La Prizonula dilemo

La origino de la ludo La prizonula dilemo

Historio
La Prizonula dilemo ludo apartenas al la nenulsumaj ludoj.
Kontraŭe al la nulsumaj ludoj kie por ĉiu gajninto ekzistas unu malgajninto, tie eblas kunlaboro inter la ludantoj por akiri la plej bonajn rezultojn.
La ludo havas unu Naŝ ekvilibron (Nash equilibrium). Ĉiuj aliaj strategioj ekster tiu ekvilibra punkto estas nestabilaj.

La ludo estas unu el la plej malnovaj elpensitaj ludoj el la ludteorio.
En 1950 'Melvin Drescher' kaj 'Merrill Flood', kiuj laboris ĉe la 'RAND Corporation' elpensis la ludon kaj la matematikisto 'Albert W. Tucker' ĉe la 'Princeton' Universitato formulis la problemon.

Jen la formulo de la problemo :

Vi kaj via kamarado estis arestitaj kiel suspektuloj de la polico kaj malfermitaj en malliberejo, en du, inter ili izolitaj ĉambroj, sen komunika ebleco inter ili.
Vi estas akuzitaj de du krimoj . (unu malgranda kiun la policistoj povas pruvi kaj de unu pli granda, kiun ili ne povas pruvi)
Neniu el vi estas petata por konfesi konraŭ si mem, nur kontraŭ la alia por pruvi la pli grandan krimon.
Al ambaŭ prizonuloj la policistoj promesas, se ili kunlaboras kaj ŝarĝos la alian, por la malgranda krimo ili ne ricevos punon.
Ekzemple estu la puno
- por la malgranda krimo 1 jaro da prizono
- por la granda krimo 3 jaroj da prizono.

La dilemo

de la prizonulo estas se vi fidu aŭ ne vian kamaradon.
1. - Se vi fidas kaj via kamarado ankaŭ ne konfesas vi ricevos ambaŭ unuope 1 jaron da prizono. (por la malgranda krimo)
2. - Se vi fidas kaj la alia perfidas vi ricevos 4 jarojn da prizono (por ambaŭ krimoj) kaj la alia ricevos nenion (por la kunlaboro la alian pardonos la policistoj pro la malgranda krimo).
3. - Se vi perfidas la alian kaj la alia akuzato silentas, vi estos libera sen puno (la malgrandan, pruveblan krimon pardonos la policistoj) kaj via kamarado ricevos 4 jarojn da prizono. (por ambaŭ krimoj)
4. - Se ambaŭ konfesas kontraŭ la alia, vi ambaŭ ricevos unuope 3 jarojn da prizono. (nur por la granda krimo, pro via kunlaboro la policistoj pardonos la malgrandan krimon, kiel promesite)

Kiu strategio estas la plej bona ?

la kunlabora aŭ la perfidema ?
Unuope el vidpunkto de ambaŭ prizonuloj:
Se la alia ne konfesas plej bone estas se vi konfesas, ĉar la kaŭzo ke vi tute ne ricevos punon.
Se la alia konfesas kontraŭ vi, la plej bona elekto estas denove se vi konfesas, pro la kaŭzo ke vi ricevos nur 3 jarojn anstataŭ 4.
Do ŝajnas ke la perfidema strategio estas pli bona por ambaŭ unuope.
Por la polico tiu estas ankaŭ la dezirinda varianto, ĉar tiel ili povas doni la plej grandan punon en sumo.

En ludteorio la reganta strategio estas tiu strategio kiun oni elektas kiel plej bonan sen konsideri la strategion de la alia aŭ aliaj ludantoj.
Interesa estas se ambaŭ prizonuloj elektas la plej bonan, regantan strategion unuope, kune ili ricevos la plej grandan sumon da prizonaj jaroj.
La plej bonan, optimuman rezulton la prizonuloj povas akiri nur per kunlabora strategio, do se ili ne elektas la regantan strategion (la perfidan strategion, kiu ŝajnas esti la plej bona).

Aplikoj

Ĉi tiu ludsituacio kaj iliaj konsideroj el la supera ludo estas aplikeblaj por diversaj situacioj de la politiko kaj socia vivo, kiam nur per kunlaboro estas akirebla la optimuma solvo por ĉiuj partoprenantoj.

Ekzemploj:

Du landoj kiuj akordas en kontrolo de la armado. Se ambaŭ kunlaboras ili kune profitas. Se ambaŭ trompas la alian, ambaŭ perdas multan monon. Sed se nur unu el ili trompas kaj sekrete armadas, ĝi havos grandan avantaĝon kontraŭ la alia.

Du firmaoj produktantaj petrolon akordas en la kvanto. Se ili kunlaboras ambaŭ gajnos. Se ili trompas ili perdos. Se nur unu trompas, li havos la plej grandan gajnon, la honesta la plej malgrandan.

Sube vidu la decidan tabelon:

ludanto A / ludanto B konfesas ne konfesas
konfesas 3 jaroj da prizono / 3 jaroj da prizono 0 jaro da prizono / 4 jaroj da prizono
ne konfesas 4 jaroj da prizono / 0 jaro da prizono 1 jaro da prizono / 1 jaro da prizono
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al: Redaktanto: György Dénes