|
Fundamenta Krestomatio |
|
LA VIRINETO DE MARO Fabelo de Andersen.
Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la
plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed ĝi
estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj
turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo
ĝis super la akvo. Tie loĝas la popolo de maro.
Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas
la plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj, de kiuj la trunketo
kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la
plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj.
Ĉiuj fiŝoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la
branĉoj, tute tiel, kiel tie ĉi supre la birdoj en la aero.
En la plej profunda loko staras la palaco de la reĝo de la
maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej
travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin
fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo. Tio ĉi estas
belega vido, ĉar en ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj,
el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de
reĝino.
La reĝo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia
maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo. Ŝi estis
saĝa virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial ŝi portis
dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol
ses. Cetere ŝi meritis ĉian laŭdon, la plej multe
ĉar ŝi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la
malgrandaj reĝidinoj, ŝiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj
infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el ĉiuj;
ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto
de rozo, ŝiaj okuloj bluaj kiel, la profunda maro; sed, kiel
ĉiuj aliaj, ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per
fiŝa vosto.
La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj,
kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj
fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fiŝoj ennaĝadis
al ili, tute kiel ĉe ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas
la fenestrojn. La fiŝoj alnaĝadis al la malgrandaj
reĝidinoj, manĝadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi.
Antaŭ la palaco sin trovis granda ĝardeno kun ruĝaj
kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel
fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis senĉese. La tero
estis la plej delikata sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super
ĉio estis ia blua brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas
alte supre, en la aero, havante nur ĉielon super kaj sub si, ol
ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis
vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo
ĉirkaŭen.
Ĉiu el la malgrandaj reĝidinoj havis en la ĝardeno
sian apartan loketon, kie ŝi povis laŭ sia plaĉo kaj
bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de
baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto
de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la
suno, kaj havis nur florojn ruĝe brilantajn, kiel tiu. Ŝi
estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam
la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili
ricevis de ŝipoj, venintaj al la fundo, ŝi volis havi, krom
la ruĝaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon,
kiu prezentis tre belan knabon. Ĝi estis farita el blanka klara
marmoro kaj falis sur la fundon de la maro ĉe la rompiĝo de
la ŝipo. Ŝi plantis apud la statuo rozaruĝan salikon,
kiu kreskis belege kaj tenis siajn branĉojn super la statuo,
ĝis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis koloron
nigra-bluan kaj movadis sin senĉese, kiel la branĉoj.
Ĝi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj
sin kisus.
Ne estis pli granda plezuro por la juna reĝidino, ol aŭdi
pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi
ĉion, kion ŝi sciis pri ŝipoj kaj urboj, homoj kaj
bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por ŝi, ke la floroj
supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la
maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fiŝoj, kiujn oni
vidas tie inter la branĉoj, tiel laŭte kaj agrable kantas,
ke estas plezuro ilin aŭdi. Ĝi estis la birdetoj, kiujn
la avino nomis fiŝoj, ĉar alie ŝiaj nepinoj, kiuj ne
vidis ankoraŭ birdojn, ne povus ŝin kompreni.
— Kiam vi atingos la aĝon de dekkvin jaroj, diris la
avino, vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la
lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj kaj rigardi la grandajn
ŝipojn, kiuj veturos antaŭ vi; vi vidos ankaŭ arbarojn
kaj urbojn! Baldaŭ unu el la fratinoj devis atingi la aĝon
de dekkvin jaroj, sed la aliaj. . . . ĉiu el ili estis unu jaron
pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankoraŭ
plenaj kvin jaroj, ĝis ŝi povus sin levi de la fundo de
la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la
alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis kaj kio la plej multe
plaĉis al ŝi en la unua tago; ĉar ilia avino ne
sufiĉe ankoraŭ rakontis al ili, estis ankoraŭ multaj
aferoj, pri kiuj ili volus scii.
Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna,
ĝuste ŝi, kiu devis ankoraŭ la plej longe atendi kaj
estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto ŝi
staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra
la mallume blua akvo, kiel la fiŝoj per siaj naĝiloj kaj
vostoj ĝin batis. La lunon kaj stelojn ŝi povis vidi;
ili ŝajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis
multe pli grandaj, ol antaŭ niaj okuloj. Se sub ili glitis io
kiel nigra nubo, ŝi sciis, ke tio ĉi estas aŭ baleno
naĝanta super ŝi, aŭ eĉ ŝipo kun multaj
homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la
fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo.
Jen la plej maljuna reĝidino atingis la aĝon de dekkvin
jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la supraĵon de la
maro. Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti; sed
la plej bela estas, ŝi diris, kuŝi en la lumo de la luno
sur supermara sablaĵo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan
urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie
la lumoj brilas kiel centoj da steloj, aŭdi la muzikon kaj la
bruon de kaleŝoj kaj homoj, vidi la multajn preĝejojn kaj
turojn kaj aŭskulti la sonadon de la preĝejaj sonoriloj.
Ĝuste ĉar al la plej juna estis ankoraŭ longe
malpermesite sin levi, ŝi la plej multe sentis grandan deziregon
je ĉio ĉi. Kun kia atento ŝi aŭskultis tiujn
ĉi rakontojn! Kaj kiam ŝi poste je la vespero staris
antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua
akvo, ĉiuj ŝiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo
kun ĝia bruado, kaj ŝajnis al ŝi, ke la sonado de la
preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi.
Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la
akvo kaj naĝi kien ŝi volas. Ŝi suprennaĝis
ĉe la subiro de la suno, kaj tiu ĉi vido laŭ ŝia
opinio estis la plej bela. La tuta ĉielo elrigardis kiel oro,
ŝi diris, kaj la nuboj — ha, ilian belecon ŝi ne
povus sufiĉe bone priskribi! Ruĝaj kaj nigrabluaj ili sin
transportis super ŝi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel
longa blanka kovrilo, amaso da sovaĝaj cignoj super la akvo
al la foriĝanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu ĉi
malleviĝis kaj la roza brilo estingiĝis sur la maro kaj la
nuboj.
En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; ŝi estis la
plej kuraĝa el ĉiuj kaj naĝis tial supren en unu
larĝan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilaĝaj
dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj : Ŝi aŭdis
kiel ĉiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke
ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian
brule varmegan vizaĝon. En unu malgranda golfo ŝi renkontis
tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj
batadis en la akvo. Ŝi volis ludi kun ili, sed kun teruro
ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo,
sed ŝi antaŭe neniam vidis hundon; tiu ĉi komencis
tiel furioze ŝin boji, ke ŝi tute ektimiĝis kaj ree
forkuris en la liberan maron. Sed neniam ŝi forgesos la belegajn
arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj
povis naĝi, kvankam ili ne havis fiŝan voston.
La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa; ŝi restis en la mezo
de la sovaĝa maro kaj rakontis, ke ĝuste tie estas la plej
bele. Oni povas rigardi tre malproksime ĉirkaŭe, kaj la
ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro. Ŝipojn
ŝi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la
ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj ŝprucis
akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke ĝi elrigardis
ĉirkaŭe kiel centoj da fontanoj.
Nun venis la tempo por la kvina fratino. Ŝia naskotago estis
ĝuste en la mezo de vintro, kaj tial ŝi vidis, kion la
aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaŭ tute verda,
kaj ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj,
laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo kaj tamen
estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En
la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj.
Ŝi sidiĝis sur unu el la plej grandaj, kaj ĉiuj
ŝipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie ŝi sidis kaj
lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. Sed je la vespero
la ĉielo kovriĝis je nuboj, ĝi tondris kaj fulmis,
dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren
kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur ĉiuj ŝipoj oni
mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed ŝi sidis trankvile
sur sia naĝanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj
zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron.
Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, ĉiu
estis ravata de la nova kaj bela, kiun ŝi vidis; sed nun,
kiam ili kiel grandaĝaj knabinoj havis la permeson supreniri
ĉiufoje laŭ sia volo, ĝi fariĝis por ili
indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato
ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin
sentas la plej oportune.
Ofte en vespera horo la kvin fratinoj ĉirkaŭprenadis unua
la alian per la manoj kaj suprennaĝadis en unu linio super la
akvon. Ili havis belegajn voĉojn, pli belajn ol la voĉo
de homo, kaj kiam ventego komenciĝis kaj ili povis supozi, ke
rompiĝos ŝipoj, ili naĝadis antaŭ la ŝipoj
kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj
petis la ŝipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj ĉi ne povis
kompreni la vortojn, ili pensis ke ĝi estas la ventego; kaj ili
ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre, ĉar se la
ŝipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur
jam kiel malvivuloj en la palacon de la reĝo de la maro.
Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra
la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post
ili, kaj estis al ŝi, kiel ŝi devus plori; sed virino de
maro ne havas larmojn, kaj tial ŝi suferas multe pli multe.
— Ho, se mi jam havus la aĝon de dekkvin jaroj! ŝi
diris. Mi scias, ke ĝuste mi forte amos la mondon tie supre kaj
la homojn, kiuj tie loĝas kaj konstruas!
Fine ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj.
— Jen vi elkreskis, diris ŝia avino, la maljuna
reĝino-vidvino. Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn
fratinojn! Ŝi metis al ŝi kronon el blankaj lilioj sur la
harojn, sed ĉiu folieto de floro estis duono de perlo; kaj la
maljuna avino lasis almordiĝi al la vosto de la reĝidino ok
grandajn ostrojn, por montri ŝian altan staton.
— Tio ĉi doloras! diris la virineto de maro.
— Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la
avino.
Ho, ŝi fordonus kun plezuro ĉiun ĉi belegaĵon
kaj deĵetus la multepezan kronon! Ŝiaj ruĝaj
ĝardenaj floroj staris al ŝi multe pli bone, sed nenio
helpis. « Adiaŭ! » ŝi diris kaj levis
sin facile kaj bele tra la akvo.
Antaŭ momento subiris la suno, kiam ŝi levis la kapon super
la supraĵo de la maro; sed ĉiuj nuboj brilis ankoraŭ
kiel rozoj kaj oro, kaj tra la palruĝa aero lumis la stelo de
la vespero, la aero estis trankvila kaj freŝa kaj nenia venteto
movis la maron. Sur la maro staris granda trimasta ŝipo, nur
unu velo estis levita, ĉar estis nenia bloveto, kaj inter
la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj. Oni aŭdis
muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero fariĝis pli malluma,
centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; ĝi elrigardis,
kvazaŭ la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero.
La virineto de maro alnaĝis ĝis la fenestro de la kajuto,
kaj ĉiufoje, kiam la akvo ŝin levis, ŝi provis rigardi
tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj
ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna reĝido
kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la aĝon de dekses
jaroj, lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata, kaj pro
tio ĉi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La ŝipanoj
dancis sur la ferdeko, kaj kiam la reĝido al ili eliris, pli
ol cent raketoj leviĝis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago,
tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon.
Sed baldaŭ ŝi denove ellevis la kapon kaj tiam ŝajnis
al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas
al ŝi. Neniam ankoraŭ ŝi vidis tian fajraĵon.
Grandaj sunoj muĝante sin turnadis, belegaj fajraj fiŝoj
sin levadis en la bluan aeron kaj de ĉio estis vidata luma
rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la ŝipo mem estis tiel
lume, ke oni povis vidi eĉ la plej malgrandan ŝnuron, ne
parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna reĝido estis, kaj
li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko
sonis tra la bela nokto.
Jam fariĝis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni
la okulojn de la ŝipo kaj de la bela reĝido. La koloraj
lanternoj estingiĝis, la raketoj sin ne levadis pli en la
aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro
estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo
kaj balanciĝis supren kaj malsupren, tiel ke ŝi povis
enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la ŝipo kuris super la
ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj,
nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura
ventego baldaŭ komenciĝis. Tial la ŝipanoj demetis
la velojn. La granda ŝipo balanciĝis en rapidega kurado
sur la sovaĝa maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis
la ŝaŭmanta akvo, minacante sin transĵeti super la
mastoj, sed la ŝipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj
ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de
maro ĝi ŝajnis kiel veturo de plezuro, sed la ŝipanoj
tute alie tion ĉi rigardis; la ŝipo ĝemegis kaj
krakis, la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj
la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la
internaĵon de la ŝipo. Nun la virineto de maro vidis,
ke la ŝipanoj estas en danĝero, ŝi devis sin mem
gardi antaŭ la traboj kaj rompaĵoj de la ŝipo, kiuj
estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke
ŝi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj fariĝis denove
tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis ĉiujn sur la
ŝipo. Ĉiu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe
ŝi observadis la junan reĝidon kaj ŝi vidis, kiam la
ŝipo rompiĝis, ke li falis en la profundan maron. En la
unua momento ŝi estis tre ĝoja, ĉar nun li ja venos al
ŝi, sed baldaŭ venis al ŝi en la kapon, ke la homoj ja
ne povas vivi en la akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon
de la reĝo de la maro.
Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknaĝis
inter la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la
propran danĝeron, subnaĝis profunde en la akvon kaj sin
levis denove inter la altaj ondoj. Fine ŝi atingis la junan
reĝidon, kiu jam apenaŭ sin tenis sur la supraĵo de
la sovaĝa maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam laciĝi,
la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se ŝi ne alvenus.
Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj
kien ili volis.
Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. De la ŝipo
ne restis eĉ unu ligneto. Ruĝa kaj brilanta sin levis la
suno el la akvo, kaj ŝajnis, ke per tio ĉi la vangoj de
la reĝido ricevis vivon, tamen liaj okulaj restis fermitaj. La
virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn
malsekajn harojn. Ŝajnis al ŝi, ke li estas simila je la
marmora statuo en ŝia malgranda ĝardeno. Ŝi lin kisis
kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva.
Jen montriĝis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis
la blanka neĝo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo
staris belegaj verdaj arbaroj kaj antaŭ ili staris preĝejo
aŭ monaĥejo, estis ankoraŭ malfacile bone ĝin
diferencigi, sed konstruo ĝi estis. Citronaj kaj oranĝaj
arboj kreskis en la ĝardeno kaj antaŭ la eniro staris altaj
palmoj. La maro faris tie ĉi malgrandan golfeton, en kiu la
akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita
de superakvaj ŝtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo.
Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo,
kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte
en la varma lumo de la suno.
Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj
knabinoj sin montris en la ĝardeno. Tiam la virineto de maro
fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj, kiuj
elstaris el la akvo, kovris la harojn kaj bruston per ŝaŭmo
de la maro, tiel ke neniu povis vidi ŝian belan vizaĝon,
kaj ŝi nun observadis, kiu venos al la malfeliĉa
reĝido.
Ne longe daŭris kaj alvenis juna knabino. Ŝi videble
forte ektimis, sed nur unu momenton, kaj baldaŭ ŝi
vokis multajn homojn, kaj la virineto de maro vidis, ke la
reĝido denove ricevis la konscion kaj ridetis al ĉiuj
ĉirkaŭstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li
ja eĉ ne sciis, ke al ŝi li devas danki la vivon. Ŝi
sentis sin tiel malĝoja, ke ŝi, kiam oni lin forkondukis en
la grandan konstruon, malgaje subnaĝis sub la akvon kaj revenis
al la palaco de sia patro.
Ŝi estis ĉiam silenta kaj enpensa, sed nun ĝi
fariĝis ankoraŭ pli multe. La fratinoj ŝin demandis,
kion ŝi vidis la unuan fojon tie supre, sed ŝi nenion al
ili rakontis.
Ofte en vespero kaj mateno ŝi levadis sin al la loko, kie
ŝi forlasis la reĝidon. Ŝi vidis, kiel la fruktoj
de la ĝardeno fariĝis maturaj kaj estis deŝiritaj,
ŝi vidis, kiel la neĝo fluidiĝis sur la altaj montoj,
sed la reĝidon ŝi ne vidis, kaj ĉiam pli malĝoja
ŝi tial revenadis hejmen. Ŝia sola plezuro estis sidi en
sia ĝardeneto kaj ĉirkaŭpreni per la brakoj la belan
marmoran statuon, kiu estis simila je la reĝido; sed siajn
florojn ŝi ne flegis, kaj sovaĝe ili kreskis super la
vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la
branĉoj de la arboj tiel, ke tie fariĝis tute mallume.
Fine ŝi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj
fratinoj, kaj baldaŭ tiam sciiĝis ĉiuj aliaj, sed je
vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro,
kiuj tamen rakontis ĝin nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu
el ili povis doni sciaĵon pri la reĝido, ŝi ankaŭ
vidis la feston naskotagan sur la ŝipo, sciis, de kie la
reĝido estas kaj kie sin trovas lia regno.
« Venu, fratineto! » diris la aliaj
reĝidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la
ŝultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin
trovis la palaco de la reĝido.
Tiu ĉi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de
ŝtono, kun grandaj marmoraj ŝtuparoj, el kiuj unu kondukis
rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la
tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj ĉirkaŭis la tutan
konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj
ekzistaĵoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis
rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj
kurtenoj kaj tapiŝoj kaj ĉiuj muroj estis ornamitaj per
grandaj pentraĵoj, ke estis efektiva plezuro ĉion tion
ĉi vidi.
En la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj
sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno
lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskaĵoj, kiuj sin trovis
en la granda baseno.
Nun ŝi sciis, kie li loĝas, kaj tie ŝi montradis sin
ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; ŝi alnaĝadis
multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraĝus ia alia, ŝi
eĉ sin levadis tra la tuta mallarĝa kanalo, ĝis sub
la belega marmora balkono. Tie ŝi sidadis kaj rigardis la junan
reĝidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la
luno.
Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj
de muziko en lia belega ŝipeto ornamita per flagoj; ŝi
rigardadis tra la verdaj kanoj, kaj se la vento kaptadis ŝian
longan blankan vualon kaj iu ŝin vidis, li pensis, ke ĝi
estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn.
Ofte en la nokto, kiam la fiŝistoj kaptadis fiŝojn sur
la maro ĉe lumo de torĉoj, ŝi aŭdadis, ke
ili rakontas multon da bona pri la juna reĝido, kaj ŝi
ĝojadis, ke ŝi savis al li la vivon, kiam li preskaŭ
sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj ŝi ekmemoradis, kiel
firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto kaj kiel kore ŝi
lin kisis. Pri tio ĉi li nenion sciis, li ne povis eĉ
sonĝi pri ŝi.
Ĉiam pli kaj pli kreskis ŝia amo al la homoj, ĉiam
pli ŝi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj
ilia mondo ŝajnis al ŝi multe pli granda ol ŝia. Ili
ja povas flugi sur ŝipoj trans la maron, sin levi sur la altajn
montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin
etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol ŝi povas
atingi per sia rigardo. Multon ŝi volus scii, sed la fratinoj
ne povis doni al ŝi respondon je ĉio, kaj tial ŝi
demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan
mondon, kiel ŝi nomadis la landojn super la maro.
— Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, ĉu
ili tiam povas vivi eterne, ĉu ili ne mortas, kiel ni tie
ĉi sur la fundo de la maro?
— Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaŭ devas morti,
kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga ol de
nia. Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj, sed kiam nia
vivo ĉesiĝas, ni turniĝas en ŝaŭmon kaj ni
ne havas tie ĉi eĉ tombon inter niaj karaj. Ni ne havas
senmortan animon, ni jam neniam revekiĝas al vivo, ni similas je
la verda kreskaĵo, kiu, unu fojon detranĉita, jam neniam
pli povas reviviĝi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne,
kiam la korpo jam refariĝis tero. La animo sin levas tra la
etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el
la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaŭ ili sin
levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.
— Kial ni ne ricevis senmortan animon? malĝoje demandis
la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus ĉiujn centojn da
jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste
preni parton en la ĉiela mondo!
— Pri tio ĉi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto
estas multe pli feliĉa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie
supre!
— Sekve mi mortos kaj disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur
la maro, mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj, ne vidados
pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Ĉu mi nenion povas
fari, por ricevi eternan animon?
— Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi
estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligiĝus al vi
per ĉiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu
lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco
tie ĉi kaj ĉie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en
vian korpon kaj vi ankaŭ ricevus parton en la feliĉo
de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaŭ
sian propran. Sed tio ĉi neniam povas fariĝi! Ĝuste
tion, kio tie ĉi en la maro estas nomata bela, vian voston de
fiŝo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Ĉar mankas
al ili la ĝusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn
kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela!
La virineto de maro ekĝemis kaj rigardis malĝoje sian
fiŝan voston.
— Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu
en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; ĝi estas
certe sufiĉa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi.
Hodiaŭ vespere ni havos balon de kortego!
Kaj ĝi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam
vidas. La muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika,
sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, ruĝaj
kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur ĉiu flanko
kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis
eĉ tra la muroj, tiel ke la maro ĉirkaŭe estis
tute plena je lumo. Oni povis bone vidi ĉiujn la sennombrajn
fiŝojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnaĝadis al la
vitraj muroj; sur unuj la skvamoj ŝajnis purpuraj, sur aliaj ili
brilis kiel oro kaj arĝento.
En la mezo tra la salono fluis larĝa kvieta rivero, kaj sur
ĝi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laŭ sia propra
dolĉa kantado. Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero
ne havas. La plej juna reĝidino kantis la plej bele, oni
aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis
ĝojon en la koro, ĉar ŝi sciis, ke ŝi havas la
plej belan voĉon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaŭ
ŝi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Ŝi ne
povis forgesi la belan reĝidon kaj sian doloron, ke ŝi ne
havas senmortan animon kiel li. Tial ŝi elŝteliĝis
el la palaco de sia patro, kaj dum interne ĉio kantadis kaj
ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto. Tiam
subite ŝi ekaŭdis la sonon de korno penetrantan al ŝi
tra la akvo, kaj ŝi ekpensis : « nun li kredeble
ŝipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon,
li, al kiu mi pendas per ĉiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi
tiel volonte metus la feliĉon de mia vivo. Ĉion mi riskos,
por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la
palaco de mia patro, mi iros al la mara sorĉistino. Ĝis
hodiaŭ mi ĉiam sentis teruron antaŭ ŝi, sed eble
ŝi povas doni al mi konsilon kaj helpon ».
