|
Fundamenta Krestomatio |
|
ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO
Raporte-verkita de anonima aŭtoro kaj legita (en formo iom ŝanĝita I
Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio
de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton :
kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun
rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla
malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali
kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn,
infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn
tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej
sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo
kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole
ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de
« instruituloj » aŭ « utilaj
publikaj agantoj », la pioniroj de novaj ideoj renkontas
nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte
lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili
okupas sin je malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta
felietonisto skribas pri ili « spritajn »
artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ
iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu
ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj,
ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la
demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en
ĉiuj tiuj ĉi « spritaj » mokoj.
Pri tiuj ĉi ideoj « estas modo » paroli
ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas
ankaŭ A kaj B kaj C, kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi
serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo, ĉar li
« scias antaŭe », ke « ĝi
krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion », kaj li timas,
ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de « tiuj
malsaĝuloj », se li eĉ en la daŭro de unu
minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo.
La homoj miras, « kiamaniere en nia praktika tempo povas
aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la
domojn por frenezuloj ».
Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la
« buboj-fantaziuloj » atingis la celon. La homaro
fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj eltiras el
ĝi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj
ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero
ŝajnas al la homoj tiel simpla, tiel « komprenebla
per si mem », ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni
povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi. Kiam la posteuloj legas la
rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraŭ la dirita ideo la
samtempuloj de ĝia naskiĝo, ili absolute ne volas kredi
kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historioskribantoj
pro mokado je la foririntaj generacioj. « Ĉu
efektive », ili diras, « la tuta mondo tiam
konsistis el idiotoj? Ĉu efektive ekzistis homoj, kiuj
elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj
kontraŭparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua
renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj :
« sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan
sensencaĵon, kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via
nazo! » ? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe
trograndigas! »
Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj
grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco;
legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de
fervojoj k. t. p. k. t. p. Ĉie tute tio
sama. « Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie
immer neu ». La lumo aperas kiel necesa bezonataĵo
al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj
ĝi tranĉas la okulojn kaj ili penas estingi ĝin.
La ideo de Kolumbo, ke « devas ekzisti okcidenta vojo
Hindujon », ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel
natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj,
kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al
ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ
de okcidento, kaj ke en tiu ĉi ne esplorita okcidento povas
eble troviĝi ne konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni
legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al
Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Eŭropo veturis,
sekve ĝi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion ĉi
fari, ke la ŝipoj malleviĝados malsupren kaj ne povos
returne leviĝadi supren . . . k. t. p., — ni
kontraŭvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaĝaj
povis paroli tiajn sensencaĵojn, pro kiuj en nia tempo
ruĝiĝus ĉia infano. Kaj tamen en tiu tempo ĝuste
tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj,
ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta
mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo,
kiu estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la homoj la
forton de la vaporo kaj ĝian uzeblecon, ŝajnis, ke kia
prudenta homo povus ion kontraŭparoli kontraŭ ĝi? Kaj
tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto
devis elporti! kaj eĉ tiam, kiam fine prosperis jam atingi
la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj
kursadis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento
de Eŭropo instruitaj homoj kaj eĉ tutaj instruitaj
korporacioj, anstataŭ simple ekrigardi kaj konvinkiĝi,
skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke
konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ĝi estas
ne ebla, ke ĝi estas malutila k. t. p. Kio tio ĉi
estas? ni demandas nin; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma
epidemia idioteco? ĉu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes,
ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco
estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol
ni. Ĉiuj tiuj ĉi homoj kun iliaj indignige sensencaj
kontraŭparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam
ili nun eble ŝajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis
nur en tio, ke, dank' al la natura spirita inercio de ĉiu el
ni, ili aŭ tute ne volis prijuĝi la naskiĝantajn
novajn aperojn, plivolante limigi sin per sanosubtenanta ridado,
aŭ alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam
preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla,
kaj ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu
autaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon
de tiuj ĉi argumentoj, kaj kontraŭ la argumentoj de la
defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej
fortikaj seruroj, kaj tial tiuj ĉi lastaj argumentoj, kiuj
penadis pruvi la eblecon de tio, devis ŝajni al tiuj inerciaj
homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj
kontraŭparoloj.
Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio
kaj al la posteuloj ŝajnas tia natura afero, ke ili ne
komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ĝi, —
al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna
lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj
posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj ĉi reĝoj
de la tero, tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda
inteligenteco, tiuj ĉi duon-dioj, en la daŭro de tutaj
miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili
simple ne volos kredi. « Por tio ĉi oni ja bezonis
nenian supernaturan forton, ili diros; ĉiu el tiuj ĉi
homoj posedis ja kolekton da kondiĉaj sonoj, per kiuj li tute
precize kompreniĝadis kun siaj plej proksimaj najbaroj, —
kiel do ne venis al ili en la kapon konsentiĝi inter si, ke
unu el tiaj kolektoj da kondiĉaj sonoj estu enkondukita por la
reciproka kompreniĝado inter ĉiuj, simile al tio,
kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam
longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu kondiĉa alfabeto,
unuj kondiĉaj muzikaj signoj k. t. p.! »
Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj
penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis
per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de
seriozaj homoj; ke pri tiuj ĉi homoj ĉiu malplenkapulo
povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj troviĝis
neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj : « vi povas
trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ ne plenumeblaj,
— sed moki ilin, eĉ ne konatiĝinte kun ili, estas
honte, sinjoroj! » Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili
aŭdos tiujn naivajn kontraŭparolojn, kiujn multaj el niaj
samtempuloj faradis kontraŭ la ideo de lingvo internacia entute
kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun rideto de
kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antaŭ kelke da
miljaroj eble protestis kontraŭ la enkonduko de arta alfabeto,
kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo
por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura,
kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnaĵoj)
kaj ne povanta « esti kreita en kabineto »,
— tiel niaj posteuloj, mokados tiujn niajn samtempulojn,
kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj
kreiĝis blinde per si mem, aŭtoritate certigas, ke lingvo
ne povas esti kreita arte. « Ĝis nun ne estis,
sekve ne povas esti! » — « Kiel mi
povas kredi », diros en la venonta centjaro ia dekjara
lernanto al sia instruanto, « ke ekzistis homoj, kiuj
neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaŭ
ilia nazo tia lingvo jam ekzistis, havis jam riĉan
literaturon kaj bonege plenumadis jam en la praktiko
ĉiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia,
kaj tiuj ĉi sinjoroj, anstataŭ babiladi ĉiam
teorian sensencaĵon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj
ekrigardi! Ĉu estas eble, ke homoj maturaĝaj
parolus ĉiam frazistan sensencaĵon pri ia diferenco de la
voĉaj organoj ĉe la popoloj, kiam ĉiu infano vidis sur
ĉiu paŝo membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la
lingvo de alia popolo! » Kaj la instruanto respondos :
« ĝi estas efektive nekredebla, kaj tamen ĝi tiel
estis! »
Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino
kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana
prudento. Jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj
revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por
ĝiaj batalantoj. Sed tiuj ĉi artikoloj estas ankoraŭ
senkuraĝaj, kvazaŭ la aŭtoroj timas, ke oni ne elmetu
ilin al publika malhonoro. Tiuj ĉi senkuraĝaj voĉoj
perdiĝas en la laŭtega ĥoro de la kriistoj kaj
mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi
nur tien, kie oni krias la plej laŭte, kaj opiniadi ĉiun
mokanton saĝulo, ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun
atakaton kulpulo, ĉiam ankoraŭ rigardas la ideon de lingvo
internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun ĉi publikon
konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj vortoj pereus
vane. Ĝin konvinkos nur la tempo. Morgaŭ ĝi al la
pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento,
kun kiu ĝi hodiaŭ superĵetas ilin per koto. Nia
parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo
kun juĝo memstara, sed sub la influo de diversaj aŭditaj
opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas sin teni,
dezirus kredi kaj samtempe turmentiĝas per konstantaj duboj.
Por ili ni tie ĉi analizos la demandon, ĉu efektive ni,
la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio,
kaj ĉu minacas al ni la danĝero, ke ĉiuj niaj laboroj
pereos vane, kiel kredigas niaj kontraŭuloj, aŭ ĉu ni
iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota.
Ni scias, estimataj aŭskultantoj, ke vi kutimis rilati kun
estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da
citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj
nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaŭ-sciencaj
frazoj. Ni avertas vin, ke ĉion tion ĉi vi en nia parolo
ne trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun
laŭtaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi
trovos tie longan serion da gloraj kaj aŭtoritataj scienculoj,
kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie ĉi
forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la
nomo de la nuda logiko. Ne turnu atenton sur tion, kion diras
Petro aŭ Johano, sed pripensu mem. Se niaj argumentoj
estas ĝustaj, akceptu ilin, — se ili estas malĝustaj,
forĵetu ilin, se eĉ miloj da laŭtaj nomoj starus post
ili.
Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn : 1) ĉu
lingvo internacia estas bezona; 2) ĉu ĝi estas ebla en
principo; 3) ĉu ekzistas espero, ke ĝi efektive estos
enkondukita praktike; 4) kiam kaj kiamaniere tio ĉi estos farita
kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) ĉu nia nuna laborado
kondukas al ia difinita celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde
kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas
ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis « la afero
klariĝos ».
II
Ĉu lingvo internacia estas bezona? Tiu ĉi demando per
sia naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj, tiel
same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando
« ĉu poŝto estas bezona »? La plimulto
de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun ĉi demandon
tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun ĉi
demandon dank'al tio, ke ekzistas ankoraŭ multe da homoj, kiuj
respondas je tiu ĉi demando per « ne ».
La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas
sekvanta : « lingvo internacia detruos la lingvojn
naciajn kaj la naciojn ». Ni konfesas, ke kiom ajn ni
rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome
konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago
montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj,
sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma
lingvo. Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj
ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo intornacia
deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras
unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian,
sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de
la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn,
estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu
donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi,
minacas neniigi la buŝajn interparoladojn inter la homoj!
« Lingvo internacia » kaj « lingvo
tutmonda » estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi
inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke fariĝus iam
kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon, en tiu
ĉi « malfeliĉo » (kiel nomos ĝin
la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed
la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. Tiam
efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de
tio, kio antaŭe estos principe decidita de ili kiel dezirinda;
sed se la celado al kunfluiĝo ne naskiĝos ĉe la
homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe ne
volos altrudi al la homoj tian unuiĝon. Lasante tute
flanke la demandon pri la dezirindeco aŭ nedezirindeco de nacia
ŝovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia
ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo;
ĉar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia
ŝovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj
amo al sia familio : ĉu iu povas diri, ke la pligrandigo
de reciprokaj komunikiĝoj kaj interkonsentoj inter homoj
de tiu sama lando (celado patriota) minacas per io al la
amo familia? Per si mem la lingvo internacia ne sole ne
povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe, ĝi
sendube devas konduki al ilia granda fortiĝado kaj plena
ekflorado : dank' al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn
lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus
perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante
kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli
konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon
kaj ĉarmon; sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur
unu fremdan lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu
el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo,
liberiĝinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte
plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo, disvolviĝos
baldaŭ plej potence kaj brile.
La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia,
estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita
ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne
alproksimiĝos al si reciproke, sed simple ia unu
popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn
popolojn, dank' al la grandega superforto, kiujn ĝi ricevos
super ĉiuj aliaj popoloj. Tiu ĉi motivo estas ne tute
senfundamenta; sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ tia
aŭ alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo
internacia. Tiu ĉi motivo kompreneble perdas ĉian signifon,
se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur
ia neŭtrala lingvo, kiel ni malsupre montros.
Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la
ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri
tiu ĉi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la
enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro, kaj se
ni esceptos ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la
lingvo, ĉiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo
internacia neniel povas esti eĉ la plej malgranda parolo. Sed
la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel
grandega kaj videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre
ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio
ĉi, se eĉ simple pro pleneco de nia analizo.
Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la
homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj
ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel
la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas
nur al unu objekto : al la posedado de lingvo, kiu
ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj. Kio
estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo, se ni ne povus
lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian tutan
scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem
ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon — dank' al
interŝanĝo de pensoj — de la jam pretaj fruktoj de la
sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj
miliardoj da aliaj similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per
unu plej malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj
bestoj, kiuj nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas tiel sensaĝaj
kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion
vi volas, sed lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la
pensojn, — kaj ni restos tiuj samaj reĝoj de la naturo
kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados; sed donu al
ĉiu el ni eĉ centon da manoj, donu al ni eĉ centon
da diversaj ĝis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu
de ni la povon de interŝanĝado de pensoj — kaj ni
restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena
kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj havis por
la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan
kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu
farus la interŝanĝadon de pensoj plena, kaj dank'
al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B, C kun D,
E kun F, sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun
ĉiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne
faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion,
kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn
malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de ĉiu
nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj; sed tio ĉi
englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj
tamen malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan
parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa
literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj por ĉiu
el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam
ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata
nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj
verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi lingvo, kaj ĉiuj
produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el
ni. Por la perfektigado de tiu aŭ alia branĉo de la homaj
scioj ni aranĝas sur ĉiu paŝo internaciajn kongresojn,
— sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili
povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion aŭdi, ne tiu,
kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias
babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la scienco
estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni povas
dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn
kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu ĉi kara
tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom
multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni
povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado
de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj
sciencoj! Kiel alte tiam leviĝus la homaro! . . .
Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto, ĉar kiel ajn
ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia
formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos
inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia
lingvo. Sed ĉar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al
si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare
ŝajnas, ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de
ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute, — tial
ni, pro sistemeco de nia analizo, petas ĉiun el la estimataj
aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en la memoro,
ke pri la utileco de lingvo internacia entute — se tia
estus enkondukita — li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la
unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu
ĉi konkludo vi konsentas, nome :
La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniĝadi
inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, alportus al la
homaro grandegan utilon.
III
Nun ni transiros al la dua demando : « ĉu lingvo
internacia estas ebla? » Ankaŭ pri tio ĉi nenia
senantaŭjuĝa homo eĉ unu minuton povas dubi, ĉar
ne sole ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus
kontraŭ tia ebleco, sed ne ekzistas eĉ la plej
malgrandaj kaŭzoj, kiuj devigus eĉ unu minuton dubi
pri tia obleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca
aplombo kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa,
kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de
ĉiu popolo, de la klimato, heredeco, kruciĝado de rasoj,
historiaj kondiĉoj k. t. p. Kaj al la amaso tiaj
instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro
estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la
amaso terminoj teĥnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas havi
propran juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas
nur senenhava pseŭdo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon
kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano. El la
ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos
infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj de la tago de ĝia
naskiĝo edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda
kaj eĉ antipoda por ĝi, ĝi parolados en la lingvo de
tiu ĉi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel ĉiu natura
filo de tiu ĉi nacio. Se por homo maturaĝa estas
ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio ĉi ja tute ne
venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed simple de tio,
ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne
havas rimedojn k. t. p. Tiu ĉi sama maturaĝulo
renkontus ja tiujn ĉi samajn malfacilaĵojn ĉe la
ellernado de sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne estus
edukita en tiu ĉi lingvo, sed devus ellernadi ĝin per helpo
de lecionoj. Fine ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas
ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn
lingvojn, kiuj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de
parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas; estas sekve nenio
neebla en tio, ke anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn
lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu
komprenadi unu alian. Se eĉ ĉiu posedus la komuneakceptitan
lingvon ne en plena perfekteco, eĉ tiam la demando de lingvo
internacia estus jam decidita kaj la homoj ĉesus staradi unu
antaŭ alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se
ĉie estus sciate, ke por komunikiĝoj kun la tuta mondo
oni devas ellerni nur unu lingvon — ĉie ekzistus
multego da bonaj instruistoj de tiu ĉi lingvo, da specialaj
lernejoj, ĉiu ellernadus tiun ĉi lingvon kun la plej granda
volonteco kaj fervoreco, kaj fine ĉiuj gepatroj alkutimigadus
siajn infanojn al tiu ĉi lingvo en la infaneco, paralele
kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio,
ĉu la homoj volos elekti ian unu lingvon por la rolo de
internacia kaj ĉu prosperos al ili veni al interkonsento pri
tiu ĉi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena
sendubeco sekvas el ĉio, kion ni diris supre, nome, ke la
ekzistado mem de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al
vi bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis
ĝis nun, nome :
1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla.
IV
Ĉu lingvo internacia estos iam enkondukita? Se ni
venis al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro
grandegan utilon kaj ke ĝia ekzistado estas ebla, el tiuj
ĉi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia
lingvo pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita, ĉar alie
ni devus nei ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ
plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon
de internacia, ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus, sed devus
ankoraŭ esti kreita, tiam respondo je la demando metita en
la komenco de tiu ĉi ĉapitro estus duba, ĉar estus
nesciate ankoraŭ, ĉu oni povos krei tian lingvon. Sed ni
ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke ĉiu el
ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun
tia diferenco, ke unu el ili pli taŭgus por tiu ĉi
celo kaj alia malpli. Ni havas sekve ĉion pretan kaj
ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti, — kaj en
tia okazo la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti
duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas al
sia bono; tial se ni scias, ke tiu aŭ alia afero promesas al
la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ĝi estas por ili
atingebla, ni ĉiam kun plena certeco povas antaŭdiri, ke de
tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu ĉi
afero, ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli
kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon
atingos. Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto,
sed scias, ke por ili estus tre utile komunikiĝadi inter si, kaj
ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambaŭ bordoj kuŝas
tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por
antaŭvidi kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue tabulo
estos transĵetita trans la rivereto kaj komunikiĝado
estos aranĝita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo
en ŝanceliĝado, kaj tiu ĉi ŝanceliĝado
estas ordinare kaŭzata de la plej sensencaj pretekstoj :
saĝaj homoj diras, ke celado al aranĝo de komunikiĝo
estas infanaĵo, ĉar neniu el ili okupas sin je metado de
tabuloj trans rivereto kaj tiu ĉi afero estas tute ne en modo;
spertaj homoj diras, ke la antaŭuloj ne metadis tubulojn trans
riveveto, sekve ĝi estas utopio; instruitaj homoj pruvas,
ke komunikiĝado povas esti nur afero natura kaj ke la homa
organismo ne povas sin movadi sur tabuloj, k. t. p.
Tamen pli aŭ malpli frue tabulo estas transmetata kaj la
komunikiĝado estas aranĝata. Tiel estis kun ĉiu
utila ideo, tiel estis kun ĉiu utila elpenso; apenaŭ
la senantaŭjuĝaj homoj venadis al senduba konkludo, ke
la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili
povis ĉiam scii antaŭe kun plena certeco, ke pli aŭ
malpli frue la afero nepre estos akceptita, malgraŭ
ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj; ĉar tion
ĉi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro,
sed ankaŭ ĝia celado al sia praktika bono kaj profito.
