|
Fundamenta Krestomatio |
|
AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE
Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj
Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj
provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por
ĉiuj homoj estis esprimita eĉ jam antaŭ pli ol 2000
jaroj de la profeto Zefaniah. Tiu ĉi deziro havas ankaŭ
tre gravan fundamenton; ĉar de ĉiam la babilona konfuzo de
lingvoj estis granda malhelpo al la spirita komunikiĝo inter
la nacioj. En nia tempo, kiam la interkomunikiĝo de la popoloj
per la telegrafoj, vaporŝipoj kaj fervojoj grandiĝis en
maniero neniam supozita, ankaŭ la ellernado de la lingvoj
de ĉiuj tiuj ĉi popoloj fariĝis bezono de la bone
edukitaj kaj precipe de la komercistoj; sed tiu ĉi lernado
estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta, ke ĝi pleje devas
esti farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco, kaj tial
la postulado de unu lingvo komuna, akceptita de ĉiuj edukitaj
homoj, anstataŭanta ĉiujn aliajn fremdajn lingvojn, montras
sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia elpenso estos de
la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu ĉi ideo
entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti,
kontraŭe, ni renkontas, eĉ en sferoj, kie ni devus ĝin
atendi la plej malmulte, antaŭ ĉio la antaŭjuĝon,
ke enkonduki unu lingvon por ĉiuj homoj estas simple afero ne
ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj oni kontraŭ tio ĉi
batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj kaj neniel por
lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laŭ la
modeloj de la lingvoj naturaj kreitan « elekton de la plej
bona ». Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu ĉi
objekto nur tiam povas esti atingita kun utilo, kiam ni antaŭe
okupos nin iom je la preparaj laboroj, kiuj antaŭiris al la nuna
sistemo de lingvo tutmonda.
Tie ĉi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj
ĉi ĉirkaŭ 60 provoj; estas sufiĉe, se ni nur
enkomune vidos, kio ĉio estis farita en tiu ĉi rilato, kaj
kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis uzi, por ĉiujn homojn
lingve unuigi. Dume el ĉiuj tiuj ĉi penoj montriĝas la
instruo, kiu ankaŭ en aliaj aferoj pruviĝas, ke la grandajn
verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio, kion
oni fine konfesas kiel « mirinde simpla », oni
proksimiĝis ĉiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj
vojoj nur iom post iom kaj paŝo post paŝo.
Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la « ideo
de lingvo tutmonda »; tiu ĉi publikigis sian ideon
pri la « Pazigrafio aŭ la arto fari sin komprenebla
per komunaj skribaj signoj al ĉiuj nacioj de la tero, en kiaj
ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas tiujn ĉi
komunajn signojn » la unuan fojon en la jaro 1666 en
latina disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666).
Tiu ĉi ideo ankaŭ okupis la grandan pensanton ĝis la
fino de lia vivo, kvankam li en tio ĉi venis al nenio, krom
senfruktaj iniciatoj. Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi
kiel specon de pazigrafio, kiel ankaŭ la ĥinajn signojn de
skribado, kiujn uzas pli ol triono de la tuta homaro, malgraŭ
iliaj preskaŭ nevenkeblaj malfacilaĵoj. Ĉar tiu
ĉi idea skribado, konsistanta el ĉirkaŭ 40 000
signoj, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama
penso aŭ komprenaĵo, kiu, estante elparolata, en ĉiu
lingvo sonus alie, povas tial esti legata en ĉiu lingvo, kaj
la Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam
en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn
signojn en ilia lingvo. Tiuj ĉi popoloj reciproke sin tiel
ne komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado,
oni povus diri, per la Azia pazigrafio. [Piednoto: V. D-ro Albert
Wild : « Ueber Geschichte der Pasigraphie und ihre
Fortschritte in der Neuzeit ». München 1861. (Aparta
represo el la « Chronik der Gegenwart ».)]
Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis
la episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian
provon, kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Müller
en la 2a volumo de siaj « Lekcioj pri la scienco de la
lingvo », el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj kun siaj signoj
estis orditaj laŭ specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel ke de
la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie ĉi per ĉiam
pli precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion
oni volis esprimi en tia maniero. [Piednoto: John Wilkins, An Essay
towards a real character and philosophical language, 1898.]
Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri ĝi pro la multego
da signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita
celo, kaj Max Müller mem montras al ni, kiel Wilkins fine,
kvazaŭ kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome
al « lingvo vorta », kaj tiun ĉi vojon oni
devus nur iri plu, por ŝpari al la homaro ducentjaran vanan
penadon kun fantomo pazigrafia.
Sed kiel eĉ tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis
ankoraŭ en mallumaj antaŭsentadoj, oni vidas el tio, ke
li ankoraŭ eĉ ne povis klare sin esprimi pri ia ideo de
lingvo tutmonda; ĉar li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de
Dalgarno, ke la ĉefa afero, kiu tie ĉi estas bezona, la
eltrovo de komunaj signoj por ĉiu objekto kaj ĉiu ideo,
al ili ankoraŭ ne prosperis. Tiaj signoj laŭ lia opinio
devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj ŝajnis al
li necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la
maniero de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel
Niethammer (1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio
ĉi jam pensis « fonetikan lingvon vortan ».
[Piednoto: D. S. Chofrin, amusements liter. vol. I p. 28. — En
aparta traktato : « Geschichte und Empfehlung einer
allgemeinen Schriftzeichensprache » (v. Leibnitz Werke nach
Raspe, vol II p. 615-653). Leibnitz eĉ klare komprenigas, ke por
ĉiuj ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.]
Jam antaŭ Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri
la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn ĉi nombrojn uzi kiel
komunan lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la
tempo de Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj
okupis parte apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj
registarojn. En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo,
Rusujo, Danujo k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj
por la atingo de tiu ĉi celo, kaj ankoraŭ en la jaro 1811
la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona
prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio.
Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo
ankaŭ Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) aŭ
Joh. Upperdorf (1679-80), ankaŭ Andreas Müller (1681),
kiu havis la intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la
ĥina lingvo kaj ĝiaj signoj de skribado, kaj ne pli bone
prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz (1687), kiel ankaŭ
al lia antaŭiranto la jezuito Besuier (1684), aŭ al lia
postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la hungaro Kalmar
de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj
al ĉirkaŭ 500 fundamentaj kaj komunaj, ĉe kio li uzis
skribajn signojn de ĉiuj popoloj, sed precipe malabarajn. Tiu
ĉi universala signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon
« pazigrafio », estis tamen tiel malfacila, ke
nur la senlaca Boyle povis ĝin tute ekposedi.
Post tiu ĉi verko sekvis ankoraŭ multaj, kiel ekzemple de
Chr. G. Berger « Plan zu einer allgemeinen Rede — und
Schriftsprache für alle Nationen » (Berlin 1779) kaj
Delormel (1795), la pazigrafio de Vater (Wien 1795), la pazigrafio de
M. de Maimieŭ (Paris 1797), kiu ankaŭ estas fondita sur la
numerado de la vortoj, kiel ankaŭ en tiu sama tempo M. Budet kaj
M. Chambry.
Ĉiuj tiuj ĉi havis nenian sukceson, ĝis en la jaro
1796 la glora instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo
antaŭanoncis oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda
senpacienco, estis eldonita en la oficejo de pazigrafio en
Parizo en la lingvoj germana kaj franca du jarojn post ĝia
antaŭanonco. Kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12
signojn, nomitajn « gamoj », li tamen uzis da
ili multe pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn
kaj ideojn, kiujn li dividis en 3 ĉefajn apartaĵojn kaj
poste ankoraŭ en klasojn kaj subklasojn, kaj al kiuj estis
ankoraŭ bezonaj diversaj linioj kaj punktoj. La vortaro servas
al ĉiu en lia propra lingvo, sed estas en sia konstruo tre
vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas — ĉar nenia
havis tian difinitecon —, ankaŭ tie ĉi la ellernado
kostis multan kaj grandan laboradon.