La reĝidino eliris el sia ĝardeneto kaj rapidis al la
bruanta akvoturnejo, post kiu loĝis la sorĉistino. Sur
tiu ĉi vojo ŝi antaŭe neniam iris; tie kreskis nenia
floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis ĝis
la akvoturnejo, kie la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante
kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis,
tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj ĉi ĉion
ruinigantaj akvaj turnaĵoj la reĝidino devis trapaŝi,
por atingi la teraĵon de la sorĉistino, kaj tie ŝi
devis ankoraŭ longe iri sur varma ŝanceliĝanta
ŝlimo, kiun la sorĉistino nomadis sia torfaĵo.
Post tiu staris ŝia domo en la mezo de stranga arbaro.
Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone
kreskaĵo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis
el la tero; ĉiuj branĉoj estis longaj ŝlimaj brakoj
kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj ĉiu membro sin movadis,
de la radiko ĝis la plej alta supro. Ĉion, kion ili povis
en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam
neniam ĝin ellasi. La malgranda reĝidino kun teruro haltis
antaŭ tiu ĉi arbaro; ŝia koro batis de timego; ŝi
jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido
kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa.
Siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi alligis fortike
ĉirkaŭ la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio ĉi
ŝin ekkapti, la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la
brusto kaj rapide iris antaŭen, kiel fiŝo rapidanta tra la
akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn
fleksajn brakojn kaj fingrojn. Ŝi rimarkis, kiel ĉiu el
ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj
brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj
falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj
de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj
kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la
reĝidino la plej terura — virineton de maro, kiun ili
estis kaptintaj kaj sufokintaj.
Jen ŝi venis al granda, preskaŭ ĉie kovrita de
ŝlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj
sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En
la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj do
homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorĉistino de la maro
kaj manĝigadis testudon el sia buŝo, kiel la homoj donas
sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro
ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia
granda sponga brusto.
— Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorĉistino, tre
malsaĝe! Tamen via volo estos plenumita, ĉar ĝi
ĵetos vin en malfeliĉon, mia bela reĝidineto. Vi volus
liberiĝi de via fiŝa vosto kaj por tio havi du trabojn por
la irado, kiel la homoj, por ke la juna reĝido enamiĝu en
vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Ĉe tio ĉi la
sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele, ke la testudo kaj
la serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna
tempo. Morgaŭ post la leviĝo de la suno mi jam ne povus al
vi helpi, ĝis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkaĵon,
kun kiu vi ankoraŭ antaŭ la leviĝo de la suno devas
naĝi al la tero, sidiĝi sur la bordo kaj eltrinki la
trinkaĵon; tiam via fiŝa vosto turniĝos en tion, kion
la homoj nomas graciaj piedoj, sed ĝi doloros, ĝi estos al
vi, kiel se akra glavo vin tranĉus. Ĉiuj, kiuj vin vidos,
diros, ke vi estas la plej bela homa estaĵo, kiun ili vidis.
Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos
flirtadi tiel gracie kiel vi, sed ĉe ĉiu paŝo, kiun vi
faros, vi sentos, kiel vi paŝus sur akran tranĉilon. Se vi
volas ĉion ĉi elteni, tiam mi al vi helpos!
— Jes! diris la virineto de maro kun tremanta voĉo kaj
pensis pri la reĝido kaj pri la ricevota animo.
— Sed memoru, diris la sorĉistino, se vi unu fojon
fariĝis homo, vi jam neniam pli povas refariĝi virineto
de maro! vi jam neniam pli povos sin mallevi tra la akvo al viaj
fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la
amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon,
alligiĝu al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj ordonu al la
pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi fariĝu
edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua
mateno post lia edziĝo kun alia via koro disŝiriĝos
kaj fariĝos ŝaŭmo sur la maro.
— Mi ĝin volas! diris la virineto de maro kaj ŝi
estis pala kiel la morto.
— Sed vi devas ankaŭ pagi al mi! diris la sorĉistino,
kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan voĉon el
ĉiuj tie ĉi sur la fundo de la maro, per ĝi vi esperas
tie ensorĉi la reĝidon, sed la voĉon vi devas doni
al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara
trinkaĵo! Mian propran sangon mi ja devas doni por ĝi, por
ke la trinkaĵo fariĝu akra, kiel glavo ambaŭflanke
tranĉanta!
— Sed se vi prenos de mi mian voĉon, diris la virineto de
maro, kio do tiam restos al mi?
— Via bela eksteraĵo, diris la sorĉistino, via
flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas
malsaĝigi homan koron. Nu, ĉu vi perdis la kuraĝon?
Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detranĉos ĝin por
mia peno kaj vi ricevos la karan trinkaĵon!
— Ĝi fariĝu! diris la virineto de maro, kaj la
sorĉistino metis la kaldronon, por kuiri la sorĉan
trinkaĵon. Pureco estas duono de vivo! ŝi diris kaj
elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn ŝi kunligis en unu
tuberon. Poste ŝi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en
la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn
flgurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Ĉiun momenton la
sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam
ĝi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo.
Fine la trinkaĵo estis preta; ŝi elrigardis kiel la plej
klara akvo.
— Jen ricevu ĝin! diris la sorĉistino kaj
detranĉis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam
estis muta, povis jam nek kanti nek paroli.
— Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra
mia arbaro, diris la sorĉistino, ŝprucu sur ilin nur unu
solan guton de tiu ĉi trinkaĵo, tiam iliaj brakoj kaj
fingroj disfalos en mil pecojn! Sed tion ĉi la reĝidino ne
bezonis, la polipoj timigite sin retiris de ŝi, kiam ili vidis
la brilantan trinkaĵon, kiu lumis en ŝia mano kiel radianta
stelo. Tiel ŝi baldaŭ pasis la arbaron, la marĉon kaj
la akvoturnejon.
Ŝi povis vidi la palacon de sia patro; la torĉoj en la
granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam ĉiuj
dormis, tamen ŝi ne kuraĝis iri al ili nun, kiam ŝi
estis muta kaj la koro volis disŝiriĝi al ŝi de
malĝojo; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon,
derompis floron de la bedoj de ĉiuj siaj fratinoj, ĵetis
al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj leviĝis tra la
mallume-blua maro supren.
La suno ankoraŭ ne estis leviĝinta, kiam ŝi ekvidis
la palacon de la reĝido kaj supreniris sur la belega marmora
ŝtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto
de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al
ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata
korpo, ŝi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam
la suno eklumis super la maro, ŝi vekiĝis kaj sentis
fortan doloron, sed rekte antaŭ ŝi staris la aminda juna
reĝido, kiu direktis sur ŝin siajn okulojn nigrajn kiel
karbo, tiel ke ŝi devis mallevi la siajn, kaj tiam ŝi
rimarkis, ke ŝia fiŝa vosto perdiĝis kaj ŝi
havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela
knabino nur povas havi. Sed ŝi estis tute nuda, kaj tial
ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La reĝido
demandis, kiu ŝi estas kaj kiel ŝi venis tien ĉi,
kaj ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed
ankaŭ tiel malgaje, ĉar paroli ŝi ja ne povis. Tiam li
prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin en la palacon. Ĉe
ĉiu paŝo, kiun ŝi faris, estis al ŝi, kiel la
sorĉistino antaŭdiris, kiel se ŝi paŝus sur
akrajn pinglojn kaj tranĉilojn, sed ŝi elportadis ĝin
volonte. Sub la mano de la reĝido ŝi supreniris facile kiel
akva veziko sur la ŝtuparo, kaj li kaj ankaŭ ĉiuj
aliaj admiris ŝian gracian flugetantan iradon.
Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al ŝi,
en la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj, sed ŝi
estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj
en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaŭ la reĝido
kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol ĉiuj aliaj, kaj la
reĝido aplaŭdis kaj ridetis al ŝi; tiam la virineto de
maro fariĝis malĝoja, ŝi sciis, ke ŝi mem kantus
multe pli bele. Ho! ŝi diris al si mem, se li nur scius, ke, por
esti ĉe li, mi fordonis je eterne mian voĉon!
Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela
muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn,
stariĝis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur
la planko, dancante kiel ankoraŭ neniu dancis. Ĉe ĉiu
movo ŝia beleco pli multe elmontriĝadis, kaj ŝiaj
okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado
de la sklavinoj.
Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido,
kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino, kaj ŝi dancis
senhalte, kvankam ĉiufoje, kiam ŝia piedo tuŝis la
plankon, ŝajnis al ŝi, kiel ŝi ekpaŝus sur akran
tranĉilon. La reĝido diris, ke ŝi estu ĉiam apud
li, kaj ŝi eĉ ricevis la permeson dormi sur velura kuseno
antaŭ lia pordo.
Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu
akompanadi lin ankaŭ sur ĉevalo. Ili rajdadis tra la
bonodoraj arbaroj, kie la verdaj branĉoj tuŝadis iliajn
ŝultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la freŝaj folioj.
Ŝi levadis sin kun la reĝido sur la altajn montojn, kaj
kvankam ŝiaj graciaj piedetoj sangadis, ŝi tamen ridadis
je tio ĉi kaj sekvadis lin ĝis ili ekvidadis la nubojn
preterflugantaj profunde sub ili, kiel se ĝi estus amaso da
birdoj, iranta al la fremdaj landoj.
En domo, en la palaco de la reĝido, ŝi iradis, kiam en la
nokto la aliaj dormis, sur la larĝan marmoran ŝtuparon kaj
malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro
kaj tiam ŝi pensadis pri siaj parencoj en la profundaĵo.
En unu nokto ŝiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per
la brakoj; ili kantis, naĝante super la akvo, tre malgajajn
melodiojn. Ŝi faris al ili signon, kaj ili ŝin rekonis kaj
rakontis, kiel profunde ŝi ilin ĉiujn malĝojigis. De
tiu tempo ili vizitadis ŝin ĉiun nokton, kaj en unu nokto
ŝi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam
de tre longa tempo ne estis sin levinta al la supraĵo de la
maro, kaj la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili
etendis al ŝi la manojn, sed ambaŭ ne kuraĝis veni
tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj.
De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis, li
amis ŝin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari
ŝin reĝino tio ĉi neniam venis al li en la kapon,
kaj tamen ŝi ja devis fariĝi lia edzino, ĉar alie
ŝi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia
edziĝo fariĝi ŝaŭmo sur la maro.
Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun? kvazaŭ paroladis la
okuloj de la reĝidineto, kiam li ŝin prenadis en siajn
brakojn kaj kisadis ŝian belan frunton.
— Jes, vin mi amas la plej multe! diris la reĝido,
ĉar vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe
aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon
vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur ŝipo,
kiu rompiĝis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta
preĝejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej
juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon;
nur du fojojn mi ŝin vidis. Ŝi estus la sola knabino, kiun
mi povus ami en tiu ĉi mondo, sed vi estas simila je ŝi,
vi preskaŭ forpremas ŝian figuron en mia animo. Ŝi
apartenas al la sankta preĝejo, kaj tial vin sendis al mi mia
bona feliĉo; neniam ni disiĝos unu de la alia!
— Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la
reĝidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras
la preĝejo; mi rigardis lin post la ŝaŭmo kaj atendis,
ĉu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun
li amas pli ol min! La virineto de maro profunde ĝemis, plori
ŝi ne povis. La knabino apartenas al la sankta preĝejo, li
diris, neniam ŝi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu
la alian, mi estas apud li, mi vidas lin ĉiutage, mi lin flegos,
mi lin amos, mi oferos al li mian vivon!
Sed jen la reĝido devis edziĝi kaj ricevi kiel edzino
la filinon de la najbara reĝo; tial oni pretigis tian belan
ŝipon. La reĝido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn
de la najbara reĝo, sed efektive ĝi estas farata por
rigardi la filinon de la najbara reĝo; grandan sekvantaron li
devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis;
ŝi konis la pensojn de la reĝido pli bone ol ĉiuj
aliaj. « Mi devas veturi! li diris al ŝi, mi devas
rigardi la belan reĝidinon; miaj gepatroj ĝin postulas, sed
por preni ĝin kiel fianĉino, tion ili ne volas min devigi.
Mi ne povas ŝin ami! Ŝi ne estas simila je la bela knabino
en la preĝejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti
fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta
trovitineto kun la parolantaj okuloj! » Ĉe tio li
ŝin kisis sur ŝia ruĝa buŝo, ludis kun ŝiaj
longaj haroj kaj metis sian kapon al ŝia koro, kaj pli vive
ŝi ekrevis pri homa feliĉo kaj pri senmorta animo.
— Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis,
kiam ili staris sur la belega ŝipo, kiu devis lin veturigi
al la lando de la najbara reĝo, kaj li rakontis al ŝi
pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fiŝoj en la
profundaĵo kaj kion la subakviĝistoj tie vidis, kaj ŝi
ridis ĉe lia rakontado, ĉar ŝi sciis ja pli bone ol
ĉiu alia pri la fundo de la maro.
En luna nokto, kiam ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud
sia direktilo, tiam ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj
senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj ŝajnis al
ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la palacon de sia patro; sur
la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la
arĝenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturniĝe tra
la ondanta akvo al la kilo de la ŝipo. Jen ŝiaj fratinoj
elnaĝis el la internaĵo de la maro, rigardadis ŝin
malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Ŝi faris al ili
signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke ĉio iras bone kaj
feliĉe, sed la servanto de la ŝipo alproksimiĝis al
ŝi kaj la fratinoj subakviĝis, tiel ke li pensis, ke la
blanka, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la maro.
Je la sekvanta mateno la ŝipo ennaĝis en la havenon de la
belega ĉefurbo de la najbara reĝo. Ĉiuj sonoriloj
de preĝejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj,
dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj
staris orditaj en parado. Ĉiu tago estis pasigata feste. Baloj
kaj kolektiĝoj sekvis unu la alian, sed la reĝidino
ankoraŭ ne estis, ŝi estis edukata, kiel oni diris,
malproksime en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis
ĉiujn reĝajn virtojn. Fine ŝi alveturis.
La virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon kaj
devis konfesi, ke personon pli belan kaj ĉarman ŝi neniam
ankoraŭ vidis. Ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla
kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj
fidelaj okuloj.
— Vi ĝi estas! ĝoje ekkriis la reĝido, vi, kiu
min savis, kiam mi kuŝis malviva sur la bordo de la maro! kaj
li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en
siaj brakoj. Ho, mi estas tro feliĉa, li diris al la virineto
de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al
mi plenumita. Vi ĝojos je mia feliĉo, ĉar vi min
amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon,
kaj jam nun estis al ŝi, kiel ŝi sentus, ke ŝia
koro disŝiriĝas. La mateno de la edziĝo de la
princo devis ja alporti al ĝi la morton kaj turni ŝin en
ŝaŭmon sur la maro.
Ĉiuj sonoriloj de la preĝejoj sonoris, la heroldoj rajdadis
tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon. Sur ĉiuj
altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj. La
pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefianĉoj donis unu al la
alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de
maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenaĵon de la vesto
de la fianĉino, sed ŝia orelo ne aŭdis la festan
muzikon, ŝia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, ŝi
pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri ĉio, kion ĝi
perdis en tiu ĉi mondo.
Ankoraŭ en tiu sama vespero la gefianĉoj iris sur la
ŝipon; la pafilegoj tondris, ĉiuj flagoj sin movadis en la
aero, kaj en la mezo de la ŝipo estis konstruita reĝa tendo
el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj
devis ripozi la gefianĉoj en la trankvila malvarmeta nokto.
La vento blovis la velojn kaj la ŝipo glitis facile kaj sen
forta ŝanceliĝado sur la klara maro. Kiam fariĝis
vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis
gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris
tiun vesperon, kiam ŝi je la unua fojo suprennaĝis el
la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj ĝojon, kaj nun
ŝi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la
hirundo, kiam ĝi estas persekutata, kaj ĉiuj admirante
aplaŭdadis al ŝi, neniam ankoraŭ ŝi dancis tiel
belege. Kvazaŭ akraj tranĉiloj tranĉadis en ŝiaj
delikataj piedoj, sed ŝi ĝin ne sentadis, ĉar pli
multe ĝi tranĉadis al ŝi la koron. Ŝi sciis,
ke ĝi estas la lasta vespero, ke ŝi lin vidas, lin, por
kiu ŝi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan
voĉon kaj ĉiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li
ĝin eĉ la plej malmulte ne scietis. Ĝi estis la lasta
nokto, ke ŝi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis
la profundan maron kaj la bluan stelan ĉielon. Eterna nokto
sen pensado kaj sonĝado ŝin atendis, ĉar ŝi ne
havis animon kaj jam neniam povis ĝin ricevi. Ĉio sur la
ŝipa estis plena je ĝojo kaj gajeco, multe ankoraŭ
post la mezo de la nokto; ŝi ridetadis kaj dancadis kun pensoj
de morto en sia koro. La reĝido kisis sian belan fianĉinon
kaj ŝi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris
en la belegan tendon por ripozi.
Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la
direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis
siajn blankajn brakojn sur la randon de la ŝipo kaj rigardadis
al oriento, atendante la ĉielruĝon de mateno. Ŝi
sciis, ke la unua radio de la suno estos ŝia alportanto de
morto. Tiam ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la
maro, ili estis palaj kiel ŝi mem, iliaj longaj belaj haroj jam
ne movadis sin en la vento, ili estis detranĉitaj.
— Ni donis ĝin al la sorĉistino, por ke ŝi
donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu ĉi nokto!
Ŝi donis al ni tranĉilon, jen ĝi estas! Vi vidas,
kiel akra ĝi eŝtas? Antaŭ ol la suno leviĝos,
vi devas ĝin enpuŝi en la koron de la reĝido, kaj
kiam lia varma sango ŝprucos sur viajn piedojn, tiam viaj
piedoj kunkreskiĝos en unu fiŝan voston kaj vi denove
fariĝos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj
vivi viajn tricent jarojn, antaŭ ol vi fariĝos malviva sala
ŝaŭmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aŭ vi devas morti
antaŭ la leviĝo de la suno. Nia maljuna avino malĝojas
tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis, kiel niaj falis sub la
tondilo de la sorĉistino. Mortigu la reĝidon kaj revenu!
Rapidu! ĉu vi vidas la ruĝan strion sur la ĉielo?
Post kelkaj minutoj leviĝos la suno kaj vi devos morti! Kaj ili
strange kaj profunde ekĝemis kaj malleviĝis en la akvon.
La reĝidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaŭ
la tendo kaj vidis, kiel la bela fianĉino dormas, tenante sian
kapon sur la brusto de la reĝido, kaj ŝi kliniĝis,
kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la ĉielo, kie
la ruĝo de la mateno ricevadis ĉiam pli brulantan koloron,
ekrigardis la akran tranĉilon kaj direktis ree siajn okulojn sur
la reĝidon, kiu en la sonĝo elparoladis la nomon de sia
fianĉino, — ŝi sola vivis en liaj pensoj — kaj
la tranĉilo tremis en la manoj de la virineto de maro . . . sed
jen ŝi ĵetis ĝin malproksime for en la ondojn, kiuj
ruĝe eklumis, kie falis la tranĉilo; elrigardadis, kiel se
gutoj de sango ŝprucus supren el la akvo.
Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis la reĝidon per rigardo
duone estingita, ĵetis sin de la ŝipo en la maron kaj
sentis, kiel ŝia korpo sin turnis en ŝaŭmon.
Nun la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj
radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro kaj la
reĝidineto de maro sentis nenion de la morto. Ŝi ekvidis
la sunon kaj proksime super ŝi flugetis centoj da travideblaj
belegaj estaĵoj; ŝi povus tra ili vidi la blankajn velojn
de la ŝipo kaj la ruĝajn nubojn sur la ĉielo. Ilia
voĉo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spiritia, ke nenia
homa orelo povis ĝin aŭdi, kiel ankaŭ nenia tera okulo
povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn. Sen flugiloj ili
sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de
maro vidis, ke ŝi havas korpon tian kiel ili, kiu ĉiam pli
kaj pli sin levadis el la ŝaŭmo.
— Al kiu mi venis? ŝi demandis, kaj ŝia voĉo
sonis kiel la voĉo de la aliaj estaĵoj, tiel spirite, ke
nenia tera muziko povas ĝin reprezenti.
— Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de
maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas ĝin ricevi, se
ne prosperis al ŝi akiri la amon de homo. De fremda potenco
dependas ŝia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankaŭ
ne havas senmortan animon, sed ili povas ĝin akiri al si mem per
bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro
de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton.
Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas
refreŝiĝon kaj saniĝon. Se ni en la daŭro
de tricent jaroj penadis fari ĉion bonan, kion ni povas,
tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna
feliĉo de la homoj. Vi, malfeliĉa virineto de maro, el la
tuta koro ĉiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis
kaj paciencis, vi leviĝis nun al la mondo de la spiritoj de
la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan
animon per bonaj faroj!
La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno
kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn. Sur la ŝipo denove
regis bruo kaj vivo; ŝi rimarkis, kiel la reĝido kun sia
bela fianĉino ŝin serĉas, malgaje ili direktis siajn
okulojn sur la ondantan ŝaŭmon, kiel se ili scius, ke
ŝi ĵetis sin en la maron. Nevidate ŝi kisis la frunton
de la fianĉino, ridetis al la reĝido kaj levis sin kun la
aliaj infanoj de la aero al la rozeruĝa nubo, kiu naĝis en
la aero.
— Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon
ĉielan!
— Eĉ pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj
de la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie
estas infanoj, kaj por ĉiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon,
kiu faras ĝojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio
mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni
flugas tra la ĉambro, kaj kiam ni el ĝojo pro tiu infano
ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas
malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de
malĝojo, kaj ĉiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu
tagon!
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|