Ludkategorioj

Nulsumaj kaj nenulsumaj ludoj

El vidpunkto de la disponigeblaj rimedoj dum la ludo oni diferencigas inter nulsumaj ludoj kaj nenulsumaj ludoj.

Nulsumaj ludoj aŭ konstantsumaj ludoj
estas ludoj kie la disponigebla rimedo estas la sama entute sendepende de la elektita strategio por iu ajn ludanto.
Se ĉiuj gajnoj kaj perdoj de ĉiuj ludantoj estas sumigitaj la rezulto estas ĉiam nulo, sendepende de la elektita strategio.
Do iu ludanto povas nur gajni nur se la aliaj perdas.
ekzemploj de nulsumaj ludoj: klasika ŝako, muelludo 9, muelludo 3, goludo

Nenulsumaj ludoj
estas kategorio de ludoj, kie ne ekzistas gajno aŭ perdo (ekz. Rubika kubo) aŭ la sumo de la gajnoj kaj perdoj por ĉiuj ludantoj varias depende de la elektita strategio (ekz. prizonula dilemo).
ekzemploj de nenulsumaj ludoj: ruleto, prizonula dilemo

La Hungara matematikisto John von Neumann demonstris en 1944 ke
- ĉiuj nenulsumaj ludoj por n personoj povas esti reduktitaj al nulsumaj ludoj por n+1 personoj
- ĉiuj nulsumaj ludoj por pli ol du personoj povas esti reduktitaj al nulsumaj ludoj por du personoj
Do ĉiuj ludoj povas esti reduktitaj matematike al nulsumaj ludoj por du personoj, kiuj formas la bazon de la ludteorio.

Simetriaj kaj malsimetriaj ludoj

Se por la gajno aŭ perdo la sama strategio donas la saman rezulton por ĉiuj ludantoj aŭ ne donas, oni distingas inter simetriaj ludoj kaj malsimetriaj ludoj.

Simetriaj ludoj
Ĉe ĉi tiuj ludoj la rezulto dependas nur de la aplikata strategio de la ludanto kaj ne dependas de tiu, kiu uzas la strategion.
Ekzemplo por simetria ludo estas la prizonula dilemo.

Malsimetriaj ludoj
Ĉi tie la diversaj ludantoj bezonas diversan strategion por akiri optimalan rezulton.
Ekzemplo por malsimetria ludo estas la tabulludo henefataflo.

Samtempaj kaj vicsekvaj ludoj

Depende se la movoj de la ludantoj okazas samtempe aŭ en vico oni distingas inter samtempaj ludoj kaj vicsekvaj ludoj.

Samtempaj ludoj aŭ dinamikaj ludoj
estas kategorio de ludoj kie la movoj de la ludantoj okazas samtempe.
Ekzemplo por samtempa ludo estas la prizonula dilemo.

Vicsekvaj ludoj
Ĉi tie la diversaj ludantoj movas unu post la alia en difinita vicsekvo.
Ekzemploj por vicsekvaj ludoj estas la tabulludoj ŝako, muelludoj ktp.

Ĉe vicsekvaj ludoj oni ankaŭ distingas inter ludoj kun perfekta informo (kie ĉiu ludanto scias la antaŭajn movojn de la aliaj ludantoj) kaj ludoj kun neperfekta informo.
Dinamikaj ludoj estas ĉiam ludoj kun neperfekta informo.
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al: Redaktanto: György Dénes