Post tio ĉi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke,
profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro
1797 en Dessaŭ sian propran elpenson de interkomunikiĝa
skriba lingvo, kiu konsistis en tio, ke ĉiu lingvo postulis
apartan leksikonon, kiu devis enhavi ĉiun vorton kun ĝiaj
formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj; la vortoj sur ĉiu paĝo
estis numeritaj per 1, 2, 3 k.c. kaj al ĉiuj sur la flanko
estis aldonitaj la nombroj de la paĝoj kaj numeroj, sub kiuj
tiu sama vorto estas trovebla en ĉiuj aliaj vortaroj. Oni
tiel en kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataŭ per
literoj skribi per nombroj de paĝoj kaj numeroj de la vortoj,
tiam ĉiu, kiu volis legi la skribitan en alia lingvo, devis
serĉi la enhavon en la vortaroj de tiu aŭ alia lingvo. Sed
se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile kaj multekoste tio ĉi
devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn.
Ĉar se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16
lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud
ĉiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj.
Kaj tiu ĉi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol
kiom li volus pro siaj aliaj laboroj. Al tio ĉi li eĉ ne
pensis pri la sintakso de la lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj
sistemoj, kiuj aperis ĉirkaŭ la fino de la 18 centjaro,
de Fry en London, de G. E. Busch en la « Jahrbuch des
Fortschrittes der Wissenschaften », kiel ankaŭ de
Grotenfeld en Göttingen, la verko « Pasigraphie und
Antipasigraphie » de J. S. Vater (Weissenfels kaj Leipzig
1799) estas la sola, kiu havas indon; ĉar la aŭtoro jam
esprimas en ĝi la opinion, ke la pazigrafio estas rimedo por
la interkomunikiĝo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies
lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio ĉi estas la plej bona
parto, kiun la pazigrafio povas atingi. [Piednoto: C. H. Wolke,
Erklärung, wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen
kultivirten Völkern des Erdkreises oder die Pasigraphie
möglich und ausüblich sei, ohne Erlernug irgend einer
neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort — oder
Zeichensprache. Dessau 1797.]
En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antaŭ ĉio
Näther'on en Görlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis
verkon, en kiu li faras la proponon uzi karakteran skribadon, kiu
estus figura kaj prenita el la naturo. Sed ĉar ne facile
estas ellerni senfinan nombron da figuraj signoj, tial tiu ĉi
simbola skribado, tute malegala je la ĝistiamaj sistemoj,
estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas
kontraŭ tiu ĉi, kiel ankaŭ kontraŭ ĉiuj
aliaj ĝistiamaj sistemoj, en bonege skribita kritika polemiko,
la tiama reĝa Bavara centra konsilano de instruado ĉe la
sekreta ministraĵo de internaĵoj en Munĥeno, Friedr.
Immanuel Niethammer [Piednoto: F. J. Niethammer :
Ueber Pasigraphik und Ideographik, Nuernberg, bei Karl Felssonecker,
1808.], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola,
ĉu ĝi estos signoj hieroglifaj aŭ nombraj aŭ
signoj de sonoj (literoj), uzataj kiel signoj de pensoj, oni
neniam povos veni al la celo. Sed tute ne intencante forĵeti
la penson de norma lingvo, li fine venas al la prudenta opinio,
ke nur imitita al la lingvoj naturaj « fonetika
vorta lingvo » povas solvi la problemon de lingvo
tutmonda; ankaŭ pli : tiu ĉi natura iro de
ideoj alkondukas lin eĉ al la penso, ke devas esti eble
elpensi skribadon, kiu permesus, « pensadi sur la
papero », t. e. skribadi kun la rapideco de
la pensado, — sekve « tempoŝparantan
ideoskribadon aŭ pensodesegnadon », kiun li nomis
« Ideografiko ». Kiel oni tamen vidas el la pluaj
partoj de lia traktato, tiu ĉi ideografiko devus kvankam elveni
el la ideofoniko kaj per tio ĉi tuj fariĝi ideolaliko,
tamen ankaŭ lia idealo ŝajnas iri pli malproksimen, ol nia
nuna stenografio kaj la Volapük de Schleyer; sed estas sendube,
ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel
per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni
batalas. [Piednoto: J. Zach. Näther, Versuch einer ganz neuen
Erfindung von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken,
dass es von allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so
leicht gelesen werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form
einer Sprachlehre oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Uebungen.
