|
Aliaj strategioj de la ludteorio |
Reganta strategioEn ludteorio la reganta strategio estas tiu strategio kiun oni elektas kiel plej bonan sen konsideri la strategion de la alia aŭ aliaj ludantoj. La strategio estas reganta nur se por iu ajn ago de la aliaj ludantoj, tio estas la plej bona solvo.Ekzemple ĉe la prizonula dilemo se ambaŭ prizonuloj elektas la plej bonan, regantan strategion unuope, nekonsiderinde la strategion de la alia, ili devas konfesi al la policistoj. (Tamen kune ili ricevos la plej grandan sumon da prizonaj jaroj. Do la reganta strategio ne estas nepre la plej bona.) Oni distingas inter forte reganta strategio kaj malforte reganta strategio. Ĉe la forte reganta strategio la elektita strategio estas la plej favora por la ludanto por iu ajn ludsituo. (por ĉiu ago de la aliaj ludantoj) Ĉe la malforte reganta strategio la elektita strategio estas la plej favora por la ludanto por almenaŭ unu ludsituo kaj por ĉiuj aliaj ludsituoj la elektita strategio estas almenaŭ tiel favora kiel la aliaj strategioj. Ĉe la ekzemplo de la prizonula dilemo, la konfeso al la policistoj (la perfida strategio) estas la forte reganta strategio. |
Minimaksa strategioLa minimaksa strategio estas strategio de solvo por la ludo, kie la maksima ebla perdo estas minimigita.Maksimina strategioLa maksimina strategio estas strategio de solvo por la ludo, kie la minima ebla gajno estas maksimigita.Simpla ekzemplo por tiuj strategioj estas ĉe la ludo tiktakto. Se unu ludanto elektas tiajn movojn kiuj maksimigas siajn eblecojn por gajni, la alia ludanto elektas movojn, kiuj minimigas la ŝancon por gajno de la adversulo. Tiu strategio paro estas uzata speciale por trovi optimalan solvon ĉe dupersonaj vicsekvaj ludoj, kie la movoj de la ludantoj sekvas unu la alian. Ĉe la minimaksa strategio la ludanto havos la plej bonan strategion por gajni en nulsuma ludo se la alia ludanto havas optimalan ludstrategion. (ekzemple ŝako, goludo, tiktakto, reverso, muelludo 3, muelludo 9 ktp. - nul-sumaj ludoj) La strategio estas kelkfoje uzebla ankaŭ ĉe nenulsumaj ludoj. |
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al:
|
Redaktanto: György Dénes |