La patro l'arbaron ekiris ĉasadi.
Ne devis li longe kaj vane iradi :
Kuŝiĝis sub arbo, pafilon celigis
Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis,
La filoj ĉevalojn enjungis kriante,
La birdon al dom' veturigis kantante.
« Filinoj, vi fajron rapide dismetos,
Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos. »
Ĉasaĵon plej bone elrostis patrino,
La tablon rapide preparis filino,
Rostaĵon alportis ceteraj filinoj
Al tablo, — kolektis sin gastoj, gastinoj.
Eniras la gastoj, mastron salutante,
Komencas kaj manĝi kaj trinki, laŭdante.
Tuj estis manĝita la tuta pasero
Kaj poste trinkita — barel' da biero.
|