|
Orbikso |
La celo de la ludo estas enŝalti ĉiujn lampojn. Uzu la sekvantajn butonojn: Miksi - por hazarde ŝalti la lampojn Ordigi - por elŝalti denove la lampojn Solvi - por montri la liston de la ŝaltendajn lampojn la kvar sagojn ←↓↑→- por turni la pilkon Redakti - por aranĝi la lampojn kiel vi volas Versio - por ŝanĝi inter la diversaj versioj de la ludo La ŝaltado funkcias alie en ĉiu versio. - en la Versio 1 (la plej facila) se oni klakas sur iun lampon oni enŝaltas aŭ elŝaltas la kvin najbarajn lampojn . (oni ŝaltas en la alian staton) - en la Versio 2 okazas ŝanĝo nur se oni klakas sur enŝaltitan lampon (oni ŝaltas en la alian staton la kvin najbarajn lampojn) - en la Versio 3 okazas ŝanĝo nur se oni klakas sur elŝaltitan lampon (oni ŝaltas ĉiun lampon en la alian staton escepte la kvin najbarajn lampojn) - en la Versio 4 okazas ŝanĝo nur se oni klakas sur enŝaltitan lampon (oni ŝaltas en la alian staton la kvin najbarajn lampojn se la kontraŭstaranta lampo estas enŝaltita kaj oni ŝaltas en la alian staton ĉiujn lampojn escepte la klakitan se la kontraŭstaranta lampo estas elŝaltita) |
La Orbikso (Orbix) estis patentita de 'Uwe Meffert' en 15-a Oktobro 1996 kun patentnombro US5564702 .
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Strategio / SolvoLa kalkulo kaj la solvo estas alie por ĉiuj versioj.Versio 1 Se oni klakas sur iun lampon oni enŝaltas aŭ elŝaltas la kvin najbarajn lampojn. Ne estas necese ŝalti dufoje iun lampon pro tiel ĝi iros reen en la saman staton. La ŝaltordo ne gravas. Nombro de la pozicioj Egzistas 12 lampoj kaj ĉiu lampo povas esti ŝaltita sendepende de la aliaj. Do egzistas 212 = 4.096 pozicioj kaj maksime oni bezonas ŝalti 12 butonojn por solvi. Kelkaj el la pozicioj estas similaj se ni kalkulas ke la pilko povas esti turnita.
La tria kolono montras la nombron de la pozicioj (depende de la nombro de la ŝaltoj) se ni konsideras ankaŭ la rotaciojn de la pilko. La kvara kolono montras la nombron de la pozicioj (depende de la nombro de la ŝaltoj) se ni konsideras ankaŭ la rotaciojn kaj la spegulaĵojn de la pilko. Solvo Por solvi simple klaku la butonon 'Solvi' kaj poste la montritajn lampojn. Versio 2 Tiu estas la sama kun la 'Versio 1' sed oni povas klaki nur sur la enŝaltitajn lampojn . Nombro de la pozicioj Laŭ kalkuloj egzistas 2079 pozicioj, kiuj ĉiam povas esti solvitaj kun maksimume 10 ŝaltoj.
Solvo La solvo estas same kiel en la antaŭa versio kun escepto, ke oni devas klaki nur la lumajn lampojn, kiuj havas parajn nombrojn da lumajn najbarojn ĝis la puzlo estas solvita. Sed egzistas 5 kategorioj da pozicioj, kiuj havas nenian luman lampon kun paraj nomproj da lumaj najbaroj: - 1. 4 lampoj estas en; du najbaroj kaj la du kontraŭaj. Klaku ian luman kaj kontinui! Vi estas nur kun 10 klakoj malproksime de la solvo. - 2. 6 lampoj estas en; ĉiuj lampoj de unu duonsfero estas lumaj, la alia duonsfero malluma . Klaku ĉiun luman lampon escepte la centran kaj kontinui ! Vi havas nur 8 klakojn ĝis la solvo. - 3. 6 lampoj estas en; tri najbaraj lampoj (en triangulo), plus tri lampoj najbaraj al nur unu el la aliaj tri. Klaku nur ĉiun luman kaj kontinui ! Vi devas fari 8 klakojn ĝis la solvo. - 4. 4 lampoj estas en; du paroj da najbaraj lampoj. Malsimile kiel en kazo 1 unu paro el ili ne estas kontraŭa. Nur klaku unu lampon, kie la kontraŭa estas luman kaj kontinui! Vi havas 6 klakojn ĝis la solvo. - 5. 8 lampoj estas en, du najbaraj lampoj estas mallumaj kaj la kontraŭaj estas ankaŭ mallumaj. Nun klaku ian luman kiu estas najbara al ambaŭ paroj kaj kontinui! Vi havas ankoraŭ 6 klakojn ĝis la solvo. |
Versio 3 Tiu estas la sama kun la 'Versio 1' sed oni povas klaki nur sur la elŝaltitajn lampojn . Nombro de la pozicioj Laŭ kalkuloj egzistas 4096 pozicioj, kiuj ĉiam povas esti solvitaj kun maksimume 12 ŝaltoj.
Solvo La solvo estas simila kun la 'Versio 2' kun escepto, ke oni devas puŝi la mallumajn lampojn kun nombro da lumajn najbarojn alterne paraj kaj senparaj. Versio 4 Tie oni povas klaki nur sur la elŝaltitajn lampojn . Oni ŝaltas en la alian staton la kvin najbarajn lampojn se la kontraŭstaranta lampo estas enŝaltita kaj oni ŝaltas en la alian staton ĉiujn lampojn escepte la klakitan se la kontraŭstaranta lampo estas elŝaltita. Nombro de la pozicioj Laŭ kalkuloj egzistas 4095 pozicioj, kiuj ĉiam povas esti solvitaj kun maksimume 9 ŝaltoj escepte kiam ne egzistas mallumaj lampoj, kio ne eblas.
Solvo La solvo ne estas la plej rapida sed estas sufiĉe rapida.
|
|
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de:
|
Adaptita kaj Esperantigita de: |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|
|