|
Fundamenta Krestomatio |
|
LA NOVAJ VESTOJ DE LA REĜO (El Anderson.)
Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn
novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti
ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri
teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon
montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis
apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare
diras : « li estas en la konsilanejo », oni
tie ĉi ĉiam diradis : « la reĝo estas
en la vestejo ».
En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun
tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du
trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej
belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la
koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare
belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo,
havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia
ofico aŭ estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj.
— Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj! pensis la reĝo;
havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne
taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la
saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti
teksita por mi! Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan
sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.
Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras,
sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre
fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan
oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj
laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda
nokto.
— Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!
ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso,
ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia
ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke
li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian
personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta
urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu
kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.
— Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!
pensis la reĝo, li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo
elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone
taŭgas por sia ofico, ol li!
Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la
ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj
laboris. « Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro,
larĝe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi! »
Sed li tion ĉi ne eldiris.
La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis,
ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe
tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa
ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li
nenion povis vidi, ĉar nenio estis.
— Mia Dio! li pensis, ĉu mi estas malsaĝa? tion
ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi!
Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti,
ke mi ne vidas la teksaĵon!
— Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.
— Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma! diris la maljuna
ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu ĉi desegno kaj
tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi
tre al mi plaĉas!
— Tre agrable al ni! diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la
kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro
atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al
la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.
Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion
ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion
metis en sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu
fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la
malplenaj teksiloj.
La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por
revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ
estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li
rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo
nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.
— Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo? diris la
trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne
ekzistis.
— Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve
mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga,
sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki! Tiel li
laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin
pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes,
ĝi estas rava! li diris al la reĝo.
Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.
Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas
ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj,
inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj
oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj
trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.
— Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris
ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru,
kia desegno, kiaj koloroj! kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la
malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas
la ŝtofon.
— Kio tio ĉi estas! pensis la reĝo, mi ja nenion
vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa?
ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej
terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela, diris tiam
la reĝo laŭte, ĝi havas mian plej altan aprobon! Kaj
li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon;
li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro,
kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli
rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la
reĝo : ho, ĝi ja estas tre bela! Kaj ili konsilis
al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega
materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata.
Rava, belega, mirinda! ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj
ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ
trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de
la kortego.
La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj
pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj
povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj
vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la
ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en
la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris :
« nun la vestoj estas pretaj! »
La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj
ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion
tenus, kaj diris : « Vidu, jen estas la pantalono! jen
estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel
malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas
sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!
— Jes! diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi,
ĉar nenio estis.
— Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti Viajn
plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Reĝa
Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn.
La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris,
kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj
kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj
faris kvazaŭ ili ion alligas — tio ĉi devis esti la
trenaĵo de la vesto — kaj la reĝo sin turnadis kaj
returnadis antaŭ la spegulo.
— Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! ĉiuj
kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!
— Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos
super Via Reĝa Moŝto en la parada irado! raportis la
ĉefa ceremoniestro.
— Nu, mi estas en ordo! diris la reĝo. Ĉu ĝi ne
bone sidas? Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la
spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas
sian ornamon.
La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto,
eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la
trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili
ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en
parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la
stratoj kaj en la fenestroj kriis : « Ho, ĉielo,
kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian
belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio
sidas! » Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas,
ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure
malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis
tian sukceson.
— Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda
infano. — Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la
senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la
infano diris.
— Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu
diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!
kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon,
ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed
li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti
ĉe sia opinio! Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran,
kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne
ekzistis.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|