|
Fundamenta Krestomatio |
|
LA DEVENO DE LA VIRINO (Hinda legendo.)
Kiam la ĉiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis
sur la teron, por ĝin admiri. De lia flugo eklevis sin varma,
bonodora vento. La fieraj palmoj klinis antaŭ Mahadeva siajn
suprojn, kaj ekfloris sub lia rigardo la puraj, blankaj, delikataj,
aromaj lilioj. Mahadeva deŝiris unu el la lilioj kaj ĵetis
ĝin en la lazuran maron. La vento ekŝancelis la kristalan
akvon kaj enkovris la belegan lilion per blanka ŝaŭmo.
Minuto — kaj el tiu ĉi bukedo de ŝaŭmo ekfloris
la virino — delikata, bonodora kiel la lilio, facila kiel
la vento, ŝanĝa kiel la maro, kun beleco, brilanta kiel
la ŝaŭmo mara, kaj rapide pasanta, kiel tiu ĉi
ŝaŭmo.
La virino antaŭ ĉio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj
ekkriis :
— Kiel mi estas belega!
Poste ŝi ekrigardis ĉirkaŭen kaj diris :
— Kiel la mondo estas bela!
La virino eliris sur la bordon seka el la akvo (de tiu ĉi tempo
la virinoj ĉiam eliras sekaj el la akvo).
Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la
ĉielo sur ŝin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj. Tiuj
ĉi okuloj ekbrulis per ekstazo. De tiu ĉi tempo lumas la
steloj. La stelo Venus ekbrulis per envio — pro tio ŝi
lumas pli forte ol multaj aliaj.
La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj, kaj ĉio
silente estis ravita de ŝi. Tio ĉi ekenuigis la virinon. La
virino ekkriis :
— Ho, ĉiopova Mahadeva! Vi kreis min tiel bela! Ĉio
estas ravita de mi, sed mi ne aŭdas, ne scias pri tiuj ĉi
ravoj, ĉio estas ravita silente!
Ekaŭdinte tiun ĉi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn
birdojn. La sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de
la belega virino. La virino aŭskultis kaj ridetis. Sed post unu
tago tio ĉi ŝin tedis. La virino ekenuis.
— Ho, ĉiopova Mahadeva! ekkriis ŝi, al mi oni kantas
ravantajn kantojn, en ili oni parolas, ke mi estas belega. Sed kia
beleco tio ĉi estas, se neniu volas min cirkaŭpreni kaj
karese sin alpremi al mi!
Tiam la ĉiopova Mahadeva kreis la belan, fleksan serpenton.
Ĝi ĉirkaŭprenadis la belegan virinon kaj rampis apud
ŝiaj piedoj. Duontagon la virino estis kontenta, poste ekenuis
kaj ekkriis :
— Ah, se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti. La
najtingalo kantas belege, kaj la kardelo ĝin imitas. Kredeble mi
ne estas jam tiel bela!
La ĉiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion.
La simio imitis ĉiun movon de la virino, kaj la virino ses
horojn estis kontenta, sed poste kun larmoj ŝi ekkriis :
— Mi estas tiel bela, tiel belega! Pri mi oni kantas, oni min
ĉirkaŭprenas, rampas apud miaj piedoj kaj min imitas. Oni
min admiras kaj min envias, tiel ke mi eĉ komencas timi. Kio do
min defendos, se oni ekvolos fari al mi de envio malbonon?
Mahadeva kreis la fortan, potencan leonon. La leono gardis la
virinon. La virino tri horojn estis kontenta, sed post tri horoj
ŝi ekkriis :
— Mi estas belega! Oni min karesas, mi — neniun! Oni min
amas, mi — neniun! Mi ne povas ja ami tiun ĉi grandegan,
teruran leonon, por kiu mi sentas estimon kaj timon! Kaj en tiu
ĉi sama minuto antaŭ la virino, laŭ la volo de
Mahadeva, aperis malgranda, beleta hundeto.
— Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la
hundeton. Kiel mi ĝin amas!
Nun la virino havis ĉion, ŝi pri nenio povis peti. Tio
ĉi ŝin ekkolerigis. Por ellasi la koleron, ŝi ekbatis
la hundeton, la hundeto ekbojis kaj forkuris, ŝi ekbatis la
leonon — la leono ekmurmuregis kaj foriris — ŝi
surpaŝis per piedo sur la serpenton, — la serpento
eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis,
kiam la virino ekkriis je ili . . .
— Ho, mi malfeliĉa! — ekkriis la virino, rompante la
manojn, — oni min karesas, laŭdas, kiam mi estas en bona
humoro, kaj ĉiuj forkuras, kiam mi fariĝas kolera! Mi sola!
Ho, ĉiopova Mahadeva! Je la lasta fojo mi vin petas : Kreu
al mi tian ekzistaĵon, sur kiun mi povus ellasi la koleron, kiu
ne havus la kuraĝon forkuri de mi, kiam mi estas kolera, kiu
estus devigita pacience elportadi ĉiujn batojn! —
Mahadeva enpensiĝis kaj — kreis al ŝi . . . la edzon!
Tradukis A. Grabowski. |
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|