Tiel estos ankaŭ kun la lingvo internacia. En la daŭro de
multaj centjaroj la homoj, ankoraŭ ne tre bezonante lingvon
internacian, ne enpensiĝadis pri tiu ĉi demando; sed nun,
kiam la fortiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj turnis
ilian atenton al tiu ĉi demando, nun, kiam la homoj komencis
konvinkiĝadi, ke lingvo internacia alportos al ili grandegan
utilon kaj ke ĝi estas atingebla, ili sen ia dubo jam celados
al ĝi ĉiam pli kaj pli, ĝia neceseco fariĝados
por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla, kaj ili jam ne
trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita.
Ĉu vi povas tion ĉi dubi? Certe ne! Kiam tio ĉi
venos — ni ne intencas nun antaŭdiri : povas esti,
ke ĝi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj
aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj, — sed unu afero
estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de
tiu ĉi ideo, kaj se eĉ tiu ĉi ideo multajn fojojn
endormiĝadus je tutaj dekjaroj, ĝi jam neniam mortos :
ĉiam pli ofte kaj pli obstine eksonados voĉoj, postulantaj
enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli aŭ malpli frue
— se la demando ne estos solvita de la societo mem —
la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi
internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian.
Tie ĉi povas esti nur demando pri la tempo : unuj
el vi diros, ke tio ĉi venos tre baldaŭ, aliaj diros, ke
ĝi venos nur en plej malproksima estonteco; sed ke tiu ĉi
fakto entute iam venos kaj ke la homaro, vidante la grandegan
utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos
eterne indiferenta por tiu ĉi afero kaj senhelpa anaro da
ekzistaĵoj, ne komprenantaj unu alian — pri tio ĉi
certo neniu el vi dubas eĉ minuton. Ni petas vin tial noti al vi
en la memoro ia trian konkludon, al kiu ni venis, nome :
« Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos
enkondukita. »
Tie ĉi ni faros malgrandan paŭzon kaj diros kelke da vortoj
pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El ĉio
pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj
utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin
pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj eniĝadi en la esencon
de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni batalas pro afero, kiu
alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli aŭ malpli
frue nepre estos atingita. Ĉiu prudenta homo povas sekve
kuraĝe aliĝi al ni, ne timante la mokojn de la malsaĝa
kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa,
kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco
apartenas al ni. Ni supozu eĉ, ke tiu formo de
lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montriĝos en la estonteco
kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni
elektis, — sed tio ĉi ja tute nin ne devas konfuzi,
ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo,
kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke ĉia
batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre
ni pruvos, ke eĉ ankaŭ tiu konkreta formo de la
lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se
vi eĉ tion ĉi dubus, la formo ja neniom nin ligas :
se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin
ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin post-morgaŭ
ankoraŭ unu fojon ŝanĝos, sed ni batalados pro nia
ideo tiel longe, ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos
plene efektivigita. Se ni, obeante la voĉon de la indiferenta
egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial, ke kun la tempo la
formo de la lingvo internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun
laboras, tio ĉi signifus tion saman, kiel ekzemple rifuzi la
uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de
komunikiĝado, aŭ rifuzi regnajn plibonigojn tial, ke poste
iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo. Nun
ni estas ankoraŭ malfortaj kaj ĉia bubo povas ankoraŭ
mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj : sed plej bone ridas
tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre
povas esti, ke la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam
montriĝos la fruktoj de nia agado kaj ĝis la morto mem ni
estos objekto de mokoj; sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke
nia afero ne mortos, ke ĝi morti neniam povas, ke pli
aŭ malpli frue ĝi devas atingi la celon. Kaj se
eĉ, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio
lasus fali la manojn, — tute egale, la afero ne mortos :
anstataŭ la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj;
ĉar ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke lingvo
internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝi
estas atingebla, en tia okazo por nenia homo ne blindigita de rutino
ne povas esti ia dubo, ke ĝi pli aŭ malpli frue nepre
estos atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la homaro
eterna memorigado tiel longe, ĝis la ideo de lingvo internacia
estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj
saĝaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel,
kiel ni nun rilatas al la saĝaj samtempuloj de la eltrovo de
Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k. t. p.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|