|
Fundamenta Krestomatio |
|
EL HAMLETO (Tradukita de L. Zamenhof.) AKTO I SCENO I
Teraso antaŭ la palaco. BERNARDO
He! Kiu?
FRANCISKO
Halt'! Respondu : kiu iras?
BERNARDO
La reĝo vivu!
FRANCISKO
Ĉu Bernardo?
BERNARDO
Jes!
FRANCISKO
Vi akurate venis al la servo!
BERNARDO
Dekdua horo sonis. Iru dormi.
FRANCISKO
Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,
Kaj mi min sentas nun ne tute bone. BERNARDO
Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?
FRANCISKO
Eĉ mus' ne preterkuris.
BERNARDO
Bonan nokton!
Se vidos vi Marcellon, Horacion, Kolegojn miajn, rapidigu ilin! FRANCISKO
Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?
(Horacio kaj Marcello venas.)
HORACIO
Amikoj de la lando.
MARCELLO
Kaj de l' reĝo.
FRANCISKO
Nu, bonan nokton!
MARCELLO
Bonan al vi dormon!
Vin kiu anstataŭas nun? FRANCISKO
Bernardo.
Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.) MARCELLO
He! Bernardo!
BERNARDO
Ĉu Horacio?
HORACIO
Peco de li mem.
BERNARDO
Salut' al vi, Marcello, Horacio!
HORACIO
Ĉu la apero nun denove venis?
BERNARDO
Nenion vidis mi.
MARCELLO
Jen Horacio
Parolas, ke ĝi estas nur imago, Ne kredas li pri la fantom' terura, Kiun ni vidis jam la duan fojon. Kaj tial mi lin tien ĉi invitis, Ke li kun ni maldormu nunan nokton Kaj, kiam la fantomo reaperos, Li vidu kaj kun la fantom' parolu. HORACIO
He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.
BERNARDO
Sidiĝu do, kaj provos mi denove
Ataki per rakont' orelon vian, Ke ĝi forĵetu sian obstinecon Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis. HORACIO
Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,
Kaj vi rakontu. BERNARDO
En la lasta nokto,
En la momento, kiam tiu stelo Tre luma, kiun vidas vi, en sia Kurado trans arkaĵo la ĉiela En tiu sama loko, kiel nun, Sin trovis, tiam ni — mi kaj Marcello — Ekvidis. . . . MARCELLO
Haltu! Jen ĝi mem aperas!
(Montras sin spirito en armaĵo.)
BERNARDO
Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!
MARCELLO (al Horacio).
Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li! BERNARDO
Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem! HORACIO
Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas!
BERNARDO
Li volas, ke kun li oni parolu.
MARCELLO
Parolu, Horacio!
HORACIO (al la spirito).
Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo En la majesta nobla eksteraĵo De la mortinta reĝo de Danujo? Mi vin priĵuras per ĉielo : diru! MARCELLO
Li estas ofendita.
BERNARDO
Li foriras.
HORACIO
En nomo de ĉielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.)
MARCELLO
Li iris for, respondi li ne volis.
BERNARDO
Ha, Horacio, kio al vi estas?
Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli Ol sonĝo estas tiu ĉi apero? HORACIO
Per Dio! Mi ne povus tion kredi,
Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj Okuloj. MARCELLO
Ne simila al la reĝo?
HORACIO
Ne malpli multe, ol vi al vi mem.
Jes, ĝuste tian portis li armaĵon En la batalo kontraŭ la Norvegoj, Li ĝuste tian vidon havis, kiam Li en kolero sian pezan glavon En la glacion batis. Strange! MARCELLO
Tiel
Li jam du fojojn kun minaca vido Aperis antaŭ ni en sama horo. HORACIO
Ne povas mi precize ĝin klarigi;
Sed la apero, kiom mi komprenas, Al nia land' malbonon antaŭdiras. MARCELLO
Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial
Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj Nun estas pretigataj ĉiam novaj, El l' eksterlando venas bataliloj, Rapide ŝipoj estas konstruataj En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj Ne ĉesas la prepara laborado? El kia kaŭzo tiu rapidado Kaj laborad' en tago kaj en nokto? Ĉu povas iu diri? HORACIO
Jes, mi povas, —
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis. La lasta reĝo, kies la figuro Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam Vokita — vi ĝin scias — al batalo De la Norvega reĝo Fortinbras. Hamleto, nia brava, glora reĝo, En la batalo venkis Fortinbrason. Laŭ la kontrakto antaŭsigelita Kaj sankciita de la rajt' kaj moro Post morto de l' venkita Fortinbras La tuta lando de l' venkita reĝo Transiris en posedon de l' venkinto. Se la venkinto estus Fortinbras, Al li transiri devus nia lando. Sed nun la juna fil' de Fortinbras, Kuraĝigita eble per la morto De nia reĝo, amasigis aron Da kuraĝuloj kaj aventuristoj Por entrepreno, kiun nia regno Komprenas bone; lia celo estas : Per forta mano de la bataliloj Elŝiri nun el nia man' la landon, Perditan per batal' de lia patro. Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo De niaj prepariĝoj kaj gardado Kaj laborado en la tuta lando. BERNARDO
Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas
Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe Nun vizitadas nokte nian gardon Terura la fantomo en armaĵo De l' reĝo, kiu kaŭzis la militon. HORACIO
Ne! Mi alion timas de l' fantomo!
En la plej glora temp' de l' granda Romo, Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro, Mortintoj sin ellevis el la tomboj Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, Kaj sanga roso, makulita suno, Mallumigita luno, — ĉio tio Aperis tiam kiel antaŭsignoj De granda malfeliĉo. Tiel ofte Antaŭ la veno de renversoj grandaj Sin montras strangaj kaj teruraj signoj En la naturo. Al ni ankaŭ certe Nun la ĉielo sendas tian signon. . . .
(La spirito denove aperas.)
HORACIO
Sed ha! denove li aperas! Nepre
Mi nun kun li parolos, se eĉ morto Al mi per ĝi minacos! Halt', fantomo! Se voĉon vi posedas kaj parolon, — Parolu! Se per ia bona faro Al vi trankvilon povas mi alporti, — Parolu! Se danĝero al la lando Minacas kaj ankoraŭ estas eblo La landon antaŭsavi, — ho, parolu Kaj se en via vivo vi kolektis Trezorojn kaj enfosis en la teron Kaj nun pro ili vagas en la noktoj, — Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias.) Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras! MARCELLO
Ĉu piki lin per mia halebardo?
HORACIO
Jes, piku lin, se li ne volas stari!
BERNARDO
Jen ĝi!
HORACIO
Jen ĝi! Ho, halt'!
MARCELLO
Ha, ĝi foriris!
(La spirito foriras.)
Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco
Ni venas kun sovaĝa atakado! Kiel aer' li estas nevundebla, Kaj nia atakado estas vana! BERNARDO
Li volis jam paroli, sed la koko
Ekkriis.
HORACIO
Kaj subite li ektremis,
Simile al estaĵo pekoplena Ĉe krio de teruro. Oni diras, La koko, trumpetisto de l' mateno, Per sia laŭta, forta, hela voĉo El dormo vekas dion de la tago, Kaj laŭ la krio de la koko tuj El akvo, fajro, tero kaj aero Spirito ĉiu, kie ajn li vagas, Rapidas hejmen; la fantomo pruvis Al ni, ke tio estas ne malvero. MARCELLO
Li malaperis ĉe la koka krio.
Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska, En kiu sur la teron venas Kristo, La koko krias tra la tuta nokto : Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj Sin montri, kaj la nokto estas pura, La steloj ne minacas, la koboldoj Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas : Ĉar tiel sankta estas tiu nokto. HORACIO
Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas.
Sed vidu, la mateno purpurvesta Sin levas sur la roson de l'monteto : Ni povas jam forlasi la postenon, Kaj mi konsilas : tion, kion vidis Ni en la nokto, ni rakontu ĉion Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras, Ke la spirito, por ni tiel muta, Al li parolos. Ĉu konsentas vi, Ke ni al li raportu, kiel amo Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas? MARCELLO
Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias,
En kia loko ni lin certe trovos. (Ĉiuj foriras.) SCENO II
Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto, REĜO
Ankoraŭ freŝa estas la memoro
Pri l'morto de la kara nia frato; Al nia kor' konvenus nun funebri, Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo La tuta regno devus nun sulkiĝi : Sed tamen la prudento necesigas Nin venki la naturon; kun malĝojo Pri la mortinto ni decidis ligi Memoron pri ni mem kaj pri la regno. Kaj tial ni kun ĝojo depremita, Per unu el l' okuloj plezurante Kaj per la dua larmojn verŝegante, Kun ĝoj' funebra, plor' edziĝofesta, Pesante juste ĝojon kun doloro, Edziĝis kun l' edzin' de nia frato, Kun la reĝino nia kaj vidvino, Heredantino de la glora regno. Obeis ni per tio ĉi al via Konsilo tre prudenta kaj libera, Akceptu nian dankon kaj saluton! Kaj nun transiru ni al la aferoj.
Vi scias, ke la juna Fortinbras,
Ne respektante dece nian indon, Pensante eble nun, ke per la morto De nia kara frato renversiĝis La ordo kaj la fort' en nia lando, — Ekpensis, ke li estas pli potenca, Kaj ekturmentis nin per la postulo Redoni nun al li la tutan landon, Perditan de mortinta lia patro Laŭ plena rajt' al glora nia frato. Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu Decidon nian : Jen ni skribis skribon Al l' onklo de la juna Fortinbras — Malforta kaj malsana en la lito, L'intencon de la nevo li ne scias — Ni skribis, ke retenu li la nevon De liaj krimaj, arogantaj agoj, Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas En lia propra lando kaj popolo. Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, Ni sendas kun la skribo kaj saluto Al la maljuna estro de l' norvegoj. Sed ne ricevas vi la rajton trakti Kun la norvego pli, ol en mezuro De tio, kion ĵus ni al vi diris. Adiaŭ, kaj per rapideco montru Al ni fervoron vian! KORNELIO kaj VOLTIMAND
Kredu, reĝo,
Fidele ni plenumos la ordonon. REĜO
Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!
