I |
La ŝipoŝarĝisto Minheer van Kek
Sidadas en longa medito,
Li taksas sur ŝipo la koston de l' ŝarĝ',
La sumon de ebla profito.
|
« Tricent barelegoj da pipro, da gum'
Kaj poste la sablo de oro . . .
Ĝi estas tre bona, sed tamen al mi
Pli plaĉas la nigra trezoro.
|
« Ses centojn da negroj mi ĉe Senegal
Akiris je prezo profita.
Malmola viando, simila al ŝton',
La membroj — el ŝtalo forĝita.
|
« Mi donis por tiu ĉi bela akir'
Brandakvon, glasperlojn kaj feron;
Gajnonte en ĉio ok centojn je cent,
Mi faros bonegan aferon.
|
« Se restos el ili ne pli ol tricent
Ĉe veno al Rio-Ĵanejro,
Mi havos cent orajn dukatojn por pec'
De l' domo Gonzales Perejro. »
|
Sed jen deturniĝas Minheer van Kek
De sia pensado persista :
Al li proksimiĝas la ĥirurgiist'
Van Smisen, la ŝip-kuracisto.
|
Van Smisen, maldika malgrasa figur',
La nazo kun ruĝaj verukoj.
« He, kiel nun fartas — ekkrias Van Kek,
La negroj kun la antaŭtukoj? »
|
Van Smisen salutas. « Hodiaŭ al vi,
Ne estos agrabla raporto :
Bedaŭre en tiuj ĉi tagoj sur ŝip'
Oftiĝis l' apero de morto.
|
« Ĝis nun ĉiutage mortadis po du,
Hodiaŭ — ne malpli ol seso,
Du viroj, kvar inoj : la morto ĉe ni
Laboras kun granda sukceso.
|
« Mi la malvivulojn esploris kun pen',
Ĉar ofte la nigraj satanoj
Trompadas, por esti ĵetitaj de l' ŝip',
Estante plenvivaj kaj sanaj.
|
« Mi lasis depreni de ĉiu mortint'
La feran multpezan katenon,
Ke ili ne estu barataj de ĝi,
Faronte la maran promenon.
|
« Kaj tuj el la maro elnaĝis areg'
Da skvaloj sangame-malsataj,
La bestoj avidas je negroviand'
Kaj estas de mi pensiataj.
|
« De l' tago ke ni nin demetis de l' bord',
Nin sekvas ĉi tiuj gajuloj
Kaj flaras l' aeron, turniĝas al mi
Kun mutaj, sed klaraj postuloj.
|
« Ĝi estas amuzo aŭskulti de l' ŝip'
La dentokrakadon de l' bestoj;
La unuj profitas je kapo aŭ man',
L' aliaj je sangaj intestoj.
|
« Post sata manĝado la bestoj al ni
Alnaĝas en aro solena
Kaj min rigardadas kun preskaŭ-dezir'
Min danki por tia festeno. »
|
Sed lin interrompas, ĝemante, van Kek
Kun krio : « Malbeno de sorto!
Kiele malhelpi je tia malbon'
Kaj savi la negrojn de morto? »
|
Van Smisen rediras : « En tiu ĉi mort'
La negroj mem estas la kaŭzo,
Ĉar ili difektas l'aeron de l' ŝip'
Per spiro kaj mortas pro naŭzo.
|
« Aliaj pereas pro melankoli'
Kaj fine pro granda enuo,
Kaj farus al ili utilon aer',
Dancado, muziko kaj bruo. »
|
Kaj diras van Kek : « La konsilo, doktor',
Min ravas, ĝi estas tre bela,
Vi montras vin, mi ĝin konfesas al vi,
Pli saĝa ol Aristotelo.
|
Se la prezidanto de la Societ'
« Tulipo-nobligo Holanda »
Sin nomas saĝulo, — kompare je vi
Li estas azeno multgranda.
|
« Muzikon, muzikon! la nigra viand'
Tuj sur la ferdekon de l' ŝipo!
Kaj kiu ne trovos amuzon en danc
Ĉi tiu ĝin trovos en vipo! »
|
II |
Milaroj da steloj de l' blua ĉiel'
Bril-lumas per fajr-iluminoj,
Rigardas kun varmo, kun amo, kun saĝ'
Kiele okuloj virinaj.
|
Rigardas la maron, kaj tiu ĉi mar'
Fosfore radias purpuron
Kaj balanciĝetas, kaj ondo post ond'
Elĝemas voluptan plezuron.
|
La veloj ne bruas ĉe l' masto de l' ŝip',
Rulitaj de la ŝipanaro,
Sed lumas lanternoj sur ĝia ferdek'
Kaj sonas muzik' sur la maro.
|
Ŝipano muzikas per granda tambur'
Kaj la kuiristo per fluto,
La ŝipa piloto — per violonĉel',
Kaj Smisen — trumpet' per dufuta.
|
Kaj cento da negroj, la seksoj en kun',
Krietas kaj saltas kaj dancas,
Post ĉia eksalto la fera katen'
Sin brue kaj takte balancas.
|
La negroj saltadas kun bruo kaj ĝoj'
Kaj iam negrin-belulino
Alpremas plen-nudan amikon al si
Kun voluptemeco senfina.
|
La ekzekutisto kun gaja rigard'
Gvidadas la ordon sur ŝipo,
Li estas de l' balo la « Maître des plaisirs »
Kaj danci invitas per vipo.
|
Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
Laŭtiĝas la bruo sovaĝa,
Kaj ĉie vekiĝas la monstroj de mar'
Dormintaj en dormo malsaĝa.
|
Duone-dormante alvenas skvalar'
En centoj, pikata de miro,
Rigardas la ŝipon kun granda konfuz',
Ĉu eble montriĝos akiro.
|
Sed ili rimarkas : la horo de l' manĝ'
Ne estas ankoraŭ sonita,
Kaj ĉiu oscedas per larĝa buŝeg',
De dentoj-segiloj plantita.
|
Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
La negroj dancadas sen fino,
La skvaloj mordegas la vostojn al si
Pro la malsatego obstina.
|
Mi pensas, al ili ne plaĉas muzik'
Kiele al ĉia fripono.
« Ne kredu al malmuzikema brutul', »
Eldiris poet' Albiona.
|
Sonadas trumpeto, krakadas tambur',
La negroj senlace baletas,
Ĉe l' alta fokmasto Minheer van Kek
Rigardas ĉielon kaj petas :
|
« Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor',
La vivon al miaj sovaĝaj,
Se ili ekpekis, vi scias, ho Di',
Ke ili ja estas malsaĝaj.
|
« Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist',
Mortinta por savo de l' tero, —
Ĉar se al mi restos ne pli ol tricent,
Pereos la tuta afero. »
|
|
A. Koeman.
|