Fundamenta Krestomatio

POEZIO

LA VOJO

(De barono B. N. Delvig.)

Tre ĉarme ĝi lumis, la suno ravanta,
En mia de vivo mateno;
En brusto kuraĝo kaj forto bolanta,
Espero kaj kredo en pleno . . .

La kamp' estas larĝa kaj rekta la vojo . . .
« Antaŭen sen halto kaj timo! »
La trio ĉevala ekkuris kun ĝojo
Al celo en la malproksimo.

« Pru! halt'! » « Kio estas? » « Risorto rompiĝis. »
« Antaŭen! malhelpo ne granda! »
Denove nun la veturil' ekruliĝis,
Saltante sur vojo rubanda.

Jen marĉo subite! Denove ni haltis . . .
Tagmezo jam . . . Kia ĉagreno!
La veturigist' kun murmuro desaltis,
Mi pelas kun laŭta malbeno.

Tri horojn ni tie sen helpo batalas,
Ĝis fine ni kun malfacilo
Elrampas. Subite — la suno jam falas —
Jen kavo kaj nova barilo! . . .

« Returne! kredeble tro dekstren ni iras! »
Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento
Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras
Ripozon sub ia tegmento . . .

Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . .
Nur tomboj . . . silenta malĝojo . . .
La veturigist' al mi montras kaj ridas :
« Ni venis! Finita la vojo! »

« La Tempo » sin nomas la veturigisto;
Sur voj' malfacila, facila,
Li ĉiujn alportas, fidela servisto,
Al fina ripozo trankvila.

L. Zamenhof.

Fundamenta Krestomatio Aprobita de: Doktoro Zamenhof
Enkomputiligita de:
David Starner kaj William Patterson
Adaptita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: