Finiĝis varmega jam tago,
Kaj nokto agrabla fariĝis.
Sub ombra cipreso, ĉe lago
Diino de Zorgo sidiĝis.
|
El ruĝa argilo Diino
Malgaje figuron skulptadis, —
Kaj luno, de nokto reĝino,
De blua ĉiel' rigardadis.
|
Kaj Zeŭso al bela Diino
Parolis kun dia favoro :
« Rakontu, malgaja knabino,
Pri via doloro en koro. »
|
« Ho, Zeŭso! » Diino rediras :
« Alportu vi al mi plezuron!
Nur solan sen fin' mi deziras :
Vivigu vi mian figuron! »
|
— Volonte mi vin kontentigos :
Viviĝas figuro jam via! . . .
Sed tamen de nun mi devigos,
Ke estu eterne li mia. —
|
« Ho, ne! » al li Zorgo parolas :
Figuron mi longe skulptadis,
Al vi mi lin cedi ne volas,
Ĉar lin mi por mi preparadis!
|
Por mi lin restigu! Korege,
Sed vane ŝi Zeŭson admonis.
— Ho, ne! mi lin amas varmege,
Al li ĉar animon mi donis! —
|
« Por kio disputon vi tenas? »
Subite la Tero ekdiras :
« Al mi li sen dub' apartenas,
Ĉar tera en teron foriras! »
|
Kaj dioj disputis senfine,
Ĉar cedi neniu deziris
Figuron argilan, — sed fine
Al Kron' ili ĉiuj ekiris.
|
« Nu, ĉar reciproke ne volas
Figuron vi tiun ĉi cedi, »
Grizhara Saturn' ekparolas :
« Vi kune lin povas posedi.
|
Aŭskultu do, dioj : nur kiam
Li mortos, anim' apartenos
Al Zeŭso potenca, — kaj tiam
Jam Ter' lian korpon alprenos.
|
Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,
Posedu lin ĝis lia morto! . . . »
Mi pensas, ke tia difino
Similas je homa la sorto?
|
|
V. Devjatnin.
|