|
AL LA REĜO
Vivu la reĝ' al ni, tre longe vivu li!
Gardu lin Di'!
Justa kaj pia reĝ', — Dio pro nia preĝ'
Estu kun li.
|
Forta la reĝa tron', ver' estas lia kron',
Glavo la leĝ'.
Kun amo en la kor', reĝas kun granda glor' . . .
Vivu la reĝ'!
|
Brulu, ho sankta flam' de la eterna am'
Pro la patruj'!
Kaj forte staros ni, ĉiuj por unu li,
Pro la patruj'!
|
Longe, ho, restu vi gloro de la naci',
Sur reĝa seĝ'!
Via plej granda glor' en la popola kor'.
Vivu la reĝ'!
|
|
L. Zamenhof.
|
|