(Voltimand kaj Kornelio foriras.)
Kaj nun, Laerto, al l'afero via!
Vi diris, ke vi peti ion volas! Pri kio ajn prudenta vi al ni Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos. Volonte ni plenumos vian peton. Ne pli obea estas kap' al koro, Ne pli servema mano al la buŝo, Ol la Danuja tron' al via patro. Sciigu nin pri la deziro via. LAERTO
Mi petas vin, permesu al mi, reĝo,
Reiri nun Francujon. Mi volonte El tie venis tien ĉi, por fari La servon mian ĉe l' kronado via; Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon, Sopiras mi denove al Francujo, Kaj nun de vi permeson mi petegas. REĜO
Ĉu via patro ĝin permesas? Kion
Al tio diras Polonio? POLONIO
Reĝo!
Li eldevigis la permeson mian Per ne ĉesanta ripetado, tiel, Ke fine mi al lia peto donis Sigelon mian. Nun por li mi petas Permeson vian, via reĝa moŝto. REĜO
Mi liberigas vin. Nun via tempo
Libere estas al dispono via. — Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto, Vi, kara nevo, kara filo mia! HAMLETO (flanken)
Sed certe tute fremda per la koro.
REĜO
Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?
HAMLETO
Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!
REĜINO
Forĵetu la doloron, kara filo,
Amikan frunton montru al la reĝo. Ne serĉu kun palpebroj mallevitaj Eterne vian patron en la polvo. Vi scias ja : la leĝoj de l' naturo Ne estas refareblaj! Kio vivas, Necese devas iam morti. Vivo Eterna post la tombo nur ekzistas. HAMLETO
Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti.
REĜINO
Nu kial do la morto de la patro
Al vi ekŝajnis tiel eksterorda? HAMLETO
Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino.
Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj, Nek la okuloj plenaj de larmaro, Nek la funebra vido de l' vizaĝo, Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco Min vere montras. Ĉio estas ŝajno. Funebron estas tre facile ludi. L' efektivaĵon portas mi interne; Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj. REĜO
Tre bela kaj laŭdinda estas via
Malĝojo pri la patro la mortinta. Sed sciu, ankaŭ via patro perdis La patron sian, tiu — ankaŭ sian. La filo, laŭ la ŝuldo de infano, Funebri devas kelkan tempon. Tamen Obstine kaj sen ia fino plendi, — Agado tia estas granda peko Kaj tute ne konvenas al la viro. Ribel' ĝi estas kontraŭ la ĉielo, Signo de kor' sovaĝa kaj senbrida, De kapo nematura kaj malforta. Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi Ĝi devis; kio estas tute simpla, Plej ordinara fakto en la mondo : Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas Pekado kontraŭ Dio kaj naturo, Pekado kontraŭ la mortinto mem; Malsaĝo antaŭ pura la prudento, Kiu predikas : « patroj devas morti ». Kaj kiu ĉiam, de l' mortint' unua Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas : « Ĝi devas tiel esti! » Mi vin petas, Forĵetu la doloron la sencelan Kaj vidu patron en persono nia; La mondo sciu, ke al nia trono Vi estas la sendube plej proksima, Kaj, kiel plej amanta el la patroj, Mi portas por vi amon plej varmegan En mia koro. Ke vi nun reiru Al la lernejo alta Vittenberga, Ni tion ne dezirus; ni vin petas, Vi restu apud ni, amata nevo, Unua kortegano, kara filo. REĜINO
Vi ne rifuzu al patrino via :
Mi petas vin, Hamleto, restu hejme. HAMLETO
Al vi obei estas mia ŝuldo.
REĜO
Jen tio estas bele respondita.
Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino, La propravola cedo de Hamleto Plenigas mian koron per plezuro; Kaj tial ni aranĝos nun festenon, Kaj kune kun la sono de l' pokaloj La pafilegoj tondru; ĉiun fojon, Kiam la reĝo levos la pokalon, De l' tero tondro iru al ĉielo, Tra l' mondo ĝojon disportante. — Venu!
(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras.)
HAMLETO
Ho, kial ne fandiĝas homa korpo,
Ne disflugiĝas kiel polv' en vento! Sin mem mortigi kial malpermesis La Plejpotenca! Dio mia granda! Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj Aperas ĉiuj agoj de la mondo! Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj Malbelaj herboj, ĉie senescepte! Apenaŭ pasis du monatoj! Ne! Nur ses semajnoj! Tia granda homo! Se lin kompari kun la nuna reĝo, Li estis Apolono ĉe Satiro! Kaj tiel amis li patrinon mian, Ke al la ventoj eĉ li ne permesis Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo! Ho tero! Ĉu forgesi estas eble? Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis! Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . . Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi! Malforto! via nom' estas : virino! Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante Funebre post la ĉerk' de mia patro. Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj. Ho Dio mia! Besto senprudenta Malĝojus ja pli longe! Nun edzino De mia onklo, frat' de mia patro, Sed ne simila pli al mia patro, Ol mi al Herkuleso! Nur monato! La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj Ankoraŭ de l' vizaĝ' ne malaperis, — Ŝi estas jam edzino de alia! Ho, malbenita rapideco flugi En kriman liton, liton de adulto! Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu Kor' mia, sed silentu mia buŝo!
(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)
HORACIO
Salut' al la reĝido!
HAMLETO
Ha, mi ĝojas
Vin vidi! Se memoro min ne trompas, Vi estas Horacio? HORACIO
Jes, reĝido,
Kaj ĉiam tute preta al vi servi. HAMLETO
Ne nomu min « reĝido », sed « amiko ».
Sed kial vi forlasis Vittenbergon? (Al Marcello) Marcello? MARCELLO
Jes, reĝido.
HAMLETO
Mi tre ĝojas
Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze, Por kio vi forlasis Vittenbergon? HORACIO
De maldiligenteco, ho, reĝido
HAMLETO
Al malamiko via ne permesus
Mi tion diri, kaj vi vane penas Kredigi min, ke tio estas vero. Mi scias, vi ne amas sen laboro Vagadi. Kion tie ĉi vi faras? Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni? HORACIO
Mi alveturis al la enterigo
De via patro. HAMLETO
Ha, ne moku min,
Kolego; diru, ke vi alveturis Al fest' edziĝa de patrino mia! HORACIO
Jes, vero, princ', la dua baldaŭ sekvis
Post la unua. HAMLETO
Vidu, mia kara, —
Afero simpla de ekonomio : De l' fest' funebra restis multaj manĝoj, — Por ke la manĝoj vane ne pereu, Edziĝon fari oni nun rapidis. Ho, pli volonte mi en la infero Renkontus malamikon plej malbonan, Ol tagon tiun ĉi alvivi! Ŝajnas Al mi, ke mi la patron mian vidas . . . HORACIO
Ha, kie?
HAMLETO
En l' okuloj de l' animo.
HORACIO
Mi konis lin, li estis brava reĝo.
HAMLETO
Li estis homo en plej pura senco.
Al li similan ni neniam vidos. HORACIO
Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis
Lin en la lasta nokto. HAMLETO
Vidis? Kiun?
HORACIO
La reĝon, vian patron, mia princo.
HAMLETO
La reĝon? Mian patron?
HORACIO
Trankviligu,
Reĝido, por momento vian miron Kaj elaŭskultu, kion mi raportos Pri mirindaĵo, kies la verecon Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj. HAMLETO
Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!
HORACIO
Du noktojn al Marcello kaj Bernardo
Aperis ĝi : postene ili staris, — Kaj jen en noktomeza silentego Aperas antaŭ ili ia ombro, Simila tute al la patro via, Armita de la kapo ĝis piedoj; Per paŝo serioza kaj majesta, Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas; Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon Antaŭ la teruritaj oficiroj, Proksime tiel, ke per halebardo Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj De granda timo, ili mute staras Kaj eĉ ne provas ion ekparoli. Pri la aper' mistera kaj terura Al mi ili rakontis. Mi kun ili En la sekvanta tria nokto gardis, Kaj jen tre vere en la sama horo, Pri kiu ili diris, en la sama, Perfekte tiu sama maniero Aperis la fantomo. Vian patron Mi konis, la fantom' al li similis, Kiel de l' sama akvo gut' al guto. HAMLETO
Sed kie ĝi okazis?
MARCELLO
Ĝi okazis
Sur la teras', kie ni staris garde. HAMLETO (al Horacio)
Al li parolis vi?
HORACIO
Jes, mia princo;
Sed li al mi eĉ vorton ne respondis. Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas La kapon kaj moveton ian faras, Por ekparoli : sed subite tiam Ekkriis laŭte koko la matenon, Kaj tuje forrapidis la fantomo Kaj malaperis. HAMLETO
Efektive strange!
HORACIO
Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero!
Ni ĝin kalkulis kiel nian devon Al vi raporti pri l' afero. HAMLETO
Vere,
Sinjoroj, tio min maltrankviligas. Ĉu vi hodiaŭ staros gardon? ĈIUJ
Jes.
HAMLETO
Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?
ĈIUJ
Jes, princo.
HAMLETO
De la kapo ĝis piedoj?
ĈIUJ
De l' kapo ĝis piedoj, nia princo.
HAMLETO
Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?
HORACIO
Levita estis lia viziero,
Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon. HAMLETO
Ĉu la rigardo estis malafabla?
HORACIO
Mieno lia montris pli suferon,
Sed ne koleron. HAMLETO
Ĉu li estis pala,
Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo? HORACIO
Terure pala.
HAMLETO
Ĉu li vin rigardis?
HORACIO
Tre forte.
HAMLETO
Kial mi kun vi ne estis!
HORACIO
Por vi l' apero estus tro terura!
HAMLETO
Tre povas esti. Ĉu li longe restis?
HORACIO
Apenaŭ centon povus vi kalkuli
Ĉe nerapida kalkulad'. MARCELLO kaj BERNARDO
Pli longe!
HORACIO
Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.
HAMLETO
La barbo estis griza, ĉu ne vere?
HORACIO
Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis
Ĉe lia vivo : duonnigre-griza. HAMLETO
Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros :
Denove eble venos la fantomo. HORACIO
Ĝi certe venos.
HAMLETO
Kaj se ĝi aperos
En l' eksteraĵ' de mia nobla patro, Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta Al mi minacus la infero. Vin Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis Vi pri l' apero, tenu ankaŭ plu Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio Okazos eble en la nokto, havu Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon. Per mia amo mi vin rekompencos. Adiaŭ do! en la dekdua horo Sur la teraso mi vin revizitos. ĈIUJ
Al via princa moŝto niaj servoj!
HAMLETO
Ne, via amo, kiel al vi mia.
Adiaŭ do!
(Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)
Spirit' de mia patro
En bataliloj! Mi supozas ion Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! Ĝis tiam do trankvile! Malbonaĵoj Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago, Se eĉ murego tera ilin kovras.
(Foriras.)
SCENO III
Ĉambro en la domo de Polonio. LAERTO
Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.
Adiaŭ, fratineto! Se vi havos Okazon, ne forgesu al mi skribi Pri via farto. OFELIO
Ĉu vi tion dubas?
LAERTO
Sed pri Hamleto kaj pri lia amo
Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu, Kiel kapricon kaj nur kiel ludon De juna sango; bela violeto En la printempo : frue elkreskinta, Sed ne konstanta, — dolĉa, sed ne daŭra, Odoro, ĝuo de momento unu, Nenio pli. OFELIO
Nenio pli?
LAERTO
Jes, tiel
Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante, Grandiĝas pli ne sole per la korpo Kaj per la forto de la sama sento; Kun la kreskado de la templo ofte Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo Interne. Nun li eble amas vin; Nek trompo nek malico nun makulas La virton de l' animo lia : tamen Memoru vi, ke en la rango lia De sia volo li ne estas mastro. Li mem ja estas sklav' de sia stato; Ne povas li, kiel la simplaj homoj, Por si elekti : de elekto lia Dependas farto de la tuta regno, — Li tial devas gvidi la elekton Per la aprob' kaj voĉo de la korpo, Al kiu li mem servas kiel kapo. Se li nun diras, ke li amas vin, Prudente estas, ke vi al li kredu Nur tiom, kiom povas li plenumi La vorton sian, — tio estas tiom, Kiom permesas la komuna voĉo De tuta la Danujo. Ekmemoru, En kia grad' honoro via povas Suferi, se aŭskultos tro kredeme Vi lian kanton, se la koron vian Vi perdos kaj al lia persistado Malkovros la trezoron vian ĉastan. Vi timu ĝin, fratino mia kara, Evitu flaman mezon de la amo, Atakon kaj atencon de deziro! Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston, Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon. Eĉ virto ne evitas kalumnion, L' infanojn de printempo ofte mordas La verm' ankoraŭ en la burĝoneco, Kaj al la frua roso de juneco Spiret' venena estas plej danĝera. Vin gardu do! Tim' donas garantion. Por la juneco ĉie staras retoj. OFELIO
La sencon de l' instruo via bona
Konservos mi, por gardi mian bruston; Sed, bona mia frato, vi ne agu Simile al la predikistoj, kiuj Predikas krutan vojon al ĉielo, Dum ili mem senzorge kaj volupte Sur flora vojo de gajeco paŝas, Mokante pri prediko sia propra. LAERTO
Ne timu! Tamen mi tro longe restis. —
La patro venas jen! (Polonio eniras.)
(Al Polonio) Duobla beno
Sendube duobligas la feliĉon : Dank' al okazo mi denove povas Adiaŭ al vi diri. POLONIO
Vi ankoraŭ
La domon ne forlasis? Al la ŝipo! La vento blovas helpe al la vojo, Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu Denove mian benon.
(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)
Kaj memoru
Regulojn, kiujn mi al vi instruis : Ne ĉian penson metu sur la langon, Ne donu tuj al ĉia penso faron. Afabla estu, sed ne tro kredema. Al la amiko saĝe elektita Kunforĝu vin en fera fideleco, Sed gardu vian manon de la premo De ĉiu renkontota bona frato. Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo; Se vi ĝin ne evitos, — tiam agu Fortike, ke la malamik' vin timu. Al ĉiu servu per orelo via, Sed ne al ĉiu servu per la buŝo. Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu, Sed propran juĝon en la kapo tenu. Laŭ via mon' mezuru vian veston, Sed ĉio estu takta kaj konvena; Vin vestu bone, sed ne kiel dando : Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron, La homoj altastataj en Francujo En tiu punkto estas tre zorgemaj. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu : Per pruntedono ofte oni perdas Krom sia havo ankaŭ la amikon, Kaj pruntepren' kondukas al ruino De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu Fidela al vi mem, — de tio sekvos, Ke vi ne estos ankaŭ malfidela Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ, Kaj mia beno vin akompanadu! LAERTO
Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!
