Famaj problemoj de la ludteorio

La sekvantaj ludoj estas bone konataj kaj analizitaj en ludteorio.

Ultimata ludo

En tiu ludo la partoprenantoj estas A kaj B.
Ludanto A ricevos 100 pecon da mono se ludanto B konsentas, alie ŝli ricevos nenion.
Ludanto A promesas certan sumon el la ricevebla sumo al ludanto B se ŝli konsentas.
Se ŝli promesas nenion, kiel ŝli povus havi ĉion, la alia certe ne konsentos.
Se ŝli promesas la tutan sumon, la alia certe konsentos sed ŝli havos nenion.
Do ŝli devas trovi la kompromizon, kiu estas la plej bona por ŝli sed por la alia apenaŭ akceptebla.

Timula ludo

En tiu ludo temas pri kuraĝprovo. Du junuloj veturas rapide per aŭto unu kontraŭ la alia .
Se neniu ŝanĝas la direkton okazos granda akcidento kaj ambaŭ mortos.
Se unu en la lasta monento ŝanĝas la direkton, ŝli perdos antaŭ siaj kamaradoj kiel timulo kaj la alia gajnos kiel kuraĝulo.
Tiu ludo taŭgas por priskribi la krizon el Kubo el 1962 kiam Usono kontraŭstaris kun Sovetunio.
Ambaŭ ludantoj probas konvinki la alian ke ili estas pli kuraĝaj kaj ili ne ŝanĝos la direkton.
Probable gajnos tiu, kiu estas pli konvinka pro la kaŭzo ke se la malpli konvinka ne ŝanĝos la direkton, ambaŭ perdos.

Ĉasado de cervo

Du ĉasistoj, kiuj ĝis nun ĉe ĉiu ĉaso nur unu leporon povis pafi decidis kune ĉasi cervon.
Tiu portus pli por ambaŭ eĉ se ili devas la cervon duonigi.
Por havi sukceson il promesis unu al la alia ke se venos leporo neniu el ili pafos pro la kaŭzo ke tiel ili fortimigos la cervon.
La dilemo por ambaŭ unuope estas se venas unue leporo:
- se li pafas li fortimigos la cervon, la pli grandan ĉasaĵon
- se li ne pafas kaj la alia pafas la leporon li havos nek leporon nek duoncervon
La dilemo estas simila al la Prizonula dilemo.

Batalo de la seksoj

Viro kaj virino volas havi kunan vesperan programon.
Ili parolis antaŭe pri du eblaj lokoj por renkontiĝo sed ili forgesis precize interkonsenti kie el la du lokoj ili renkontiĝos.
La viro volis ĉe piedpilkludo la virino volis ĉe koncerto.
La viro havas la dilemon:
- se li iros al la piedpilkludo, kiu estas la plej agrabla por li eble la virino iros al la koncerto kaj ili ne troviĝos
- se li iros al la koncerto, kvankam tie ne tre plaĉas al li eble ŝi venos al la piedpilkludo pro la sama kaŭzo
La virino havas similan dilemon.
Ĉi tie ne ekzistas reganta strategio sed ni havas du Naŝ ekvilibro -jn.

Sama monero

Du homoj (A kaj B) konsentis pri la sekvanta ludo:
Ili havas ambaŭ samvaloran moneron, kiun ili turnas sekrete al unu aŭ al la alia flanko.
Ĉe interkonsentita signo ili montras samtempe ilian moneron al la alia.
Se la moneroj estas sur la sama faco, ludanto A ricevos ambaŭ monerojn, sed se ili estas sur malsamaj facoj ludanto B ricevos ambaŭ monerojn.
La dilemo de la ludantoj estas sur kiu faco turni la moneron.
La ludo havas nek Naŝ ekvilibron nek regantan strategion.
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al: Redaktanto: György Dénes