|
Fundamenta Krestomatio |
|
ARTURO (Rakonto de V. Devjatnin.) I
Sinjorino Anneto, kvankam sufiĉe matura en sia aĝo (ŝi
havis preskaŭ 50 jarojn), tre bone ankoraŭ sin konservis,
almenaŭ laŭ ŝia ekstera vido oni ne povis ŝin
nomi maljunulino : la koloro de ŝia vizaĝo estis
ĉiam tiel roza, la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj, ke iafoje
eĉ nevole naskiĝadis tre ofenda por ŝi suspekto.
Sinjorino Anneto, laŭ la volo de la sorto, ĝis nun
ankoraŭ estas fraŭlino, sed . . . ŝi
estas jam vidvino! . . . Ŝi mem rakontis al mi
(mi ĝis nun estas ŝia amiko), ke ŝi perdis sian junan
belan edzon tuj post la edziniĝo; apenaŭ la junaj geedzoj
revenis el la preĝejo, ŝia edzo falis kaj mortis! Al li
fariĝis kredeble disŝiro de koro, tro multe plenigita de
amo. Dank' al tiu ĉi okazo la malfeliĉa sinjorino restis
vidvino, travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo. De tiu
tempo pasis jam tridek jaroj, la amo de sinjorino Anneto havis jam
tempon tute malvarmiĝi, sed edziniĝo entute tiom ŝin
timigis, ke ŝi decidis senrefare jam eterno resti fraŭlino
kaj eĉ ĵuris sankte plenumi tiun ĉi decidon. Sed la
petolema sorto subite devigis ŝin ankoraŭ unu fojon facile
tuŝi la katenojn de Himeneo. Jen kio okazis.
II
Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo, revenante el la
malgranda urbeto K. post enterigo de sia kuzo. Okupinte en la
vagono tre oportunan kanapeton, ŝi volis ekdormi, dezirante
almenaŭ per tio ĉi sin liberigi de ŝin premanta
ŝarĝa impreso de morto, — sed subite, rigardinte
okaze la plankon, ŝi vidis ian libron, forgesitan kredeble
de elirinta veturanto. Sinjorino Anneto levis ĝin kaj
malfermis : tio ĉi estis franca tradukita romano sub
la titolo : « Terura sekreto ». Ŝi
estis tre ĝoja je tiu ĉi neatendita trovaĵo kaj
komencis avide legi paĝon post paĝo. La romano estis tre
interesa : en ĝi estis teruraj mortigoj kaj sekretaj
malaperoj kaj malfeliĉa amo, per unu vorto, en ĝi estis
ĉio, kio devas esti en ĝusta romano, — kaj entute en
la romano estis tia miksaĵo, ke sinjorino Anneto nur kun granda
malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun ĉi mirindan
produktaĵon de la genia aŭtoro. Tiu ĉi malfacila
laborado de la kapo lacigis la malfeliĉan legantinon, kaj
ŝi ekdormis . . .
Jen ŝi sonĝas, kvazaŭ ŝi estas ankoraŭ
tre juna knabino. Ŝi senfine amas lin kaj li, bela, flama
junulo, varmege, pasie ŝin amas. Sed la kruela patro elektis
por ŝi malbelegan, maljunan, senharan baronon, kiu scias ian
teruran familian sekreton de ŝia patro kaj per tio ĉi
tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimiĝas : jam
estas difinita la tago de edziniĝo kun la barono . . . La patro
ŝin enŝlosis en malgrandan ĉambreton kaj alstarigis
al ŝi maljunan diablistinon servantinon, kiu atente ŝin
gardas kaj ne permesas al ŝi eĉ paŝon fari libere,
— kaj ŝi, malfeliĉa ofero de la patra krueleco kaj
de la malbonega barona volupto, ne povas eĉ sciigi lin, sian
amatan, pri sia terura situacio! . . . En malespero ŝi ŝiras
siajn harojn, sin ĵetadas en la ĉambro, kaj fine, tute
freneziĝinte, ŝi saltas kun kapo malsupren el la fenestro
sur la pavimon kaj . . . ho mirindaĵo! . . . ŝi enfalis en la
brakojn de sia amanto! Ili flugas, flugas, flugas kun nekredebla
rapideco en ia sorĉa kaleŝo al la rando de la mondo, al
plej feliĉa Arkadujo . . . Jen jam estas proksime, al ŝi
jam blovetis feliĉo . . . Sed subite post ili fariĝis forta
bruo. Ili rigardas kaj . . . ho, teruro : persekuto! . . . Sur nigra
flugila ĉevalo rapide flugas la barono! . . . Minace brilas liaj
verdaj okuloj, liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj
manoj kun akraj kurbaj ungegoj estas etenditaj antaŭen . . . Lia
forta ĉevalo flugas kun rapideco de sago, distranĉante kun
fajfo la aeron per sia larĝa fortika brusto . . . Ankoraŭ unu
momento, kaj la geamantoj nepre devas perei! . . . La juna fraŭlino
pli proksime sin alpremis al sia karulo, ĉirkaŭprenis lin,
li forte, dolĉe ŝin kisis kaj . . . ŝi vekiĝis.
En la preskaŭ tute malplena vagono estis mistera duonlumo :
kelkaj lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraŭ brulantaj
estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili
apenaŭ ĉirkaŭlumis du aŭ tri dormantajn
veturantojn.
Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas ŝian manon, kaj
nur nun ŝi ekvidis starantan antaŭ ŝi sur genuoj ian
nekonatan viron, kiun ŝi, mem ne komprenante per kia maniero,
forte ĉirkaŭprenis per la maldekstra libera mano . . . Ŝi
eksaltis, kvazaŭ pikita de serpento, kaj kun teruro rigardis
ĉirkaŭen : en la vagono estis tute silente.
— Kion vi volas, sinjoro?
La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al ŝi la
manojn.
— Pardonu! li murmuretis : pardonu, se mi vin nevole
ofendis . . . Sed vi tiel afable respondadis miajn karesojn, ke mi
pensis . . . Ho, pardonu, pardonu min! . . .
Kaj li ree stariĝis sur la genuoj, kaptis ŝian manon kaj
alpremis ĝin al siaj lipoj. Al sinjorino Anneto ŝajnis,
ke tio ĉi estas ankoraŭ sonĝo . . . Fine ŝi
mallaŭte liberigis de li sian manon.
— Levu vin, pro Dio! kion vi faras? ŝi diris al la
nekonato : ni ja povas fariĝi objekto de atento por
ĉiuj veturantoj!
Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis
trankviliĝadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas
por ŝi danĝera, sed, kontraŭe, li mem timas ion,
ŝi tute trankviliĝis kaj eĉ ekinteresiĝis je tiu
ĉi neatendita aventuro kaj ankaŭ je la mistera nekonato,
kiu silente sidis antaŭ ŝi sur la kanapeto. Sinjorino
Anneto sin levis, forŝovis la kurteneton de la plej proksima
lanterno kaj, dank' al ĝia lumo, ekvidis antaŭ si belan kaj
eksterordinare simpatian viron en la aĝo de ĉirkaŭ 35
jaroj. Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis
forĵetitaj posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la
bela maldika vizaĝo kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj
okuloj de ia nedifinita koloro lumis de sento, kiun tuj oni ne
povas kompreni, — sed tiu ĉi sento havis ian forlogantan
forton . . . Sinjorino Anneto nun rememoris, ke ŝi sufiĉe ofte
renkontadis tiun ĉi belulon sur la strato en K., — kaj
sekve li estas al ŝi iom konata. Ŝi decidis ekparoli kun
li.
— Pardonu, ŝi komencis, mian ne tute modestan demandon,
sed mi tre volas scii, kiu vi estas. Al mi ŝajnas, ke mi vin
renkontadis en K., kaj tial . . . tial via vizaĝo estas al mi iom
konata. De kie, kien kaj pro kio vi veturas?
La nekonato ekĝemis.
— Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio,
respondis li nevolonte : post duono da horo ni estos jam en K.,
kaj mi ne havos sufiĉe da tempo, por kontentigi vian scivolecon,
— sekve oni ne devas eĉ komenci. Mi diros nur sole, ke
mi estas la plej malfeliĉa homo en la tuta mondo, mi estas
de ĉiuj pelata, de ĉiuj malamata kaj de neniu amata . . .
Ĉiujn viajn demandojn : de kie mi veturas, kien kaj pro
kio, mi nur povas respondi : mi ne scias, ne scias, ne scias! . . .
Kaj la nekonato, kaŝinte la vizaĝon per la manoj, restis en
profunda silento. La koro de sinjorino Anneto tropleniĝis per
kompato al tiu ĉi malfeliĉa homo : ŝi jam estis
preta ekplori.
— Rakontu al mi vian malĝojon, ŝi diris kore :
per tio ĉi vi eble faciligos vian animon.
La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis.
— Ho, kiel mi estas feliĉa! li ekkriis kun profunda
sento : Mi aŭdas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel
longe kaj tiel pasie amas! kiun mi . . .
— Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto :
rekonsciiĝu! rigardu min : ĉu oni povas enamiĝi
en tielan maljunulinon?
— Mi ne diris, ke mi enamiĝis, rediris la nekonato,
denove prenante ŝian manon : ne, mi jam longe ĉesis
enamiĝadi, sed mi ne perdis ankoraŭ la kapablon de amo . . .
Jes, sinjorino Anneto . . .
— De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino
Anneto : kiu vi estas?
— Vi min ne konas kaj kredeble neniam aŭdis mian nomon. Mi
estas Arturo de . . .
— Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo!
Sinjorino Anneto rememoris, ke la ĉefa heroo de la romano,
kiun ŝi trovis antaŭ nelonge tie ĉi en la vagono,
ankaŭ estas « Arturo ». Ŝi kredis
je diversaj antaŭsignoj, kaj tiu ĉi egaleco de la nomoj
ŝin forte ekfrapis : ŝi vidis en ĝi ian
antaŭsignon de la ĉielo mem.
— Jes, daŭrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler.
Mi vin ekkonis preskaŭ antaŭ du jaroj (per kia maniero
— mi ne diros), kaj de tiu sama tempo mi amas vin per ĉiuj
fortoj de mia animo! De tiu tempo mi ĉiam serĉis renkonti
vin, kaj al tiu ĉi celo mi tre ofte veturadis en la urbon K.
Dank' al multaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne kuraĝas paroli,
mi ne volis konatiĝi kun vi . . . Sed fine mi decidis fari tiun
ĉi danĝeran por mi paŝon kaj . . . nun mi jam tute ne
bedaŭras tion ĉi, ĉar mi estas multe rekompencita!
Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta
koro aŭskultis liajn flamajn parolojn.
— Mi ne volas lacigi, li daŭrigis, vian atenton per
rakontado pri mia tuta malgaja vivo, — kaj tio ĉi eĉ
ne estas necesa : nia okaza konateco finiĝos, kiam ni
alveturos en K., kaj disiros en diversajn flankojn, por eble neniam
jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj estos jam K . . . Tial ne estas
ĝustatempe eĉ komenci! . . .
— Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel
multe partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas
vin, sinjoro, diru al mi vian malĝojon! . . .
En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo
etendis al ŝi la manon. — Adiaŭ! li diris kun tremo
en la voĉo : ankoraŭ unu fojon mi petas vin :
pardonu kaj ne rememoru min malbone!
— Ĉu efektive nia konateco nur per tio ĉi
finiĝos? kun sincera malĝojo demandis sinjorino Anneto,
retenante kaj facile premante lian manon.
— Tio ĉi dependas de vi, respondis Arturo.
— Sed kion do mi devas fari? Mi ne loĝas aparte en mia
propra domo, kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . .
— Tio ĉi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua
vagonaro veturas reen en B., kie mi loĝas. Sed se vi deziras
fari min senfine feliĉa, donu al mi vorton respondadi miajn
leterojn kaj iam min viziti en mia malriĉa hejmo : B. estas
ja tiel proksima! . . .
Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron, —
ŝi donis al li sian adreson, prenis de li lian, — kaj ili
disiĝis amike.
III
Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskaŭ forgesis sian vojan
aventuron, kaj eĉ la vizaĝo mem de ŝia voja kolego
komencis iel mallumiĝi en ŝia memoro, — kaj jen
subite ŝi ricevis leteron. Ŝian koron kvazaŭ io pikis.
Per manoj tremantaj de interna ekscitiĝo ŝi disŝiris
la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, ŝia antaŭsento
ne trompis ŝin : la letero estis de li! Ŝi avidege
komencis legi. Jen kion skribis Arturo : « Kara mia
Anneto! Pardonu al mi tiun ĉi nevolan senceremoniecon, sed
la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris ekscii mian
historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel plej
sanktan leĝon. Sed mi korege petas pardonon, mia anĝelo, se
tiu ĉi malgaja historio vin malĝojigos. Mi devas komenci
de malproksime. Mi naskiĝis en la ĉirkaŭaĵo de
Moskvo en genta patra bieno. Mia patro estis tre riĉa homo,
natura aristokrato, bonege edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera.
Li estis vidvo, kaj mi — lia sola filo kaj heredanto de lia
tuta grandega riĉeco. Li ekiris vojaĝadi kaj prenis kun
si ankaŭ min, tiam ankoraŭ dekkvinjaran knabon. Kiam
ni estis en Parizo, li enamiĝis en unu belan kantistinon,
edziĝis je ŝi kaj aĉetis por ŝi riĉan
bienon en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo, kie ni ankaŭ
enlokiĝis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla : mia
duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna loĝado komencis
min malami kaj baldaŭ ekscitis kontraŭ min mian patron,
kiu ŝin senfine amis kaj plenumadis ĉiujn ŝiajn
kapricojn. Post duono da jaro mia patro povis jam rimarki, ke
lia edzino kondutis tiel same, kiel ŝi kondutis, estante
ankoraŭ kantistino, en li do ŝi vidis ne edzon, sed simple
homon, kiu devas ŝin provizadi : ŝi senĉese
postuladis de li monon, kiun ŝi elspezadis eksterordinare
rapide, dank' al baloj, koncertoj, maskobaloj k. t. p.
Ŝi preskaŭ ĉiutage mendadis por si ĉiam novajn
ornamojn kaj ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn
kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kaleŝistoj, oraĵistoj.
La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia riĉeco,
sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon
kaj decidis serioze interparoli kun la edzino, — sed ŝi
tiel bone lin renkontis, ke li por ĉiam forlasis la deziron
interparoli kun ŝi kaj, eksilentinte tute, humiliĝis al
sia sorto. Per tia maniero lia tuta riĉeco post unu kaj duono
da jaro malaperis tute, kaj mia malfeliĉa patro flnis la vivon
per memmortigo, — kaj lia edzino fariĝis kromvirino de
iu bankiero. — Post la morto de la patro mi, dank' al helpo
de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankoraŭ unu nia
genta bieno, en kiu mi enlokiĝis kaj komencis min okupi per
vilaĝa mastraĵo. Tiel pasis du jaroj, en la daŭro de
kiuj mi, tute ne sciante mastrumi, tiel malbonigis ĉiujn miajn
aferojn, ke fine mia bieno pro ŝuldoj estis vendita per publika
vendo, mi fariĝis preskaŭ almozulo, kaj nur kun helpo de
unu mia parenco ricevis servon sur fervojo. Nun mi venis al la plej
terura momento de mia vivo! . . . Kiam mi havis la aĝon de dudek
du jaroj, mi edziĝis je unu bela juna fraŭlino . . . Ho, kiel
doloras mia malfeliĉa koro ĉe tiu ĉi ŝarĝa
rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne
estis al mi sorto longe ĝui tiun ĉi feliĉon . . . Post
du monatoj de nia edziĝo (per ĉiuj fortoj de mia animo
mi malbenas tiun ĉi teruran momenton!) mi tute okaze trovis
mian edzinon en la brakoj de malnobla amanto! . . . Ho, mia kara! En
tiu ĉi loko la plumo elfalas el miaj manoj, mi ne havas forton
daŭrigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu tiun ĉi
teruran pentraĵon . . . Mi devas nur diri, ke mi forkuris de tiu
ĉi malnobla virino, kvazaŭ de pesto, kaj de tiu tempo mi
jam ŝin ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute
okaze eksciis, ke ŝi estis mortigita ie en Germanujo per la mano
de ŝia amanto, kiun ŝi trompis tiel same, kiel min! . . . Jen
estas la malgaja rakonto de mia disrompita vivo. — Pardonu, mia
kara! Donu al vi la potenca Dio multe da feliĉo. Varmege vin
amanta via Arturo. »
Traleginte tiun ĉi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian,
kion ŝi mem komence ne povis kompreni. Tiu ĉi sento ne
estis ordinara partopreno en la sorto de proksimulo, ĝi ne
estis ankaŭ sento de kompato al malfeliĉa homo, —
ne, ĝi estis io multe pli forta : ĝi estis amo,
jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontraŭ sia propra volo en
la profundaĵo de la animo tion ĉi konfesis. Ŝi
decidis tuj respondi la leteron de Arturo, respondi en tia sama
senco, kaj sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan
ringon, kiun ŝi ricevis, kiel heredon, ankoraŭ de sia
avino. Jen ŝi en tiu sama tago vespere sin enŝlosis
en sia ĉambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da
poŝta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, ŝi en la
komenco priskribis sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke
eĉ ŝi mem ekploris, tralegante la produkton de sia libera
fantazio, — kaj poste jam ŝi alpaŝis al vasta
klarigo de sia amo, kiun ŝi esprimis senfine pli bone kaj
elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj la atente
ĉirkaŭkudrita multekosta sendaĵo estis forportitaj
en la poŝtan oficejon, — kaj post tri aŭ kvar tagoj
matene ŝi ricevis jam de Arturo respondon : la tuta letero
de la komenco ĝis la fine estis plenigita de signoj de ekkrio,
de punktaroj, de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de
demandoj, — sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaŭ tute
forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B-n, por
« per sia apero ĉirkaŭlumigi kaj sanktigi la
malluman neston de malfeliĉa ermito, kaj doni al li la eblon
vidi sian diinon » . . . Traleginte tiun ĉi leteron,
ŝi decidis la sekvantan tagon kun la matena vagonaro veturi en
B-n, kaj per telegramo ŝi sciigis pri tio Arturon, por ke li
povu ŝin renkonti.
IV
Suferante de senpacienco, ŝi pasigis la tagon kaj la sekvantan
nokton, kaj matene frue ŝi alveturis al la stacidomo, kiam
ankoraŭ iris nenia vagonaro : timante malfrui, ŝi
atendis du horojn la tempon de forveturo, — kaj, enirinte fine
en la vagonon, ŝi sidis kvazaŭ sur pingloj, ĉiuminute
elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la neelporteble
malrapidan, laŭ ŝia opinio, iradon de la vagonaro kaj la
maŝiniston kaj la konduktoron kaj entute ĉiujn servantojn
de fervojo, forgesinte en sia malpacienco, ke ŝia Arturo
ankaŭ servas sur fervojo. Fine la vagonaro haltis, kaj tra la
malfermitaj fenestroj de la vagono ŝi ekaŭdis la longe
atendatan vokon de la konduktoro « stacio B., la vagonaro
staras dekkvin minutojn! » Kun eksterordinara viveco,
kiun eble envius eĉ dekkvinjara knabino, ŝi elsaltis el
la vagono, — kaj ŝi tuj ekvidis Arturon, kiu ankaŭ
ŝin rimarkis kaj jam rapidis al ŝi renkonte. Li ŝin
ĉirkaŭprenis kaj karese kisis.
— Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis ĝoje.
Sinjorino Anneto de ekscito ne povis eĉ paroli. Ŝi
aŭtomate sin apogis sur la brakon de Arturo, kaj ili eliris
sur la veturilejon. Arturo zorge ŝin sidigis en malnovan
disbatitan veturigistan kaleŝon, li mem sidiĝis kaj
delikate ĉirkaŭprenis ŝian dikan rondan talion.
Sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo. La maljuna ĉevalo
uzis ĉiujn siajn fortojn, por kontentigi sian tro postulantan
mastron, kiu ĉiuminute batadis ĝiajn malgrasajn flankojn,
— ĝi svingadis la voston, spirblovadis kaj, balancante
la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kaleŝo kun laŭta
krakado ruliĝadis sur la malbona pavimo kaj fine, laŭ
la montro de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna
dometo. Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kaleŝo
kaj kondukis ŝin tra malpura malgranda korteto, plenigita
per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante al ŝi, ke la
ĉefan parton de la domo oni en tiuj ĉi tagoj komencos
rebonigi kaj ke, dank' al tiu ĉi cirkonstanco, li devas dume
« iel » lokiĝi en flankaĵo.
— Por mi, diris Arturo, kiel por fraŭlo, estas tute egale,
kie ajn mi loĝas, — vi do min ne mallaŭdos. Ili
aliris al la pordo, kiu estis fermita. Arturo ekfrapis. La pordon
malfermis ia stranga ekzistaĵo — viro aŭ virino, tre
malfacile estis ekkoni — malpurigita, ĉifona. Li trairis
malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan ĉambreton
kun deŝiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu ĉi
ĉambreto prezentis kredeble la gastoĉambron, ĉar
apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra
senŝeligita vakstolo, antaŭ la kanapo estis ronda tablo kaj
apud ĝi de unu flanko seĝo tute ligna, de la dua flanko
— seĝo kun leda kuseno; ankoraŭ unu seĝo, en kiu
mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj ĉi en
la tuta ĉambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego
rigardis ĉirkaŭen.
— Vi ne atendis vidi min en tia malriĉegeco? demandis
Arturo.
— Malriĉeco ne estas malvirto, respondis Anneto.
— Jes, sed ĝi estas pli malbona, ol malvirto, kun
ĝemo diris Arturo : almenaŭ mi plivolus esti
riĉa. En la nuna materiala tempo riĉeco estas unu el la
plej necesaj kondiĉoj de feliĉo, ĉar nur ĝi donas
sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera feliĉo.
Sinjorino Anneto singardeme sidiĝis sur la kanapon, kaj Arturo
eliris, por ordoni tagmanĝon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj
sidiĝis apud sinjorino Anneto. Ŝi karese prenis lian manon
kaj diris kun sincera partopreno :
— Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi,
mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco,
humiliĝi al via nuna sorto! . . .
— Jes, mia amikino, kun profunda ĝemo respondis
Arturo : komence estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi
alkutimis. Homo estas tia ekzistaĵo, ke ŝajne ekzistas
nenio, al kio li ne povus alkutimi : mi mem tion ĉi
spertis. Nun mi tiel kunviviĝis kun mia situacio, ke mia
tuta pasinta vivo, al mi ŝajnas, estis nur ia mirinda
sonĝaĵo, sendita al mi de iu sorĉisto.
— Kaj ĉu efektive vi neniam bedaŭris tiun ĉi
sonĝaĵon? Kaj la riĉegeco, kiun posedis via patro,
ĉu efektive vi eĉ ĝin ne bedaŭris?
— Antaŭe mi neniam pensis pri riĉeco, ĉar
ĝi ne estis al mi necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . .
— Kial do nun estas alia afero?
— Arturo pasie ĉirkaŭprenis sinjorinon Anneton kaj
komencis senfine ŝin kisi.
— Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo,
celon, kiun mi povas atingi nur ekriĉiĝinte, — tial
mi nepre devas riĉiĝi, nepre, nepre! . . .
— Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin :
per honesta vivo estas tre malfacile riĉiĝi.
— Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion ĉi
atingi.
— Ne, mia amiko, tion ĉi vi ne povos fari.
— Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaŭ la espero min ne
forlasas.
— Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe
ekinteresite.
— Mi eĉ jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte
pli bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan
sukceson.
— Sed kia do estas tiu ĉi entrepreno.
— Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias,
mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro ŝuldoj. Tiun
ĉi bienon aĉetis unu mia malproksima parenco, kiu, kiel mi
antaŭ nelonge eksciis, pruntis de mia patro kvindek mil rublojn
laŭ kambioj. Tiujn ĉi kambiojn mia patro, ankoraŭ
antaŭ sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la Moskva
Granda Juĝejo, kiu decidis, ke tiu ĉi enkasigo estis
komencita tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li
permesu al li pagi tiun ĉi ŝuldon post tri jaroj. La patro
plenumis lian peton; poste li baldaŭ forveturis el Rusujo kaj
kredeble forgesis tiun ĉi ŝuldon : almenaŭ al
mi li nenion parolis pri ĝi. Mi eksciis pri tio ĉi tute
okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero,
ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la
Moskva Juĝejo. Kaj jen mi decidis relevi tiun ĉi aferon.
Sed jam ĉe la unuaj paŝoj mi renkontis preskaŭ
nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute
ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed al mi oni
rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . .
Arturo ne finis sian penson, ĉar lin interrompis sinjorino
Anneto, fajre lin ekkisinte.
— Karulo mia, ŝi diris : plenumu mian unuan peton!
— Ho, jam antaŭe mi donas mian vorton de honoro! rapide
respondis Arturo : por vi mi estas preta ĉion fari, —
nur ordonu! . . .
— Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas
riĉa, sed mi ĝoje, kun plezurego helpos al vi kvankam
malmulte . . . kiom vi bezonas?
Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed,
antaŭe doninte vorton, li ŝajne ne sciis, kion li devas
respondi.
— Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi
ne havas la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . .
— Sed via vorto?
— Pardonu, mia amiko, mi donis ĝin en rapideco, mi eĉ
ne povis pensi, ke vi min petos pri tio ĉi . . . Ne, ne, mi ne
povas, tute ne povas! . . .
— Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino
Anneto : se vi min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj
bagateloj. Mi ja ne donacas al vi tiun ĉi monon, mi ĝin
pruntas. Ĉu estas al vi pli agrable kuradi al fremdaj homoj, de
kiuj vi facile povas ricevi rifuzon? Kaj fine — ĉu povas
esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi entreprenas, estas
ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankaŭ por vi mem,
— tiu ĉi afero estas ja nia komuna . . . Karulo mia, diru,
kiom vi bezonas?
Arturo ankoraŭ ŝanceliĝis, sed post kelka tempo,
cedante al ŝiaj admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil
rublojn. Sinjorino Anneto kvankam ne atendis aŭdi pri tia tre
granda por ŝi sumo, tamen, vidante, ke ŝia Arturo sendube
gajnos la aferon, ŝi tute ne domaĝis la monon, —
kontraŭe, ŝi estis eĉ ĝoja, ke ŝi povas
helpi al Arturo, kiun ŝi havis jam tempon senfine ekami. La tuta
tago pasis en viva gaja parolado pri la estonteco, — sed venis
la vespero, kaj sinjorino Anneto forveturis en K-n.
En tiu sama semajno Arturo ricevis per la poŝto mil rublojn, kaj
de ĝojo li eĉ iom pli, ol ordinare, diboĉis en unu el
la B-aj restoracioj kun siaj bonaj kolegoj.
V
Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne
provis kompreni la kaŭzon de tiel longedaŭra silento
kaj forte maltrankviliĝis. Fine Arturo skribis al ŝi
longegan leteron, en kiu li dankis por la sendita mono, kun kies
helpo lia afero rapide ekiris antaŭen, kaj diris, ke nun li
jam estas tute konvinkita pri plena sukceso; poste li petis pardoni
lian longan silenton, kiu okazis pro tiu kaŭzo, ke li devis
persone veturi Moskvon kaj ne havis eĉ unu minuton liberan;
poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi
eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de
la letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li
havis, kaj petis sian « belan anĝelon »
alsendi al li ankoraŭ mil rublojn, por ke li povu prepari
diversan necesaĵon por la edziĝo. — Sinjorino
Anneto estis tre kontenta, ke ŝia honesta amiko estas tiel
senceremonia rilate ŝin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon
da mono, skribinte kune kun tio ĉi plej aman, plej karesan
leteron, — kaj ŝi mem solene anoncis al ĉiuj siaj
parencoj kaj konatoj, ke ŝi jam estas fianĉino. Ĉiuj
ŝin gratulis, ĉiuj tre ekinteresiĝis kaj demandis
ŝin, kiu estas ŝia fianĉo, kie ŝi konatiĝis
kun li, kie li loĝas k. t. p. Ĉiujn tiujn
ĉi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio ĉi estas
ŝia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj
la feliĉa, gaja sinjorino Anneto komencis pretiĝadi
al la edziniĝo. Ŝi kuradis de unu magazeno al alia,
ŝi aĉetadis ŝtofon por vestoj, tolon; ŝi mendis
edziĝofestan veston, aĉetis edziĝofestajn kandelojn.
Post du semajnoj ŝi jam ĉion pretigis, kaj kun senfina
malpacienco komencis atendi sian fianĉon. Sed la stranga
fianĉo denove nenion skribis. Sinjorino Anneto en la komenco
vidis en tio ĉi nenian signifon, pensante, ke li estas nun
okupita. Sed pasis ankoraŭ unu monato, pasis dua, —
sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion
respondis. Ŝi jam forte maltrankviliĝis. En ŝia imago
sin prezentis plej teruraj pentraĵoj : jen ŝi vidis,
ke ŝia Arturo estas malsana — eble eĉ mortas, kaj
apud li neniu alestas; jen ŝi pensis, ke li perfidis al ŝi
kaj ekamis alian virinon. Ŝi per ĉiuj fortoj penis forpeli
de si tiujn ĉi mallumajn pensojn, kaj ĉiam konsolis sin
per tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por
skribi al ŝi, aŭ eble li denove forveturis Moskvon. Tiel
en senfrukta turmenta atendado pasis ankoraŭ du monatoj, en la
daŭro de kiuj la malfeliĉa fianĉino ne havis eĉ
unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la paciencon, ŝi
mem forveturis en B-n. — Alveturinte tien, ŝi venis al la
konata dometo. Kia do estis ŝia mirego, kiam ŝi ekvidis, ke
la fenestroj en tiu ĉi dometo estis tute albatitaj per tabuloj
kaj sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj
literoj estis skribita : « tiu ĉi domo estas
vendata ». Ŝi staris senmove kaj eble jam centan fojon
legis tiun ĉi mallongan anoncon. Subite ŝi ekaŭdis ies
fortan malagrablan voĉon kun hebrea akcento :
— Eble vi volas aĉeti tiun ĉi dometon? Bone, tre
bone, la dometo estas inda, ke vi ĝin aĉetu.
Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaŭ ŝi staris ia
hebreo, li ridetis kaj pinĉis sian akran barbeton. —
Ĉu iu loĝas en la flankoparto? ŝi demandis la hebreon.
— Ne, nun tie loĝas nur la gardisto, sed antaŭ du
aŭ tri monatoj tie loĝis unu sinjoro . . .
— Kie do estas nun tiu ĉi sinjoro? kun viva malpacienco
interrompis lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . .
— Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li eĉ
ne estas sinjoro, sed fripono, ŝtelisto! Dio lin malbenitan
forbatu! . . .
Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Ŝi staris,
kvazaŭ frapita de tondro. Ne! ne povas esti! . . . Ŝia
Arturo . . . Dio, Dio! . . . Ŝi volis kredi, ke la hebreo parolas pri
iu alia.
— Ĉu vi povas al mi priskribi lian eksteraĵon?
— Eksteraĵon? Malbonan eksteraĵon li havas, respondis
la hebreo, kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la
fripono kaj ŝtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian
Arturon! . . .
La hebreo rakontis al ŝi, ke Arturon arestis la polico, ke li
estis du aŭ tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte
forkuris kaj malaperis, oni ne scias kien.
En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita,
kun dispremita koro, revenis en K-n. Ŝi multe kaj longe
suferis : en la daŭro de kelkaj monatoj ŝi
preskaŭ tute ne eliradis el sia ĉambro, malbenante la
sorton, kiu tiel kruele mokis ŝian amon, kaj bedaŭrante
sian senrevene perditan monon.
*
Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre ŝanĝiĝis :
ŝi fariĝis pli maljuna, ŝia vizaĝo flaviĝis,
kaj sur ĝi aperis multaj maljunulaj sulkoj; en la buŝo
mankis multaj dentoj; ŝi ĝibiĝis; ŝia kapo kaj
manoj ĉiam tremadis, la okuloj malfortiĝis. Du malgrandaj
ĉambraj hundetoj fariĝis la escepta objekto de ŝia amo
kaj aldoniteco. Ĉiutage post la tagmanĝo ŝi kondukadis
siajn amatajn bestojn promenadi.
Unu fojon ŝi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj,
enforĝitaj per katenoj kaj ĉirkaŭitaj de forta
grandanombra gardo. Vidante en tiu ĉi renkonto malbonan signon,
sinjorino Anneto volis jam reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj
ŝi ekaŭdis konatan mokan voĉon : — Kiel
vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis. Kiam do
estos nia edziĝo? Ŝi ekrigardis kaj kun plej granda teruro
ekvidis Arturon! . . .
Sin mem ne komprenante de tumulto, ŝi alkuris hejmen, kaj de
tiu tempo ŝi jam por ĉiam ĉesis promenadi, plivolante
restadi dome kaj amuziĝadi kun siaj kvarpiedaj amikoj.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|