|
Fundamenta Krestomatio |
|
LA PORCIO DA GLACIAĴO (Rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando).
Estis tre agrable en la buduareto de sinjorino Breine. La meblaj
kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignaĵo de la seĝoj
estis origita. Tie sin trovis ankaŭ multaj etaĝaretoj,
egale kovritaj per blua ŝtofo kaj ornamitaj per bluaj
franĝoj, kiujn najletoj origitaj firme tenis. Ĉirkaŭe
en la ĉambro estis distrita ankoraŭ multo da sendifinaj
puf-seĝoj, aŭ kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj,
rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj
kaj amaso da nekompreneblaj laĉaĵoj kaj penikaĵoj.
En unu angulo de la buduaro, apud la fenestro, staris pianeto kun
la postflanko turnita al la interno de la ĉambro. Kiam oni
sidiĝis al la piano, oni sidis tie efektive kaŝita,
ĉar grandaj foliokreskaĵoj sur la ambaŭ flankoj de
la instrumento formigis vere tropikan laŭbon en tiu ĉi
malgranda Edeno de la sinjorino.
Estis trankvile kaj pace en la buduareto, ĉar neniu tie
sin trovis; kaj duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta
ĉambro. Vere, la origita lampo, pendanta de la plafono, brulis,
sed tiel super ĝi, kiel ankaŭ super la kandeloj sur la
skribotablo estis koketaj ŝirmiloj. La blua silka pordokurteno
estis tirita antaŭ la pordo, sed el la flankaj ĉambroj
estis aŭdata dancmuziko kaj viva interparolado; ĉar tiun
ĉi vesperon estis balo ĉe la komercegisto Breine, la
sinjoro de la domo.
La muziko silentiĝis momente, la pordokurteno
ekĵetiĝis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris
alta, gracia virina figuro. Kelkaj frake vestitaj sinjoroj, kun la
haroj kombitaj sur la frunto kaj la klakĉapelo sub la brako,
ĉirkaŭis ŝin; sed ŝi forigis ilin kun mieno de
reĝino, antaŭtiris rapide la kurtenon antaŭ la pordo
kaj falis poste laca sur unu el la silkokovritaj kanapoj. Ŝia
vizaĝo estis tre delikate formita kaj pala, la okuloj mallumaj,
grandaj kaj radiantaj, kaj la nigraj haroj, frizitaj à
la Titus, portis neniajn aliajn ornamojn, ol paro da diamantaj
steloj. Ŝia tre dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj
brodita silko, estis unu el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj
el Parizo, kie puntoj kaj bantrozetoj, faldoj kaj festonoj sin
kuniĝis en mirinda bonordita senordeco, dum kelkaj grandegaj
girlandoj da artaj rozoj faris surprize belan efikon, precipe tial,
ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj lokoj.
Ŝi estis bela, kiel ŝi kuŝis tie, lace etendita sur
la kanapo, ludante kun monstra ventumilo; kaj pli bela ankoraŭ
ŝi estus, se ŝia vizaĝo ne havus tiun malŝateman
fieran esprimon. Ŝi estis laca de la bala muziko kaj vanila
glaciaĵo, de amindumaj rigardoj kaj sengusta flataĵo de la
frake vestitaj sinjoroj kaj naŭzaj salonparfumoj.
Ŝi estis fiera, ĉar ŝi estis ĉiam kutiminta,
ke oni ŝin starigu sur piedestalon, ĉirkaŭatan de
genufleksantaj kavaliroj; sed ŝi nun estis jam tute laca de tiu
ĉi adorado, ŝi estis laca esti diino de balo. Vere, ŝi
bone sciis, ke ŝi prezentis tre belan figuron sur la piedestalo,
ĉar ŝi estis bela statuo; sed ŝi sciis ankaŭ,
ke oni admiradis la statuon pleje tial . . . ke ĝi havis veran
origaĵon.
Stella Adler — tia estis ŝia nomo — restis ne longe
ne malhelpata. La pordokurteno kraketis, Stella levis senpacience
siajn lacajn okulojn, sed kiam ŝi ekvidis, kiu envenis,
ĝoja rideto eklumis sur ŝia bela vizaĝo. La eniranto
estis belega sinjorino de ĉirkaŭ tridek jaroj, kun plena
figuro kaj floranta gajema vizaĝo. Ŝiaj nigraj haroj
estis kunvolvitaj en pezaj plektoj super la kapo kaj ornamitaj per
kufeto da blankaj plumoj kaj ruĝaj rozoj. Ŝi havis sur si
veston el vinruĝa veluro kaj atlaso kun riĉa garnituro da
kremkoloraj puntoj. Ŝi estis sinjorino. Breine, la edzino de la
komercegisto Breine kaj la regantino de tiu ĉi eleganta domo.
— Mi sciis bone, ke mi vin tie ĉi trovos, diris sinjorino
Breine, sin sidigante apud sia amikino. Kiel mi ĝojas, ke mi
vidas vin ĉe mi tiun ĉi vesperon. Pensu nur, ke ni du ne
parolis jam unu kun la dua de unu tuta longa jaro! Kaj tio estis en
la bona urbo Parizo, kiam mi, post mia edziniĝo, vojaĝis
tien kun mia kara edzo, kaj vi estis ankoraŭ en pensio. Nun ni
havos ree agrablan horon por babili.
— Se ni nur ne faras maljustaĵon al viaj aliaj gastoj,
Fanny.
— Ne, nun mi estas absolute ekster danĝero, ĉar nun
la tuta bestaro estas en la manĝejo por sin nutri, aŭ pli
delikate esprimite, por vespermanĝi. Kiam ni laste estis kune en
Parizo, tio estis ankaŭ sur balo, ĉu vi tion memoras? Tion
devus patreto Breine scii, ke lia edzino veturis al opera maskobalo,
dum li estis en la kolektiĝo nacia kaj kuŝis en Versailles!
Kaj ĉu vi ankoraŭ memoras, ke ni perdis unu la duan en la
premado kaj devis reveni hejmen ĉiu aparte?
Stella ekĝemis kaj murmuretis duone por si mem : —
Ha, jes! tiun maskobalon mi ne facile forgesos!
— Sed vi ne volus iom manĝi, Stella?
— Ne, mi dankas, mi ne estas malsata.
— Jes, malkaŝe dirate, vi ne multon perdas per tio
ĉi, ĉar tie estas nek birdo, nek fiŝo, aŭ pli
ĝuste, estas de la ambaŭ specoj. Kiel tiuj bufedoj estas
tamen bonega elpensaĵo! Oni pakas kune ĉiujn eblajn kaj
neeblajn homojn en la plej malgranda loko, oni ŝarĝas el
ĉiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj
tiam oni tion manĝas en la plej maloportuna situacio! Sed unu
glason da vino vi povas tamen trinki?
— Ne, mi estas tiel laca, mi bezonas nur iom ripozi.
— Sur viaj laŭroj, jes! Ha, kian feliĉon, aŭ pli
ĝuste malfeliĉon, vi faris en la bala salono! Sur la tuta
planko estas disĵetitaj koroj, kiujn la malfeliĉaj sinjoroj
perdis! Mi devos lasi ilin elbalai, antaŭ ol ni komencos danci,
ĉar alie oni povas faleti sur ili! La sinjoroj flugetis ja
ĉirkaŭ vi . . .
— Jes, kiel muŝoj ĉirkaŭ sukero aŭ teologo
ĉirkaŭ paroĥo! diris Stella kun malŝatema trajto
ĉirkaŭ sia bela buŝo. La vivopano, mia kara, estas por
ili la grava demando. Sed la edziĝoĉasantaj sinjoroj faras
laboron vane! Mi volas esti amata pro mi mem kaj ne pro mia mono!
— Malsaĝulineto! diris Fanny, donante al sia amikino
nefortan frapon per la ventumilo; ĉu vi estas do tiel malbela,
aŭ ĉu vi pensas, ke la sinjoroj estas tute blindaj? mi
opinias ĉiam, ke juvelo estas duoble pli bela, kiam ĝi
estas enkadrigita en oro.
— Ili estas por mi tute indiferentaj.
— Ha, mi komencas kompreni. Via koro ne estas plu libera.
— Jes, sincere dirate, kara Fanny, mi estas efektive enamita;
kaj kiam oni havas unu en la koro, oni ne havas lokon tie por multaj.
— Tio dependas de la konstruo de la koro. Estas koroj, kiuj
estas tiel elastaj, ke en ili dudek trovus bone lokon! Sed kiel la
feliĉa homo sin nomas? Ĉu mi lin konas?
Stella mallevis la kapon.
— Mi lin ne konas mem! mi ne scias lian nomon, kaj eble mi lin
revidos neniam!
— Kiaj sentimentaj kapricoj tio estas? demandis sinjorino
Breine kaj skuis la kapon. Sed oni devigas sin ĉiam havi
ion por sin turmenti! Se oni ne havas zorgojn pro pano, oni
tiam faras al si zorgojn de amo! Sed ĉu vi permesos al mi
demandi. . . .
La sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero, kiu
eniris dancante sur la pintoj de la piedoj. Kelnero Olsen estis
ĉiam melankolia. Li suferis konstante doloron de kapo kaj
de malfeliĉa amo, kaj ambaŭ doloroj naskiĝis de
lia penema partoprenado en la societa vivo; ĉar li trinkadis
ĉiam grandan kvanton da restoj de vino en la nokto, kaj tio
ĉi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da belaj
sinjorinoj, kaj tio ĉi malsanigis lian koron. La lastajn
estis permesate al li nur rigardi, sed ne tuŝi, kaj tion li
nomis « vandalaj turmentoj », volante diri
« Tantalaj turmentoj ».
— Ĉu mi povas servi per io al la sinjorinoj? demandis
Olsen kun malgaja rideto, dum liaj akvobluaj okuloj glitis super la
rondaj ŝultroj de sinjorino Breine.
— Alportu al mi porcion da glaciaĵo, diris Fanny.
— Post kvin minutoj mi ĝin metos ĉe viaj piedoj,
sinjorino.
— Mi preferas, ke vi ĝin metu tie ĉi, sur la tablon!
— Tuj, sinjorino, tuj.
Li fordancis. Fanny rigardis post lin kun rideto.
— La interkomunikiĝo estas infekta, ŝi diris. Nun la
kelneroj eĉ volas esti kavaliroj.
— Tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam ĉiuj
miaj kavaliroj volas esti kelneroj por mi!
Ŝi levis la brovojn kaj apogis sian Titus-kapon al la klarebluaj
silkaj kusenoj. En tiu ĉi sama minuto la pordokurteno estis
ĵetita flanken, kaj la komercegisto eniris en la buduareton.
La komercegisto Breine estis malgranda, grasa sinjoro kun
maldikaj lume-brunaj haroj kaj lume-bruna vangbarbo iom griza. La
komercegisto, kiel ŝajnis, ne estis en bona humoro.
— Kiel vi fartas, sinjorinoj? li demandis, penante doni al sia
vizaĝo komplezan esprimon.
— Ho, bonege! respondis Stella.
— Estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al
sia edzino. Vi kredeble sentas vin jam tre laca esti tiel ĵetata
el la brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia!
La sinjorino ludis kun sia ventumilo kaj kantetis valson.
— Vi estas, kiel ŝajnas, en tre bona humoro, diris Breine
ofendite.
— Tion oni vere ne povas diri pri vi, sinjoro Breine, rimarkis
Stella ridetante.
— Kontraŭe, mi estas en la plej brilanta humoro . . .
— Ne kredu al li, Stella, diris la sinjorino. Mi vidas laŭ
lia nazo, ke li estas forte atakema. Li venis tien ĉi nur por
aranĝi disputojn.
— Tiam estas plej bone sin savi per forkuro.
— Vi ja komprenas, ke mia edzino nur ŝercas?
— Mi devas tamen iri en la salonon. Mi ŝuldas, jes,
la dioj scias, kiel multajn dancojn, kaj se mi ne pagos miajn
ŝuldojn tiel baldaŭ kiel eble, mi timas, ke miaj kreditoroj
min trenos tien per forto.
Ŝi foriris ridetante, lasante la edzan paron sola.
— Estu tiel bona, komencu, ju pli frue, des pli bone! Ne
ĝenu vin! Mi estas preparita por la plej malbona.
— Sed, Fanny kara, mi ne diris eĉ unu vorton.
— Ne, sed vi estas kolerega. Tio estas ja tute videbla laŭ
via nazo, kiu estas pli staranta, ol ordinare.
— Fanny!
— Mi estas tro bela tiun ĉi vesperon, ne vere?
— Vi estas jam tro modesta!
— Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere? mi estis
tro ĵetata el la brakoj de unu sinjoro en la brakojn de alia,
kiel vi vin tiel bonguste esprimis!
— La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado.
— Mi certe ne povas diri, ke mi dancis super rozoj.
— Ha, Fanny, se vi nur scius, kia turmentiĝo estas vidi
sian edzinon, prematan al la brusto de alia, ĉirkaŭprenatan
de lia brako, sin ruli en kapturnanta valso. Ho, tiuj baloj, tiuj
baloj!
— Sendanka! kaj tamen ĝi estis sur unu el tiuj ĉi
baloj, ke vi trovis vian feliĉon! Ĉu vi memoras? Tio estis
ne pli ol unu kaj duono jaro antaŭe. Tiam vi sidis tie kun
bela meblita loĝejo kaj tamen sen la plej belega meblo en domo
— juna edzino; kaj tiam vi komencis trovi, ke esti tute sola en
ok ĉambroj kaj kuirejo ne estas tute sane por la homo. Kie tio
ĉi estis tiam, kiam ni renkontis unu la duan?
— Jes, estis sur balo.
— Kaj kie ĝi estis, ke vi petis mian manon?
— Ankaŭ sur balo.
— Tial vi havas nenian kaŭzon plendi. Ni vivas bone kune.
— Ho, oni vivas tre bone, kiam oni ĉiam veturas al baloj!
— Mi estas laborema edzino.
— Jes, vi manĝas vian panon en la ŝvito de via frunto
sur ĉiuj baloj de la urbo.
— Ŝercu nur! Vi pentos iam vian konduton, kiam mi estos
for!
— Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la
komercegisto, nerve ludante kun la ventumilo de sia edzino, kiun
ŝi estis metinta sur la tablon.
— Hodiaŭ vere vi superas vin mem, diris Fanny, sin levante
ofendite. La komercegisto sin levis ankaŭ.
— Jes, mi ne povas plu tion suferi. Tie ĉi devos
fariĝi alia danco! Li prenis la ventumilon en ambaŭ manojn
kaj disrompis ĝin en du pecojn.
— Vi fariĝas ĉiam pli kaj pli bona, mia amiko. Nun mi
ne mirus, se vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj.
— Mi estus sufiĉe inklina por tio ĉi.
— Ne ĝenu vin, mi petas. Mi volonte helpos al vi. Jen
estas forna fero! vi povas ja komenci rompi la spegulojn, dum mi
ekspedos la porcelanajn vazojn kaj la malgrandaĵojn!
Hontigita kaj duone disarmita per la trankvileco de sia edzino, la
komercegisto forĵetis la rompitan ventumilon sur la tablon kaj
volis eliri, kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en
la kabineton junan sinjoron.
— Estu tiel bona, la gesinjoroj estas tie ĉi.
Li estis altkreska, bela fraŭlo kun kuraĝa, fiera
vizaĝo, buklaj lumaj haroj kaj paro da dikaj blondaj lipharoj
kun al tiuj aliĝanta pinta barbo.
— Mi ne malhelpas?
Breine sin returnis vive.
— Georgo, vi, mia amiko? Neniel, neniel! Mia edzino kaj
mi estis nur okupitaj je kelkaj mastrumaĵoj. Lasu, mi vin
prezentos, mia plej bona amiko, leŭtenanto Georgo Felsen,
ĵus reveninta hejmen el la eksterlando — Fanny, mia
edzino.
— Mia edzo tiel ofte parolis pri vi, ke mi vin jam tute konas.
— Estas por mi ankaŭ plezuro fariĝi via konato, mia
sinjorino!
— Mi aŭdis, ke vi revenis, kaj mi tiam tuj sendis al vi
inviton. En ia alia vespero vi kredeble ne renkontus mian edzinon;
sed tiun ĉi vesperon ŝi estas okaze hejme, ĉar ŝi
donas mem balon.
— Ne aŭskultu lin, sinjoro leŭtenanto, li estas nur
tiel malica.
— Mi lin bone konas, mia sinjorino. Tia li estis jam antaŭ
mia veturo Parizon.
— Parizon? ekkriis Breine. Mi pensis, ke vi estis en Italujo;
mirinde, ke ni ne renkontis unu la duan en Parizo. Tie mi estis en la
antaŭa jaro.
— En tiel grandega urbo ne estas mirinde.
— Ni forveturis kelkajn tagojn post la granda opera maskobalo,
diris Fanny.
Georgo sin returnis vive.
— Vi estis en la opera balo, sinjorino?
— Ne, kial . . . kial vi povas tion supozi?
— Tiu maskobalo, kiel ŝajnas, faris eksterordinaran
impreson sur vin, diris Breine.
— Sinjoro Felsen estas tiel flamiĝema.
— Tio . . . tio estis nenio!
— Ne, nun mi devas fari viziton en la salono kaj ne pli longe
malŝati miajn aliajn gastojn . . .
— Faru al mi la honoron, danci kun mi, sinjorino.
— Malfeliĉe mi jam estas invitita; sed mi provos elzorgi
por vi fraŭlinon, kaj mi pensas, ke vi ne perdos per la
ŝanĝo. Ŝi estas juna, bela, kaj riĉa. La lasta
eco estas ja tio, kion la plej multaj sinjoroj estimas pleje. Mi
revenos baldaŭ.
Felsen apenaŭ aŭdis ŝiajn lastajn vortojn. Li staris
en profundaj pensoj kaj vekiĝis el sia revado nur tiam, kiam lia
amiko lin frapis sur la ŝultron kaj lin premis malsupren sur la
sofon.
La komercegisto, metinte siajn ambaŭ manojn sur la ŝultrojn
de la leŭtenanto, rigardis al li rekte en la okulojn.
— Kio estas al vi? Kiajn rememorojn vekis tiu opera balo
ĉe vi, kiam vi fariĝis tiel ekscitita?
— Mi havis tie la plej mirindan aventuron de mia vivo. Mi tiel
bone kiel fianĉiĝis kun fraŭlino, ne vidinte eĉ
ŝian vizaĝon.
— Kion vi babilas! Kiel tio povis okazi?
— Dum mi promenadis ĉirkaŭe en la premado de
la maskoj, mi ekaŭdis fraŭlinan voĉon post mi,
dirantan en pura norvega lingvo : — Dio, kion mi faros!
Mi min returnis kaj ekvidis gracian virinan figuron en nigra
domeno kun nigra masko antaŭ la vizaĝo. Ke ŝi
estis juna kaj bela, pri tio mi estis tute konvinkita. La rondaj
brakoj, la marmorblanka kolo, la purpuraj lipoj, kiuj vidiĝis
inter la puntoj de la masko, kaj la brilantaj okuloj —
ĉiuj tiuj malgrandaj ĉarmaj detaloj estis sufiĉaj
por mi, por autaŭsenti ravantan tutaĵon. Mi iris
kuraĝe antaŭen kaj, prezentinte min mem kiel samlandulo,
proponis, ke mi estos ŝia kavaliro. Ŝi akceptis kun
danko mian brakon : mi estis ja senmaska. Eble ŝi konis
min el Kristianio. Mian nomon ŝi ne demandis. Ni iradis
ĉirkaŭe, por retrovi ŝian amikinon, kiun ŝi estis
perdinta en la premado. Ili ambaŭ havis nigrajn domenojn sen iaj
signoj, kaj tie nature sin trovis amaso da tiaj nigraj domenoj. Sekve
ni promenadis longan tempon kune kaj prenis lokon en loĝio.
Ŝi estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita
de amo, ĉampano kaj dancmuziko; kaj ni ambaŭ enspiradis per
plenaj pulmoj la aromon de romaneco, kiu troviĝis en nia tuta
aventuro. Mi prenis ŝian manon en mian kaj petegis ŝin levi
la maskon, sed ŝi estis nemovebla. — Ne disŝiru la
misteran vualon, kiu estis ĵetita sur nian renkonton kaj kiu
aldonis al ĝi ĝian ĉarmon. Ni renkontiĝos en
Kristianio la venontan vintron, ŝi diris. — Lasu min nun
iri, akompanu min nur al veturilo kaj ne penu scii, kiu mi estas,
aŭ sekvi min. Mi konfidas al via kavalireco. Mi prenis diamantan
ringon de mia malgranda fingro kaj metis ĝin sur ŝian
manon. — Per tiu ĉi ringo mi vin katenas, mi diris; kiam
mi vin revidos, ni disiĝos neniam. Ĉu vi volas ĝin
porti? — Jes, ĉiam! ŝi respondis. Kiam ŝi estis
en la veturilo, ŝi sin klinis super min kaj kisis min sur la
frunto. — Ni renkontos nin en Kristiano, estis ŝiaj lastaj
vortoj. Kaj nun mi tien ĉi venis. Mi iros en teatron kaj al
koncertoj, al baloj kaj vespermanĝoj, kaj la diamanta ringo
sur ŝia mano estos la stelo, kiu montros al mi la vojon al la
Bethlehemo de la amo. »
— Tion oni povas nomi romano, diris la komercegisto, sin
levante. Oni povus pensi, ke vi estas naskita en la kavalira tempo.
Sed kien la sinjorinoj foriris? Ĉu ni ne iros al ili?
— Mi preferus resti en paco tie ĉi. Estas tiel agrable en
tiu ĉi buduaro.
— Bone, tiam mi sendos la sinjorinojn al vi. Tie ĉi estas
la plejsanktejo de Fanny, tien ĉi venas nur la endediĉitaj!
Kiam la komercegisto foriris, Felsen sin amuzis per rigardado de
ĉiuj belaj malgrandaĵoj kaj floroj, kiuj estis dismetitaj
ĉirkaŭe en la plej bongusta senordeco. Oni rimarkis tuj en
ĉiuj tiuj elegantaj, kokete distritaj luksaĵoj la delikatan
manon de edukita virino. Li haltis antaŭ la piano.
— Kia bongusta aranĝo, li murmuretis. La piano en la
angulo estas ĉirkaŭata de tropikaj kreskaĵoj.
Li sidiĝis sur la seĝo antaŭ la piano kaj komencis
transturnadi la foliojn en la notolibro.
Li ne rimarkis, ke Fanny kaj Stella eniris.
— Tie ĉi estas ja neniu, diris Stella. Des pli bone.
— Mi estas certa, ke li plaĉos al vi, diris Fanny vive. Li
estas juna, bela, edukita kaj eleganta. Li vivis multajn jarojn en la
alilando.
— Li kredeble vivis tie tiel multe, ke li nun revenis hejmen,
por trovi ion, per kio li povus daŭrigi vivi! Li fariĝos
kredeble unu el miaj plej varmaj adorantoj!
— Kia senhonteco! murmuris Felsen.
— Ho, li havas tamen ion alian, per kio li povas vivi krom vi,
diris Fanny incitita.
— Tio estas la plej bona vojo, kiun li povus elekti. Dudek mil
kronoj da procentoj en jaro kaj nenion alian fari, ol esti la edzo de
sia edzino!
— Fi, Stella!
Felsen leviĝis, pala, kun kunpremitaj dentoj.
— Nu, diris Stella, irante al la tablo, elserĉu la
pekulon, konduku lin tien ĉi kaj starigu lin en la vicon de miaj
adorantoj. Li estas ja leŭtenanto. Eble mi povos lin uzi, por
komandi la aliajn!
Felsen elpaŝis.
— Mi estas jam tie ĉi kaj tuj, kiam mi estos prezentita,
fariĝos por mi plezuro, akcepti la deciditan por mi lokon.
Ĉe la sono de lia voĉo Stella turnis la kapon. Ŝi
estis mortpala kaj apogis sin konvulsie al la marmora tablo.
Ĝi estis li, la idealo de ŝia vivo, ŝia sekreta
fianĉo, kiun ŝi nun tiel dolore insultis kaj por ĉiam
forpuŝis! Ŝi rigardis meĥanike sian manon. Feliĉe
ŝi portis gantojn kun sep butonoj, tiel la ringo estis bone
kaŝita.
— Pardonu, se mi vin ektimigis, miaj sinjorinoj, diris Georgo,
Sed mi sidis tiel absorbita per la notoj, ke mi ne rimarkis vian
eniron.
Sinjorino Breine saĝe decidis rigardi la tutan aferon kiel
ŝercon.
— La situacio estas vere malagrabla, ŝi diris ridetante.
Nun estas jam tro malfrue, por sveni. Mi faras, kiel mia amikino,
kaj serĉas mian rifuĝon en la ventumilo. Kiam ĝi
estas malfermita, ĝi faras la servon de kurteno, kiu estas
antaŭtirita, dum la vizaĝo faras tualeton. Nu, nun mi
pensas, ke ĝi pli-malpi rehavas la ĝustan esprimon! Lasu
min prezenti : leŭtenanto Felsen — fraŭlino
Adler . . . Sed, kara Stella, vi tiel tremas . . . Sidiĝu!
— Tio baldaŭ pasos. Mi estas iom nerva.
— Mi bedaŭras, diris Georgo, ke mi estas la kaŭzo . . .
— Nu, interrompis lin Fanny, pro puno mi vin kondamnas resti
tie ĉi kaj flegi la fraŭlinon, ĝis vi povos konduki
ŝin, perfekte refortigitan, en la salonon. Mi devas forlasi vin.
Miaj ŝuldoj de mastrino min vokas.
Fanny foriris. Stella sidis kun mallevitaj okuloj, Felsen staris
malvarmega kaj apogis sin al la dorso de unu seĝo. Stella levis
la kapon kaj diris kun devigita trankvileco :
— Sidigu vin, sinjoro Felsen.
— Mi dankas.
— Diru al mi, ĉu ni parolos pri la vetero kaj blovo,
aŭ ĉu ni estos sinceraj?
— Kiel al vi plaĉos.
— Nu, lasu nin esti sinceraj. Vi min abomenas, ne vere?
— Lasu nin unue konsenti, ke mi vin ne adoras, mia
fraŭlino. Se mi vin komprenis ĝuste, vi timas min pli kiel
adoranton, ol kiel malamikon.
— Sed tiam mi juĝis ne konante. Nun, kontraŭe . . .
kontraŭe . . .
— Nun, vi min konas egale malbone.
— Jes, vere, sed . . .
— Sed?
— Sed . . .
— Ĉu vi estos efektive sincera, fraŭlino?
— Mi deziras nenion pli volonte.
— Sed, trovinte, ke mi estas sufiĉe malhonta ne tuje fali
sur miajn genuojn, vi eble havus la deziron meti min venkitan ĉe
viaj piedoj, por poste havi la plezuron — min forpuŝi.
— Sinjoro leŭtenanto! ekkriis Stella vive kaj levis sin de
sia seĝo.
— Ĉu la gesinjoroj ion deziras? eksonis murmuretanta
voĉo post ŝi. Ĝi estis la melankolia kelnero Olsen,
kiu, enirinte senbrue, nun staris tie kun kapo klinita kaj kun porcio
da glaciaĵo en la mano.
Stella reĵetis sin sur la seĝon kaj kaŝis sian
vizaĝon en la manoj.
— Ne, iru nur!
— Mi alportis nur tiun ĉi glaciaĵon al sinjorino
Breine.
— Metu ĝin tie ĉi sur la tablon kaj alportu al mi
ankaŭ unu porcion, diris Georgo senpacience. Mi bczonas min iom
malvarmetigi, li murmuretis al si mem.
— Tuj, sinjoro, tuj! Nenion alian, sinjoro?
— Ne.
Stella sidis daŭrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj,
ŝia blanka kolo estis fleksita, kaj parto de la delikate formita
orelo rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj, kiuj estis
alfortikigitaj sur ŝia ŝultro. Georgo sentis, ke li estis
tro kruda.
— Fraŭlino!
Ŝi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj
okuloj.
— Ĉu vi havas ankoraŭ ion nediritan?
— Mi estis tro ekflamiĝa, mi estis rapidema, mi volus
nur . . .
— Vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi. Gratulu
vin mem, leŭtenanto Felsen, vi atingis perfekte vian celon!
— Fraŭlino!
— Mi kuraĝis preni vin por ĉasisto de edziĝo,
vi kuraĝis ĵeti en mian vizaĝon, ke mi estas senkora
koketulino, kiu sin amuzas per enjungado de malfeliĉaj amantoj
al sia veturilo de triumfo. Ĉu ni nun estas kvitaj?
— Mi povas nenion diri por mia pravigo.
— Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere,
kiel ni tiun ĉi interparolon komencis, kaj mi scias ankoraŭ
pli malmulte, kial ni ĝin . . . daŭrigus.
— Jes, vi estas prava, fraŭlino. Mia efektiva intenco
estis inviti vin por la sekvanta danco.
— Mi dankas. En tiu ĉi minuto mi estas tiel laca, ke mi
devas iom ripozi.
— Tiam mi vin ne pli longe maloportunos.
Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon.
Stella leviĝis. Kiam li estis ekster la pordo ŝi falis sur
la sofon, ĵetis sin en unu angulon kaj kaŝis la kapon en la
klarbluaj silkaj kusenoj.
Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum ŝi
kuŝis tie kun la vizaĝo enpremita en la silkaj kusenoj.
Tio estis do la unua renkonto, kiun ŝi en sia fantazio
tiel bele elpentris al si mem, kaj tamen — la ŝuldo
estis ja ŝia propra. Sed eble li eĉ ne memoris ilian
malgrandan aventuron, — kaj ŝi, kiu konsideradis tiun
ĉi ringon, kiun li metis sur ŝian fingron, kiel ringon
de fianĉiĝo, ŝi, kiu tiel ame flegis la puran
floron de sia unua amo kaj ĝin nutris per sia revado . . . kia
malsaĝulino ŝi estis! Kaj ŝi povis vere kredi, ke en
nia proza tempo iom da poezio ankoraŭ povus ekzisti! Ŝi
leviĝis, kaj, detirinte la gantojn, ŝi longan tempon
rigardis la ringon. Ŝia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu
ĉi diamanto. En ties kvieta fajro kuŝis mira sorĉo,
ĉar ĝi pruntis sian brilon el la poezio de la animo. Tiun
ĉi vesperon ĝi ne brilis kiel kutime. Eble la roso en
ŝiaj okuloj kaŭzis, ke ĝia brilo perdiĝis. Nun
ĝi estis nur la lasta larmo sur la tombo de ŝia amo!
— Sed li neniam scios, ke mi estas tiu, kiun li renkontis
en la balo, ŝi murmuretis. Ŝi ja tenis en sia mano la
ŝlosilon de la enigmo, ŝlosilon, pri kiu ŝi kredis,
ke ĝi malfermos al ŝi la teran paradizon. Neniu ĝin
vidis, des pli bone, eĉ ne Fanny.
— For, for!
Ŝi kuris al la fenestro, por ĵeti la ringon sur la
straton, sed ŝi sin detenis. La malgranda vipero tiel fortike
enmordiĝis en ŝian koron, ke ŝi ne povis suferi, ke
ĝi estu dispremata sub la piedoj de la preterirantoj. Kiam
ŝi revenis de la fenestro, ŝia rigardo falis okaze sur la
porcion da glaciaĵo, kiu staris sur la tablo, kaj tiam subite
venis al ŝi ideo. Li petis ja la kelneron alporti al li porcion
da glaciaĵo; ŝi lasos lin ricevi ĝin — kune kun
la ringo. Ŝi sin sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte,
ŝi skribis la sekvantajn liniojn :
Tiun signon portu
Kunvolvinte la papereton, ŝi ŝovis la ringon super
ĝin kaj enpremis ĝin en la glaciaĵon. Ŝi lasis
la telereton stari sur la tablo kaj eniris en la salonon, por
elserĉi la kelneron.
Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton, pri
kiu la kelnero Olsen diris al ŝi, ke tie la glaciaĵo staras
sur la tablo. Ĵus kiam ŝi volis porti la kuleron al sia
buŝo, ŝi rimarkis la papereton kun la ringo, elprenis
ĝin el la glaciaĵo kaj legis la versaĵon. Traleginte
ĝin multajn fojojn, pensinte pri la afero kaj skuinte konfuzite
la kapon, sinjorino Breine metis la ringon sur sian fingron, prenis
la glaciaĵan telereton en la manon kaj iris en la manĝejon
al la kelnero.
— Kiu donis al vi tiun ĉi glaciaĵon?
— La kuiristino, li respondis kun sia kutima melankolia rideto.
— Ne, li scias nenion, pensis Fanny. Ĉu ĝi staras
longan tempon en la kabineto?
— Mallonge, sinjorino. La bela leŭtenanto — mi
pensas, ke li estas nomata Felsen — petis min ĝin meti
tien. Li tiel fervoris, ke mi foriru, kaj sendis min serĉi por
li mem porcion da glaciaĵo; sed jam nenio restis.
— Li povas ricevi tiun ĉi.
— Ĉu mi ĝin devas porti al li?
— Ne, mi ĝin faros mem. Servu vi la limonadon al la
gastoj.
— Nu, pensis Fannv, donaco de Felsen! Delikata ĝentileco!
Sed post tiel mallonga konateco! Ĝi estas nature pro mia edzo.
Mi eniros, por lin danki en ia delikata maniero, kaj mi ne metos la
ganton, por ke li vidu, ke mi ricevis la ringon.
Ŝi eniris en la salonon kaj alproksimiĝis al Felsen, kiu
staris sola en unu angulo de la ĉambro.
— Vi deziris glaciaĵon, diris la kelnero. Permesu al via
humila servantino doni ĝin propramane al vi.
— Vi estas tro bonega!
Ŝi antaŭportis al li kokete la glaciaĵon kaj lasis
samtempe la diamanton ekbrili. Li ektremis kaj preskaŭ faligis
la telereton, dum liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta ŝtono.
Neniaj duboj plu! Li trovis la ringon; sed la posedantino, la sekreta
adoratino de liaj revoj, estas la edzino de lia plej bona amiko! Ho,
tio estis terura!
— Vi rigardas mian ringon, diris Fanny kun fripona rideto.
Ĝi estas bela, ne vere?
— Jes . . . jes . . . ĝi estas . . . tre bela.
— Ĝi estas memoro de unu amiko, kiu estas al mi tre
kara, kvankam mi lin konas nur mallongan tempon. Mi konservos
ĉiam tiun ĉi memoraĵon kaj mi ĉiam ĝin alte
ŝatos, ŝi diris, forirante kun koketa klineto de la kapo.
Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano.
Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta lin doni la
glaciaĵon al Felsen.
— Li ĝin jam ricevis, diris Olsen. Li staras kun ĝi
en la mano. Jen li estas.
Li estis prava. Felsen tenis la telereton en la mano kaj ŝajnis
esti ekscitita. Fanny staris apude kaj parolis vive kun li. Io
brilis forte sur ŝia mano. Ŝi portis ordinare nur sian
fianĉiĝan ringon. Kion tio signifas?
Nun ŝi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Ŝi estis
haltigita sur la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis
tien nerimarkita kaj lokis sin post la piano, kie ŝi sidis,
kaŝata de la ĉirkaŭstarantaj grupoj da kreskaĵoj.
Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante sub la lustro, ŝi
lasis la ringon ekbrili kaj admiradis ĝin. Stella rigardadis
ŝin tra la kreskaĵoj.
Jes, estis tute certe. Ĝi estas ŝia ringo; sed kiel Fanny
ĝin ricevis? Ĉu li vere ĝin senpere fordonacis, kiel
senvaloran objekton? Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon
de la ringo, ke ŝi ne rimarkis la eniron de sia edzo.
— Nu, Fanjo, ĉu vi estas tute sola? diris la komercegisto.
Ĉu vi estas aukoraŭ kolera?
Li prenis ŝian manon, kiun ŝi penis fortiri.
— Vi ja scias, ke se mi estas ankaŭ iafoje iom viva kaj
ĵaluza, tio estas ĉar mi vin tiel amas kaj ĉar mi
timas, mi maljuna urso, ke mi ne povas fari vin tiel feliĉa,
kiel vi meritas.
Li karesis ŝian manon, sed subite ektremis.
