Fundamenta Krestomatio

POEZIO

HUSARO

(El Poŝkin.)

Ĉevalon sian li purigis,
Estante forte kolerega,
Kaj diris : « min diablo igis
En loko loĝi malbonega!

Ni ĉiam tie ĉi restadas
En turka kvazaŭ batalado :
Nur solan supon ni manĝadas
Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.

Kaj mastro tie ĉi malbona,
Malbonan havas li edzinon. . . .
Nek via skurĝ', nek vorto bona
Admonas tie ĉi virinon!

Jen urbo Kiev! Lando kia!
En buŝon falas mem buletoj,
Kaj vinon havas domo ĉia,
Kaj kiaj tie virinetoj! . . .

Ne estas eĉ domaĝ', je Dio,
Sin mem pro ili pereigi!
Malbone estas nur per tio . . . »
— Per kio? volu min sciigi! —

Kaj li komencis plibonigi
Lipharon. « Eble ne timulo,
Li diris, estas vi, sed igi
Vin miri povas mi — spertulo.

Aŭskultu : regimento nia
Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis.
Mastrino estis bona mia,
Kaj tombon ŝia edz' foriĝis.

Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;
Ni vivis pace, tute bone.
Al mi Mario humiliĝis,
Ne diris vorton eĉ malbone.

Se mi malsobra estis tute,
Ŝi mem min zorge kuŝigadis;
Ŝi ĉiam tute sendispute
Je ĉio tuj mem konsentadis.

Feliĉan vivon mi pasigis,
Kaj longe tiel vivus eble, —
Sed jen subite ĵaluzigis
Min io, — mem diabl' kredeble.

Mi pensis : kial baptanino
Sin levas nokte? kion volas?
Tre juna estas ŝi virino,
Kaj tial eble ŝi petolas! . . .

Mi observadi ŝin intencis.
Jen foj' ne dormis mi (en korto
Jam estis nokto, kaj komencis
Bruegi vent' kun granda forto).

Kaj vidas mi : ŝi forrampetis,
De forno prenis ŝi karbeton,
Min tre facile pripalpetis,
Disblovis apud forn' fajreton;

Ŝi ekbruligis kandeleton,
Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
De tie prenis boteleton,
Sur balailon ŝi sidiĝis;

Ŝi senvestiĝis kaj, sorbinte
El boteleto, ŝi tra tubo,
Sur balailo sidiĝinte,
Tuj malaperis, kvazaŭ nubo.

— Ŝi eble estas sorĉistino, —
Mi pensis kaj de forn' rapidas,
Por vidi sorĉon de virino;
Kaj jen mi boteleton vidas;

Mi flaris : ia acidaĵo. . . .
Mi plankon ŝprucis el botelo :
Forflugis — kia mirindaĵo! —
Kaj forna forko kaj sitelo!

Sub benko katon mi ekvidis,
Sur ĝin mi ŝprucis el botelo :
Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
Subite fornon post sitelo.

Sur ĉion ŝprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia, —
Kaj ĉio : tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.

Al ili mi ne volis cedi
Kaj trinkis mem per unu fojo
Restaĵon . . . Ĉu vi povas kredi?
Mi ekaperis tuj en vojo :

Mi flugas, — kien? mem ne scias,
Kun forto tranĉas nur aeron,
Al steloj mi : « pli dekstren » krias. . . .
Kaj jen ekfalis mi sur teron,

Jen mont'. Sur ĝi kaldronoj bolas,
Kaj oni faras ian ludon.
Kantadas, fajfas kaj petolas,
Kun granda ran' edzigas judon.

Mi kraĉis. . . . Flugas jen Mario :
« For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formanĝos! . . . » — Kio?!
Nu, mi ne estas timemulo!

Min ne timigu! Kie vojo
Al hejmo estas? — « Jen sidiĝu
Sur fornan feron, — kun malĝojo
Respondas ŝi, — kaj tuj foriĝu! »

Vi volas, ke husar' sidiĝu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne freneziĝu,
Ne estu ja malsaĝulino! . . .

Ĉevalon! . . . « Prenu, malsaĝulo! »
Ŝi efektive diris veron :
Jen antaŭ mi ĉeval'-bravulo
Per hufo forte batas teron.

Sidiĝas mi kun brava vido
Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido —
Kaj tuj al forno ni alvenas.

Kaj jen mi tion saman vidas . . .
Ĉevalo tute jam forestis,
Kaj mi sur benko rajde sidas . . .
Jen kia strang'-okazo estis! »

Kaj li daŭrigis plibonigi
Lipharon. « Eble ne timulo,
Li diris, estas vi, sed igi
Vin miri povas mi spertulo. »

V. Devjatnin.

Fundamenta Krestomatio Aprobita de: Doktoro Zamenhof
Enkomputiligita de:
David Starner kaj William Patterson
Adaptita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: