|
Fundamenta Krestomatio |
|
LA FORGESITA PIPO Rakonto de A. Edelmann. Tradukis I. Kaminski.
En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj paŝoj iris sur la
kota strato de la vilaĝo Vindirkovo unu vilaĝano, havanta
la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj; sed ŝajnis, ke
li estas multe pli maljuna. Li portis disŝiritajn lankitelon
kaj ĉemizon, tra kiuj elrigardis la malgrasa brusto; lia
piedvesto ne estis pli bona — unu fliko sur alia; el la
truaj plandoj estis vidata la pajla substerno; sur la kapo maldece
sidis disŝirita, grasmakulita lana ĉapo. Lia bruna
senforma malsobra vizaĝo, sur kiu ankoraŭ restis signoj de
antaŭa beleco, estis tuta kovrita per ruĝaj ŝvelaj
aknoj; la okuloj estis ruĝaj kaj elstarantaj; la kapo jam brilis
en kelkaj lokoj per grizaĵo. . . . Per unu vorto, jam laŭ la
sola eksteraĵo de la vilaĝano oni povis juĝi pri la
diboĉa vivo, kiun li kondukis.
Kaj efektive, granda drinkanto estis tiu ĉi vilaĝano,
Doroteo Nilov. Jen pasis jam pli ol jaro, ke li komencis drinkadi;
sed en tiu ĉi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan
havon kaj la havon de sia edzino. Lian domon oni antaŭ nelonge
vendis publike por depagaj mankorestoj. Ne dezirante prilabori mem la
pecon da tero, kiu restis ĉe li, li farmigis ĝin, kaj la
farman monon li fordrinkis en unu semajno.
De frua mateno ĝis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la
drinkejo, kaj ĉion, kio enfalis en liajn manojn, li forportadis
al la drinkejmastro Vavilo Panfiloviĉ, kiu pro sia boneco
ne abomenis eĉ ĉifonon. Nia Doroteo Nilov ankaŭ
estis malbona edzo kaj patro. Li neniam pensis pri sia malsatanta
familio, kaj lia kvieta, bona edzino Malanja devis akiradi la mizeran
ĉiutagan nutraĵon por si, sia edzo kaj infano —
dujara bubeto — per kudrado, lavado aŭ ia alia laborado.
Sed Doroteo ne sole ne estis danka al ŝi por tio, sed batadis
ŝin preskaŭ ĉiutage, revenante hejmen malsobre. Pri
sia infano li tute ne zorgis kaj, oni povas diri, tute ĝin ne
konis.
Ankoraŭ antaŭ nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la
plej riĉa mastro en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon
da tero, bruto kaj ĉia havo. Sian edzinon Malanja'n, kiu
fraŭline estis la plej riĉa kaj plej bela fianĉino
en la tula vilaĝo, li amis pasie. Laborante fervore, li
vivis kviete kaj estis estimata de ĉiuj Vindirkovanoj. Sed
« nek eterne daŭras la ĝojoj, nek senfinaj estas
la malĝojoj », diras rusa proverbo. La ĝojoj
pasis ankaŭ ĉe nia Doroteo, sed li mem estis la kaŭzo
de tio ĉi : li amikiĝis kun malbonaj kolegoj kaj
komencis drinkadi, diboĉadi, kaj ĉio transturniĝis la
fundo supren. Post unu jaro ĉe Doroteo jam nenio restis —
ĉio transiris al la drinkejmastro Vavilo.
Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo, kiu
staris sur la rando mem de la vilaĝo, modeste alpreminte sin al
la plektobaro. Lia vizaĝo esprimis ĉagrenon. Kaj efektive,
ekzistis kaŭzo por ĉagreno : li devis forlasi en la
drinkejo la gajan drinkantaron kaj foriri hejmen, por preni la pipon,
kiun li tie forgesis sur la breto. . . .
La dometo estis fine atingita, kaj li eniris. La mastrino forestis;
ŝi foriris ien al najbaro, por preni prunte kelke da terpomoj
por sia infano.
La internaĵo de la dometo konsistis el malgranda kaverno,
kies tri kvaronojn okupis granda rusa forno. Duo da makulitaj
seĝoj, tablo kun diskrevinta tabulo, malgranda kesteto, en kiu
estis konservata la tuta havoresto de la malfeliĉuloj, kaj tre
malgranda malnova sanktfiguro — jen estas la tuta ornamaĵo
de tiu ĉi kaverno. Krom tio estis alligita al la plafono lulilo,
en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo. Sur ĉio
kuŝis la sigelo de malriĉeco, tamen ĉio estis pura kaj
bonorda kaj sur ĉio estis vidata la mano de bona kaj zorgema
mastrino.
Enirante, Doroteo rekte sin direktis al la breto, prenis la pipon,
sed ankaŭ kunprenis la hakilon, por ĉe la okazo forporti en
la drinkejon, kaj li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo, por
eliri, sed en tiu ĉi momento eksonis en la ĉambro sonora
infana rido. Doroteo rapide sin returnis. . . . En la lulilo, eltirante
la manetojn, nur en ĉemizo sole, staris blonda infano, vekita de
la pezaj paŝoj de la patro. Sur la malgrandegaj lipetoj ludis
ĝoja rideto, kaj gaje balancante la vilan kapeton, la infano
babiladis : « Patreto! Paĉjo! ». . . .
Io ekmoviĝis en la malmola animo de Doroteo. Malrapide li
aliris al la lulilo, elprenis per siaj maldelikataj manoj la infanon
kaj ekkisis ĝin. La infano ĉirkaŭprenis per siaj
manetoj la kolon de la patro kaj algluiĝis al lia brusto, gaje
krietante kaj senĉese babilante : « Patreto!
Paĉjo! », la solajn vortojn, kiujn ĝi jam povis
libere elparoli. Doroteo ekkisis la infanon ankoraŭ unu fojon
kaj volis kuŝigi ĝin ree en la lulilon. Sed la infano
ne deprenis siajn manetojn kaj sendeturne rigardadis la patron
per siaj klaraj nigraj okuletoj. Denove io ekpikis la koron de
Doroteo, kvazaŭ la rigardo de la senkulpa infano trabruligus lin
trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis kovrita lia koro.
Al li ŝajnis, ke la infano rigardas lin riproĉe kaj ke
ĝi kvazaŭ volas diri per tiu ĉi rigardo : —
Patreto! vi volas forlasi min, por foriri en la drinkejon, fordrinki
la lastan hakilon, tute ne zorgante pri la malfeliĉa panjo, kiu
nun malaltigas sin ĉe la najbaroj. . . . Kaj kion donas al vi la
malbenita drinkado?
Li mem iel nevole ekrigardis en la okulojn de la infano . . .kaj
ektremis, kvazaŭ en tiu ĉi spegulo de la senkulpeco kaj
pureco li ekvidis sian vivon en ĝia tuta abomeninda nudeco.
Malvarma ŝvito montris sin sur lia vizaĝo; lia koro forte
ekfrapis. Li estis kiel en febro : la kapo al li brulis kaj tra
la korpon trakuris tremfrosto, liaj piedoj ne volis lin teni kaj
la tero kvazaŭ ŝanceliĝis sub ili. En tiu ĉi
minuto Doroteo sentis teruran internan bataladon. Li deziregis denove
foriri en la drinkejon, por diboĉi kun siaj gajaj senzorgaj
kolegoj, sed la konscienco, vekita de la infana rigardo, kvazaŭ
alforĝis lin al la tero, al la loko, kie li haltis. . . . En tiu
ĉi minuto la pordo malfermiĝis kaj eniris Malanja, portante
bastaĵon kun terpomoj.
Kiam ŝi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano sur la
manoj, ŝi pretervole haltis sur la sojlo, kiel alforĝita.
Dume li pretervole ekrigardis ŝin kaj ekvidis tion, kion li
antaŭe tute ne rimarkadis, tiel bone, tiel klare, kvazaŭ
liaj okuloj subite malfermiĝis. Li ekvidis ŝian delikatan,
malgajan vizaĝon, ŝiajn grandajn, belajn okulojn,
ŝiajn palajn, velkintajn lipojn kaj la vangojn, kiuj antaŭ
nelonge estis ruĝaj kiel papava floro. Li ekvidis ĉion
ĉi, kaj lia vizaĝo ekruĝiĝis de honto. Sed de tiu
ĉi momento ĉesiĝis la interna batalo en lia animo, li
subite eksentis ian abomenon kontraŭ si mem kaj iel instinkte
komprenis, ke li nun por nenio en la mondo revenus en la drinkejon.
En atako de ĝojo kaj konfuzo, kun koro trankvila, sed konsumata
de amo kaj kompato, li rigardis la elturmentitan vizaĝon de
Malanja kaj ne sciis, kion diri.
