|
Fundamenta Krestomatio |
|
LA NIGRA VIRINO (El la lingvo sveda tradukis B. G. Jonson el Östersund)
En la vojaĝo, kiun mi entreprenis antaŭ nelonge de
Ĉikago al Nov-Jorko, mi trovis, kiam mi maldormiĝis en la
mateno, ke la vagonaro haltis. La kelnero rakontis, ke ĝi staras
jam 1 1/2 horojn. Mi vestis min, kaj elirinte eksteren, mi trovis,
ke ni estas ĉe malgranda stacio sur la kampo. Mi eniris en la
manĝosalonon kaj matenmanĝis kaj poste promenadis sur la
perono.
Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis. Mi haltis
kaj babilis kun li kelkan tempon pri la maŝino. Kiam mi proponis
al li cigaron, kiun li kun danko akceptis, li min petis eniri en la
malgrandan kaverneton de lia lokomotivo.
La estro, bela, granda viro en la aĝo de 40 jaroj, klarigis al
mi, kiel oni uzas la apartajn partojn de la maŝino. Ĉio,
kio nur povis esti briligita, radiis kiel la suno; ĉar la
lokomotivestroj estas egale fieraj, kiam iliaj maŝinoj estas
ornamitaj, kiel domestrino, kiam ŝiaj ĉambroj estas
ordigitaj.
— Kia ornamo tio ĉi estas? mi demandis, montrante sur
ion, kiu estis simila je insekto kaj, enkadrigita en oran kadron,
pendis sur la mureto. La estro ridis. Ĝi estas malpli ornamo ol
memoraĵo, li diris; mi ĝin pendigis tien ĉi, ĉar
ĝi savis mian vivon kaj la vivon de 250 aliaj homoj.
— Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj? mi demandis.
— Mi ĝin rakontos al vi. Ni havas multon da tempo
antaŭ la forvojaĝo.
Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis
min al la aŭskultado.
— Ĝi okazis antaŭ nelonge, komencis la estro,
antaŭ nur unu jaro, en printempo. Mi vojaĝis sur tiu
samo vojo, kiel nun, kaj havis tiun saman maŝinon, kiel nun,
— la karan 499. Mia hejtisto estis tiu sama, kiun mi havas
nun, — Jim Moode. Jim estas bonega knabo, sed tre ema kredi
spiritojn, sonĝojn kaj antaŭsignojn. Komence mi ridadis je
lia malprudenteco, sed nun mi jam ne ŝercas tiel multe pri li,
— de tiu tempo, kiam ni vidis la nigran virinon.
Mi devis forlasi M. ĉirkaŭ la unua horo matene kaj esti en S. je
la sesa horo. En tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis
per riveroj jam de la komenco de la vespero. Kiam mi venis al la
lokomotivejo, la ventego blovis plej terure.
Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo, li
diris : Ni havos malgajan veturon, Frank; mi dezirus, ke ni estu
jam feliĉe en S.
Mi ridis kaj demandis : — kio tiel malkuraĝigas vin
en tiu ĉi nokto?
— Mi sentas, ke io okazos, li diris.
Por diri la veron, mi ankaŭ sentis min iom malkuraĝa mem.
La vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj
konsistis preskaŭ nur el personvagonoj. Mi fariĝis nerva
ĉe la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn
centojn da personoj.
Mi ridis je mi mem pro mia malkuraĝo, kiam mi unuigis la
lokomotivon kun la vagonaro kaj poste esploris kaj trovis, ke
ĉio estas preta. La signo eksonis, kaj ni ekvojaĝis en la
blovegadon. La mallumo estis netrapenetrebla, nur de la lanterno sur
la antaŭaĵo de la lokomotivo estis distrata antaŭen
elektra lumo. Jim metadis diligente en la fajron kaj subtenadis la
plej altan premon de aero tiel, ke ni iris antaŭen, kiel furioj.
Apud la unua stacio, kio ni haltis, por preni akvon, mi ekzamenis
precize, ĉu ĉio estas en ordo, kaj Jim esploris la
lanternon. Ĉio estis bona, kaj ni veturis pluen.
La mallumo fariĝis, se estas eble, pli firma. La pluvo falis
ankoraŭ per riveroj. Subite mi vidis tra la pluvo kaj nebulo
glitantan antaŭ ni gigantan virinan figuron, envolvitan
en longan nigran mantelon, kiu flugis en la blovado. Ŝi
ĵetis siajn brakojn posten kaj antaŭen, ĝis ŝi
nevidebliĝis.
Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim,
kiu staris antaŭ la forno. Kiam li ekrigardis returnen, li
ekkriis : Halo, Frank! kio estas? vi elrigardas, kiel vidinto de
spiritoj!
Mi nenion respondis. Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro,
kiun mi vidis.
Nun ni estis proksime de Rock Creek, kie ponto kondukas super
profunda rivero.
Mi fariĝis pli nerva ol antaŭe. Ni veturis rapide, kaj
signo estis donita de la stacio de Rock Creek, kiu estas nur unu
mejlon malproksima de la ponto. Kiam ni pasis preter la stacio, mi
aŭdis, ke Jim ekkriis. Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de
teruro. Li montris eksteren en la mallumon, kaj kiam mi ekrigardis,
teruro atakis min mem.
Tie sur la reloj montriĝis tiu sama giganta virino, kiel
antaŭe, jen trankvila, jen en la plej sovaĝa danco. —
Frank, murmuretis Jim kun malfacileco, ne iru sur la ponton! Pro la
ĉielo, ne faru tion ĉi! Ne iru, antaŭ ol vi scias, ke
ĉio estas en ordo!
Mi ne povis kontraŭstari al la penso haltigi la vagonaron kaj
malfermis la ventolilon kiel eble plej forte. Apenaŭ ni haltis,
mi povis aŭdi la akvon, kiu muĝis en Rock Creek rekte
antaŭ ni. Kiam mi eliris el la maŝino, la konduktoro venis
al mi renkonte.
— Kio estas? Kio estas? li demandis. Mi sentis min tre
konfuzita. Nun estis videbla jam nenia giganta virino. Ni ne povis
vidi pli malproksime ol unu metron aŭ du antaŭen super
la reloj. Mi nenion vidis, sed diris : — Mi ne scias,
kio estas, sed ŝajnis al mi, ke mi vidis grandan nigran
spiriton, kiu etendis la brakojn kaj faris al mi signon ne iri plu.
La konduktoro rigardis min tute mirigita. — Ĉu vi estas
freneza, Frank? li diris. — Oni ĝin preskaŭ povus
kredi. Sed ni estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas
esplori.
Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antaŭen. Jim ricevis la
ordonon gardi la maŝinon. Sed apenaŭ ni faris kelkajn
dekojn da paŝoj, ni haltis, rigidigitaj de teruro. Antaŭ
niaj piedoj estis profunda faŭko, kie la rivero muĝis,
ŝveligita de la printempaj pluvoj. Kiam ni nin returnis, ni
vidis la nigran virinan figuron, kiu dancadis en sovaĝaj turnoj.
La konduktoro rigardis antaŭe la faŭkon, poste min.
— Ĉu tion ĉi vi vidis, kiam vi haltigis la vagonaron?
— Jes. — Io alia, ol feliĉo, nin savis tiun ĉi
nokton.
Ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja
animo. Diversaj veturantoj venis renkonte al ni. Inter ili sin trovis
dekokjara junulo el Ĉikago, kiu estis pli rapidepensanta, ol iu
el ni. Kiam li ekvidis la nigran virinon, li iris al la lokomotivo
kaj enrigardis en la lanternojn, kiuj staris tie. — Tie ĉi
estas nia nigra virino! diris la Ĉikaga junulo. Kaj tie estis
efektive tiu sama insekto, kiun vi vidas sub tiu ĉi vitro.
Kiam mi malfermis la lanternon, ĝi flugis kontraŭ la
reflektoron.
Jen estas la tuta historio, mia sinjoro. Kiam la insekto flugis
antaŭ la elektra lumo, ĝi ĵetis ombron, kiu similis
virinon, svingantan la brakojn. Ni ne scias, kiel ĝi eniris, sed
kredeble ĝi eniris tiam, kiam Jim esploris la lanternon apud la
akvostacio. Kiel ajn ĝi estis, ĝi savis nian vivon per tio,
ke ĝi min timigis per tiu nigra virino.
Jen estas la kaŭzo, ke tiu ĉi malgranda insekto estas sub
vitro kaj en kadro. Tio ĉi estas, por min memorigi, kiel ni
estis savitaj per tiu ĉi insekto. Jes, vi nomas ĝin okazo,
— mi kredas, ke ĝi estis sendaĵo de Dio.
— Ĉio en ordo! ekkriis la konduktoro, elirante el la
telegrafa stacio, portante paperon en la mano.
Jim, la hejtisto, venis en la maŝinon kaj mi en mian vagonon.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|