. Tion ĉi mi atingis per la
enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo ĉiu
povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante
ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj
estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas
lokitaj en la vortaro.) Ekzemple :
1) La prefikso « mal » signifas rektan
kontraŭaĵon de la ideo; sekve, sciante la vorton
« bona », ni jam mem povas formi la vorton
« malbona », kaj la ekzistado de aparta vorto
por la ideo « malbona » estas jam superflua;
alta — malalta; estimi — malestimi k. t. p.
Sekve, ellerninte unu vorton « mal »,
ni jam estas liberigitaj de la lernado de grandega serio da
vortoj, kiel ekzemple « malmola » (sciante
« mola »), malvarma, malnova, malpura,
malproksima, malriĉa, mallumo, malhonoro, malsupre, malami,
malbeni k. t. p., k. t. p.
2) La sufikso « in » signifas la virinan
sekson : sekve, sciante « frato », ni jam
mem povas formi « fratino », patro —
patrino. Sekve superfluaj jam estas la vortoj « avino,
filino, fianĉino, knabino, kokino, bovino »
k. t. p.
3) La sufikso « il » signifas instrumenton
por la donita farado. Ekzemple tranĉi — tranĉilo;
superfluaj estas : « kombilo, hakilo, sonorilo,
plugilo, glitilo » k. t. p. Kaj similaj aliaj
prefiksoj kaj sufiksoj.
Krom tio mi donis komunan regulon, ke ĉiuj vortoj, kiuj jam
fariĝis internaciaj (la tiel nomataj « fremdaj
vortoj »), restas en la lingvo internacia
neŝanĝataj, akceptante nur la internacian ortografion;
tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superfluaj por la
lernado; ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo,
temperaturo, centro, formo, publiko, platino, botaniko, figuro,
vagono, komedio, ekspluati, deklami, advokato, doktoro, teatro
k. t. p., k. t. p.
Dank' al la supre montritaj reguloj kaj ankoraŭ al kelkaj
flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie ĉi
detale paroli, la lingvo fariĝas eksterordinare facila, kaj la
tuta laboro de ĝia ellernado konsistas nur en la ellernado de
tre malgranda nombro da vortoj, el kiuj laŭ difinitaj reguloj,
sen apartaj kapabloj kaj streĉado de la kapo, oni povas formi
ĉiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj estas necesaj.
Cetere eĉ tiu ĉi malgranda nombro da vortoj, kiel oni
vidos malsupre, estas tiel elektita, ke ilia ellernado por homo
iomete klera estas afero eksterordinare facila. La ellernado de
tiu ĉi lingvo sonora, riĉa kaj por ĉiuj komprenebla
(la kaŭzojn vidu malsupre) postulas sekve ne tutan serion da
jaroj, kiel ĉe la aliaj lingvoj, — por ĝia ellernado
sufiĉas kelke da tagoj. Pri tio ĉi ĉiu povas
konvinkiĝi, ĉar al la nuna broŝuro estas aldonita
plena lernolibro. [Piednoto: En la originalo de la unua libro
pri Esperanto en la fino estis presita la tuta gramatiko kaj vortaro
el ĉirkaŭ mil vortoj.]
II
La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :
a) Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj
en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ
vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el
senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan
en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas
ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome
en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj
la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la
vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de
senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo
estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al
ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis
tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la
lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ
lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por
la lernanto estas tute senbezona), — li eĉ ne supozos,
ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la
konstruo de lia patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto
« fratino », kiu en efektiveco konsistas el tri
vortoj : frat (frato), in (virino), o
(kio estas, ekzistas) (— kio estas frato-virino = fratino),
— la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato
= frat; sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo
finiĝas per « o » — sekve
frat'o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo,
oni enmetas la vorteton « in »; sekve fratino
— frat'in'o; kaj la signetoj estas skribataj tial,
ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj
konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembriĝo de
la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas,
ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso,
estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon,
tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la
komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala
rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika
parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu ĉi konstruo de la lingvo
estas tia, ke ĉion, kion vi skribos en la lingvo internacia,
tuj kaj kun plena precizeco (per ŝlosilo aŭ eĉ sen
ĝi) komprenos ĉiu, kiu ne sole ne ellernis antaŭe la
gramatikon de la lingvo, sed eĉ neniam aŭdis pri ĝia
ekzistado.
Mi klarigos tion ĉi per ekzemplo :
Mi troviĝis en Rusujo, ne sciante eĉ unu vorton rusan; mi
bezonas turni min al iu, kaj mi skribas al li sur papereto en libera
lingvo internacia ekzemple la jenon :
Mi ne sci'as, kie mi las'is mi'a'n baston'o'n; ĉu vi
ĝi'n ne vid'is?
Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia-rusan kaj mi
montras al li la komencon, kie per grandaj literoj estas presita
la sekvanta frazo : Ĉion, kio estas skribita en la
lingvo internacia, oni povas kompreni per helpo de tiu ĉi
vortaro. Vortoj, kiuj prezentas kune unu ideon, estas skribataj kune,
sed dividataj unu de la alia per signeto; tiel ekzemple la vorto
frat'in'o, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el
kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte.
Se mia interparolanto neniam aŭdis pri la lingvo internacia,
li komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton,
serĉos en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos
jenon :
En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li
volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian,
en kies komenco estas presite : Se vi deziras esprimi ion
en la lingvo internacia, uzu tiun ĉi vortaron, serĉante
la vortojn en la vortaro mem kaj la finiĝojn por la gramatikaj
formoj en la gramatika aldono, en la paragrafo de la responda
parto de parolo. Ĉar en tiu aldono, kiel oni vidas en la
lernolibro, la plena gramatiko de ĉiu parto de parolo okupas
ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finiĝo por la
esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la
trovado de vorto en la vortaro.
Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu
ŝajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon.
Estas superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta
tiun ĉi lingvon, ne havas la eblon kompreniĝadi eĉ
per la helpo de la plej bona vortaro, ĉar, por povi fari uzon
el la vortaro de ia el la ekzistantaj lingvoj, oni devas antaŭe
pli aŭ malpli scii tiun ĉi lingvon. Por povi trovi en la
vortaro la donitan vorton, oni devas scii ĝian fundamentan
formon, dum en la interligita parolado ĉiu vorto ordinare estas
uzita en ia gramatika ŝanĝo, kiu ofte estas neniom simila
je la fundamenta formo, en kunigo kun diversaj prefiksoj, sufiksoj
k. t. p.; tial, se vi antaŭe ne konas la lingvon, vi
preskaŭ neniun vorton trovos en la vortaro, kaj eĉ tiuj
vortoj, kiujn vi trovos, donos al vi nenian komprenon pri la signifo
de la frazo. Tiel ekzemple, se mi la supre donitan frazon skribus
germane (Ich weiss nicht wo ich meinen Stock gelassen habe; haben sie
ihn nicht gesehen), tiam persono, ne scianta la lingvon germanan,
trovos en la vortaro la jenon :
« Mi — blanka — ne — kie — mi
— pensi — bastono aŭ etaĝo — kvieta —
havo — havi — ŝi — ? — ne — ?
— ».
Mi ne parolas jam pri tio, ke la vortaro de ĉiu el la
ekzistantaj lingvoj estas treege vasta kaj serĉi en ĝi
2-3 vortojn unu post alia jam lacigas, dum la vortaro internacia,
dank' al la dismembra konstruo de la lingvo, estas tre malgranda kaj
oportuna; mi ne parolas jam ankaŭ pri tio, ke en ĉiu lingvo
ĉiu vorto havas en la vortaro multe da signifoj, el kiuj oni
devas divenprove elekti la ĝustan. Kaj se vi eĉ imagos al
vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko, kun konstanta
difinita signifo por ĉiu vorto, — en ĉiu okazo, por
ke la adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon, estus
necese, ke li antaŭe ne sole ellernu la gramatikon, sed ke li
ankaŭ akiru en ĝi sufiĉan spertecon, por facile helpi
al si, distingi vorton radikan de vorto gramatike ŝanĝita,
devena aŭ kunmetita k. t. p., — t. e.
la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj,
kaj ĉe manko de la lastaj ĝi prezentus nulon. Ĉar,
sidante ekzemple en vagono kaj dezirante demandi vian najbaron,
« kiel longe ni atendos en N. », vi ja ne
proponos al li antaŭe ellerni la gramatikon de la lingvo! Sed
en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro de
ĉia nacio, se li ne sole ne posedas tiun ĉi lingvon, sed
eĉ neniam aŭdis pri ĝi. Ĉiun libron, verkitan
en la lingvo internacia, libere povas, kun vortaro en la mano, legi
ĉiu, sen ia antaŭprepariĝo kaj eĉ sen bezono
antaŭe tralegi ian antaŭparolon, klarigantan la uzadon
de la vortaro; kaj homo klera, kiel oni vidos malsupre, eĉ la
vortaron devas uzi tre malmulte.