— Bonan tagon, Malanjeto, kial vi ektimiĝis? fine
apenaŭ elparolis Doroteo kaj ĉe tiuj ĉi vortoj
ekrigardis la edzinon per tia rigardo, kiu rememorigis al la
malfeliĉa virino la pasintan feliĉan tempon. Ŝi
komprenis, ke ŝi nun ne devas lin timi; forte, sed ĝoje
ekfrapis ŝia koro, kaj klara rideto eklumigis ŝian
vizaĝon.
Dume Doroteo aliris al ŝi, ekkisis ŝin kaj poste, montrante
per la okuloj la infanon, li ekmurmuris :
— Li estos bona bubo. Li ne ektimiĝis antaŭ
mi, Malanjeto. Li estos bubo-bravulo! Kaj denove li
ĉirkaŭprenis per la dekstra, libera mano la edzinon,
altiris ŝin al si kaj mallaŭte diris al ŝi :
— Mi scias, Malanja, ke mi multe estas kulpa antaŭ
vi. . . . sed nun estas fino al ĉio, Malanja. . . . Neniam pli. . . .
Mi ĵuras, ke mi pli ne drinkos. . . . Ĉu vi aŭdas,
Malanja. . . . neniam, neniam. . . . La infano estu atestanto, ke mi
ĝis la morto ne prenos en la buŝon tiun malbenitan
trinkaĵon. . . .
Ŝi estis pala, kiel tolo, kaj ne povis elparoli eĉ unu
vorton; ŝi nur ĉirkaŭprenis Doroteon kaj forte, forte
ekkisis lin.
— Mi estas peka antaŭ vi, Malanja; mi devas peti vin kaj
stari sur la genuoj antaŭ vi, ĉar mi, malbenita, pereigis,
tre malfeliĉigis vin. Kaj li efektive, ankoraŭ tenante la
infanon, mallevis sin antaŭ la edzino sur la genuojn kaj forte
kliniĝis antaŭ ŝiaj piedoj. Kaj li tiel longe ne levis
sin, ĝis ŝi, laŭte ploregante, levis lin kaj sidigis
lin sur la benkon.
— Ha, mi malsaĝulo . . . malhonorulo . . . granda malsobrulo . . .
parolis Doroteo, sidante sur la benko kaj direktinte siajn okulojn
al la planko. Jen kion kaŭzis al mi la drinkado! Vi nur pardonu
min, kaj mi ĵuras per Dio, mi ĉesos drinki! Li, li estos
atestanto! La lastajn vortojn li elparolis, montrante per unu mano
la infanon kaj la duan manon kunpreminte en pugnon. Malanja ploris;
ŝi forte bedaŭris sian edzon.
— Mi pardonas vin, kara; Dio kaj la homoj ankaŭ vin
pardonos. Nur ĉesu, Doĉjo, drinki la malbenitan vinon;
ĝi ja pereigis vin!
— Ho, ho, mi, malfeliĉulo, ne kvietiĝis Doroteo. Kial
mi vin senkulpan pereigis! . . . Mi nun nenion havas, nek ĉevalon,
nek bovinon . . . Kie estis mia konscienco!
Kaj Doroteo laŭte ekĝemis. Longe konsoladis lin Malanja,
kiel ŝi povis. Sed li tute trankviliĝis nur en la vespero.
Kaj longe ankoraŭ ili parolis inter si pri tio, kiel komenci
novan vivon, kaj nur tiam, kiam la vilaĝa sonorilo malgaje
eksonis noktomezon, ili sin levis de apud la tablo. Varmege ili
preĝis antaŭ sia sanktfiguro, kaj kun feliĉaj
vizaĝoj, sur kiuj estis esprimita ia anĝela kvieteco, ili
iris dormi . . .
Tiel finiĝis la feliĉa tago de niaj malriĉuloj.
*
Pasis kelkaj jaroj. Sur tiu loko, kie staris antaŭe la mizera
dometo de Doroteo, staris nun vasta pina domo kun peroneto. Apud
la domo, gaje babilante, ludis du malgrandaj infanoj, kaj sur la
peroneto sidis, okupita de kudrado, juna bela virino en ruĝa
sarafano. Estis malfacile rekoni en ŝi la antaŭan
malsaneman, palan Malanja'n. Ĝi estis la familio de Doroteo,
kiu severe plenumis la donitan promeson kaj ĉesigis sian
antaŭan diboĉan vivon.
Kiel ofte rememoradis la geedzoj pri tiu feliĉa tago, kiam
Doroteo forgesis en la domo la pipon kaj, por preni ĝin, venis
el la drinkejo, por jam neniam tien reveni.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|