|
Fundamenta Krestomatio |
|
KRONIKA KATARA KONJUNKTIVITO (el la libro de profesoro E. Fuchs).
Simptomoj. Ĉe la kronika kataro de la konjunktivo
la objektive trovataj ŝanĝoj estas entute malmulte
signifaj. Estas modera ruĝeco de la konjunktivo, aŭ
nur super la tarso, aŭ ankaŭ en la parto transira. La
konjunktivo estas glata kaj ne ŝvelinta; nur en malnovaj okazoj
aperas hipertrofio de la konjunktivo kun ĝia dikiĝo kaj
velursimila karaktero. La sekrecio estas malgranda kaj montras
sin precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa
ŝaŭmo, kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj,
venas de tio, ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidaĵo
kun la eligaĵo de la Meibomaj glandetoj per batiĝado
fariĝas speco de ŝaŭma emulsio. La konstanta
malsekiĝado de la haŭto en la anguloj de la palpebroj
kondukas al la formiĝado de ekskoriacioj. En kelkaj okazoj
la sekrecio, anstataŭ esti pliigita, ŝajnas eĉ
malpliigita. Pro la tre malgranda aŭ eĉ tute mankanta
pliiĝo de la sekrecio kelkaj aŭtoroj difinas multajn
okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la
konjunktivo. Ĉe la sensignifeco de la simptomoj objektive
rimarkeblaj, tiom pli granda atento devas esti turnata al la plendoj
de la paciento. Efektive la subjektivaj simptomoj pleje
estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon
de kronika kataro de la konjunktivo. La plendoj ordinare estas la
plej grandaj vespere. La pezeco de la palpebroj, tage apenaŭ
rimarkebla, vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas
tre malfacile teni la okulojn nefermitaj; ili havas la senton,
kvazaŭ ili volus dormi. Per la nemulta eligaĵo, kiu en
formo de mukaj fadenoj restas en la konjunktiva sako, naskiĝas
teda sento de fremda korpo, kvazaŭ en la okulo estus polvero;
kiam tiaj mukaj fadenoj metiĝas sur la korneon, tiam la
vidado malklariĝas aŭ tiam ĉirkaŭ la flamo
de kandelo montriĝas ĉielarkaj koloroj; krom tio la
pacientoj rakontas pri malagrablaj sentoj de diversaj specoj, nome
pri brulado kaj jukado, pri blinduliĝado per lumo, rapida
laciĝado de la okuloj ĉe la laborado, ofta palpebrumado
k. t. p. Matene la okuloj estas iom kungluitaj aŭ iom
da flava sekiĝinta eligaĵo trovas sin en la interna angulo
de la okulo. En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco kaj la
okuloj povas esti malfermataj nur kun malfacileco, kaj la paciento
havas la senton kvazaŭ la palpebroj pro manko de malsekeco estas
algluitaj al la okulpomo (kataro seka). — Tiuj ĉi tiel
diversaspecaj plendoj tute ne trovas sin en difinita interrilato al
la objektiva stato. Ĉe multaj homoj oni vidas la konjunktivon
sufiĉe forte ruĝiĝinta kaj tamen ili plendas pri nenio
eĉ plej malgranda, dum ĉe aliaj, kiuj la kuraciston simple
elturmentas per siaj piendoj, oni ofte apenaŭ rimarkas iajn
ŝanĝetojn en la konjunktivo.
Irado de la malsano. La kronika kataro de konjunktivo estas
unu el la plej oftaj malsanoj de la okuloj, kiu estas renkontata
precipe ĉe personoj grandaĝaj kaj nome pli maljunaj.
Ĉe maljunuloj ĝi estas preskaŭ regulo, ke ni trovas
facilan gradon da kronika konjunktivito, kiun oni nomas kataro
maljunula. La daŭrado de la konjunktivito estas ordinare
longa; multaj homoj suferas je ĝi grandan parton de sia vivo.
La malsano povas konduki al komplikaĵoj, kiuj parte donas
nerebonigeblajn ŝanĝojn. Al la plej oftaj komplikaĵoj
apartenas la brulumo de la palpebra rando — blefarito —
sekve de la ofta malsekiĝado de la randoj de la palpebroj
per la pli riĉe eligataj larmoj. Ankaŭ sekve de la
malsekiĝado per la larmoj la haŭto de la malsupra palpebro
estas atakata de ekzemo, aŭ ĝi fariĝas rigida
kaj mallongiĝas, tiel ke la libera rando jam ne perfekte
almetiĝas al la okulpomo. Sekve de tio la larma punkto jam
ne trempiĝas en la larman lagon, per kio la forkondukado de
la larmoj en la larman sakon estas malhelpata, la fluado de la
larmoj estas pligrandigata kaj tio ĉi denove efikas malutile
sur la staton de la haŭto. Tiamaniere formiĝas rondo da
eraroj, kiu kondukas al ĉiam plua malleviĝo de la malsupra
palpebro, al la ektropio. Tiu ĉi eliro estas ankoraŭ
akcelata per tio, ke la pacientoj ofte deviŝas la defluantajn
larmojn kaj ĉe tio pasigas la tukon de supre malsupren, per kio
la malsupra palpebro estas tirata malsupren. Se la mallongiĝo de
la palpebra haŭto, malsekigata de larmoj, aperigas sin pli en
direkto horizontala, tiam naskiĝas blefarofimozo. Fine la kataro
ofte kaŭzas ulceretojn de la korneo.
Etiologio. La kaŭzoj de la kronika kataro estas : 1.
Antaŭirinta kataro akra, kiu, anstataŭ plene saniĝi,
transiris en la stadion kronikan. 2. Komunaj malutilaĵoj de
diversaj specoj. Al ili apartenas antaŭ ĉio malbona aero,
difektita per fumo, polvo, varmego, kunestado de multe da homoj
k. t. p. La laboristoj en fabrikoj, kie estas multe da
polvo, la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k. t. p.
suferas tre ofte je kronika konjunktivito. Al tio disponas ankaŭ
malfrua irado dormi, nokta maldormado, troa ĝuado de alkoholaj
trinkaĵoj. Ĉe personoj, kiuj jam suferas je kronika
konjunktivito, ĝi multe malboniĝas post ĉia tiaspeca
malutilaĵo, ekzemple post vespero pasigita en teatro aŭ en
fumoplenaj ĉambroj. La daŭra efikado de vento kaj malbona
vetero kaŭzas ĉe la vilaĝanoj, veturilistoj k. s.
tiel oftan kataron. Pro tiu sama kaŭzo ankaŭ okuloj forte
elstarantaj, aŭ kies palpebroj estas mallongigitaj (lagoftalmo),
estas atakataj de kataro, ĉar ili tro malmulte estas defenditaj
kontraŭ la aero. La efiko, kiun faras sur la konjunktivon
la konstanta kuntuŝiĝado kun la aero, montriĝas
la plej bone ĉe la ektropio, ĉe kiu la nekaŝita
konjunktivo de la tarso fariĝas forte ruĝa kaj dika,
velursimila aŭ eĉ tuberplena. Tiom same malbone kiel
longedaŭran kuntuŝiĝadon kun la aero, la konjunktivo
elportas ankaŭ la konstantan foreston de tiu ĉi lasta,
tial ĉe longe daŭranta ĉirkaŭligo de la okulo
ankaŭ aperas kronika kataro. 3. Troa streĉado de la
okuloj, precipe ĉe personoj hipermetropiaj kaj astigmatismaj,
povas kaŭzi kronikan kataron. 4. Lokaj malutilaĵoj. Al
ili apartenas incitado de la konjunktivo per fremdaj korpoj, kiuj
restas en la konjunktiva sako; al tiaj fremdaj korpoj oni devas
alkalkuli en pli vasta senco de la vorto ankaŭ okulharojn,
kiuj estas turnitaj kontraŭ la okulpomo. En la plimulto da
okazoj la loka malutilaĵo konsistas en ia alia malsano de la
okulo, kiu aperigas post si la kataron kiel suferon sekvan, kiel
ekzemple blefarito aŭ infarktoj en la glandetoj Meibomaj.
Reteniĝo de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako
aŭ de nesufiĉa trempiĝado de la larmaj punktoj
en la larman lagon estas ofta kaŭzo de la kataro, tial oni
neniam devas forgesi ĉe unuflanka kataro esplori, ĉu ne
ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj. La kataroj kaŭzitaj de
cirkonstancoj lokaj distingiĝas de la kataroj kaŭzitaj de
malutilaĵoj komunaj per tio, ke ili tre ofte estas unuflankaj,
dum en la lasta okazo laŭ la naturo de la afero pleje suferas
ambaŭ okuloj.
Terapio. Estas kompreneble, ke la kuracado devas antaŭ
ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per konforma
reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo, kiom tion ĉi
permesas la profesio de la paciento, per forigo de ekzistantaj lokaj
kaŭzoj de la kataro k. t. p. Por la kuracado de la
konjunktivo mem ni antaŭ ĉio, kiel ĉe la kataro akra,
havas por nia dispono la nitran arĝenton, kiun oni uzas por
ŝmirado per peniko (en solvo 2 p. 100) aŭ por engutado
(en solvo 1/4 — 1/2 p. 100). Oni uzas ĝin nur en tiuj
okazoj, en kiuj la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio
kaj do malfirmiĝo de la konjunktivo, ĉar tiaj periodoj
de akra malsaniĝo ofte okazas en la daŭro de ĉiu
kronika kataro, kaj ankaŭ tiam, kiam ekzistas jam hipertrofio
de la konjunktivo. En la ceteraj okazoj sufiĉas adstringaj
gutoj (okulakvoj), kiujn la paciento mem povas al si engutadi. La
plej uzataj el tiuj ĉi okulakvoj estas : flava adstringa
okulakvo (collyrium adstringens luteum), aŭ safrana tinkturo de
opio (tinctura opii crocata), ambaŭ ordinare estas porskribataj
ne pure, sed miksite kun egala kvanto da akvo; kupro aluna, zinko
sulfura, ambaŭ en 1/2-1 p. 100 solvo; plue aluno, tanino, bora
acido kaj aliaj adstringantaĵoj.
La vica ordo, en kiu tiuj ĉi okulakvoj estas cititaj, respondas
proksimume al ilia laŭgradeco, de la plej fortaj ĝis la
plej delikataj. Ili devas esti engutataj ĉiutage unu aŭ
du fojojn, sed ne vespere. Ni elkalkulis tiom da ili, ĉar
estas bone havi pli grandan elekton el ili, ĉar ĉe la
longa daŭrado de la kataro oni ofte devas ŝanĝi
la rimedojn. Ĉiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian
efikecon, ĉar la konjunktivo al ĝi alkutimiĝas.
Kontraŭ la kungluiĝado de la palpebroj, kiel ankaŭ
kontraŭ ekzistantaj ekskoriacioj oni igas vespere antaŭ la
endormiĝo froti sur la fermitaj palpebroj ŝmiraĵon kun
blanka hidrarga precipitato (1/2-1 p. 100).
[Piednoto: Tiu ĉi okulakvo, nomata ankaŭ okulakvo de Horst, nun en la plimulto da landoj jam plu ne estas oficinala; tamen ĝi faras bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas ĝin anstataŭigi per neniu alia] rimedo. Laŭ la nova Aŭstruja farmakopeo ĝi devas esti preparata en la sekvanta maniero
La okulakvo de Romershausen, kiu ankaŭ estas multe uzata ĉe kronika kataro de la okuloj, konsistas el miksaĵo do fenkola tinkturo kaj fenkola akvo.] |
Aprobita de: Doktoro ZamenhofEnkomputiligita de: David Starner kaj William Patterson Adaptita de: György Dénes |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|