|
TRI BUDRYS'OJ
(El Mickiewicz.)
Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,
Sur la korton alvokas tri filojn :
« Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,
Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.
|
Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo
Al ni Vilno trumpetas ordonojn :
Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon
Kaj princ' Kejstut atakos Teŭtonojn.
|
Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;
Litvaj dioj konduku vin, benu!
Por la vojo utila bona vorto konsila :
Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.
|
Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi
Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;
Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,
En amasoj la rublo sonanta.
|
Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali :
Pereadu Krucistoj-hundfratoj!
Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora,
Briliantoj en pastraj ornatoj.
|
Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno,
Nur malriĉan akiron li trovos;
Tie inda nur havo : bona ŝildo kaj glavo,
Kaj Polinon kunpreni li povos.
|
Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!
Gajaj, kiel la junaj katetoj;
Blanka, roza la vango, kvazaŭ lakto kaj sango,
La okuloj — brilantaj steletoj.
|
El Poluj' mi junaĝa, batalanto kuraĝa,
Antaŭ jaroj alportis edzinon . . .
Jam ne batas la koro — kun malĝojo, doloro
Rememoras mi vian patrinon. »
|
Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn;
La armitajn forportis ĉevaloj.
Aŭtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
Eble falis en sangaj bataloj . . .
|
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko objekto tre granda.
« Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo? »
— « Ne, patreto, filino Pollanda! »
|
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko akiro tre granda.
« El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena!
— « Bofilino, patreto, Pollanda! »
|
Per la neĝo kovrita, tria viro armita,
Ion grandan li kaŝas sub vesto :
Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
Por la tria edziĝa la festo.
|
|
A. Grabowski.
|
|