Görlitz 1805.]
Ĉiuj tiuj ĉi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon
alkondukis tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita
voko de la Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) ĝis
la nuna (esceptinte : « Le polyglotte improvise ou
l'art d'écrire les langues sans les apprendre » de
A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall en Svedujo
kaj la « New universal cipher language » 1874
de unu ne nomita aŭtoro en Londono) ni havas nenion pli por
noti. Por tio la plej novaj pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos,
nome : barono de Gablenz, Moses Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj
Anton Bachmaier, kiel ankaŭ Albert Walter — staras pli
alte, ol iliaj antaŭirantoj, aŭ en rilato de la konstruo,
aŭ en rilato de facileco de la metodo.
La konstruo de la « Gablenzographia kaj
Gablenzolalia » de barono de Gablenz estas grandioza.
Antaŭ ĉio li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj
lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por la mondo
lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis gramatikon kaj
vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. Sed kiel ajn
bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco ellerni la
33 kaprompantajn ŝlosilojn. Al tio ĉi li tamen ne turnis
atenton, ke la popoloj orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi
la eŭropajn konsonantojn, nome, la « r »,
kiun li precipe multe uzas en siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2,
ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj de la pazigrafio de Gablenz
por la praktika vivo ne taŭgas, li tamen montris, ke li bone
konas la spiriton de la lingva scienco. En la jaro 1863 samtempe
kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la verko de Don
Sinibaldo de Mas, pri kiu ankaŭ estas iom parolite en la jam
diritaj lekcioj de Max Müller; ĝi aperis samtempe en
Londono, Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo.
Sed jam la difino, kiun li donas al ni pri ideografio :
« L'idéographie est l'art d'écrire avec des
signes qui représentent des idées et non avec des
mots (sons) d'une langue quelconque » ankoraŭ unu
fojon montras, ke oni ĉiam ankoraŭ sin movadis sur la
malvera vojo, kiu ĝis nun ne kondukis al la celo kaj ankaŭ
neniam al ĝi kondukos. Elirante el la penso, ke la signoj de
nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj popoloj, kiuj ilin
uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li penas elmontri,
ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Koĥinĥinanoj,
Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado
kaj uzas ĝin ĉiutage. Kaj kio ĝi estas alia, ol
signoj ideografiaj? Ĉu oni tiel povos ankoraŭ dubi la
eblecon de tiu ĉi sistemo? Ĉu ni estus nekapablaj fari
tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni staras
multe pli alte, ol ili? — La eblecon de la uzado ankaŭ
ni ne dubas, sed ni ankaŭ ne dubas la malfacilecon de la
enkondukado. La Ĥinoj laboru multajn jarojn super la lernado
de sia skriba lingvo kun ĝiaj 40000 diversaj signoj —
ni okcidentuloj jam de antaŭe havas nian hereditan de la
feniko-hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas al ni la
eblon el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj, estas
vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj
difinitaj ideoj (komprenaĵoj). Sed el tio ĉi almenaŭ
sekvas, ke ni povas krei al ni neniajn pli riĉajn kaj pli
praktikajn reprezentantojn por la grandioza diverseco de niaj
ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj ĉiuj estas kunmetitaj
nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus nun ree nin turni
al la senmovaj egiptaj aŭ ĥinaj signoj figuraj, kiuj
estas fonditaj ankoraŭ sur la primitiva senta pririgardado
kaj nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas la prezentadon de
abstraktaĵo! — Don Sinibaldo de Mas prenas por ĉiu
« ideo » unu signon, pruntitan el la muzika nota
sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn notojn en
ĉiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto kvarono,
kaj laŭ tio, ĉu ĝi staras sur tiu aŭ alia
linio, ĝi ŝanĝas sian signifon kiel substantivo,
verbo, adjektivo k. c., kaj en simila maniero estas esprimataj
ĉiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn facila tiu ĉi sistemo
ŝajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaŭ montrigas, ke
la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj.
Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion
kaj pazigrafion. (Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.) Li
uzis sole ciferojn, por esprimi ĉiujn vortojn laŭ iliaj
elementaj ideoj, tiel ke difinita vorto aperas ĉiam esprimata
per difinita cifero. Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 ĝis
999 por ĉiuj gramatikaj fleksioj; la nombroj komencante de 1000
estas la pazigrafiaj signoj de ideoj. La apudaj komprenaĵoj de
komuna ideo, la vortaj aliformaĵoj kaj devenaĵoj estas
formataj per aldonado de pluaj nombroj al la nombroj de la ideoj per
signoj de aldonado aŭ deprenado. Tiel ekzemple 3243 signifas la
komunan ideon de aĉetado, kaj tiam 3243 + 10 =
aĉetanto, 3243 + 13 = la aĉetanto,
3243 + 101 = la aĉetantoj k. c. El sia
pazigrafio M. Paic faras pazilalion per tio, ke li por la apartaj
nombroj metas literojn kaj por « + » =
« m », por « — » =
« n »; ekzemple : 3243 + 10 =
aĉetanto = « fegimanos »,
3243 + 20 = aĉetantino =
« fegimenos » , 3243 + 40 =
aĉeto = « fegimonos » k. c. k. c.
Oni tiel vidas, ke ankaŭ Paic fine en simila maniero kiel
Wilkins venus al la ĝusta, nome al skribado kaj lingvo sona,
kvankam Wilkins tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic
kun ciferoj. Li ankaŭ pensis, ke por la ordinaroj aferoj de
la vivo estas sufiĉa la ellernado de 1000 signoj de ideoj,
kiuj kun la plej granda facileco per helpo de la devenigitaj
apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000. Sed jam D-ro Wild
rimarkis, ke tiu ĉi sistemo postulas tro grandan pripensadon,
por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon kun
malproksimaj popoloj. Li opiniis ankaŭ, ke se la pazigrafio
estus enkondukebla ĉe la Aziaj popoloj, oni devus preni por
fundamento ne la ellaboritajn lingvojn Eŭropajn, sed ni devus
por tio ĉi krei pazigrafion multe pli facilan, ol eĉ la
ĥina; kaj, apogante sin sur tiun ĉi principon, la lasta
partiano de la ideo pazigrafia, Anton Bachmaier en Munĥeno,
ĉefo de unu tiea granda komerca firmo, jam en la jaro 1852
konstruis novan sistemon de pazigrafio, kiu en komparo kun la
antaŭe nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco.
Bachmaier ankaŭ fondis sian sistemon sur la signoj de la
nombroj, ĉar ĉiuj komercaj popoloj posedas la sistemon
de la 10 signoj de nombroj, kvankam iliaj formoj eĉ estas
malegalaj. Ankaŭ tiuj ĉi signoj povas esti skribataj
laŭ ĉiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al
dekstre, kiel ĉe la Eŭropanoj, sed ankaŭ de dekstre
al maldekstre, kiel ĉe la Mahometanoj, aŭ de supre al
malsupre, kiel ĉe la Orientazianoj, kaj al tio ĉi ili
estas facile prezenteblaj per skribado, presado kaj telegrafo.
