|
Fundamenta Krestomatio |
|
PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO A. Alfabeto.
Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh,
Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss,
Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.
Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ,
ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh,
hh, jh, sh, u.
B. Reguloj.
1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo
difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.
Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en
la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo
prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne
uzi.
2) La substantivoj havas la finiĝon o. Por la
formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon j.
Kazoj ekzistas nur du : nominativo kaj akuzativo; la lasta
estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo
n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj
(la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per
per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
3) La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj
kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto
pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo
oni uzas la prepozicion ol.
4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj)
estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ,
dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla
kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas
la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj — la sufikson
obl, por la nombronaj — on, por la kolektaj
— op, por la disdividaj — la vorton po.
Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
5) Pronomoj personaj : mi, vi, li, ŝi,
ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni;
la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo
adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
6) La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj
nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta akceptas
la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo
estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona
-u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco
adjektiva aŭ adverba) : aktiva estanta -ant; aktiva
estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta
-at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot.
Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda
formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata
verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
7) La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado
kiel ĉe la adjektivoj.
8) Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon.
9) Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
10) La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj
(la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj
estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
12) Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la
akuzativo.
14) Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon;
sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras
al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la
prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ
la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen
prepozicio.
15) La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn
la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la
lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de
tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas
pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la
ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo
Esperanto.
16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti
forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|