EN SONĜO . . .
(El Heine).
En sonĝo princinon mi vidis Kun vangoj malsekaj de ploro, — Sub arbo, sub verda ni sidis, Tenante nin koro ĉe koro.
« De l' patro de l' via la krono Por mi ĝi ne estas havinda! For, for lia sceptro kaj trono — Vin mem mi deziras, aminda!
— « Ne eble! » ŝi al mi rediras : « En tombo mi estas tenata, Mi nur en la nokto eliras Al vi, mia sole amata! »