|
Fundamenta Krestomatio |
|
LA KARAJ BRACELETOJ
Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis
tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis,
ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol
ĝi por ĉiam estingiĝos. Ĉio, kion Parizo havis en
si da brilo kaj beleco, devis hodiaŭ sin kolekti en la opero,
ĉar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori ĝin
hodiaŭ per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis
plenigita de la plej brilanta Pariza societo.
La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino
brilanta de beleco kaj diamantoj, ĵus eniris en sian
loĝion; lia sekvantaro en uniformoj de ĉiuj koloroj de
ĉielarko staris en la posto de la loĝio. Post minuto
la kurteno devis esti levita kaj la opero komenciĝi. Sed en
tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado,
oni ekaŭdis la bruon de vesto; la dua loĝio, dekstre
de la loĝio imperiestra, malfermiĝis, kaj eniris la
belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis
la levadon de la kurteno; ne miro, ke ĉiu okulo kiel
ensorĉita direktiĝis sur la virinon, kiu ĵus okupis
sian seĝon kaj trankvile, kun aristokrata malŝateco,
rigardis ĉirkaŭen, ĉar sur ŝiaj brakoj, radiante
kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe
aŭdis kaj kiujn la imperiestro vane provis aĉeti. Murmuro
de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al
la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis,
unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loĝion de la
ambasadoro N.
— Ŝia Imperiestra Moŝto rimarkis la braceletojn kaj
estis frapita de admiro; ŝi demandas, ĉu sinjorino la
dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu
el ili de proksime?
En momento la bela brako estis nudigita de la multekostaĵo, kaj
kun ekkrio de raviĝo la imperiestra servanto salutis kaj eliris
el la loĝio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol
milionon da frankoj.
La kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara,
kaj ĉiam ankoraŭ la edzino de la ambasadoro kun boneduka
ĝentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La
kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj ĉiam ankoraŭ
la braceleto ne estis redonita.
La duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran
palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero
klariĝis, kaj la duko konvinkiĝis, ke la imperiestrino
neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra
livreo estis unu el la plej kuraĝaj ŝtelistoj de la
ĉefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro
de la polico, kaj, antaŭ ol la nokto pasis, centoj da plej
lertaj policaj oficistoj traserĉis la tutan Parizon pro la
ŝtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la
polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la
reporton de ŝia braceleto.
Ĵus batis la sesa horo, kiam ĉe la pordo de la palaco de
la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris
paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu ĉi rakontis, ke
oni kaptis la ŝteliston kaj trovis ĉe li la braceleton. Sed
la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto, kaj la braceleto
jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko
petas sinjorinon la dukinon, ke ŝi transsendu al li la duan
braceleton, por ke oni povu kompari la ambaŭ.
Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al
la policisto la duan braceleton. Tiu ĉi kun profunda saluto
forlasis la ĉambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj sonĝi
pri siaj braceletoj.
Kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro,
laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron
de sia edzino kaj ĵetis sin malespere sur seĝon. La
sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj
braceletoj.
— Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciiĝi
pri ĝi.
— Kio! ekkriis la sinjorino, ĉu vi ĝin ne ricevis
returne? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la
ŝtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita ĉe li.
La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun
raŭka voĉo, ke ŝi donu al li klarigon.
Ŝi ĝin faris, kaj ĝemegante la duko falis sur la
seĝon.
— Mi ĉion komprenas! li ekkriis. La friponoj ŝtelis
de vi ankaŭ la duan braceleton, ĉar ni neniun sendis tien
ĉi. La homo, al kiu vi ĝin donis, ne estis oficisto, sed
ankoraŭ pli aroganta ŝtelisto, ol la unua.
Kaj tiel ĝi efektive estis. La braceletoj neniam estis
retrovitaj, kaj nur per ĝemo ofte la ambasadoro rememoradis la
paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli riĉa, ol
li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kaleŝon kaj
ordonis al la veturigisto veturi al la opero.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|