Se la naturo rigidiĝas
De prem' de l'vintro frostiganta,
Se tute per la neĝ' kovriĝas
Je longe tero ekdormanta,
Amiko kara! vi ne ploru :
Printempo venos kaj somero,
Ke la naturo ree floru,
Ke verdu, reviviĝu tero.
A. Naumann.
Aprobita de: Doktoro Zamenhof
Enkomputiligita de:
David Starner kaj William Patterson
Adaptita de: György Dénes