Fundamenta Krestomatio

POEZIO

EXCELSIOR

(El Longfellow.)

La nokto rapide la ombrojn delasis,
Tra Alpa vilaĝo junulo trapasis,
Tra neĝo, glacio standardon portanta
Kun tia devizo mirinde sonanta :
Excelsior!
La frunto malgaja, okulo junula
Simila al glavo, flamanta kaj brula;
Kaj kiel tre klara trumpeto arĝenta,
La vort' stranga sonis tra nokto silenta :
Excelsior!
Li vidis, en loĝoj feliĉaj, tre ĉarme
Jen brulis la fajro lumante kaj varme;
En supr' glaciaĵoj minace ŝin trenis;
El lipoj junulaj sopiro elvenis :
Excelsior!
« Ne provu la pason! » maljuna hom' diris,
En supro sin nigra ventego kuntiris,
Profunda la akvo, ŝiranta la ondo ! »
Kaj laŭte eksonis la klara respondo :
Excelsior!
« Halt'! » diris knabino. « Kap' via de l' laco
Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco! »
Larm' staris en blua okulo brilante,
Sed tamen respondis junul' sopirante :
Excelsior!
« Ho! gardu vin antaŭ branĉ' velka de l' pino,
Ho! gardu vin antaŭ terura lavino! »
Lin laste por nokto salutis pasanto;
El alte rediris la malaperanto :
Excelsior!
Kun al la ĉielo levita rigardo
La piaj monaĥoj de l' Sankta Bernhardo
En frua mateno la preĝojn murmuris,
Kaj krio skuanta l'aeron trakuris :
Excelsior!
Migranto, duone en neĝo fosita,
De l' hundo fidela li estis trovita;
Li tenis ankoraŭ en mano glacia
Standardon kun stranga devizo jen tia :
Excelsior!
Kaj en duonlumo la griza, malvarma,
Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,
Kaj de malproksime, el klara ĉielo,
Defalis la voĉo per falo de stelo :
Excelsior!
A. Grabowski.

Fundamenta Krestomatio Aprobita de: Doktoro Zamenhof
Enkomputiligita de:
David Starner kaj William Patterson
Adaptita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: