|
Ludteorio |
Kio estas la ludteorio ?
Ludo
- En matematika (ludteoria) senco estas abstrakta strukturo de ago kutime bazita sur reala modelo sed en pli simpligita formo kiu ne estas nepre la sama ideo kun la nocio el la ĉiutaga vivo. - En ĉiutaga senco ludo estas ago por amuzi sin aŭ aliajn. En multaj kazoj tiuj du sencoj estas la samaj. Ekzemple tabulludoj estas ludoj en ambaŭ sencoj. Aliflanke ludoj kie ne estas bezonata strategia decido, nur rapideco, korpa forto, ekvilibro, atento, lerteco de la manoj aŭ piedoj ne estas konsideritaj kiel ludoj el vidpunkto de la ludteorio. ekzemple: piedpilko En strikta senco ludteorio aŭ teorio de la strategiaj ludoj estas branĉo de matematiko kiu studas interagojn kun abstraktitaj strukturoj de ago aŭ tiel nomataj ludoj. Ĝi okupiĝas kun strategiaj ludoj kaj ankaŭ kun situacioj de la ĉiutaga vivo, politiko, socio, milito, kiun kutime oni ne pritraktas kiel ludon. Ĝi havas aplikaĵon en ekonomio, politiko, sociologio, biologio, milita strategio. Partoj de la ludteorio Formaligo: okupiĝas pri la formulado kaj priskribo de la problemo. Por tiu celo ekzistas specialaj nocioj. Solvo: antaŭdiras kiel finiĝos la ludo depende de la elektita strategio. Tie oni povas paroli ankaŭ pri solvkonceptoj aŭ strategioj. Oni povas paroli pri ludkategorioj en matematika senco. |
|
SolvkonceptojTiaj solvkonceptoj estas ekzemple :- Naŝ ekvilibro - Perfektigo de la Naŝ ekvilibro - Reganta strategio - Minimaksa kaj maksimina solvo |
Famaj ludteoriaj problemoj:- Prizonula dilemo- Timula ludo - Batalo de la seksoj - Ultimata ludo - Sama monero - Ĉasado de cervo |
Historio de la ludteorioLa ludteorio estis evoluigita en 1944 de 'John von Neumann' kaj 'Oskar Morgenster' en ilia kuna verko 'La teorio de la ludoj kaj de la ekonomia konduto'.Aliaj sciencistoj, kiuj poste plievoluigis la ludteorion: - la Amerikana matematikisto 'John Nash', kiu evoluigs la Naŝ ekvilibro-n - la Germana ekonomiisto 'Reinhard Selten', kiu evoluigis la ideojn pri la 'trema mano' kaj la 'subluda perfekta ekvilibro' - la Hungara ekonomiisto 'John Charles Harsanyi', kiu evoluigis la analizon pri ludoj kun nekompleta informacio |
|
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al:
|
Redaktanto: György Dénes |