POLONIO
Jam tempo. Iru, oni vin atendas.
LAERTO
Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru
Pri tio, kion diris mi al vi! OFELIO
Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,
Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas. LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.)
Adiaŭ! (Foriras.)
POLONIO
Kia estas la konsilo,
Pri kiu li parolis? OFELIO
Pri Hamleto,
Pri la reĝido. POLONIO
Ha, jes, ĝustatempe!
Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto Al vi komencis montri amikecon Kaj ke vi mem apartan afablecon Al li montradis. Se ĝi estas vero — Mi aŭdis ĝin en formo de averto — Mi devas al vi diri, ke vi mem Kredeble ne komprenas tute klare Danĝeron, kiu al filino mia Kaj al honoro via nun minacas. Kiel vi estas unu kun la dua? La veron al mi diru! OFELIO
De mallonge
Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, Ke li estimas min. POLONIO
Ha, ha! Estimo!
Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la « estimo » lia? OFELIO
Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.
POLONIO
Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,
Ke vi akceptas por kontanta mono La vortojn, kiuj vere ne enhavas Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu Prudente kaj singarde, ĉar alie La malsaĝeco via la grandega Vin pereigos! OFELIO
Li al mi proponis
La amon sian pure kaj honeste. POLONIO
Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!
OFELIO
Li ĵuris al mi, patro mia kara,
Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo. POLONIO
Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,
Ke se la sango bolas, tiam lango La ĵurojn ne avaras. Ho, filino, Ne prenu vi por fajro tiun flamon, — Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas, Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas Eĉ la minuton de la promesado. De nun kun via virga afableco Avaru pli; la paroladon vian Vi ŝatu pli, ne estu tute preta Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto Ankoraŭ estas juna, kaj li havas Pli grandan liberecon, ol al vi Donata povas esti. Ofelio, Mallonge mi sed klare al vi diras : Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj Similaj estas trompaj delogantoj, Antaŭparoloj de tre pekaj petoj; Promesojn piajn ili hipokritas, Por pli sukcese veni al la celo. Per unu vorto : nun vi eĉ minuton Ne restu en intima parolado Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu Forgesi mian tiun ĉi ordonon! Nun iru! OFELIO
Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.)
SCENO IV
La teraso antaŭ la palaco. HAMLETO
Ho, kiel akra estas la aero!
HORACIO
Jes, princo, blovas vento malvarmega.
HAMLETO
Kioma horo?
HORACIO
Baldaŭ la dekdua.
MARCELLO
Ne, ne, jam la dekdua horo batis.
HORACIO
Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve
Alproksimiĝas jam la temp', en kiu Aperas ordinare la spirito.
(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)
Ha, kion tio ĉi signifas, princo?
HAMLETO
La reĝo diligente nun pasigas
La nokton en gajega festenado; Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas Pokalon, pafilegoj al la mondo Anoncas la grandfaron de la reĝo. HORACIO
Ekzistas tia moro?
HAMLETO
Jes, sendube.
Sed pensas mi, ke estas pli honore Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi. La brua kaj diboĉa festenado Alportis al ni tre malbonan gloron Ĉe la popoloj de la tuta mondo. Drinkistoj oni nomas nin insulte; Kaj tiu ĉi makulo malpurigas La gloron de plej grandaj niaj faroj. Similan sorton ofte ankaŭ havas Privataj homoj, se sen propra kulpo Makulon ian ili de naturo Ricevis; se ekzemple de naskiĝo — En kio ne ilia vol' ja estis — Ilia sango estas tro bolanta, Rompanta ofte digon de prudento; Aŭ se kutimo ilin malbonigis, — La mond' ilin atakas sen kritiko, Se eĉ iliaj virtoj estas puraj Kaj multenombraj. Grajno da malbono Por la okul' de l' mondo ofte kovras La tutan indon de plej bona homo.
(Aperas la spirito en armaĵo.)
HORACIO
Ho, vidu, princo, ĝi aperas!
HAMLETO
Dio!
Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!
(Li staras kelkajn minutojn senmove.)
Spirito sankta, aŭ demon' terura,
Ĉu el ĉielo aŭ el la infero, Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon, — Aperis vi en tia nobla formo, Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo, Respondu! Ho, ne lasu min perei En nesciado! Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj? Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile Vin metis, kial ĝi malfermis nun La pezan sian buŝon de marmoro, Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas, Ke vi, senviva korpo, en armaĵo Denove venis en la lunan lumon, Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn, Kaj nin ataki per teruraj pensoj Ne klarigeblaj por l' animo nia? Por kio? Diru! Kial? Kion fari?
(La spirito faras signojn al Hamleto.)