Se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi
scias lian lingvon, nek li vian, kaj vi dubas, ĉu li scias
la lingvon internacian aŭ ĉu li eĉ aŭdis pri
ĝi, — vi povas tamen kuraĝe skribi al li, kun la
plena certeco, ke li vin komprenos! Ĉar, dank' al la dismembra
konstruo de la lingvo internacia, la tuta vortaro, kiu estas
necesa por la ordinara vivo, okupas, kiel oni vidas el la almetita
ekzemplero, ne pli ol malgrandan folieton, eniras oportune en la plej
malgrandan koverton kaj povas esti ricevita por kelke da centimoj
en kia ajn lingvo, — tial vi bezonas nur skribi leteron en la
lingvo internacia, enmeti en la leteron hispanan ekzempleron de la
vortareto, — kaj la adresito vin jam komprenos, ĉar tiu
ĉi vortareto ne sole prezentas oportunan plenan ŝlosilon
por la letero, sed ĝi mem jam klarigas sian difinon kaj
manieron de uzado. Dank' al la plej vasta reciproka kunigebleco de
la vortoj, oni povas per helpo de tiu ĉi malgranda vortaro
esprimi ĉion, kio estas necesa en la ordinara vivo; sed,
kompreneble, vortoj renkontataj malofte, vortoj teĥnikaj
(kaj ankaŭ vortoj « fremdaj », supozeble
konataj al ĉiuj, ekzemple « tabako »,
« teatro », « fabriko »
k. t. p.) en ĝi ne estas troveblaj; tial se vi
bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstataŭigi ilin per aliaj
vortoj aŭ tutaj esprimoj estas neeble, tiam vi devos jam uzi
vortaron plenan, kiun vi tamen ne bezonas transsendi al la
adresato : vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj
ilian tradukon en la lingvon de la adresato.
b). Sekve, dank' al la supre montrita konstruo de la lingvo,
mi povas kompreniĝadi per ĝi kun kiu mi volas. La
sola maloportuneco (ĝis la komuna enkonduko de la lingvo)
estos nur tio, ke mi bezonos ĉiufoje atendi, ĝis mia
interparolanto analizos miajn pensojn. Por forigi kiom eble
ankaŭ tiun ĉi maloportunecon (almenaŭ ĉe
komunikiĝado kun homoj kleraj), mi agis en la sekvanta
maniero : la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble
el vortoj konataj al la tuta klera mondo. Tiel ekzemple la
vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj
lingvoj (la tiel nomatajn « fremdajn » kaj
« teĥnikajn »), mi lasis tute sen ia
ŝanĝo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas
malegale, mi prenis aŭ tiujn, kiuj estas komunaj al du tri
plej ĉefaj Eŭropaj lingvoj, aŭ tiujn, kiuj apartenas
nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaŭ ĉe la aliaj
popoloj; en tiuj okazoj, kiam la donita vorto en ĉiu lingvo
sonas alie, mi penis trovi vorton, kiu havus eble nur signifon
proksimuman aŭ uzon pli maloftan, sed estus konata al la plej
ĉefaj nacioj (ekzemple la vorto « proksima »
en ĉiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan
« plej proksima » (proximus), tiam
ni vidos, ke ĝi, en diversaj ŝanĝoj, estas uzata
en ĉiuj plej ĉefaj lingvoj; sekve se mi la vorton
« proksima » nomos proksim, mi estos
pli aŭ malpli komprenata de ĉiu klera homo); en la
ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel
lingvo duone-internacia. (Mi flankiĝadis de tiuj ĉi
reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj,
kiel ekzemple la evito de homonimoj, la simpleco de la ortografio
k. t. p.). Tiamaniere ĉe korespondado kun meze-klera
Eŭropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi povas
esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed eĉ sen bezono tro
multe serĉadi en la vortaro, kiun li uzos nur ĉe vortoj
dubaj.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|