|
Fundamenta Krestomatio |
|
KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO? Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. Hübert.
La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la
sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon
en la laŭdinda intenco lin kapti kaj formanĝi. Okaze
tion ĉi rimarkis malgrand'ruso, kiu laboris sur la kampo,
kaj, ĉu pro tio, ke la malgrand'ruso ne povas vivi sen la
diablo, aŭ ĉu pro ia alia kaŭzo — sufiĉe,
li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon per
fortega « tju! ». La diablo, ĝojante, ke
li liberiĝis de la lupo, dankis la malgrand'ruson kaj invitis
lin veni la estontan vendredon en tian kaj tian profundaĵon,
kie li ankaŭ estos kaj montros sin al li aparte dankema. Li nur
ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona amiko. La malgrand'ruso
pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia edzino, kaj tial li
iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al la signita loko,
la diablo ankoraŭ ne estis tie kaj, por iel pasigi la tempon, la
malgrand'ruso kuŝigis sian kapon sur la bruston de sia edzino,
kaj, dum ŝi ĝin purigadis de certaj malpuraj bestetoj,
li dolĉe ekdormis. Kiam li ĵus ekdormis, tiam la diablo,
aliformiĝinte en belegan junan viron, proksimiĝis al la
edzino, amindumis kun ŝi per la okuloj, kaj en kelkaj minutoj
tute ŝin gajnis tiel, ke ŝi volonte ekkaptis la altiritan
al ŝi tranĉilon, por tratranĉi la gorĝon de sia
edzo. Sed en tiu sama momento, kiam ŝi tion ĉi volis fari,
la diablo, repreninte sian veran eksteraĵon, laŭte ekkriis,
« tju! » tiel, ke la malgrand'ruso vekiĝis
kaj ĝustatempe ankoraŭ povis eviti la danĝeron, kiu
lin minacis.
En sekvo de tiu ĉi okazo la diablo, farante al li fortan
predikon pro lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon,
ke ne la edzino, kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona
amiko de la viro, sed la hundo. La edzinon oni povas malsaĝigi,
delogi; ŝi ofte forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela
al sia mastro, neniam lin forlasas, dividas kun li ĉiujn
danĝerojn, ĉiun mizeron kaj, kiam mortas ĝia mastro,
ĝi pli sincere malĝojas je li, ol kiu ajn el liaj parencoj.
— Tion ĉi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni
vian atenton sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por
la helpo, kiun vi alportis al mi.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|