|
Fundamenta Krestomatio |
|
KORESPONDADO KOMERCA (de L. de Beaufront). Sinjoro M . . ., en Briançon.
Kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono, mi permesas
al mi adresi al vi mian prezaron ĝeneralan kaj samtempe kelkajn
specimenojn de la vendobjektoj paperaj kaj kartonaj, kiujn mi havas
ordinare en mia magazeno. Mi esperas, ke vi ŝatos la kvaliton
tute rimarkindan de la komercaĵoj, kiujn mi proponas al vi, kaj
ke la kondiĉoj profitaj, en kiuj mi povas liveri ilin al vi,
decidigos vin doni al mi viajn mendojn.
Vi povos ankaŭ vidi en mia katalogo, ke, krom la paperoj,
mi ankaŭ makleras pri ĉiuj komercaĵoj de la urbo
Roubaix, speciale pri la drapoj kaj teksaĵoj ĉiuspecaj.
Miaj malnovaj kaj konstantaj interrilatoj kun ĉiuj firmoj
ĉi-tieaj donas al mi la eblon trakti la negocojn de miaj
mendantoj kun la tuta kompetento dezirinda kaj per tia maniero, ke
ili estu plene kontentaj.
Esperante, ke vi favoros min per viaj mendoj, mi petas, Sinjoro, ke
vi akceptu mian sinceran saluton. R.
Sinjoro R . . ., en Roubaix.
Mi ricevis vian leteron de la 10a
de la kuranta monato kun viaj proponoj pri liveroj kaj la anonco
pri viaj specimenoj, kiuj ankaŭ bone alvenis al mi. En aliaj
cirkonstancoj fari uzon el tio estus malfacile por mi, ĉar
mi ne havas motivon por forlasi miajn kutimajn liverantojn, kiuj
kontentigas min. Tamen, ĉar la prezoj, kiujn vi prezentas al mi,
estas iom pli malkaraj, mi mendas de vi, por provo, cent rismojn da
papero konforma je specimeno no 1, kaj
tiom same da no 2.
Se viaj liveroj estos kontentigaj, kiel mi esperas, mi sendos al vi
pli grandajn mendojn.
Por la pago volu prezentigi kambion al mia kaso, post tridek tagoj,
kun 2 0/0 da diskonto, konforme je viaj kondiĉoj.
Koncerne vian proponon pri drapoj, mi bedaŭras, ke mi ne
povas profiti ĝin, ĉar mi tute ne okupas min je tiuj
komercaĵoj.
Atendante vian raporton pri la ekspedo, mi prezentas al vi, Sinjoro,
mian sinceran saluton. M.
Sinjoro H . . ., en Marseille.
Ni havas la honoron sciigi vin, ke ni ekspedas al vi hodiaŭ,
malrapidire, keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj,
konforme je la mendo, kiun vi donis al nia vojaĝisto, S-ro L.
Vi trovos tie ĉi enfermitan la detalan fakturon. Volu akcepti
ĝin kiel ĝustan kaj enskribi la sumon en nian krediton.
Ĉiam sindonemaj por viaj mendoj, ni petas vin,
k. t. p.
Sinjoro K . . ., en Parizo.
Ni sendas al vi tie ĉi aldonite la staton de via kalkulo fermita
ĉe la fino de decembro. Ni petas, ke vi ekzamenu ĝin kaj
diru al ni, ĉu ni konsentas.
Sinjoro B . . ., en Lille.
Mi rapidas respondi je via letero kaj doni al vi la petitan
informon pri la firmo N. Ĝi ĝuas tie ĉi la plej
bonan reputacion. Mi pensas, ke vi povas liveri al ĝi en plena
trankvilo. Sen garantio nek respondeco, kiel kutime.
Tre sincere via. . . .
|
|
KVITANCO
(Mi certigas per tio ĉi, ke) mi ricevis de Sinjoro R. la sumon
de mil frankoj, kiujn al li mi pruntis por unu jaro en la dato 1a de
januaro 1900, kune la sumon de dudek kvin frankoj kiel la procentojn
po 5 0/0 de la dirita sumo dum la dua duonjaro.
Aprobante por mil dudek kvin frankoj.
Parizo, la lan de januaro 1901.
|
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|