MUELLUDO - 9 diskoj

Blanka: homo
Blanka: komputilo
 Nivelo: 1 2 3
Nigra: homo
Nigra: komputilo
 Nivelo: 1 2 3
Blanka komencas Nigra komencas
Movoj:

Ludreguloj

Du personoj ludas kutime.
Unu el la plej simplaj el la tabulludoj.
La ludpecoj estas diverskoloraj diskoj por la du ludantoj.
Unu ludanto metas unu koloron kaj la alia la alian koloron. Ĉi tie la koloroj estas blanka kaj nigra.
Ĉe via movo vi devas meti la diskon en liberan lokon sur la ludtabulo.
Post vi ne plu havas diskojn ĉe la flanko, vi povas movi unu diskon al libera najbara loko.
La movo estas valida nur se okazas apud la linio.
Kiu havas nur tri diskojn povas movi ĉe sia movo unu diskon al iu ajn libera loko.
Kiu fine faros la alian havi nur du diskojn tiu gajnos la ludon.

Vi havas sekvantajn eblecojn :
- ludu kontraŭ alia homo
- ludu kontraŭ la komputilo
- lasu ludi la komputilon kontraŭ si mem .

Mallonga historio

Ĉi tiu tre malnova ludo ekzistas de minimume 3500 jaroj.
La plej alta ludtabulo estis trovita en Egiptio en 'Kurna' kaj originas el ĉirkaŭ 1400 jaroj A.K. . En la antikva Ĉinio en 500 A.K. estis ankaŭ ludita kun la nomo 'Luk Tsut Ki'.
En la Atenia Akropoliso kaj en la loko kie probable estis Trojo oni ankaŭ malkovris ludtabulon. Tre populara estis ankaŭ en Eŭropo dum la mezepoko . La tabulo por Muelludo per 3 diskoj estas tre simila al la plej alta tabulo trovita en Egiptio.

La nombro de ĉiu pozicio estas estimata al 1010 kaj la nombro de ĉiu ebla ludo al 1050.
En 1993 'Ralph Gasser' montris ke ĉe perfekta ludado de ambaŭ ludantoj la ludo fariĝos sendecida.
Programita de: Lutz Tautenhahn Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: