|
Fundamenta Krestomatio |
|
ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO
Raporte-verkita de anonima aŭtoro kaj legita (en formo iom ŝanĝita V
Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo
internacia pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita; sed
restas la demando : kiam kaj kiamaniere ĝi
venos? Povas esti, ke tio ĉi venos nur post centoj aŭ
eble eĉ post miloj da jaroj? Ĉu por tio ĉi estas
bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj do ĉiuj
landoj? Por doni pli malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi
demandoj, ni devas antaŭe analizi alian demandon, nome :
« ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos
internacia? » Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas
la sekvanta malvasta ligitceo : se oni ne povas antaŭvidi,
kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj
havas por tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni
devas atendi ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ
la plej gravaj) regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo
kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias,
kun kia granda malfacileco la registaroj decidiĝas por ĉia
nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraŭ tre kaj tre
multe da jaroj, antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de
lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia
enmiksiĝo, kaj poste pasos kredeble ankoraŭ vico da
jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj,
antaŭ ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj
tie ĉi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi
la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksiĝo
de la registaroj ili ne povus. Ĝis la solvo de la demando en
tia okazo estus sekve ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Sed
tute alia afero estus, se montriĝus, ke oni povas antaŭe
antaŭvidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia
nome lingvo estos iam internacia : tiam oni jam ne bezonus
atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam ĉia societo,
ĉia aparta persono povus laŭ sia propra gvido labori por
la disvastigo de tiu ĉi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu
ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo, ĝia literaturo
rapido riĉiĝadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci
uzadi gin por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj, kaj
en la plej mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus
en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion
al fakto jam plenumiĝinta. Ĉu ni povas antaŭvidi,
kia lingvo estos internacia? Feliĉe ni povas respondi tiun
ĉi demandon tute pozitive : « jes, ni povas
antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion ĉi
antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da
dubo ».
Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni petas ilin
prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj
jam efektiviĝis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus
elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu
sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia elekto de
ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ
volus ĝin elekti, kaj ke se ili kontraŭ ĉiu
atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la sana prudento tamen
elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la
vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero.
Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj
kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al la elekto de lingvo
internacia. Al ili antaŭstarus la sekvanta : 1) aŭ
elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, 2) aŭ
elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan,
grekan, hebrean), 3) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj
artaj, 4) aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la
kreado de lingvo tute nova, ankoraŭ ne ekzistanta. Por
ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj
konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe konatigi ilin iom
kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de
la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la aŭskultantoj pli
aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la
lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj aŭskultantoj
prezentas kredeble absolutan « terra incognita. »
Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta,
kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn
stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis
la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega
multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega
multo da laboroj iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro
de la lastaj du centjaroj, — pri ĉio tio ĉi ni ne
parolos, ĉar por elaŭskulti ĉion tion ĉi vi ne
havus sufiĉe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la
specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe kio ni kompreneble
havos antaŭ la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn
antaŭajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas,
sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la
nuna tempo.
Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo
distingiĝas per la sekvantaj ecoj :
1) Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por
ellernado : sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi
estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia
lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne povas
eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco. La
granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la
tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon
al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon :
« La facileco de ĝia ellernado estas tia, ke,
ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn
en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis
la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu ĉi lingvo.
En ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia
Eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de
tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj,
kiuj povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la Eŭropanoj kaj
Amerikanoj, aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj,
ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon ». Komprenu,
sinjoroj, kion tio ĉi signifas : « post ne
pli ol du horoj da sinokupado ». Kaj en tiu ĉi
sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj
senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ
filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron
efektive konatiĝi kun ĝi. Estas vero, ke homoj instruitaj
povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed
ankaŭ la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile,
ĉar por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto
estas postulataj neniaj antaŭaj scioj. Inter la esperantistoj
vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en
sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da
eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tuto senerare,
— kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj
kelke da semajnoj, dum la ellernado de la lingvo natura ĉe tiuj
samaj personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn.
Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole
svede kaj Esperante, unu ĵurnalisto, kiu deziris interparoli
kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn
lernolibron Esperantan kaj vespero en tiu sama tago li povis jam
sufiĉe bone paroli kun la svedoj.
De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Ĉiu
lingvo natura konstruiĝis blinde, per la vojo de
amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj;
tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la
uzo : tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni
devas ĝin uzi tiel, — tian vorton estas akceptite uzi
alie, kaj tial ni devas ĝin uzi alie. Jam antaŭe tial
oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj,
kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laŭ severe
difinitaj kaj logikaj leĝoj, devos esti multe, tre multe da
fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis
okaze kaj senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie ĉi la
tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la aŭtoroj
de artaj lingvoj, nek montri detale ĉiujn tiujn grandegajn
faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj,
ĉar tio ĉi postulus tutan vastan traktaton, — ni
prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn. Tiel ekzemple
preskaŭ en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial
apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple en la lingvo
germana « kapo » havas viran sekson, en la
lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan;
ĉu ekzistas en tio ĉi ia eĉ plej malgranda senco
aŭ celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas
por la lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo!
Kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi, ekzerciĝadi
kaj denove ekzerciĝadi, antaŭ ol li venos al tiu
perfekteco, ke li jam plu ne konfuziĝados kaj ne diros ekzemple
« le fin » anstataŭ « la
fin » aŭ « das Strick »
anstataŭ « der Strick »! En lingvo arta tiu
ĉi sekso de la substantivoj estas tute elĵetita,
ĉar montriĝis, ke ĝi ne havas en la lingvo eĉ la plej
malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel
per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo
de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj
kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da
diversaj formoj ne sole por ĉiuj deklinacioj kaj konjugacioj,
sed en ĉiu el ili ankoraŭ tuta serio da formoj; ekzemple
en la konjugacioj vi havas ne sole por ĉiu tempo kaj modo
tutajn seriojn da formoj, sed en ĉiu el tiuj ĉi tempoj
kaj modoj ankoraŭ apartajn formojn por ĉiu persono kaj
nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn
oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio ĉi
estas ankoraŭ nur komenco : al tio ĉi aliĝas
multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, ĉiu
kun aparta serio da formoj, kaj ĉion tion ĉi oni devas
ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori,
kia vorto ŝanĝiĝas laŭ la regulaj deklinacioj
aŭ konjugacioj kaj kia laŭ la malregulaj kaj laŭ
kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj tabeloj la
donita vorto ŝanĝiĝas. La ekposedo de ĉio tio
ĉi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan
senĉesan ekzerciĝadon. Dume lingvo arta anstataŭ tiu
ĉi tuta ĥaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca
laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn « i, as, is, os,
us, u », kiujn vi povas perfekte ekposedi en la daŭro
de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam
konfuzos. Vi kun mirego demandas : « Kiel tio ĉi
estas ebla? » Jen, tre simple : Esperanto diras al vi,
ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, ĉar ili
plene anstataŭiĝas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio
uzas, kaj en la konjugacioj ne sole sufiĉas unu tabelo
por ĉiuj verboj, sed eĉ por tiu ĉi tabelo tute
sufiĉas, se ĝi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj
apartan formon) sole nur 6 finiĝojn, nome : por la tempoj
estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondiĉa
kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank' al tiu
ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian
flekseblecon? Tute neniel : konatiĝu kun la lingvo
arta, kaj vi ekvidos, ke ĝia konjugacio esprimas ĉiujn
nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej
komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, ĉar la
arta lingvo forĵetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur
tion, kio prezentas en ĝi absolute superfluan kaj tute al nenio
servantan balaston. Efektive, por kio ni bozonas apartan serion da
finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en
ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da
tiuj ĉi finiĝoj, se ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj
estas ja tute superfluaj, ĉar la pronomo, kiu staras antaŭ
la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj
nombron?
La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio ĉi la
plej multe ĝuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da
ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran
krucon por la lernanto : en unu vorto la donita litero estas
elparolata, en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas
elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel,
en alia vorto alie . . . Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo
por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale
ŝanĝi tiun ĉi ortografion estas absolute ne eble,
ĉar tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia
aŭ neniel, aŭ nur per ia apenaŭ rimarkebla nuanco en
la elparolado, fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu
de alia. La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran, severe
difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon, kaj dank' al tio en la
lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post,
kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple
post la konatiĝo kun ĝia plej simpla alfabeto) ĉiu
skribos en ĝi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li
atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua
laborado.
Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi
ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo
la enmiksiĝo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble
ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, ĉar sur ĉiu
paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn
malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn, kiuj en lingvo arta
estas aŭ tute elĵetitaj kiel superflua balasto, aŭ
alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ
reguloj, sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco,
riĉeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri
tio ĉi, sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la
lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn
ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro!
Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en
tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la
lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de
provizo da vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio
ĉi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo
natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis
al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj
ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi
lingvo ian gramatikan aŭ ortografian eraron kaj ke vi nun jam
nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da vortoj, — vi
ja tiam sentus vin feliĉa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj
plej enuan parton de la laboro vi jam pasis . . . Ĉu ne vere? En
la lingvo Esperanto vi atingas tion ĉi jam post duonhoro da
laborado!
Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri kiu
ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon
de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ĝi,
ke ĝi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol ĉiu
lingvo natura. Sed per tio ĉi ne finiĝas ankoraŭ la
facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi
restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi eĉ tie
ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple
jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en
la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; ĉar sciante
de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen
ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian
adverbon kaj ĝian verbon k. t. p., dum en ĉiu
lingvo natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de
parolo apartan vorton (ekzemple : parler, oral,
verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi
ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia
vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj,
kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur
tial, ke tia aŭ alia kunigo de vortaj estas ial ne permesita.
Sed krom tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj,
kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ
apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan
ekonomion ĉe la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas
ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro
ekzemplo : la prefikso « mal » donas al la
vorto sencon rekte kontraŭan ( « bona »
bon — « malbona » mauvais), — sekve
sciante la vortojn « bona, mola, varma, larĝa, supre,
ami, estimi » k. t. p., vi jam mem povas formi
la vortojn « malbona, malmola, malvarma, mallarĝa,
malsupre, malami, malestimi » k. t. p.,
aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson
« mal »; la sufikso « in »
signifas la virinan sekson (« patro »
père — « patrino » mère),
— sekve sciante la vortojn « patro, frato, onklo,
fianĉo, bovo, koko » k. t. p., vi jam
estas liberigitaj de la lernado de la vortoj « patrino,
fratino, onklino, fianĉino, bovino, kokino »
k. t. p.; la sufikso « il » signifas
ilon ( « tranĉi » trancher —
« tranĉilo » couteau), — sekve sciante
la vortojn « tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori,
plugi » k. t. p., vi jam mem scias la vortojn
« tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo,
plugilo » k. t. p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj
treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraŭ
multaj aliaj.
Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la konstruo de arta
lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo
arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio
ĉi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun ĉi
grandegan facilecon de arta lingvo, ĉar ni al ĝi poste
ankoraŭ revenos.
2.) La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia
perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco
kaj senlima riĉeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion
ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo
antaŭvidis kaj antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj,
kiuj rilatis al tiu ĉi por la homaro treege grava ideo pli
serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia
eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la esenco de lingvoj
artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn
grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses,
Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampère,
Max Müller k. t. p., — sed ni rigardas la
citatojn kiel batalilon nur de pseŭdoinstruitaj sofistoj; tial,
ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi ĉion nur per la
sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, se devas esti
pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion ĉi komprenos ĉiu
mem, se li konsideros la jenon : Ĉia lingvo natura
konstruiĝadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li
aŭdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa
inteligenteco tie ĉi havis ian forton. Ĉian esprimon, kiun
vi multajn fojojn aŭdis, vi povas uzi, kaj ĉian
esprimon, kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis, estas al vi
malpermesite uzi. Tial ni en ĉia lingvo natura sur ĉiu
paŝo renkontas la sekvantan aperon : en via cerbo aperas
ia komprenaĵo, sed . . . vi ne havas la eblon esprimi ĝin per
buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj
tre neoportuna priskribo de tiu komprenaĵo, kiu en via
cerbo ekzistas kiel unu komprenaĵo, kiel unu spirita
vorto. Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tolaĵo sin
okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por
esprimo de la komprenaĵo « lavistino »;
sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolaĵo,
vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel
nomi tian homon, ĉar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado
de tolaĵo, vi neniam aŭdis! Je kuracado ĝis nun
okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aŭ
virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da
lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni
bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj
kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon
k. t. p. — tio ĉi estas jam tute ne ebla! En
ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun
aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian
devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon
de komparado, tiun aŭ alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun
aŭ alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia
substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas
fari substantivon k. t. p. Ĉar, ni ripetas, ĉiu
lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda
« oni tiel parolas » aŭ « oni
tiel ne parolas » ; sekve ĉian komprenaĵon,
kiu naskiĝas en via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan
esprimon ne aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi
devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita
sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leĝoj
de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de
« tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas
tiajn ideajn kuniĝojn » — en lingvo arta estas
tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la eblon
naski infanojn aŭ nutri ilin per siaj mamoj, — kaj por li
tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, ĉar en lingvo arta estas
ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la
dua sekso. Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ
la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, — por
li tuj ekzistas prete vorto, ĉar se en lingvo arta nur ekzistas
sufikso por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon
esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.
Krom tio ne forgesu, ke la perfektiĝado de lingvo arta estas
ebla ĝis senfineco, ĉar ĉiun bonan regulon,
bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo,
lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, ĉian mankon, kiu
povus troviĝi en ĝi, ĝi havas la rajton plibonigi kaj
ŝanĝi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti
parolo, ĉar tiam lingvo natura transformiĝus jam en artan.
Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonaĵoj de lingvo arta
(eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraŭ
aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la
malbonaĵoj de lingvo arta. Kiu eĉ malmulte devus
esti unu vorto ĉi tiel] konatiĝis kun lingvo arta kaj havas
sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas, kaj
ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni
nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura
lingvo arta posedas neniajn. Ĉiu el vi, vere, havis la
okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ lingvo arta; sed
kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni povas rediri nur unu
respondon : ĉiuj ili eliras el la buŝo de homoj,
kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam ĝin eĉ
vidis, — ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed eĉ neniam
logike enpensiĝis pri ĝia esenco, kaj anstataŭ ekpensi
pri tio, kion ili parolas, preferas blinde ĵetadi dekstren kaj
maldekstren laŭtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili
eĉ iom konatiĝus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj
frazoj estas tute falsaj; se ili, eĉ tute ne konatiĝante
kun la lingvo, simple ekpensus pri ĝi teorie, ili ekvidus,
ke ĉiuj iliaj frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan
fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo ĉiuj
domoj estas konstruitaj el papero kaj ke ĉiuj homoj tie estas
sen manoj kaj sen piedoj, — li povas imponi per tio ĉi al
la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata
tono de scianta sankte kredas; sed homo prudenta jam de
antaŭe rilatos al tiuj ĉi vortoj tre kritike, ĉar
jam en sia saĝo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn
por tiuj ĉi frazoj; kaj kiam ĉe li restos ia dubo, li
simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li
konvinkiĝos, ke ĉiuj frazoj, kiujn li aŭdis, estas
la plej absoluta sensencaĵo. Tiel estas ankaŭ kun lingvo
arta : anstataŭ blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur
simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj, kaj vi
jam komprenos, ke ili ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton
; kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraŭ nesufiĉa,
tiam iru simple kaj rigardu, ĵetu okulon en lernolibron
de lingvo arta, konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo,
profundiĝu iom en ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan
literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur
ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo, — kaj tiam
vi komprenos, kia grandega sensencaĵo sin trovas en ĉiuj
tiuj frazoj, kiujn vi aŭdadis kontraŭ lingvo arta. Vi
aŭdis ekzemple frazon « lingvo ne povas esti kreita en
kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto
de ĥemiisto »; tiu ĉi frazo sonas tiel bele
kaj « saĝe », ke por la grandega plimulto
da homoj ĝi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta
estas infanaĵo. Kaj tamen se tiuj ĉi homoj havus tiom da
propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon
« kial? » — tiam tiu ĉi laŭta
frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon, ĉar
ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu ĉi frazo
estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas eĉ la plej
malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus
uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel
longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontraŭ la arta
veturado per helpo de vaporo aŭ velocipedo, kaj kontraŭ nia
tuta arta civilizacio! Kaj tiun ĉi kaj similajn frazojn la homoj
obstine ripetadas ĉiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo. . . .
Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regni super la spiritoj
de la homoj!
Vi aŭdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ĝi homoj
ne komprenados unu alian, ke ĉiu popolo uzados ĝin
alie, ke en ĝi oni nenion povas esprimi, k. t. p.
k. t. p. Se ni turnos atenton, ke ĉio tio ĉi
estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj
bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke
ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli
tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono, sed pro
la aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj
ĵetadi koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj
ankoraŭ ne moda, — tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj
montriĝas jam ne sole ridindaj, sed rekte indignigaj.
Anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru kaj rigardu,
— kaj tiam vi vidos, ke ĉiuj viaj vortoj estas simple
senceremonia mensogado : vi ekvidos, ke en efektiveco
lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de la plej
diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si uzas
ĝin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej precize,
kiel skribe, tiel ankaŭ buŝe ; ke homoj de ĉiuj nacioj
uzas ĝin ĉiuj tute egale; ĝia jam tre riĉa
kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke
ĉiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en
ĝi en la plej bona maniero. . . . Anstataŭ blinde babiladi
diversan teorian sensencaĵon, iru kaj rigardu la faktojn,
la longe jam ekzistantajn, de ĉiu facile kontroleblajn sendubajn
kaj nemalkonfeseblajn faktojn, — kaj tiam por vi restos nenia
dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko de
lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute neniaj.
Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu ĉi
ĉapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektiĝis
kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por
elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas
elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas
antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ
kun plena certeco kaj precizeco.
El ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj
de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si
mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu
tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe konsistos
plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova
kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en
ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble
pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili
ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj
nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la
reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de
ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado : ĉar estas
afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita
kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton
super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos
kaj englutos. Sed ni sipozu, ke la delegatoj de la kongreso jam
tute ne atentos tion ĉi, aŭ ke ili, por eviti reciprokan
envion kaj engluton, elektos ian lingvon mortintan, ekzemple
la latinan, — kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la
decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte
neniam atingos efektiviĝon. Ĉiu lingvo natura, kiel
viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure malfacila,
ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi estas ebla nur
por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj
grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en
la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian
por la pli altaj klasoj de la societo. Ke la afero starus
tiel kaj ne alie, tion ĉi montras al ni ne sole la logiko,
sed tion ĉi jam longe okulvideble montris al ni la vivo
mem : en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe
jam elektita de ĉiuj registaroj kiel internacia, kaj jam
longe en la gimnazioj en ĉiuj landoj laŭ ordono de la
registaroj la junularo devigite dediĉas tutan vicon da jaroj
al la ellernado de tiu ĉi lingvo, — kaj tamen ĉu
ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La
decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus
nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam
estas farita kaj eĉ efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia
tempo nenia decido eĉ de plej autoritata kongreso neniam povas
jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun ĝi havis en
la mezaj centjaroj : tiam ne sole por ĝia internacieco,
sed eĉ por ĝia absoluta reĝado unuanime staris
ĉiuj registaroj, la tuta societo, la tuta ĉiopova eklezio,
kaj eĉ la vivo mem, tiam ĝi prezentis la fundamenton
de ĉia scienco kaj de ĉia scio, tiam al ĝi estis
dediĉata la pli granda parto de la vivo, ĝi elpuŝis
per si ĉiujn lingvojn patrajn, ĝi estis ellernata kaj
prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj
lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi
sin, — kaj tamen malgraŭ ĉio la lingvo ne sole falis,
sed eĉ en sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur
apartenaĵo de la elektitaj klasoj de la societo! Dume en
okazo de elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj
povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj
sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj,
sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.
Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas elekti
ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan,
kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaŭ
la lingvoj naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan
grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝaĵo, kiel
ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam ni
havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. Nenia kongreso povas
fari tian elekton; sed se ni eĉ supozus, ke la kongreso tiom
malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj,
ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton, tiu ĉi elekto per
la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en
la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel
longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova kongreso
kaj elektos lingvon artan.
Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni
venis, nome : lingvo internacia de la venontaj generacioj
estos sole kaj nepre nur lingvo arta.
VI
Nun restas ankoraŭ solvi la demandon, kia nome arta
lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto
ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo,
ĉar — kiel vi sendube diros — « da lingvoj
artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraŭ
mil fojojn pli granda, ĉar ĉiu aparta homo povas krei
apartan lingvon artan laŭ sia arbitro ». Ĉu
ekzistas tial ia eblo antaŭvidi, kiu el ili estos elektita? Tiel
efektive ŝajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la
aferon, kaj tamen antaŭvidi, kaj antaŭdiri, kia lingvo arta
estos elektita, estas tre facile. Tio ĉi venas de tio, ke la
supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la
ekzistantaj kaj povantaj ankoraŭ aperi lingvoj artaj estas tute
erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco
de la artaj lingvoj.
Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton, ke, malgraŭ la
grandega nombro da personoj, kiuj laboris aŭ laboras super
lingvoj artaj jam en la daŭro de 200 jaroj, ĝis nun aperis
sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapük
kaj Esperanto. Turnu atenton sur tion ĉi : sole nur
du artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaŭ ĉiutage
legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraŭ
unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi
ilian nomon, oni donas al vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de
tiuj ĉi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj
ĉi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko ŝajnas,
ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed tiu
ĉi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj
ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas, kaj
kontentiĝas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la
legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon.
Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi
de la gazetoj sub la laŭta nomo de « novaj lingvoj
internaciaj », estas nur projektoj, en rapideco kaj
sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo
staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Tiuj ĉi projektoj
aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la
formo de dikaj libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj
frazoj, — aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi
jam plu neniam aŭdas ion pri ili; kiam la aŭtoroj de
tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado, ili
tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute ne laŭ iliaj
fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en
la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial
la efektivigo de tiuj ĉi projektioj estas tiel malfacila kaj
tial ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj
vivipovaj lingvoj — pri tio ni parolos malsupre, kaj dume
ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ĝis
nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiaŭ
efektiviĝus, ĝi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus
por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekvo jam
tute ne tiel malfacila, kiel povus ŝajni de la unua rigardo.
Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti — la kongreso
ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton, ĉar la
vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej senduba
maniero kaj Volapük ĉie estas jam elpuŝita de la
lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük
estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la
okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ
de la plej fervoraj Volapükistoj. Estos sufiĉe, se ni
diros al vi la jenon : Volapük aperis tiam, kiam la
entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute
freŝa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilaĵoj
de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn
pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn; la
Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis
per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis
la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj
montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj
malgraŭ ĉio de la unua momento de la apero de Esperanto
ni vidas grandegan multon da Volapükistoj, kiuj transiris
malkaŝe al Esperanto, kaj ankoraŭ pli grandan multon da
tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapük staras multe pli malalte el
Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de
la ideo de lingvo internacia entute, — dume en la tuta tempo
de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo
troviĝis eĉ unu persono, — ni ripetas, eĉ
unu — kiu transirus de Esperanto al Volapük! Dum
Esperanto, malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj
ĝi devas batali, daŭre vivas kaj floras kaj konstante
plifortiĝas, Volapük jam longe estas forlasita preskaŭ
de ĉiuj kaj povas esti nomita jam de longe mortinta.
En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük,
ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute detale; pro ekzemplo
ni montros nur kelkajn punktojn : 1) Dum Volapük sonas
tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio
kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. 2) Eĉ por
tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapük,
sed por instruitaj ĝi estas tre multe pli facila, ĉar
ĝiaj vortoj — krom kelkaj tre malmultaj — ne estas
arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj
en tia formo, ke ĉiu ilin facile rekonas. Tial ĉiu iom
civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi
ĉian verkon en Esperanto jam preskaŭ tute sen vortaro.
3) Dum la uzanto de Volapük nepre devas ĝin konstante
ripetadi, ĉar alie li ĝin baldaŭ forgesas (dank'al
la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu
fojon ĝin ellerninte, jam ĝin ne forgesas, se li eĉ
longan tempon ĝin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco estas
tre facila por buŝa interparolado, dum en Volapük
oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, ĝis
oni alkutimiĝas al klara diferencigado de la multaj reciproke
tre simile sonantaj vortoj (ekzemple « bap, pab, pap,
päp, pep, pöp, peb, böb, bob, pop, pup, bub, pub,
püb, bib, pip, püp » k. t. p., kiuj
fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si, se oni prenas ilin
en la multenombro, t. e. kun s en la fino). 5) En
Volapük, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la
konstruo (ekzemple : vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto
ne povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj), ĉiu
nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro
(eĉ ĉiuj nomaj propraj, ekzemple Ameriko = Melop,
Anglujo = Nelij). Tio ĉi donas ne sole grandegan nombron da tute
superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan
paŝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro
aŭ de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena
seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo,
ke ĉiuj vortoj « fremdaj », kiuj jam de
si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale
kiel en la aliaj lingvoj, — ne sole grandega multo da vortoj
fariĝas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la
eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo
de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.
Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük,
ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la
elpensinto de Volapük. La meritoj de Schleyer estas grandegaj
kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la
historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke
se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo
internacia, tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj lingvoj
artaj ne povus ŝanceliĝi eĉ unu minuton.
Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la
elekto de lingvo internacia, tiam malgraŭ la grandega nombro
da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco
kaj precizeco antaŭvidi, kian lingvon ĝi elektos,
nome : el ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj
artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon :
Esperanto. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj
ajn estus la politikaj kondiĉoj, je kiaj ajn konsideroj,
antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la kongreso
sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian
lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de lingvo internacia
Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo,
la sola, tute sen iaj konkurantoj. Ĉar eĉ ĉe la
plej malprospera konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos
homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto
antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al
ĉiu, kiu almenaŭ iom konatiĝis kun tiu ĉi lingvo,
tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian
lingvon. Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos
tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon, tiam —
kiel ni pruvis supre — la vivo mem zorgos pri tio, ke la
decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe, ĝis
kolektiĝos nova kongreso kaj faros elekton ĝustan.
VII
Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon,
nome : En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel
sola kandidato por lingvo internacia; sed ĉar kongreso de
reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia
efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ, eble post dek
kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ĝis tiu tempo
aperos multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte
ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de
la kongreso? Aŭ eble la kongreso mem aranĝos kompetentan
komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?
Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de
nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la
kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple
komisii al komitato verki bonan poemon. Ĉar la kreado de
plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo,
kiu al multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en
efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Ĝi postulas de
unu flanko specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko
grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan
amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos,
ĉar ŝajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke
tablo ekzemple estos « bam », seĝo estos
« bim » k. t. p. k. t. p.,
kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, taŭga kaj
vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado
sur fortepiano aŭ kun la trairado de densega arbaro. Al homo,
kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli
facila, ol ludi fortepianon, — oni ja bezonas nur ekfrapi
unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj
vi ricevos alian tonon, — vi frapados en la daŭro de
tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion . . .
ŝajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi
sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj
eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn
sonojn, baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne
glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj, —
kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ
la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol ĉiuj,
kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaŭ la
publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, ŝajnas,
ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino ĝis
la dua : « kio da artifika tie ĉi estas?
Ĉiu infano ja povas tion ĉi fari; oni bezonas nur eniri,
iri ĉiam rekte antaŭen, — kaj post kelke da horoj
aŭ post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraŭa fino
de la arbaro ». Sed apenaŭ li eniris iom en la
profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon,
ke li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro, aŭ post longa
vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis.
Tiel estas ankaŭ kun arta lingvo : entrepreni la
kreadon de lingvo, doni al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti
pri ĝi al la leganta mondo — ĉio tio ĉi estas
tre facila, — sed feliĉe fini tiun ĉi laboron
estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian
laboron; sed apenaŭ ili iom enprofundiĝis en ĝin, ili
aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj
sen ia indo, aŭ ili puŝiĝas je tiom da malhelpoj, je
tiom da reciproke kontraŭparolantaj postuloj, ke ili perdas
ĉian paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne montras sin
antaŭ la publiko.
Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila
afero, kiel al multaj ŝajnas, oni povas interalie la plej bone
vidi el la sekvanta fakto : oni scias, ke ĝis la apero
de Volapük kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj
provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis
ankaŭ post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion
da nomoj de tiuj ĉi provoj kaj iliaj aŭtoroj vi trovos
en ĉia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj ĉi
provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de
tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj
el ili englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn; — kaj
tamen el tiu ĉi tuta grandega nombro nur du, sole nur
du atingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan
uzon! Sed ankaŭ tiuj ĉi du aperis nur okaze, dank'
al tio, ke unu el la aŭtoroj ne sciis pri la laborado de la dua.
La aŭtoro de la lingvo Esperanto, kiu dediĉis al sia ideo
sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu
ĉi ideo kunkreskiĝis kaj estis preta ĉion oferi al
ĝi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio,
ke li kreas ion tian, kio ankoraŭ neniam ekzistis, kaj ke la
malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis en la daŭro de sia
laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke
se Volapük estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto
ne estis ankoraŭ finita, li (la aŭtoro de Esperanto) certe
perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo,
malgraŭ ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia
lingvo antaŭ Volapük.
El ĉio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo
scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas
tre dube, ke troviĝu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan
laboron de la komenco kaj havus sufiĉe da energio, por alkonduki
ĝin al feliĉa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero
doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da
espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre
multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto :
malgraŭ ke la aŭtoroj havis antaŭ si jam tute pretan
modelon, laŭ kiu ili povis labori, nenia el tiuj ĉi provoj
ne sole ne eliris el la regiono de projektoj, sed eĉ jam el tiuj
ĉi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj aŭtoroj,
havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ĝis fino tiuj
ĉi laboroj prezentiĝus ne pli bone, sed kontraŭe,
multe malpli bone ol Esperanto. Dum Esperanto bonege
kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al
lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco,
natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.),
ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon
de la lingvo, oferante por tio ĉi kontraŭvole ĉiujn
aliajn flankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj
projektistoj uzas la sekvantan ruzaĵon : sciante, ke la
publiko taksos ĉiun projekton konforme al tio, kiel al ĝi
rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke
ilia projekto estu efektive taŭga por io en la praktiko, sed
nur pri tio, ke ĝi en la unua minuto faru bonan impreson sur la
lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskaŭ tute sen
ia ŝanĝo el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj
naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la
lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun ĉi
frazon multe pli facile ol on Esperanto, — kaj la projektistoj
jam triumfas kaj anoncas, ke ilia « lingvo »
(se ili iam finos ĝin) estos pli bona ol Esperanto. Sed
ĉiu prudenta homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas
nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita
pro montro kaj allogo, tie ĉi estas oferitaj la principoj
plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la
nekleruloj, fleksebleco, riĉeco, precizeco k. t. p.),
kaj ke se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en
la fino absolute nenion donus! Ĉar se la plej grava merito de
lingvo internacia konsistus en tio, ke ĝi kiel eble plej facile
estu tuj komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por
tio ĉi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan,
tute sen iaj ŝanĝoj, — kaj la instruitaj
lingvistoj ĝin ankoraŭ pli facile komprenos per la unua
fojo! La principo de kiel eble plej malgranda ŝanĝado de
la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la aŭtoro de la
lingvo Esperanto, sed ĝuste de li la novaj projektistoj
ja prenis tiun ĉi principon : sed dum Esperanto prudente
kontentigas tiun ĉi principon laŭ mezuro de ebleco,
penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli
gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la
lutan atenton nur sur tiun ĉi principon, kaj ĉion
alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, ĉar
kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne
povas kaj eĉ ne havas deziron, ĉar ili eĉ mem ne
esperas doni ion pretan kaj taŭgan, sed ili volas nur fari
efekton.
El ĉio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas eĉ la plej
malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu
elpuŝus Esperanton, — tiun lingvon, en kiun estas enmetita
tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj
varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la daŭro de multaj
jaroj estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj kaj en la praktiko
tiel bonege plenumas ĉion tion, kion ni povas atendi de lingvo
internacia. Sed por vi, estimataj aŭskultantoj, tio ĉi
estas ne sufiĉa : vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj
senduban logikan certecon pri tio, ke la lingvo Esperanto ne
havos konkurantojn. Feliĉe ni trovas nin en tia situacio, ke ni
povas doni al vi tiun ĉi plenan certecon.
Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝia
gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapük
la demando de lingvo internacia estus solvita por ĉiam kaj
iaj konkurantoj al la lingvo Volapük aperi jam ne povus;
ĉar malgraŭ diversaj eraroj la gramatiko de Volapük
estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan
kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de
Volapük nur per kelkaj bagateloj, kaj ĉiu komprenas,
ke pro bagateloj neniu entreprenus la kreadon de nova
lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan
kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio
aŭ kongreso farus en la Volapüka gramatiko tiujn negrandajn
ŝanĝojn, kiuj montriĝus utilaj, kaj lingvo internacia
sen ia dubo restus Volapük, kaj ĉia konkurado estus por
ĉiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko,
sed ankaŭ el vortaro, kaj la ellernado de la vortaro
postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado
de la gramatiko. Dume Volapük solvis nur la demandon
de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento,
doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn
ĉiu nova aŭtoro havus la rajton elpensi al si laŭ sia
propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de
Volapük eĉ la plej fervoraj Volapükistoj nature timis,
ke morgaŭ aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapük kaj
inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado. Tute alia afero
estas kun Esperanto : oni scias — kaj tion ĉi eĉ
por unu minuto nenia esploranto neas, — ke Esperanto solvis ne
sole la demandon de la gramatiko, sed ankaŭ la demandon de la
vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed
la tutan problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al
la aŭtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus
jam nenio ol . . . eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu
al ni efektive, ke nun, malgraŭ la jam ekzistanta, bonega en
ĉiuj rilatoj, ĉiuflanke elprovita, havanta jam multegon
da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen
homo, kiu decidis dediĉi tutan serion da jaroj al la kreado de
nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino
kaj ke la lingvo proponita de li montriĝas efektive pli bona
ol Esperanto, — ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi
lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan
eblon esprimi en la plej preciza maniero ĉiujn nuancojn de la
homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti
ellernita en duono da horo, — tiam kion la nova aŭtoro
povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataŭ
16 reguloj 15 kaj anstataŭ 30 minutoj da laborado postulus 25
minutojn? Ĉu ne vere? Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi
krei novan lingvon kaj ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzos
la jam ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan? Sendube ne; en
ekstrema okazo la mondo diros : « se en via gramatiko
ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon
enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita ».
Kia estos la vortaro de tiu ĉi lingvo? En la nuna tempo nenia
esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas
konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre
el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio
ĉi estas ne por tio, ke — kiel opinias multaj pli novaj
projektistoj — la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni
tekston skribitan en tiu ĉi lingvo (en tia afero, kiel lingvo
internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon,
ĉar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed
pro aliaj, pli gravaj kaŭzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega
nombro da vortoj tiel nomataj « fremdaj », kiuj
en ĉiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al ĉiuj estas
konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili
unisone devas soni ankaŭ ĉiuj aliaj vortoj de la vortaro,
ĉar alie la lingvo estus sovaĝa, sur ĉiu paŝo
estus kunpuŝiĝo de elementoj, malkompreniĝoj, kaj la
konstanta regula riĉiĝado de la lingvo estus malfaciligita.
