Miliarda Puzlo

Klaku por ludi la Miliarda Puzlo -n per JavaSkripto !

Miliarda Puzlo
Miliarda Puzlo - originala nomo 'Trillion Puzzle'

Ludreguloj

La ludo apartenas al la kategorio de ludoj, kiujn kutime oni ludas sole.
La celo de la ludo estas rearanĝi la miksitajn koloritajn diskojn tiel, ke la diskoj estos samkoloraj kun la fundo kaj la blanka peco estos en la mezo.
Por turni la diskojn vi devas klaki la dekstran parton de la kruco por turni dekstren kaj la maldekstran por turni maldekstren.
Klakante la mezan parton de la kruco vi movas la piŝton supren aŭ malsupren.

Uzu la sekvantajn butonojn:
Miksi - por miksi la pilkojn
Ordigi - por aranĝi denove
Solvi - por montri la sekvantan plej proksiman paŝon al la solvo
- por montri la tutan solvon
Redakti - por aranĝi la pecojn kiel vi volas

Mallonga historio

Ĉi tiu puzlo estis produktita de la firmao 'Nintendo' sub la nomo 'Trillion Puzzle' en 1980, antaŭ ili limigis sin al ludkomputiloj.
La ludo havas tri diskojn kiuj intersekcas sin.

Egzistas diverskoloraj versioj de la ludo.
La versio videbla ĉi tie estas ruĝa kaj la koloro de la ringoj de ekstere interen estas: blua, verda, flava, oranĝa kaj fine blanka en la mezo.

'Gumpei Yokoi' inventis la ludon ĉe 'Nintendo' kaj la Usona patento estis petita en 1980 kaj donita en 1983 kune kun la puzlo Barela Ludo.
(per registra numero 'US 4,376,537' kaj projekta patento ' D267,661')

            Strategio / Solvo

Miliarda Puzlo estas plata cirkforma framo kun 17 koloritaj diskoj, aranĝitaj en kruca formo. (unu peco en la mezo kaj kvar brakoj kun po kvar diskoj)
La kvin mezaj pecoj staras sur turnebla disko. La sekvantaj du pecoj po brako staras sur ringo, kiu estas ankaŭ turnebla same kiel la plej ekstera ringo kun kvar pecoj.
Piŝto kun risorto povas gliti supren kaj malsupren kun 9 pecoj.
Se la piŝto estas enpuŝita, ĝi blokas la movon de la plej ekstera ringo.

La nombro de la pozicioj:
Egzistas 17 pecoj, kiuj povas esti aranĝitaj en maksime 17! = 355.687.428.096.000 maniere .
Se ni konsideras, ke egzistas kvar grupoj de kvar identaj pecoj, egzistas fakte nur 17!/4!4 = 1.072.071.000 tute malsamaj pozicioj.
Tiu estas vere ĝuste pli ol unu miliardo.

Nocioj:
Ni haltas la puzlon en pozicion kiel brakhorloĝon kun piŝto supre.
Ni supozas ankaŭ ke la ringoj havas la saman koloron kiel sur la supera bildo.
Se ni puŝas la piŝton suben ni movos ankaŭ la vertikalan kolonon de pecoj suben kaj se ni delasas la piŝton ĝi moviĝos denove supren pro la risorto.
Al la kvar ringoj ni asignas la literojn A-D en vico tiel, ke la plej intera ringo estos A. Rimarku ke la ringoj B kaj C ne povas moviĝi sendepende.
Ni uzas por kvarona turno en horloĝan direkton de iu ringo sian literon. Do A signifas la kvaronan turnon de la meza parto en horloĝan direkton.
Por duonaj turnoj ni uzas A2, BC2, D2 kaj por kontraŭ horloĝa direkto la simbolojn A', BC', D' .
La puŝo kaj delaso de la piŝto estas notita per P kaj P'.

Solvo:
Fazo 1: Solvi la eksteran ringon.( ringo D)
  1. Turnu la eksteran ringon tiel ke la supera pozicio de la ekstera ringo havas malbonan pecon, do ne estas blua.
  2. Trovu bluan pecon, kiu ne estas en la ekstera ringo. Se eblas, elektu pecon, kiu estas la plej malproksima de la centro.
  3. Se la blua peco ne estas en ringo C , turnu tiel ke ĝi estos en aŭ sube de la centro. Tiam faru P A BC P'. La peco moviĝos unu paŝon eksteren. Ripetu la movserion ĝis ĝi estos en ringo C.
  4. Turnu la ringon BC por movi la bluan pecon al la maldekstra flanko de la kruco. Poste faru P BC P'
  5. Ripetu la paŝojn a-d ĝis la blua ringo estos ordigita.
Fazo 2: Solvi la ringon C. (la verda)
  1. Turnu la ringon BC tiel ke la supera pozicio en la ringo C ne estu solvita (kun neverda peco).
  2. Trovu verdan pecon, kiu ankoraŭ ne estas en ringo C.
  3. Depende de la pozicio de la verda peco, faru unu el la sekvantajn movseriojn:
    Centro: P A BC2 P' A' P BC2 P'.
    Ringo B, supre: P A BC2 P' A P BC2 P'.
    Ringo B, maldekstre: P BC' P' A P BC' P' A' P BC2 P'.
    Ringo B, sube: BC2 P A P' BC2 P BC2 P' A P BC2 P'.
    Ringo B, dekstre: P BC P' A P BC P' A' P BC2 P'.
    Ringo A, supre: P BC2 P' A2 P BC2 P'.
    Ringo A, alie: Turnu A por movi la verdan pecon al supren kaj poste faru la antaŭan movserion.
Fazo 3: Solvi la ringon B. (la flava)
Ĉi tiu fazo estas tre simila al la fazo 1.
  1. Turnu la BC ringon tiel ke la supera pozicio de la ringo B havos malbonan pecon, do ne estos flava.
  2. Trovu flavan pecon, kiu ne staras en ringo B .
  3. Se la flava peco estos en la centre, tiam faru la movserion P A P'. La peco moviĝis unu paŝon eksteren, en la ringon A.
  4. Turnu la ringon A por movi la flavan pecon en la maldekstran brakon de la kruco. Poste faru P A P'.
  5. Ripetu la paŝojn a-d ĝis la flava ringo estos ordigita.
Fazo 4: Solvu la centran pecon kaj la ringon A.
  1. Trovu la pecon, kiu apartenas al la centro.
  2. Se ĝi ne estas ankoraŭ en la centro, turnu A por movi ĝin en la superan pozicion kaj poste faru P A BC P' A P A BC' P.
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de: Jaap Scherphuis Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: