|
Fundamenta Krestomatio |
|
EL LA POŜTO
La Bremena vaporŝipo « Lloyd » staras en
la haveno de Nov-Jorko, preta al forveturo; jam la duan fojon estas
donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas ĉiujn personojn,
kiuj ne veturas, forlasi la ŝipon. La kaldronoj de la ŝipo
kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon, la piloto estas sur la
ŝipo, la amerika havena komisio ĵus per la transĵetita
ponto forlasas la ŝipon, trovinte ĉiujn paperojn en ordo
kaj doninte la permeson por elveturo el la haveno.
Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide
alkuras ankoraŭ kelkaj kaleŝoj. Sakoj de diversa grandeco
estas rapide ĵetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco
portataj sur la ŝipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la
ŝipo en plena veturado forkuras de la havena ponto kaj, lasante
la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre,
elveturas el la golfo de Nov-Jorko.
Tiu lasta pakaĵo, kiu venis ankoraŭ en la lasta minuto sur
la ŝipon, estis la poŝto. La vaporŝipo portas sur la
posta flanko la germanan standardon, nigra-blanka-ruĝan, sur la
antaŭa masto la standardon de Bremeno, blanka-ruĝan, sur
la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron
kaj bluan ŝlosilon kruciĝantajn sur blanka kampo, kaj sur
la krucmasto la standardon de la germana poŝto, tute similan al
la standardo de la milita ŝiparo, nur havantan en la maldekstra
malsupra kampo flavan kornon de poŝto.
Se ni sekvos post la poŝta pakaĵo, kiu tra la malfermoj
estis transportita en la malsupran parton de la ŝipo, ni
venos en sufiĉe grandan salonon, kiu estas aranĝita
tiel same elegante, kiel la unua kaj dua kajutoj de ĉiuj
Lloyd'aj vaporŝipoj. Granda, per verda drapo kovrita tablo
kun multaj fakoj super la skriba plataĵo, apud kiu oportune
povas labori kvar homoj, prezentas la ĉefan meblon de
tiu ĉi salono, almenaŭ la moveblan. Unu el la muroj
laŭlongaj estas okupita de polurita masiva breto, kiu
enhavas grandegajn fakojn, kies fundoj ĉiuj estas klinitaj
malrekte al la muro. Kelkaj ŝranketoj por konservado de
formularoj, stampiloj, kolorigaĵo, fadenoj, ŝnuretoj,
sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu ĉi
naĝanta poŝta oficejo. Ŝova pordo kondukas en
grandegan ĉambron najbaran, kiu tuta estas plenigita de
paketoj; tiuj ĉi lastaj estas tiel firme kunmetitaj kaj tiel
lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili ĉe ĉiu movo
de la ŝipo ne ruliĝas tien kaj reen, sed eĉ en
granda ventego, kiam la ŝipo saltas kaj batas, ili ne tre
multe disŝutiĝas; en alia okazo ne multaj el ili venus
Eŭropon.
Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante aranĝitan
ĉambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblaĵo,
simila al tiu, kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso. La
ĉambro estas difinita por la du poŝtaj oficistoj, la
germana kaj amerika. Malpli eleganta, sed tre praktike meblita
apudĉambro estas difinita por la du suboficistoj, la germana kaj
amerika.
De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj
inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke ĉiu
vaporŝipo devas esti akompanata de amerika kaj germana
poŝta oficisto kaj po unu helpanto pro ĉiu el ili, por ke
oni povu ankoraŭ en la daŭro de la septaga transveturo
tiel prepari la poŝton, ke ĝi, veninte Bremenon aŭ
Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo de duontago
aŭ de tuta tago por la specigado. Antaŭe la ŝipestro
aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton; sub lia observo
ĝi estis enportata de la amerikanoj, poste la ĉambroj estis
ŝlosataj kaj la ŝipestro prenadis la ŝlosilon, kiun li
transdonadis poste nur al la germana poŝta estraro en Bremeno
aŭ en Nov-Jorko al la amerikaj poŝtaj oficistoj.
Per tiu ĉi plej nova poŝta progreso, la aranĝo
de naĝantaj poŝtaj oficejoj kun germana kaj amerika
oficisto, oni atingas en la dissendado de la poŝtaĵoj
plifruigon de preskaŭ tuta tago. La oficistoj kaj
suboficistoj, tiel la amerikaj kiel ankaŭ la germanaj, estas
« borduloj », t. e. homoj, kiuj konas la
marajn cirkonstancojn, faris marajn veturojn kaj estas sufiĉe
harditaj kontraŭ la mara malsano. Tiu ĉi cirkonstanco
estas tre grava, ĉar en aŭtuno kaj vintro la transveturo
de la vaporŝipo estas ofte tiel malkvieta, ke kredeble la tuta
poŝto restus nepreparita, se la poŝtaj oficistoj estus
atakitaj de mara malsano.
La oficistoj ricevas tablon oficiran, kompreneble je la kostoj de
Germanujo kaj de la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj manĝas
kune kun certa grupo da ŝipaj oficiroj. La suboficistoj en
rilato de tenado kaj manĝado estas kalkulataj en tiu sama
rango, kiel la maatoj, t. e. homoj starantaj en rango inter
ŝipsoldatoj kaj ŝipoficiroj.
En la veturo al Germanujo, sekve en tiu, en kiu ni en spirito
partoprenas, la amerika oficisto estas la kondukanto. La poŝto,
kiu estas transveturigata, estas ja amerika propraĵo ĝis la
momento, en kiu ĝi en Bremeno estas transdonata al la germana
regna poŝto; kontraŭe, en la veturo al Nov-Jorko la germana
oficisto estas la kondukanto kaj komandanto en la oficejo.
Ni rigardu iom pli proksime la poŝton, kiu estas transportata
de Nov-Jorko al Bremeno. Ĝi enhavas antaŭ ĉio
la tutan poŝton, kiu kolektiĝis en Nov-Jorko kaj en
ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj tio ĉi estas ne
malgranda, ĉar inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj
komunikiĝoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj
markoj ĉiujare. Al tio ĉi venas la tuta poŝto de la
okcidentaj Unuigitaj Ŝtatoj ĝis San-Francisko kaj plu
ankoraŭ parto de la poŝto Azia kaj Aŭstralia, kiu
tra la Granda Oceano venas per ŝipoj al San-Francisko, de tie
ĉi iras en la daŭro de kelkaj tagoj per la fervojoj al
Nov-Jorko kaj tie estas ŝarĝata sur la vaporŝipojn,
por esti transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros,
kiel granda estas la komerca komunikiĝo de Germanujo kun la
Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da
elmigrantoj ĉiujare iras Amerikon, restante ja ĉiam en
rilatoj kun sia patrujo, kun siaj parencoj, kiom multe da germanoj
vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la poŝta
komunikiĝo estas grandega kaj ke ĝi konstante kreskas.
Sed tiu ĉi poŝto alportas objektojn ne sole por Germanujo,
sed ankaŭ transire por Polujo, Rusujo, Aŭstro-Hungarujo,
Turkujo, Svedo-Norvegujo, eĉ por la norda Italujo. Precipe
grandega nombro da gazetoj estas sendataj sub banderolo el
Ameriko Eŭropon, ne alportante grandan ĝojon al la
germanaj poŝtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn ĉi gazetajn
sendaĵojn « bastonoj ». La amerikanoj
ordinare ne faldas la gazetojn kvarangule, kiel la eŭropanoj,
sed kunrulas ilin kaj poste ĉirkaŭigas ilin per papera
strio kun la adreso. Tiuj ĉi rulitaj, rondaj, bastonformaj
poŝtaĵoj estas pli facile pakeblaj, sed la adresoj estas
legataj ĉe la specigado tre malfacile, kaj sperta oficisto
specigas egalan nombron da « bastonoj »,
t. e. amerikaj rulitaj gazetoj, trioble pli malrapide, ol
leterojn eĉ kun sufiĉe malklaraj adresoj.
Krom leteroj, banderoloj kaj ĵus nomitaj poŝtaj paketoj,
oni devas ankoraŭ prilabori la leterojn rekomenditajn,
t. e. enskribitajn, kaj leterojn ŝarĝitajn, t. e.
enhavantajn monon kaj kostaĵojn. Ĉiuj pecoj kune, kiujn unu
sola naĝanta poŝto transportas, prezentas la nombron de
ĉirkaŭ 400 000 poŝtaĵoj de diversaj specoj;
sed ofte tiu ĉi nombro altiĝas ĝis pli ol miliono
da pecoj. La devo de la poŝtaj oficistoj, kiuj veturas kun la
ŝipo, estas dividi la poŝtaĵojn laŭ la apartaj
poŝtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la trairo
transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj, kaj
kiam la ŝipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la
apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren.
Se la fundo estus plata, tiam ĉe ĉiu leviĝo de la
ŝipo ĉiuj poŝtaĵoj elfalus, el la diversaj fakoj
la objektoj denove miksiĝus inter si, kaj la tuta laboro estus
vana.
Krom la transira komunikiĝo, kiu iras tra Berlino, se la
afero ne tuŝas Holandon aŭ Svedo-Norvegujon, devas ja
antaŭe jam esti pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno.
Ĉefa diskruciĝejo por la norda, orienta kaj suda Germanujo
estas Hannovero. La transoceana poŝto venas el Bremeno
Hannoveron, kaj tie ĉi en la daŭro de kelkaj minutoj, dum
la kruciĝo de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la amerikaj
poŝtaĵoj devas esti disdividitaj en la poŝtajn
vagonojn de la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua
veturado, oni povu specigi ilin laŭ la diversaj stacioj. La
specigantaj oficistoj devas scii preskaŭ pri ĉiu loko en
Germanujo, kie ĝi sin trovas kaj al kiu poŝta kurso ĝi
apartenas. Sako post sako el la amerikaj poŝtaĵoj estas
malfermata, la enhavo estas ŝutata en korbojn kaj nun dividata
en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute aŭ duone plena,
tiam oni pakas la leterojn, poŝtajn kartojn, poŝtajn
asignojn, banderolojn k. t. p. en sakojn kun diversaj
surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj monajn sendaĵojn denove en
aliajn sakojn, kiuj ankaŭ portas sur si la surskribojn de la
respondaj poŝtaj kursoj.
Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn.
La amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la
adresato la straton kaj numeron, dum ni ĝin skribas ordinare sub
la nomo de la urbo. Al tio ĉi ĝuste la amerikaj leteroj,
kiujn la elmigrintoj sendas hejmen, estas pleje skribitaj de homoj,
kiuj ne bone posedas la plumon kaj nur malofte okupas sin per
skribado de leteroj. Sur tia letero la diversaj partoj de la adreso
kuras unu sur alian, duone germane, duone angle, kaj la amerika
kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas tiam helpi en la
deĉifrado de la adresoj, tiel same kiel ankaŭ la enportadon
de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li faras kune
kun la germana kolego.
Se la vetero estas bona kaj la preparado de la poŝto iras bone,
tiam la poŝtaj oficistoj ofte havas ankaŭ tempon, por iri
sur la ferdekon kaj ĝui la belegan maran aeron; sed ordinare
restas al ili tempo nur por la manĝado, dormado kaj por la
plej necesa ripozo vespere en la oficira salono aŭ en la fuma
salono de la dua kajuto. Ili devas forte labori, se ili volas veni
al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas traveturita kaj oni
alproksimiĝas al la kanalo, tiam parto de la poŝto devas
esti tute preta, ĉar ja ankaŭ anglaj poŝtaĵoj por
Southampton estas alportitaj el Ameriko.
En la lastaj horoj komenciĝas la fermado de la sakoj da
leteroj. Ĉiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la
specigita enhavo migris en la sakojn germanajn. Ĉiu sako estas
fermita per ŝnuro, kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu
ĉi sufiĉe dika ŝnuro oni tratiras tra du truoj en la
fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli la grandecon de monero
dumarka. Sur la fundo de tiu ĉi pladeto staras la surskribo
« U. S. Mail », t. e. poŝto de la
Unuigitaj Ŝtatoj. La finojn de la ŝnuro oni ligas, kaj en
la kavon de la pladeto oni nun fandas sigelvakson, kiu tute kovras la
ŝnuron, kaj poste oni premas sur ĝin la amerikan sigelon,
kiu portas sur si la surskribon : « U. S. German
Sea Post » (Mara poŝto de la Unuigitaj Ŝtatoj al
Germanujo).
Nun la poŝtaĵoj estas kvankam jam specigitaj laŭ
la germanaj kursoj, sed ili ĉiam ankoraŭ estas amerika
propraĵo kaj la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko estas respondaj
por tiuj ĉi objektoj.
La fajra ŝipo en la Weser fariĝas videbla. La
vaporŝipo alproksimiĝas al la hejma haveno. Jam prete
pakitaj estas ĉiuj sakoj, ankaŭ la paketojn oni en la
lastaj tagoj elprenis el la kestoj kaj specigis ilin laŭ
la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo de Rothesand estas
preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda vaporŝipo
laŭ la Weser, ĝis ĝi venas al la granda alvetura
ponto de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro
venas sur la ŝipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana
imperia poŝto, kiuj tuj iras en la ŝipan oficejon, kaj
tie ĉi en la apudesto de la ambaŭ germanaj oficistoj,
kiuj kunvenis de trans la oceano, ili transprenas de la amerikaj
oficistoj la sendaĵon. La diversaj pozicioj en la formularoj
estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas trans la havena
ponto la poŝtajn sakojn el la ŝipo sur la bordon, kie jam
staras la grandaj flavaj kaleŝoj por la akceptado de la sakoj
kaj paketoj, kaj rapide oni veturas aŭ al la poŝta oficejo
en Nordenham, aŭ al la stacidomo de la fervojo, kie en la
vagonaron estas enaranĝitaj apartaj poŝtaj vagonoj, kiuj
la tutan transmaran poŝton portas al Bremeno. Tie ĉi oni
disapartigas la poŝtajn kursojn, kaj parton de la paketoj kaj
sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto iras senpere kun la kuriera
vagonaro, kiu aliĝas en Bremeno, pluen al Hannovero, kie ĉe
la alveno de la transmara poŝto denove disvolviĝas viva
poŝta movado. El la Bremenaj poŝtaj vagonoj elflugas la
sakoj kaj paketoj, ili estas ŝarĝataj en la poŝtajn
vagonojn de la aliaj vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj
vojoj, kaj post kelkaj minutoj elveturas preskaŭ laŭ
ĉiuj direktoj la poŝtaj vagonaroj, kiuj disportas la
transmaran poŝton por Germanujo kaj la alilando.
La Berlina poŝto sendas ĉiutage Hannoveron specigistojn,
por ke ili la leterojn difinitajn por Berlino tuj specigu laŭ la
poŝtaj oficejoj. En la tagoj, kiam venas la transmara poŝto
— kaj tio ĉi nun havas lokon kelkajn fojojn en la semajno
— tiuj ĉi specigistoj ricevas helpantojn, kaj dum la
vagonaro kuras de Hannovero Berlinon, ili uzas sian tutan forton kaj
sian mirindan sciadon de la Berlinaj stratoj kaj domoj, por tiel
pretigi la poŝtaĵojn, ke ili en Berlino jam de la stacidomo
povas esti disdividitaj per kaleŝetoj al la apartaj poŝtaj
oficejoj, kie tuj post la alveno komenciĝas la disportado de
la poŝtaĵoj. La poŝtaĵoj, kiujn oni ne havis
tempon pretigi, kiel ankaŭ la poŝtaĵoj difinitaj por
la eksterlando kaj por transita trairo, per la grandaj kaleŝoj
de la stacidomo estas alportataj rekte al la Berlina ĉefa urba
poŝtejo en la Reĝa Strato, tie ĉi ili estas specigataj
kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la orienta
kaj suda Germanujo.
En tia maniero estas eble, ke letero, kiu en Nov-Jorko estis donita
sur la poŝton en la tago de forveturo de Lloyda vaporŝipo,
la plej malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la
adresato eĉ en la plej malproksima anguleto de Germanujo. Se
oni al tio ĉi konsideros la malkaran poŝtan pagon de
dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas miregi pro la progresoj de
la poŝtaj aferoj, precipe se oni ekmemoros, ke ankoraŭ
antaŭ ĉirkaŭ sesdekjaroj letero el la suda Germanujo
al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaŭ letero
el Nov-Jorko ĝis ĉia urbeto en Germanujo, ke tia letero
tiam kostis ĉirkaŭ unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon
en semajno iris poŝto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la
respondo povis veni ne pli frue ol post dek kvar tagoj.
La komunikiĝoj inter la Unuigitaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko
kaj Eŭropo, precipe Germanujo, kreskas kun ĉiu tago, tiel
ke jam nun fariĝas malfacile pretiĝi kun la poŝta
komunikiĝo. Baldaŭ oni devos pensi enporti ankoraŭ
plibonigojn, kaj kredeble la tutmonda ekspozicio en Ĉikago
helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj estos enkondukitaj
por la transsendado de la poŝtaĵoj inter Ameriko kaj
Eŭropo. [El « Das Buch fuer Alle ».]
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|