|
NOKT' EN LA KORO
(El Byron.)
Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . .
Vi tuj ekkantu, kantisto!
Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,
Vi miron faras, artisto.
|
Se kor' ankoraŭ havas esperon,
Per kanto ĝi revekiĝos;
Se la okulo kaŝis larmeron,
Denove ĝi eklarmiĝos.
|
Kant' via tondru mondan doloron!
La gajon mi ne komprenos . . .
Vi min plorigu, movu la koron,
Aŭ mia brust' ne eltenos.
|
Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,
Silentan premis la ĉeno! . . .
La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝis
Kiel vazet' de veneno.
|
|
Leo Belmont.
|
|