LA KAPELO
(El L. Uhland.)
Supre staras sur la monto La silenta kapeleto, En la valo, ĉe la fonto, Ĝoje kantas paŝtisteto.
Sonorado, mortkantado Nun eksonis tra l' silento, — Haltis knabo en kantado Kaj aŭskultas kun atento.
En la tombojn de l' monteto El la valo ĉiu venos. Ankaŭ vin, ho paŝtisteto, Oni iam tien prenos.