|
Fundamenta Krestomatio |
|
FINGRA KALENDARO Originale verkita de J. Grohn, privata instruisto. Rigardu tiun ĉi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la maldekstra mano, ![]() sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj ĉi sep punktoj prezentas la sep tagojn de semajno. Ĉiu devas sur sia propra fingro signi tiujn ĉi punktojn en penso per tiuj ĉi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni vidas sur la figuro. Antaŭ ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran kalendaron :
Alta Dia dono, Tiu ĉi frazo estas kunmetita el dekdu vortoj, kies unuaj literoj montras al ni, de kiu punkto sur la fingro ĉiu monato komencas kalkuli siajn tagojn. Jen estas la sistemo monata :
Se vi volas scii, kial la sistemo monata devas esti difinita tiel
kaj ne alie, kalkulu sur la punktoj de la fingro kaj vi vidos, ke se
la monato Januaro, havanta 31 tagojn, komenciĝas de la punkto
A (Alta), ĝi finiĝas sur la punkto C; la dua monato,
Februaro, havanta 28 tagojn (en jaro simpla) komenciĝas de la
punkto D (ĉar la 31a de Januaro estis c) kaj finiĝas sur
C; la tria monato, Marto, komencas kalkuli siajn tagojn de la punkto
D, k. c. (Pri superjaro, t. e. jaro 366-taga ni parolos
poste.)
Rimarko. Ĉe kalkulado ĉirkaŭ la fingro
oni povas facile vidi, ke la datoj 8, 15, 22 kaj 29 de ĉiu
monato ĉiam falas sur tiun saman punkton, de kiu la monato
komenciĝas.
Ekzemplo 1. De kiu punkto komenciĝas Aprilo? —
Solvo : Aprilo, la kvara monato, komenciĝas de la
punkto, kiu estas signata per la unua litero de la kvara vorto de la
frazo (G).
Ekzemplo 2. Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro?
— Solvo : Al Novembro, la dekunua monato, respondas
la dekunua vorto de la frazo (Dezira) kaj tiel la punkto D estas la
unua, E la dua, F la tria, G la kvara kaj A estas la kvina tago de
Novembro.
Ekzemplo 3. Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio? —
Solvo : Al Junio, la sesa monato, respondas la sesa vorto
de la frazo (Espero) kaj tiel la punkto E estas la 1, 8, 15 kaj 22
kaj F estas la 23 tago de la monato Junio.
Nun ni vidos, kiun nomon de tago semajna ĉiu punkto de la fingro
devas havi :
Ekzemplo 4. Ni elserĉu la punkton de la hodiaŭa
tago, supozante, ke hodiaŭ estas ĵaŭdo la 8 de Majo de
la jaro 1890. (Rimarko. Kiu lernas tiun ĉi kalendaron,
ne devas sin teni je nia supozita tago, nombro kaj monato, ĉar
estos pli klare kaj pli kompreneble, se li prenos por ekzemplo la
daton kaj la nomon de tiu tago, en kiu li lernas, kaj solvos sian
ekzemplon konforme je la sekvanta solvo). — Solvo :
Al Majo, la kvina monato, respondas la kvina vorto de la frazo
(Ben'), kaj tiel la punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo; kaj
ĉar ni scias, ke tiu ĉi tago estas ĵaŭdo, ni
facile konkludas, ke la punkto B estas ĵaŭdo, C —
vendredo, D — sabato, E — dimanĉo, F — lundo,
G — mardo kaj A — merkredo. Tiuj ĉi nomoj de tagoj
restas por la punktoj por tiu ĉi tuta jaro 1890.
Rimarko. Por ne ŝarĝi la memoron, estas sufiĉe
nur memori la punkton de dimanĉo, kaj el la antaŭiranta
solvo ni vidas, ke por tiu ĉi jaro (1890) la punkto E estas la
dimanĉo.
En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la
antaŭirantajn punktojn, kaj ĝi fariĝas pro jena
kaŭzo : se la simpla jaro havus nur precize 52 semajnojn,
ĝi komenciĝus de la punkto A (en nia jaro —
merkredo) kaj finiĝus sur la punkto G (mardo), kaj la estonta
jaro komenciĝus ree de A kaj la tagoj por la punktoj restus
tiuj samaj sen ŝanĝo; sed bedaŭrinde la jaro ekster
52 plenaj semajnoj havas ankoraŭ unu superfluan tagon, sekve
ĝi ne povas finiĝi sur la punkto G (mardo), sed ĝia
fino estos A (merkredo) kaj la estonta jaro devas komenciĝi de
la sekvanta tago (ĵaŭdo), sed ne de la sekvanta punkto B,
ĉar la sistemo monata postulas por la monato Januaro la punkton
A (Alta). Por konsentigi tiujn ĉi du postulojn (ke la estonta
jaro komenciĝu de la punkto A kaj de ĵaŭdo), oni devas
diri, ke kun la komenco de nova jaro la ordo de la nomoj de tagoj
por la punktoj de la fingro ĉesiĝas kaj komenciĝas
nova ordo, tio estas : la punkto A akceptas la nomon de la
tago, kiun la punkto B ĝis tiu tempo havis. Sekve, vidante ke
en tiu ĉi jaro 1890 B estas ĵaŭdo, ni scias, ke kun
la komenco de la estonta jaro A estos ĵaŭdo kaj la punkto
dimanĉa anstataŭ E en la estonta jaro estos D.
Nun estas ankaŭ facile kompreni, ke por la 29a tago de Februaro
en superjaro devas veni tia sama ŝanĝo de la nomoj de tagoj
por la punktoj de la fingro. Nia sistemo kalendara estas verkita por
jaro simpla, en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel,
komenciĝante sur la punkto D, tiu ĉi monato finiĝas
sur C kaj la sekvanta monato Marto komenciĝas de la punkto D.
Sed ĉar en superjaro Februaro havas ankoraŭ unu tagon,
sekve ĝi ne povas finiĝi sur C, sed devas finiĝi sur D
kaj la sekvanta monato devas komenciĝi de la sekvanta tago, sed
ne de la sekvanta punkto E, ĉar la sistemo monata postulas por
la monato Marto la punkton D. Sekve ni vidas, ke por konsentigi tiujn
ĉi 2 postulojn (ke la monato Marto komenciĝu de la punkto
D kaj de la sekvanta tago), ni devas diri, ke en la komenco de Marto
la antaŭa ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj sur la fingro
ĉesiĝas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto
D akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto E ĝis tiu tempo
havis. Sekve, transirante de jaro simpla en sekvantan superjaron, ni
havas 2 ŝanĝojn de la nomoj de tagoj por la punktoj :
unu fojon por Januaro kaj Februaro kaj la duan fojon por la lastaj
10 monatoj. Tiel en tiu ĉi jaro 1890 la dimanĉo estas sur
la punkto E, en la estonta jaro 1891 ĝi estos sur D kaj en la
superjaro 1892 la dimanĉo estos sur C por la unuaj du monatoj
kaj sur B por la lastaj dek; tio estas : la nomoj de tagoj sin
ŝovas posten en returnita ordo de la alfabeto.
Rimarko. El tiu ĉi klarigo estas facile kompreni, ke se
oni volas serĉi ian tagon en pasinta tempo, oni devas ŝovi
la nomojn de tagoj por ĉiu jaro en rekta alfabeta ordo :
tio estas, se en tiu ĉi jaro 1890 la punkto dimanĉa
estas E, sekve en la pasinta jaro 1889 ĝi estis F kaj en 1888
(superjaro) la punkto dimanĉa estis G por la lastaj dek monatoj
kaj A por la unuaj du monatoj k. c.
Ĉiuj ĝis nun donitaj reguloj montras al ni, kiel trovi la
tagon, se oni scias la nombron en la monato (la daton); nun kiel oni
trovos la daton, se oni scias la tagon? Ekzemple : hodiaŭ
estas vendredo en Oktobro, — kian daton ni donos al tiu ĉi
vendredo, sciante, ke ĉiu tago ripetiĝas kvar aŭ kvin
fojojn en la monato?
Tiel sciu : se iu en la daŭro de longa tempo ne rigardis
la daton, tiu ankaŭ el presita kalendaro ne scios la daton por
la demandata tago, ĉar la kalendaro al ni ne povas diri, kiu
vendredo en Oktobro ĝi estas; sed se li memoras, ke en unu el
la lastaj tagoj ni havis ekzemple la naŭan de Oktobro, tiam al
li estos facile reserĉi tiun ĉi daton sur la fingro kaj
poste trovi la plej proksiman vendredon. En tia okazo ni divas :
Oktobro, la deka monato, komenciĝas sur la punkto, kiu estas
signata per la unua litero de la deka vorto de nia frazo (Al),
t. e. : A estas la 1 kaj 8, B — la 9 de Oktobro;
kaj ĉar E en tiu ĉi jaro 1890 estas dimanĉo, tial
B aŭ la 9 de Oktobro estos ĵaŭdo kaj la sekvanta
vendredo estos la 10.
Okazas iafoje, ke oni volas difini la tagon por ia dato en
malproksima jaro, por kiu difini la punkton de dimanĉo estas ne
facile kaj eĉ lacige. En tia okazo (konsiderante, ke ĉiu
simpla jaro havas unu superfluan tagon super la nombro de semajnoj
kaj la superjaro havas ilin du) ni devas la nombron de ĉiuj tiuj
ĉi superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la
kuranta jaro kaj la serĉata, dividi je sep, t. e. tiujn
ĉi tagojn turni en x semajnojn, kaj la resto al ni montros, je
kiom punktoj ni devas ŝovi la punkton dimanĉan (laŭ
ordo alfabeta). Se la divido fariĝis sen resto, tiam la punkto
dimanĉa en la serĉata jaro estas tiu sama, kiel en ia
kuranta jaro.
Rimarko 1-a. Rilate la lastan regulon por difini la tagon en
malproksima jaro (ĉe kiu ni diris, ke ni devas dividi je sep
la nombron de la superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo
inter la kuranta jaro kaj la serĉata) ni devas fari la rimarkon,
ke se ni troviĝas en la lastaj dek monatoj de superjaro,
ni devas, ĉe la elkalkulado de la superfluaj tagoj, aldoni
ankoraŭ unu tagon por la 29-a Februaro de la kuranta jaro. Tiel
same oni devas agi, se la serĉata dato troviĝas en Januaro
aŭ Februaro de ia superjaro.
Rimarko 2-a. Serĉante ian daton en pasintaj centjaroj,
ni devas meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro, kiu,
malgraŭ ke la nombro de la jaro estas dividebla je 4, nur tiam
estas superjaro, kiam la nombro de la centjaro dividas sin je 4.
Sekve la jarojn 1700, 1800 kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj
simplaj kaj ne al superjaroj, ĉar la nombro 17, 18 kaj 19 ne
estas divideblaj je 4.
Ĉiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same
por la Julia kalendaro (malnova stilo), nur kun tiu diferenco, ke la
punkto de dimanĉo falas ĉiam sur la duan sekvantan punkton
post tiu, kiu en la kalendaro Gregoria (nova stilo) signifas la
dimanĉon; se tiel laŭ la kalendaro Gregoria D signifas la
dimanĉon por la kuranta jaro 1891, la dimanĉo laŭ la
malnova stilo estos sur la punkto F. Sed ni devas sciigi niajn karajn
legantojn, ke la lasta rimarko (pri la lastaj jaroj de centjaroj) tie
ĉi ne povas havi lokon.
Nun, estimataj amikoj de nia lingvo, se vi komprenas ĉiujn
regulojn de nia kalendaro, tiam ne estos al vi malfacile solvi la
sekvantajn du temojn :
1a Difinu la tagon de la morto de
Koperniko, kiu mortis la 12an de
Februaro de la jaro 1473.
2a Trovu, en kiu tago naskiĝis Kristo?
Rimarko. Ĉe la ambaŭ temoj devas esti uzata la
kalendaro Julia, ĉar la Gregoria komenciĝis de la jaro
1583.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|