|
LA VOJEVODO
(El Mickiewicz.)
En vespero somera vojevodo kolera
Al la hejma kastelo rapidas;
Al la lito edzina kun teruro senfina
Li alvenas, — neniun li vidas.
|
En doloro brulanta kaj per mano tremanta
Sian grizan lipharon li prenis,
De la lito foriris, la manikojn retiris
Kaj ektondris — kozako alvenis.
|
« Kial, best' abomena, mia pordo ĝardena
Restas nokte sen hundo, sen gardo?
Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan
Kaj silente min sekvu, bastardo! »
|
Kun pafil' en la mano al ĝardena altano
Ili ambaŭ sen bru' alŝteliĝas.
Sur la benka herbaĵo ia lumas blankaĵo :
En tolaĵo virino vidiĝas.
|
Unu manon levinte, la okulojn kovrinte,
Per la dua forpuŝi ŝi penis
Unu viron petantan, surgenue starantan,
Kiu nun en la brakoj ŝin tenis.
|
Kaj en flama fervoro li parolis : « Ho, koro,
Ĉu jam ĉio por ĉiam perdita?
Eĉ la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano
Ĉiuj estas jam foraĉetitaj?
|
Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis, —
Malproksime nun plori mi devas;
Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris, —
Kaj li ĉion por ĉiam ricevas.
|
Sur la brusto anĝela lia kapo malbela
En dorloto de nun ripozados,
De la roza buŝeto, de la ruĝa vangeto,
Li ĉielan feliĉon suĉados.
|
Sur ĉevalo fidela, en vetero kruela,
Mi rapidas al mia anĝelo —
Por sopire foriri kaj al vi nur deziri
Bonan nokton en lia kastelo . . . »
|
Ŝi silentas senmove; li komencas denove
Sian plendon kun petoj kaj ploro,
Ĝis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte,
Ŝi defalis al li al la koro.
|
En l'arbaĵo silente, aŭskultante atente,
Staras ambaŭ gardantoj kovritaj,
Ili staras genue, en la manoj senbrue
La pafiloj ektremis ŝargitaj.
|
« Estro »! diris kozako, « ia stranga atako
Al mi ligas subite la manon;
Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon,
Kiam tuŝi mi volis la ĉanon. »
|
— « Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!
Jen saketo kun pulvo : sen vorto
Vi preparos, vi pafos, kaj se ŝin vi ne trafos.
Mi edzigos vin mem kun la morto.
|
« Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos, — l'unue
De l' amanto diskrevu la koro. »
La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris
En la frunton de . . . lia sinjoro.
|
|
L. Zamenhof.
|
|