|
Fundamenta Krestomatio |
|
ALEKSANDRO MACEDONA Orienta historia legendo el V. Jabec.
Granda reĝo ekregis en Grekujo; « Aleksandro
Macedona » li estis nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn.
Kaj liaj pensoj alte leviĝis super la nubojn kaj flugadis kiel
per aglaj flugiloj tiel alte sub la ĉielo, ke li el tie ekvidis,
ke la tero estas en la oceano, kiel ekzemple naĝanta pomo en
vazo da akvo.
Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie troviĝas la oro kaj
kie regas virinoj, kiuj ankaŭ batalas kun siaj malamikoj.
Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis :
— Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro?
— Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj,
ĉar mallumaj montegaroj baras la vojon.
— Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne ŝanĝos,
kolere respondis la reĝo; mi devas tie esti, tial donu al mi
konsilon.
— Se vi neŝanĝeble decidis iri tien, respondis la
maljunuloj, ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo,
por kiuj ne ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaŭ tre longajn
ŝnurojn kaj alligu ilian unu finon al via palaco; veturu, ho
reĝo, kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la
ŝnurojn en la manoj : tiam, se vi ne trovos la deziritan
lokon, vi povos per la helpo de la ŝnuroj veni returne al via
reĝa palaco.
Tio ĉi plaĉis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn,
kiuj tenis la ŝnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la
lando de oro, por batali kun la tie regantaj virinoj.
Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis
al li kun la sekvanta parolo :
— Se via honoro estas al vi kara, ne tuŝu nin; ĉar se
vi nin venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi
estos venkita, oni diros ke virino vin mortigis!
Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La
virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kuŝis ora pano.
— Ĉu mi satiĝos de ora pano? demandis Aleksandro,
tion ĉi vidinte.
— Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la
virinoj; ĉu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime
venis ĝin serĉi?
Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj
lokoj la sekvantan frazon : « Mi, Aleksandro,
estis malsaĝulo en la daŭro de mia tuta vivo ĝis
la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi saĝon kaj
prudenton ». Kaj li reiris kun sia militistaro al sia
lando.
En la vojo li sidiĝis manĝeti sur la bordo de ia rivero,
kaj lavetante salan fiŝon en la akvo de la rivero, li eksentis
tre agrablan odoron.
— Tiu ĉi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris
Aleksandro.
Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laŭ tiu ĉi rivero
ĝis li venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble,
la paradizo.
— Malfermu al mi la pordon! li ekkriis.
— Tio ĉi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al
li voĉo el interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien
ĉi!
— Konfesu mian reĝan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj
donacu al mi ion, ĉar mi estas reĝo !
Apenaŭ li finis siajn vortojn, — jen ia mano donas al li
homan kapon, li ĝin prenis kaj reiris al sia lando.
Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis
ĝin sur la teleron de pesilo, kaj la telero malleviĝis
ĝis la tero. Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da
arĝento kaj oro por ĝin mallevi—, sed vane :
li ne povis; la tuta arĝento kun la oro ne pezis tiom, kiom la
kapo.
— Kion ĝi signifas? demandis Aleksandro la saĝulojn.
— Ĝi estas tial, respondis la saĝuloj, ĉar en la
kapo sin trovas homa okulo, kiu neniam satiĝas je arĝento
kaj oro.
— Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro.
— Ŝutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam ĝi
nenion vidos kaj kompreneble nenion deziros.
Kiam tiu ĉi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu
kuŝis la kapo, tuj leviĝis rapide supren.
— Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la saĝuloj havas
prudenton ne homan, sed Dian!
Tradukis N. Kuŝnir. |
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|