— Kia . . . kia ringo estas tio?
— Ĝi . . . ĝi estas anonima donaco, respondis Fanny iom
konfuzite.
— Kiu ĝin donis al vi?
— Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris
Fanny petole.
— Sed mi lin konas. Ĉu diri al vi tiun nomon?
— Vi scias do?
— Ĝi estas Georgo Felsen. Mi scias ĉion.
Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Ĉu Felsen vere estas
enamita en Fanny'n, kaj ĉu li, ne oferante eĉ unu solan
penson al ilia renkonto, ne penante elserĉi, el kie la ringo
venis, senpere ĝin metis sur ŝian fingron? Aŭ ĉu
Fanny trovis la ringon kaj metis ĝin sur la fingron, por
pensigi lin, ke ŝi estas la elektita? Sed ne, tio ĉi estis
malsaĝa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo,
ŝi neniam ĝin vidis. Oni povus freneziĝi.
La komercegisto falis malespere sur seĝon.
— Kaj ĝi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino,
kiuj min trompas!
— Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi
intereson vin trompi! diris Fanny trankvile.
— Ne elturnu vin per malkaraj ŝercoj! mi scias nun
ĉiujn viajn sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia
scio en la opera balo en Parizo?
— Ha, Stella babilis?
— Stella nenion diris, sed tiu ĉi malfeliĉa ringo
malfermis miajn okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj
mensoge vi agis.
— Diru al mi, kara Breine, ĉu vi efektive ne trinkis tro
multe post la manĝo?
— Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela?
— Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni
devas trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni ĉion.
En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado
komenciĝis kaj ke oni demandas pri la gemastroj.
— Ĉu sinjoro Felsen estas tie?
— Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon
antaŭ kelkaj minutoj, diris Olsen.
— Ne dirinte adiaŭ al mi! Sed kion do signifas ĉio
ĉi? murmuris Fanny.
La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la
sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermanĝo.
Fanny prenis lian brakon kaj eniris en la salonon.
La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga seĝo.
Stella sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca
muziko, ridado kaj ŝovado de piedoj.
— Jes, ĝi estas efektive animita balo kaj luksa
vespermanĝo, kiujn komercegisto Breine donas tiun ĉi
vesperon, li ĝemis. Tiel vigla dancado daŭriĝas tie
interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie ĉi sur la
ruinoj de sia feliĉo!
Li kaŝis la vizaĝon en siajn manojn.
— Ĉu ekzistas en la mondo pli malfeliĉa homo ol mi?
li ĝemis laŭte.
Mola mano estis metita sur lian ŝultron. Stella staris apud lia
flanko.
— Ekzistas ankoraŭ unu alia, ŝi diris.
— Ĉu vi estas ankaŭ malfeliĉa, fraŭlino?
— Ho, jes!
— Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas.
— Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kaŭzo de nia
malfeliĉo.
— Felsen?
— Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min
forpuŝis kaj forgesis pro Fanny, kaj ĉio tio post konateco
de nur duono da horo. Ĉio estas tiel freneze malsaĝa, ke
mia kapo preskaŭ turniĝas.
— Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa
pri tio.
— Edzinigita virino — kia senfunda maltaŭgeco!
— Ĝi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari?
— Mi? mi almenaŭ neniam edziniĝos!
— Mi ankaŭ neniam faros ĝin plu, diris la
komercegisto. Mi petos eksedziĝon.
— Sed eble Fanny estas senkulpa?
— Ne, mi scias, kiel facilanime ŝi komencis tiun ĉi
rilaton, kaj mi neniam povas havi plu konfidon al ŝi.
— Ĉio povos fariĝi ankoraŭ bona, sinjoro.
— Neniam, neniam.
Li donis al ŝi signon, ke ŝi sidiĝu. Ŝi sin
sidigis kontraŭ li.
— Diru al mi, ĉu mi ne estas sufiĉe maljuna, por povi
esti via patro?
— Mi vin ne komprenas . . .
— Mi opinias, ke ni ambaŭ staras tute sole en la mondo. Vi
ne havas plu gepatrojn. Ĉu vi ne volus fariĝi mia adopta
filino?
— Tiu ĉi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni
ambaŭ devas precize pripensi ĝin.
Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj
Stella'n en viva kaj konfida interparolado, stariĝis en la mezo
de la ĉambro.
— Vidu, daŭrigis la komercegisto, kiam la eksedziĝo
kun Fanny estos atingita, mi sentos min mem tiel sola.
— Ĉu ni nun eksedziĝos! pensis Fanny.
— Kiel feliĉa mi estus tiam, se amika anĝelo volus
vivigi mian malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj.
Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo.
— Nun ili do kune vivos!
Stella donis al li sian manon.
— Estos ĉiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via
feliĉo, sed . . .
— Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi
liveros mem al li la feliĉon, kiun li bezonas.
Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino :
— Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo?
Ĝi estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran
historion pri mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun ĉi vesperon
vidas la unuan fojon antaŭ miaj okuloj! Kaj kun kia intenco
vi ĝin faris? Pro malamo al mi ĝi ne povas esti,
ĉar mi neniam faris malbonaĵon al vi; kaj pro amo al
Breine ĝi ankaŭ ne povas esti, ŝi daŭrigis
preskaŭ plorante, ĉar ĉu iu alia ol mi mem povus esti
sufiĉe malprudenta, por ami tian sovaĝan beston, kiel mia
edzo? »
— Fanny, aŭskultu min, diris Stella.
— Sed nek al vi, nek al alia prosperos forŝiri lin de
mi, — mi amas lin tro forte, ŝi diris kaj ĵetis la
brakojn ĉirkaŭ lian kolon.
— Lasu min, mi volas disiĝi!
— Jes, sed mi ne volas!
En tiu minuto eniris Georgo Felsen.
— Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi
intencis komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos
doni al vi buŝan klarigon.
— Mi foriros, diris Stella.
— Ne, mia fraŭlino, kion mi diros, vi povas libere
aŭskulti. Ĝi eble klarigos mian konduton kontraŭ
vi. Ĉar kiam mi nun ree forlasos mian patrujon, kaj kredeble
por ĉiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi kun tro granda
maldolĉeco.
— Vi forveturos? demandis Fanny.
