La Piramikso kaj kelkaj variacioj

Klaku por ludi Piramikson per JavaSkripto !

Klasika Piramikso Piramikso kun tranĉitaj pintoj La 'Meyer-Halpern' piramido

Ludreguloj

La ludo apartenas al la kategorio de ludoj, kiujn kutime oni ludas sole.
La celo de la ludo estas rearanĝi la miksitan piramidon tiel ke ĝi havos sur ĉiu surfaco nur unu koloron.
Por turni la subpiramidon vi devas klaki la pinton aŭ eĝon de la piramikso kaj tiu turniĝos en tiun direkton ĉirkaŭ sia akso.

La standarda piramikso estas regula kvaredro kun ĉiuj el la kvar triangulaj surfacoj dividitaj en kvar samaspektaj trianguloj.

Uzu la sekvantajn butonojn:
Miksi - por miksi la piramidon
Ordigi - por aranĝi denove
Solvi - por montri la sekvantan plej proksiman paŝon al la solvo
- por montri la tutan solvon
Redakti - por ordigi la piramidon kiel vi volas

Mallonga historio

La piramikso ('Pyraminx') estis inventita de 'Uwe Méffert' en 1971, sed oni komencis produkti nur poste la Rubika kubo fariĝis populara kaj li patentis ĝin en la plej gravaj landoj.
La patento por Eŭropo estis donita en 30. Decembro 1981 per registra numero EP0042695.

Aperis ankaŭ kelkaj similaj versioj.
La piramikso sen pintoj estas ankaŭ invento kaj produkto de 'Uwe Méffert'('Tetraminx').

Aperis ankaŭ interesa versio, kie la pintoj kaj eĝoj estas pli grandaj ol la centra parto.
Tiu versio estas konata kiel Halpern-Meier pyramido. (vidu la superan bildon)
Uwe Méffert aĉetis la patenton ankaŭ por ĉi tiu versio.

            Strategio / Solvo

La nombro de la pozicioj:
La piramikso havas kvar pintojn kun je tri direktoj kaj ses eĝoj kun je du direktoj.
Tiu donas 6!·26·34 = 933.120 poziciojn.
Praktike tiu nombro ne estas atingita pro la kaŭzo ke ne ĉiuj pozicioj estas akireblaj.
- nur para nombro de la ŝancelitaj pecoj estas akireblaj
- nur para nombro da permutacioj estas akireblaj
La Halpern-Mayer piramido havas kvarfoje pli pozociojn.

Pasoj      Piramikso      Halpern-Mayer Piramido
0 1 1
1 8 8
2 48 48
3 288 288
4 1.728 1.728
5 9.896 10.128
6 51.808 57.780
7 220.111 305.483
8 480.467 1.239.266
9 166.276 1.879.631
10 2.457 237.320
11 32 778
12 21
Sumo      933.120       3.732.480
Tiu montras, ke la piramikso povas esti solvita el iu ajn pozicio en maksime 11 movoj kaj 12 por la Halpern-Meier Piramido.

Nocioj uzataj:
Haltu la kvaredron tiel ke la pintoj montras al la direktoj dekstren, maldekstren, malantauen kaj malsupren.
Ni asignas al tiuj pintoj la literojn L, R, D kaj B. Por kontraŭhorloĝaj turnoj ni uzas la simbolojn L', R', D' kaj B'.
Por la surfacoj ni asignas la literojn F, U, L kaj R (antaŭa, supera, maldekstra, dekstra) tiel ke la pintaj pecoj povas esti priskribitaj per la kombinacio de la superaj literoj.

Solvo:
Fazo 1: Solvi la pintojn
  1. Simple turnu ĉiun pinton to konformu kun la aliaj pintaj pecoj.
Fazo 2: Solvi la U pintojn.
  1. Vidu la D pinton kaj trovu kiu koloro ne estas ĝusta.
  2. Turnu la tri aliajn pintojn tiel ke tiu koloro estos sur la supera surfaco. Nun la tuta supera surfaco estas Ĵusta krom la pintaj pecoj.
Fazo 3: Solvi la U eĝojn
  1. Trovu eĝon ĉe la D pinto kiu apartenas al la U surfaco.
  2. Haltu la puzlon tiel ke la eĝo apartenos al la FU pozicio.
  3. Turnu D por movi la pecon antaŭen tiel ke la surfaco kiu havas la saman koloron kiel la U surfaco ne estas sur la antaŭa faco.
  4. Uzu unu el la sekvantaj turnvicoj por movi la pecon ĝuste:
    1. Por movi FR->FU, faru LD'L'.
    2. Por movi FL->FU, faru R'DR.
  5. Ripetu la superajn movojn ĝis la supera surfaco estos ĝusta. Se estas necesa vi povas uzi unu el la superaj movserioj por translokigi iun malĝuste starantan pecon.
Fazo 4: Solvi la D pintan pecon.
  1. Simple turnu D por fari siajn surfacojn konforme al la aliaj.
Fazo 5: Solvi la D eĝojn
  1. Nun jam restis nur malmultaj eblecoj. Haltu la puzlon tiel ke unu el la sekvantaj turnvicoj tute solvos la puzlon:
    1. Por movi FR->LF->RL->FR, faru R'DRDR'DR.
    2. Por movi FR->RL->LF->FR, faru R'D'RD'R'D'R.
    3. Por movi FR->RF, FL->LF, faru DRD'LD'L'DR'.
    4. Por movi FR->FL->LR->FR, faru RLDL'D'R'.
    5. Por movi FR->LR->FL->FR, faru RDLD'L'R'.
Fazo 6: Solvi surfacajn centrojn (nur por la Halpern-Meier pyramido)

  1. Por svopi la F-U kaj L-R centrojn faru R'D'RD R'D'RD R'D'RD.
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de: Jaap Scherphuis Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: