|
MI ELIRAS
(El Lermontov.)
Mi eliras unu al vojeto;
Ŝtonoj brilas tra la nebuleto,
Nokt' trankvila, step' aŭskultas Dion,
Steloj inter si parolas ion.
|
En ĉiel' solene kaj tre bele,
Tero dormas en bluaj' radia. . . .
Kio do doloras min kruele?
Ĉu atendo aŭ bedaŭro ia?
|
Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon,
Ĝojon ne esperas jam en kor' mi;
Serĉas liberecon mi, pacaĵon,
Volus forgesiĝi mi, ekdormi. . . .
|
Ne per tiu dormo de l' mortinto!
Tiel nur mi estu ekdorminta,
Ke en brust' la viva fort' moviĝu,
Ke spirante mia brust' leviĝu;
|
Ke l' orelojn ĉiam karesante,
Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko;
Ke kliniĝu, ĉiam verdestante,
Kaj sur mi bruadu ombra kverko.
|
|
G. Janowski.
|
|