Bachmaier esprimas ĉiun komprenaĵon per nombro, ne uzas
difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita la nombron
1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la
ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj
de komparo estas distingataj per unu aŭ du punktoj metitaj
super la nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre
metitaj, la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo
estas uzata nur en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta
tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per
trastrekado de la nombro de la ideo k. c. La plej konataj nomoj
propraj kaj geografiaj ricevis en la vortaroj apartajn nombrojn.
Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj prepari provajn ekzemplerojn de
tiaj vortaroj, super kiuj laboris la konata lingvisto profesoro
Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo Wilh. Stephanus. Al tio
ĉi formiĝis en Munĥeno centra societo por pazigrafio,
al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana Mezzofanti,
Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la glora
egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto
kaj multaj aliaj, kiel ankaŭ la barono von Gablenz en Dresdeno,
Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de ĝi.
Malgraŭ ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante
nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj eĉ jam turnis sur sin
la okulojn de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala
kongreso, kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno
ree perdiĝis sen rezultato. Kaj kial? — Se ĝin
ankaŭ sonoraj kaŭzoj, la elsekiĝo de materialaj
fontoj, antaŭ ĉio pereigis, tamen la veran kaŭzon
oni devas serĉi pli profunde, ĝi kuŝas en la sistemo
mem. Ĝi nome estis konstruita sur sablo, kiel la sistomoj de
ĉiuj antaŭirantoj de 200 jaroj, ĉar la plej simplan
kaj plej facilan oni la plej malfacile trovas.
Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita,
kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam ĝi ne portis en si la
fundamenton por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte
nenian utilon. Bachmaier diris mem en la antaŭparolo al siaj
pazigrafiaj vortaroj : « Estas kompreneble, ke
tiu ĉi skriba maniero de komunikiĝo neniam estos egala
al la bonaĵoj de lingvo; tamen por la komunikiĝo kun
tiuj, kies lingvon oni no komprenas (kiu homo komprenas ĉiujn
lingvojn!) ĝi estas ekstreme grava helpo ». Efektive
tiu ĉi sistemo por mallongaj notoj komercaj, por sciigoj
de gazetoj kaj precipe por telegramoj al ĉiuj landoj de la
mondo montriĝis uzebla. La « Sistemo ĉifrada
kaj telegrafada de A. Walter en Winterthur », kiu en
trimembraj kunigoj de literoj de « aaa » ĝis
« zzz » kune kun kelkaj ciferoj por la plej
necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas
ĉiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en ĉiu
okazo por ĉifraj telegramoj ŝparon de kostoj ĝis
40 0/0 en komparo kun vortaj telegramoj en la lingvo germana;
sed por lingvo tutmonda, kiel por parolado tiel ankaŭ por
skribado, ankaŭ al ĝi mankas la natura fundamento, ĉar
eĉ Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn ĉi kunligojn
de literoj, kiuj ankaŭ tie ĉi devas servi anstataŭ
vortoj. Al tio ĉi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la
buŝa interkompreniĝado tute ne uzeblaj. Ankaŭ la
verkado de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita kun grandegaj
laboroj kaj malfacilaĵoj, ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj
lingvoj.
(Tie ĉi la aŭtoro finas la historion de la diversaj provoj
kaj transiras al la priskribo de la sistemo Volapük, de kiu li
en tiu tempo estis ankoraŭ varmega partiano, trovante ĝin
la plej bona el ĉiuj tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v.
No. 10 de « La Esperantisto » 1890], kiel post la
apero de la sistemo « Esperanto » la aŭtoro
forlasis Volapükon kaj transiris kun plena entuziasmo al
« Esperanto », de kiu ĝis la fino de sia
vivo li restis varmega batalanto. — Ni devas ankoraŭ
aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de
ĉiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan
artikolon kaj ne dikan detalan verkon, la aŭtoro parolis nur
pri parto de la proponitaj sistemoj, kaj ankaŭ pri ĉiuj
el tiuj ĉi li diris nur kelkajn vortojn. La efektiva nombro de
la diversaj projektoj, faritaj en la lastaj 200 jaroj, estas pli ol
150).
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|