|
Fundamenta Krestomatio |
|
KARAGARA Hinda fabelo. Rakontis F. V. L.
En la urbo Vataman vivis saĝa, sed malriĉa bramano Kecava.
Lia edzino Karagara estis malbona al ĉiu; eĉ la diablo,
kiu loĝis en arbo apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris
en dezerton. La bramano ne povis elporti la turmentojn, ricevatajn
de sia edzino, kaj foriris. En la vojo vidis lin la diablo kaj
diris : « Hodiaŭ mi regalos vin. Ne timu!
Mi loĝis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi
forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati;
tie regas Madana; mi eniros en lian fllinon Mrigaloĉana'n kaj
lasos min elirigi nur per vi ».
Tiel estis farita. La diablo eniris en la reĝidinon, la bramano
venis kaj faris ĉion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la
diablo ne eliris. Fine la bramano diris : « En la nomo
de Karagara, eliru! » kaj la diablo obeis.
La reĝo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun
tio ĉi ankaŭ duonon de la regno. — La diablo iris en
la urbon Karnavati kaj eniris en la reĝinon Suloĉana'n.
La reĝo sendis al Madana kaj petis pri la magiisto Kecava.
Tiu ĉi venis al la turmentata reĝino, sed la diablo,
vidinte lin, diris : « Jam unu fojon mi helpis
al vi; nun gardu vin. » La bramano alpaŝis pli
proksime kaj ekmurmuretis al la reĝino en la orelon :
« Karagara venis; mi volis nur diri ĝin al
vi. » La diablo, aŭdinte tion ĉi, ektimis kaj
eliris. La bramano, riceviate grandajn honorojn de la reĝo,
reiris en la urbon Mrigavati.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|