HORACIO
Li vokas vin, ke iru vi kun li,
Li kvazaŭ volas ion komuniki Nur al vi sola. MARCELLO
Kun afablaj gestoj
Li vokas vin pli malproksimen, princo; Sed ho, pro Di', ne iru! HORACIO
Ne, ne iru!
HAMLETO
Sed tie ĉi ne volas li paroli,
Kaj mi lin sekvos. HORACIO
Ho, ne, ne, reĝido
HAMLETO
Nu, kion do mi timos? Mia vivo
Ne havas por mi indon, kaj l'animo, Senmorta, kiel la spirito mem, Ja ne bezonas timi la spiriton. Li vokas min denove; mi lin sekvos. HORACIO
Sed se li vin allogos al la maro,
Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego, Staranta super la senfunda akvo, Kaj tie per terura nova vido Subite nebuligos vian saĝon Kaj pereigos vin? Memoru, princo! Jam per si mem al ĉiu viva homo Terura estas tiu alta pinto, Pendanta super la bruantaj ondoj De plej profunda loko de la maro. HAMLETO
Li ĉiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas!
MARCELLO (retenante Hamleton).
Ho, princo, vi ne iros!
HAMLETO
For la manojn!
HORACIO
Aŭskultu nin, ne iru!
HAMLETO
Mia sorto
Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun En ĉiu vejno de la korpo mia Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn.) Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! (Li sin elŝiras.) Fantomon faros mi el ĉiu, kiu Kuraĝos min reteni! For! (Al la spirito.) Ho, iru! Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.) HORACIO
Ha, li freneziĝis!
MARCELLO
Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!
HORACIO
Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!
MARCELLO
Malbona io estas en Danujo.
HORACIO
Nin gardos la ĉielo.
MARCELLO
Ni rapidu!
SCENO V
Izolita loko de la teraso. HAMLETO
Ho, kien vi kondukas min? Parolu!
Mi plu ne iros jam! SPIRITO
Aŭskultu!
HAMLETO
Diru!
SPIRITO
Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ
Reiri devos mi al la sulfuraj Turmentaj flamoj. HAMLETO
Malfeliĉa patro!
SPIRITO
Min ne bedaŭru, sed atentu bone,
Al tio, kion diros mi. HAMLETO
Parolu!
Atenti estas mia sankta ŝuldo. SPIRITO
Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.
HAMLETO
Ho, Dio! Venĝi? Kion?
SPIRITO
Aŭdu bone.
Mi estas la spirit' de via patro, Mi estas kondamnita longan tempon Vagadi en la nokto kaj bruladi La tutan tagon en eternaj flamoj, Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj De mia tera vivo. Se ne estus Al mi malpermesite paroladi, Rakonton tiam povus mi komenci, De kiu ĉiu vort' al vi dispremus La koron, rigidigus vian sangon, El kapo elsaltigus la okulojn, Kaj ĉiun vian haron disstarigus Simile al haregoj de histriko. Sed la misteroj de posttomba vivo Ne devas soni al orelo tera. Aŭskultu! Se vi amis vian patron. . . . HAMLETO
Ho, Dio!
SPIRITO
Venĝu por mortigo lia!
HAMLETO
Mortigo?
SPIRITO
Jes, mortigo plej malnobla,
Terura, nenatura, neaŭdita. HAMLETO
Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,
Simile al la penso de amanto Mi flugu venĝi tuj. SPIRITO
Vi ŝajnas preta;
Vi estus dorma, kiel pala herbo, Kreskanta sur la bordo de la Leto, Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo : La famon oni faris, ke en tempo De mia dormo en ĝardeno mia Serpento mordis min; kaj oni trompas Per la mensoga fam' pri mia morto L'orelon de la regno; tamen sciu, Ho, nobla mia filo : la serpento, De kies mordo mortis via patro, Nun portas lian kronon. HAMLETO
Mia onklo!
Ho, la profeta mia antaŭsento! SPIRITO
Jes, tiu plej malnobla adultulo
(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!) Delogis la reĝinon ŝajne virtan Al la plezuroj de malnobla amo. Hamleto mia! Ho, kia defalo! De mi, kies la amo estis sankta, Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro, Farita en la tago de l' edziĝo, — Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun Per ĉio la naturo ja malbenis! Sed kiel virton peko ne delogas, Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas, Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ Kaj serĉas ion novan . . . Sed silentu! Mi sentas jam aeron de mateno, — Mi mallongigos la rakonton. Kiam En la ĝardeno laŭ kutimo mia Mi dormis post tagmezo, via onklo Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis Al mi en la orelon plej teruran Venenon el malgranda boteleto, Venenon tian, kiu tre rapide Trakuras tuj la tutan homan korpon Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto, Momente malbonigas en la korpo La tutan puran sangon. Mi pereis, Kaj lepro mian tutan glatan korpon Tuj kovris per abomeninda ŝelo, Kaj tiel mi perfide en la dormo Per frata mano estis senigita De l' vivo, krono kaj edzino kune, Mi estis mortigita en florado De miaj pekoj, sen konfesodono, Sen komunio sankta; la kalkulon Ne resuminte, estis mi sendita Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo Al granda, fina juĝo. HAMLETO
Ho, terure!
SPIRITO
Se havas vi animon, ne permesu,
Ke reĝa lito de Danujo servu Por sangomiks' adulta kaj volupto. Sed kiel ajn vi volos tion fari, — Vi ne makulu vian filan koron : Nenion faru kontraŭ la patrino, — Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj De ŝia propra koro. Nun adiaŭ! La paliĝado de l' lumanta vermo Anoncas la aperon de l' mateno. Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.) HAMLETO
Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ
L' inferon voki? — Fi, halt', mia koro! Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo, Fortike vi min portu! Vin memori? Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe, Ĝis mia kapo perdos la kapablon De ĉia memorado! Vin memori? Sed de l' tabulo de memoro mia Forviŝos mi nun ĉion, kio restis, Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo; Ordono via vivos tute sola De nun en mia cerbo, ne miksita Kun io malpli inda. Ho, ĉielo! Virino malhonesta kaj perfida! Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . . La tabuleton donu! Mi enskribos, Ke oni povas ĉiam ridetadi Kaj tamen esti friponeg'. Almenaŭ En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia Deviz'! « Adiaŭ kaj memoru min! » Mi ĵuris. HORACIO (post la sceno.)
Princo! Princo!
MARCELLO (post la sceno.)
Princ' Hamleto!
HORACIO (post la sceno.)
Ho, Dio lin defendu!
HAMLETO (decide, al si mem.)
Tiel estu!
MARCELLO (post la sceno.)
He! Princo! He!
HAMLETO
He! kara mia, he!
Al mi, birdeto mia, he! mi estas.
(Horacio kaj Marcello venas.)
MARCELLO
Nu, kio do sinjoro?
HORACIO
Kio nova?
HAMLETO
Ho, tre mirinde!
HORACIO
Diru, kara princo.
HAMLETO
Vi elbabilos.
HORACIO
Ne, pro la ĉielo!
MARCELLO
Mi ankaŭ ne.
HAMLETO
He, kion vi parolas?
Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos? HORACIO kaj MARCELLO
Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!
HAMLETO
En tuta la Danujo vi ne trovos
Friponon, kiu estus hom' honesta. HORACIO
Spirito ne bezonis ja sin levi
El tombo, por sciigi nin pri tio. HAMLETO
Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
Sen plua disputado ni jam povas Al ni la manojn premi reciproke Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas Vin la aferoj kaj deziroj viaj — Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas — Mi ankaŭ, la mizera, iros fari Aferon mian, — mi nun iros preĝi. HORACIO
Malklare kaj tre strange vi parolas.
HAMLETO
Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas,
Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro. HORACIO
Vi ne ĉagrenas nin.
HAMLETO
Ne, Horacio,
Ĉagren' ĝi estas, pro Patriko sankta. . . . Pri la spirito do mi al vi diros, Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta. La scivolecon pri la estintaĵo Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj, Amataj kunlernantoj kaj amikoj, Malgrandan unu peton mi vin petos. HORACIO
Parolu, princo, ni ĝin certe faros.
HAMLETO
Neniu devas scii pri l' apero
De nuna nokto. HORACIO kaj MARCELLO
Ni promesas, princo.
HAMLETO
Sed ĵuru!
HORACIO
Pro honoro, mi silentos!
MARCELLO
Mi ankaŭ, pro honor'!
HAMLETO
Sur mia glavo!
MARCELLO
Ni ĵuris jam, sinjoro.
HAMLETO
Sed mi petas,
Sur mia glavo ĵuru al mi. SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!
HAMLETO
Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru! HORACIO
Sed kiel ĵuri?
HAMLETO
Ke neniam vi
Parolos eĉ per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Ĵuru sur la glavo! SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!
HAMLETO
Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon!
Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu, Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Ĵuru Pri tio ĉi sur mia glavo! SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!
HAMLETO
Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas!
Pli malproksimen do, amikoj! HORACIO
Dio!
Tre strange kaj neniel kompreneble! HAMLETO
Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove Vin petas, ĵuru : kiel ajn mirindaj Al vi agado mia poste ŝajnos, Se eble poste trovos mi utila Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, — Neniam vi kunmetu viajn manojn En tia formo, nek la kapon vian Balancu tiel, nek per parolado Dusenca montru, ke vi ion scias, — Ekzemple : « nu, ni scias », aŭ « ni povus, Se ni nur volus », aŭ « se nur paroli Ni povus », aŭ « ekzistas unu punkto ». . . . Ne helpu al vi Dio en mizero, Se tion ĉi vi faros. — ĵuru! SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!
HAMLETO
Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!
Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas Al vi kun mia tuta amikeco. Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas Al vi alporti aman kaj amikan, Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos. Ni iru! Kaj denove mi vin petas, La fingron ĉiam tenu sur la buŝo! Ni vivas en terura tempo! Ve, Ke mi naskiĝis esti la punanto! Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.
(Ĉiuj foriras.)
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|