— Jes, sinjorino; post tio, kio okazis inter ni, mi ne volas
resti pli longe tie ĉi.
— Kio okazis inter ni . . .?
— Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo, diris
Breine.
— Tiu historio ne estas tamen tiel danĝera, respondis
Fanny trankvile.
— Estas eble, ke vi, sinjorino, prenas nian aventuron kiel
ŝercon, diris Georgo. Mi rigardas ĝin tute alie. Mi estis
tuŝita de la romaneco kaj pikanteco en la situacio, mi kreis
al mi mem figuraĵon de vi en mia fantazio, kaj, ne konante la
originalon, mi adoris tiun ĉi fantazian portreton.
Stella ektremis, komencante kompreni, ke tie ĉi estis ia
malkompreniĝo kaj ke ŝi estis maljusta kontraŭ
ambaŭ, Georgo kaj Fanny. La trankvileco de la lasta ne povis
esti ŝajniga.
— Sed, granda Dio, kio min tuŝas viaj fantaziaj portretoj?
ekkriis Fanny surprize.
— Ŝajnas, ke vi ĉion forgesis, diris Georgo. Nun,
de la momento, kiam mi vidis, ke la edzino de mia amiko portas tiun
ĉi fatalan ringon, mi decidis ankaŭ forgesi ĉion kaj
mi komencis kompreni, ke mia amo estis nur romanaj kapricoj kaj ke mi
efektive vin neniam amis.
— Ho, kiel eksterordinare malĝoje! ekkriis Fanny,
ridegante. Jes, ke Breine perdis la malgrandan porcion da prudento,
kiun li posedis, tio estas jam longe klara al mi, sed nun mi vere
komencas kredi, sinjoro Felson, ke via supra etaĝo ankaŭ
estas iom en malordo.
— Sed ĉu vi povas nei, ekkriis Breine, ke tiu ĉi
diamanta ringo . . .
— Jes, tiu ĉi malfeliĉa ringo estas la kulpo
de ĉio, diris Fanny. Estu tiel bona, sinjoro Felsen, jen
mi ĝin redonas al Vi. Mi ĝin ricevis en porcio da
glaciaĵo kune kun versaĵo. Mi metis la ringon sur la
fingron, kaj de tiu ĉi momento ĉio estas freneza. Breine
estas freneza, Stella estas freneza, Felsen estas freneza, kaj nun mi
mem fariĝos baldaŭ ankaŭ freneza, tio estas kredeble
la plej prudenta, kion mi povas fari.
— Mi neniam sendis al vi ian glaciaĵon aŭ ian
versaĵon. Vi scias tamen, ke mi metis la ringon sur vian fingron
antaŭ unu jaro.
— Ne, nun estas jam tro freneze, ekkriis Fanny.
Stella elpaŝis pli proksime.
— Permesu al mi enporti kelkan klarigon en tiun ĉi
senordigitan aferon. Mi estas tiu, kiu ricevis de vi la ringon en la
opera balo.
— Vi?
— Jes, kaj mi ne hontas konfesi, ke mi ĝin rigardadis kun
tiaj samaj profundaj sentoj, kiel vi. Poste ni nin rerenkontis en
kolero, kaj mi decidis, ke vi neniam sciu, kiu mi estas. Mi metis la
ringon en la vanilan glaciaĵon, kaj ĝi nun erare venis en
la manojn de Fanny.
— Tiel, tamen . . . Ha, fraŭlino, kiel vi min faras
feliĉa!
— Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny.
Tion mi rakontos al vi poste, diris la komercegisto. Ni iru en la
balan salonon kaj ne plu malŝatu niajn gastojn. Georgo estos jam
tiel bona amuzi fraŭlinon Stella dume . . .
Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte. La interparolado estis
kredeble tre viva kaj interesa, ĉar kiam la gastoj ĉiuj
jam estis for kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris,
Georgo kaj Stella sidis ankoraŭ en animita interparolado. Ili
sidis sur la klarblua silka kanapo — tute proksime, tiel
proksime, ke la kolosaj salmokoloraj rozoj sur la ŝultro de
Stella estis tute depremitaj. La diamanta ringo estis nun ree sur la
fingro de Stella, sed oni ne povis ĝin vidi, ĉar Felsen
tenis ŝian manon en la ambaŭ siaj.
— Nu, diris Breine, ŝajnas, ke ni povas gratuli.
— Jes, nun estas ĉio en ordo.
— Kaj la gastoj foriris, diris la komercegisto kaj frotis
kontente la manojn, tial nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun
ni havos ekstran festenon.
Li vokis Olsen'on, kiu estingadis la lumojn en la salono.
— Alportu al ni botelon da ĉampano.
— Kun glacio?
— Ne, mi dankas. Mi kredas, ke ni ĉiuj ricevis jam
sufiĉe de tiu ĉi artikolo. Tiu lasta glaciaĵo estis
tiel bruliga!
La ĉampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de
la novaj gefianĉoj trinkita.
— Mi petas ankaŭ la permeson tre humile gratuli, diris la
kelnero Olsen; mi estas ankaŭ fianĉigita!
— Ho, kun kiu?
— Kun la vidvino Kaspersen, la kuiristino.
— Kiam tio fariĝis?
— Antaŭ kelkaj minutoj, sed ni konatiĝis unu kun la
dua jam antaŭ longe, ĉar en la lastaj tempoj ni estis tiel
ofte kune ĉe invitaĵoj.
— Sed tiun ĉi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella.
— Jes, ŝi staris en la kuirejo, kaj ŝi estis tiel
dolĉa, kaj tiam mi diris, ke mi ŝin amas, kaj tiam ŝi
min ĉirkaŭprenis, kaj tiam mi tiel blankiĝis, ĉar
ŝi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan. Ho, estis tiel
Die bonege!
Olsen mallevis la okulojn kun dolĉa melankolia rideto kaj
flugetis en la salonon, por estingi la lastajn lumojn.
Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison
sur ŝian manon kun la brilanta ŝtono, kiu nun fariĝis
la stelo de lia feliĉo.
Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la ŝultrojn pro la
romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos
en la mondo — kaj ĝi ekzistos tie ĝis la mondo pereos
— tiel longe ankaŭ la romaneco vivos.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|