Ekzistas ankoraŭ diversaj aliaj kaŭzoj, pro kiuj la vortaro
devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri
tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale
ne parolos. Estos sufiĉe, se ni nur diros, ke ĉiuj plej
novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi leĝon por la vortaro
kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj ĉar la lingvo Esperanto
ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis kaj ĉar ĉe
tiu ĉi leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti
ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni aŭtoro
de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aŭ
alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, — sed da tiaj
vortoj ekzistas tre nemulte. Tion ĉi oni la plej bone vidas el
tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi
prenus, vi trovos en ĉiu el ili almenaŭ 60% da vortoj, kiuj
havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio
ĉi ankoraŭ aldonos, ke ankaŭ la restaj 40% da vortoj
diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la aŭtoroj
de tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn principojn,
kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aŭ simple
ŝanĝis la vortojn tute sen ia bezono, — vi facile
venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al
kiuj oni anstataŭ la formo Esperanta povus doni formon pli
oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta
gramatiko oni preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la
vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas
la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se
ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive montriĝus kiel
lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj? Tio ĉi estus ne nova
lingvo, sed nur iom ŝanĝita lingvo Esperanto! Sekve la tuta
demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukiĝas
nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en
ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos faritaj iam
iaj ŝanĝoj! Sed tiu ĉi demando por la esperantistoj
havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraŭ tio, se
apartaj personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ
sia bontrovo; sed se iam aŭtoritata kongreso aŭ akademio
decidos fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn, la
esperantistoj akceptos tion ĉi kun plezuro kaj nenion perdos
de tio ĉi : ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian
novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aŭ
kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj ŝangoj en la lingvo, kiuj
estos faritaj, kaj la afero estos finita.
La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas
ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti.
Kontraŭe : kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso,
pri kiu oni scios, ke ĝia decido havos forton por la
mondo, la esperantistoj mem proponos al ĝi difini
komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en
ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi
oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco;
sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi
laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros
senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos
alkondukita al feliĉa fino kaj ĉu la finita laboro en la
praktiko montriĝos tute taŭga, sekve kompreneble estus tre
malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi
pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj en
ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon; sekve
se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas
bona, ĝi povus decidi nur la jenon : akcepti dume
la lingvon Esperanto en ĝia nuna forma kaj paralele kun
tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu
ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj
nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado de la
komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj
montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke la
nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ
ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta homo
konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni
eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne
Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia
okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.
Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ĝis la
nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la
sekvantaj konkludoj :
1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan
utilon;
2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre
kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus
kontraŭ tio ĉi;
4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;
5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom
Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en
ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj
ŝanĝoj.
VIII
Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre
diris. Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne
estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj
tiel nomataj « saĝaj » kaj
« praktikaj » homoj, kiuj juĝas pri
ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras
ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne
sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas
en si nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli frue devas
efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom ajn la
inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj
ŝercadus pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la nokto
venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa
batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en
komunan uzon por la komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion
ĉi kuraĝe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas,
sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti
devas kaj ke alie esti ne povas. Longan tempon eble
ankoraŭ la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble
ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn, koton
kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni, pli
aŭ malpli frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble
ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la
fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima
nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ
malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj
de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj
elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ
eble ili ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble
ankoraŭ ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta
kaj je ĉiam enterigita — sed tiu ĉi afero jam
neniam mortos, ĉar ĝi morti jam neniam povas. La
afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post ĉiu nova
silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj, aperos
nova revigliĝo; kiam laciĝos unuj batalantoj, aperos pli
aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero
iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon.
Ne malĝoju tial, Esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie
rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu
la kuraĝon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas
ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis
antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona
kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.
Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de
tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie
kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj
ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas
la kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton
de la simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi
« la mondo ne volas vian lingvon », respondu
kuraĝe : « ĉu la mondo volas aŭ
ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti
ĝin, ĉar alie esti ne povas ». Kiam vi aŭdos
« oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia
aŭ alia instruita societo aŭ kongreso deziras elekti
tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon »,
respondu kuraĝe : « ĉiuj tiuj ĉi famoj
aŭ entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado
de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj
provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaŭ de
tutaj societoj ripetiĝis jam multajn fojojn kaj ĉiufoje
finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej plena fiasko;
lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la
leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti
neniel povas ».
Se oni diras al vi : « tiu aŭ alia esperantisto
aŭ societo esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro
faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis
per tio ĉi vian tutan aferon », tiam respondu :
« La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo,
kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian
influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem
estas nun por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam
longe fariĝis afero pure publika ».
La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la
sekvanta : Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia
kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe
kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari
por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas
kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al kia
nome lingvo la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam
la afero ŝanĝiĝas. Ni ne bezonas jam nun atendi
kongresojn : la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin
tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aŭ faras
aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta
konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi
dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero,
laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos; tiom pli rapide
estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj
sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne
atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu societo
aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan
komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|